Parto III, Ĉapitro 8
FRENEZIĜO
DE MONTANELLI
-"Introibo ad altare Dei..." [24]
. Montanelli staris antaŭ la alta altaro, kiun ĉirkaŭigis sacerdotoj
kaj klerikoj, kaj per laŭta, klara voĉo legis preĝon "Introit". La
katedralon plenigis lumo. Festajn vestojn de preĝantoj, drapiraĵojn sur
kolonoj, girlandojn el floroj, ĉion kovris diversaj koloroj. Super
malfermita enirejo pendis grandaj skarlataj kurtenoj, tra kiuj vidiĝis
ardaj radioj de la junia suno, kvazaŭ papavaj petaloj en herbejo. Kiel
kutime duonmallumajn flankajn alojn lumigis kandeloj kaj torĉoj de
monakaj ordenoj. Tie ankaŭ estis krucoj kaj standardoj de kelkaj
paroĥoj. Apud flankaj enirejoj ankaŭ staris standardoj, kies silkaj
faldoj tuŝis plankon, oritaj kvastoj kaj stangoj brilis sub malhelaj
arkoj. Penetranta tra koloraj vitroj taga lumo kolorigis en diversaj
nuancoj de ĉielarko blankajn surplisojn de kantistoj kaj kuŝiĝis sur
plankon per oranĝaj, purpuraj kaj verdaj makuloj. Malantaŭ la altaro
brilis kaj glimis sub sunradioj kurteno farita el arĝentita brokaĵo.
Surfone de tiu brokaĵo kaj ceteraj ornamaĵoj en lumo staris senmova
figuro de la kardinalo en blanka ornato, kiel marmora statuo, en kiun
oni enigis vivon.
Laŭkutime li dum procesiaj tagoj nur prezidis meson,
sed ne celebris, tial post fino de preĝo "Indulgentiam" li lasis la
altaron kaj malrapide ekmoviĝis al la episkopa trono preter
riverencantaj sacerdotoj kaj klerikoj.
-Al mi ŝajnas, ke lia eminenco malbone fartas, -
traflustris unu kanoniko al la alia. - Li aspektas tre strange.
Montanelli klinis la kapon, por ke diakono surmetu
mitron kun multaj juvelaĵoj. Tiu demandis lin flustre: - Ĉu vi
malsaniĝis, via eminenco?
Montanelli silente ekrigardis lin kvazaŭ nerekonante.
-Pardonu min, via eminenco, - traflustris la
diakono, genufleksis kaj deiris, riproĉante sin pro interrompo de la
kardinala rito.
La ceremonio daŭris kiel kutime. Montanelli sidis
erektinta kaj senmova. Sunradioj reflektiĝis sur juvelaĵoj de lia
mitro kaj oritaj ornamaĵoj de lia ornato, kies pezaj faldoj tuŝis la
ruĝan tapiŝon. Lumo de centoj da kandeloj glimis inter safiroj sur lia
brusto. Tamen okuloj de la kardinalo restis malserenaj kaj en ili
sunradioj ne reflektiĝis. Kiam li, respondante vortojn de la preĝo
"Benedicite, pater eminentissime" ["Benu, patro plej eminenta"],
kliniĝis por beni la incensujon, sunradioj kvazaŭ ekflamis sur liaj
diamantoj kaj ekŝajnis, ke iu glacia spirito el montaro kun ĉielarka
krono kaj neĝa robo etendas brakojn disdonante benojn aŭ anatemojn.
Dum elportado de la hostio li ekstaris de sur sia
trono kaj genufleksis antaŭ la altaro. Li moviĝis andante kaj strange,
tial, kiam li reiris malantaŭen, la dragona majoro vestita en parada
uniformo, sidanta post la kolonelo, traflustris turniĝinte al la
vundita kapitano: - La olda kardinalo velkas, sendube. Li festas kiel
maŝino.
-Des pli bone, - ankaŭ flustris la kapitano. - Post
proklamo de la konfuza amnestio li pendas sur niaj koloj kiel ŝtono.
-Tamen li konsentis la militan tribunalon.
-Jes, sed post longaj duboj... Ho, ĉielo! Kia prema
aero estas ĉi tie! Nin ĉiujn sunfrapo atingos dum la procesio. Mi
bedaŭras, ke ni ne estas kardinaloj, ĉar tiam oni portus baldakenojn
super niaj kapoj... Ts, ts! Mia onklo rigardas nin!
Kolonelo Ferrari turniĝis kaj ĵetis malaproban
rigardon en du junajn oficirojn. Hieraŭa serioza evento grave pliigis
lian pian staton, tial li intencis riproĉi ilin pro ties obscena
konduto.
Mastroj de la ceremonio komencis dislokigi
ĉeestantojn laŭrange. Kolonelo Ferrari ekstaris kaj permane ordonis la
oficirojn sekvi lin. Post kiam la meso finiĝis kaj la hostion oni
remetis malantaŭ kristala ŝildo, ĉiuj klerikoj retiriĝis en sakristion
por revestiĝi.
Aperis voĉa bruo de homamasiĝo. Montanelli sidis sur
la trono senmove kaj rigardis antaŭen, kvazaŭ vidante nenion ĉirkaŭe.
Oni alportis incensujon, li levis la brakon kaj kiel aŭtomato metis
olibanon en ĝin rigardante flanken.
Klerikaro revenis el la sakristio kaj atendis la
kardinalon antaŭ la altaro, sed li sidis plu. La diakono, kiu intencis
repreni lian mitron, kliniĝis al li kaj hezite
traflustris: -Via eminenco!
La kardinalo turniĝis: - Kion vi diris?
-Ĉu eble vi ne gvidos la procesion hodiaŭ? La suno
estas tre arda.
-Tio ĉi ne gravas.
Montanelli parolis per frida, ritma voĉo kaj al la
diakono denove ŝajnis, ke lia demando estis ofenda.
-Pardonu min, via eminenco. Mi pensis, ke vi malbone
fartas.
Montanelli stariĝis kaj, ignorinte lian replikon,
diris same monotone: - Kio estas tio?
Trenaĵo de lia longa ornato kuŝis sur la ŝtuparo kaj
sur blanka sateno vidiĝis fajra makulo.
-Tio estas sunradio penetrinta tra kolorigita
vitralo, via eminenco.
-Sunradio? Kial ĝi estas tia ruĝa?
Li descendis laŭ la ŝtuparo, genufleksis antaŭ la
altaro kaj svingis malrapide la incensujon. Poste li enmanigis ĝin al
la diakono. Buntaj makuloj de sunradioj kuŝiĝis sur lian nudan kapon,
ekbrilis liaj okuloj rigardantaj supren kaj purpuriĝis lia blanka
ornato, kies faldojn ordigis starantaj proksime klerikoj.
Li prenis de la diakono la sakramentan oran arkeon kaj ekstaris sub
triumfa melodio de ĥoro kaj orgeno.
"Pange, lingua, gloriosi
Corporis mysterium,
Sanguinisque pretiosi
Quem in mundi pretium,
Fructus ventris generosi
Rex effudit gentium."
Servistoj malrapide proksimiĝis al li kun la silka
baldakeno, diakonoj starantaj de ambaŭ flankoj levis trenaĵon de lia
ornato kaj transdonis al aliaj servistoj, por ke tiuj portu ĝin. Laikaj
kongregacioj grupiĝis centre de la katedralo kaj ekmoviĝis antaŭen kun
kandeloj ĉefe de la procesio.
Montanelli staris senmove sub la blanka baldakeno ĉe
la altaro firme tenante la eŭkaristion kaj rigardante preterpasantojn.
Po du vice homoj malrapide descendis laŭ la ŝtuparo kun kandeloj,
torĉoj, krucoj kaj standardoj kaj, tra ornamitaj flore kolonoj, eliris
sur la straton, kiun plenigis suna lumo. Sonoj de kantado iom post iom
fadis malproksime kaj turniĝis en malklara murmurado. Kiel senfina
rivero moviĝis la procesio kaj ankoraŭ longe sub navo de la katedralo
eĥis ties paŝoj.
Paroĥaj kompanioj pasis en blankaj sutanoj kun
vualitaj vizaĝoj, vestaro de kongregacio de Mizerikordo estis tute
nigra kaj tra truoj de ties maskoj apenaŭ glimis la okuloj. Poste paŝis
monakoj en solenaj vestoj: vagantoj en malhelaj sutanoj kun ties
sunbruna haŭto kaj gravaj dominikanoj blanke vestitaj. Post ili sekvis
sekularaj reprezentantoj de la distrikta milita kaj civila potencoj:
dragonoj, karabenistoj, polica estraro, la komandanto en parada
uniformo kune kun siaj oficiroj. Fine paŝis la diakono kaj du servistoj
kun kandeloj. Poste oni levis pli kurtenojn kaj Montanelli ekvidis el
sub la baldakeno la sunplenan straton kun kuŝantaj tapiŝoj, standardojn
sur konstruaĵoj kaj infanojn vestitajn en blankajn robojn, kiuj
disĵetis skarlatajn rozojn. Aĥ, rozoj, kiaj belaj ili estis!
La ordigita procesio moviĝis malrapide. Vestoj kaj
koloroj ofte ŝanĝiĝis. Longajn blankajn surplisojn grave kaj lukse
anstataŭis oritaj kazubloj. Super brulantaj kandeloj preternaĝis la
fajna ora kruco. Poste aperis katedralaj kanonikoj blanke vestitaj.
Kapelano portis episkopan bastonon inter du brulantaj torĉoj en manoj
de ĉantistoj, kiuj svingis la incensujojn takte de la melodio.
Servistoj ankoraŭ pli levis la baldakenon kalkulante paŝojn: "Unu, du,
unu du!" kaj Montanelli startigis la procesion.
Laŭ la ŝtuparo li descendis en la navon, pasis tra
galerio, kie muzikis orgeno, al ruĝa kurteno super la enirejo de la
katedralo kaj eliris sur la sunplenan straton. Sur la ruĝa tapiŝo kuŝis
sangoruĝaj rozoj jam piedpremitaj.
Ĉe la pordo estis minuta paŭzo, kiam la distriktaj
potenculoj anstataŭis servistojn portintajn la baldakenon, post kio la
procesio plu moviĝis kaj li ankaŭ ekpaŝis antaŭen kun la eŭkaristio
enmane. Voĉoj de ĥoranoj estis jen laŭtaj, jen mallaŭtaj, takte de la
melodio balanciĝis incensujoj kaj bruis paŝoj de
homoj.
"Verbum caro, panem verum,
Verbo carnem efficit;
Sitque sanguis Christi
merum..."
Sango, ĉie sango! La tapiŝo similas ruĝan riveron
kaj rozoj similas sangajn makulojn disŝprucitajn!.. Ho, dio! Cia tuta
tero ruĝiĝis, ĉu cia tuta ĉielo same? Aĥ, kio estas tio por ci, kies
lipojn ŝmiris sango!
"Tantum ergo Sacramentum,
Veneremur cernui."
Li ekrigardis tra la kristala ŝildo la eŭkaristion.
Kio elfluas de sur la hostio kaj malrapide gutas inter oraj radioj sur
lian blankan robon? Kion li vidis glutantan... glutantan el la levita
brako?
Herbaro en la fortresa korto estis piedpremita kaj
ruĝa... tuta ruĝa.., ĉar tie estis multe da sango. Ĝi elfluis el
la vango, glutis el la trapafita dekstra brako kaj elverŝiĝis el la
vundita flanko. Eĉ tufon de la hararo kovris sango... jes, efektive la
hararo estis malseka kaj distaŭzita, ĉar antaŭ morto aperis ŝvito pro
netolerebla sufero.
Voĉoj de ĥoranoj iĝis pli altaj kaj triumfaj:
"Genitori, genitoque,
Laus et jubilatio,
Salus, honor, virtus quoque,
Sit et benedictio."
Ho, ĉu eblas eltoleri tion ĉi? Dio! Ci rigardas el
la ĉielo terajn suferojn kaj ridetas per la sangokovritaj lipoj. Ĉu tio
ne sufiĉas? Pro kio necesas tiuj mokaj frazoj kaj laŭdoj? Korpo de
Kristo fordonita pro savado de homaro, sango de Kristo verŝita pro
absolvo de ties pekoj! Ĉu tio ne sufiĉas?
Aĥ! Voku lin pli laŭte! Ŝajne li dormas!
Vi dormas, mia kara filo, kaj neniam plu vekiĝos.
Kial la tombo tiel ĵaluze gardas sian trofeon? Ĉu la nigra kavo sub la
arbo apenaŭ por nelonge ne ellasos vin, mia kortuŝeco?
El post la kristala ŝildo ekaŭdiĝis respondo kaj
sango glutis plu...
"Elekto okazis. Ĉu ci bedaŭros pri ĝi? Ĉu cia deziro
ne estas plenumita? Vidu tiujn homojn pasantajn en hela taglumo,
vestintajn en silko kaj brokaĵo, pro ili mi estis metita en nigran
kavernon. Vidu infanaron disĵetintan rozojn kaj aŭdu ties dolĉajn
voĉojn, pro ili mian buŝon plenigis polvo. Vidu ruĝecon de rozoj, kiuj
absorbis sangon de mia koro. Vidu homojn, kiuj genufleksis por trinki
sangon glutantan laŭ faldoj de cia vestaro. Ĝi estis fordonita ankaŭ
por ili, do malsoifiĝu ili, ĉar oni skribis jenon: "Plej granda
estas amo de tiu, kiu fordonas sian vivon pro siaj amikoj".
Ho, Arturo! Arturo! Ĉu amo de viro, kiu
fordonas sian vivon pro sia plej amato, ne estas ankoraŭ pli granda?
Kaj TIO respondis ree: "Kiu estas cia plej amato?
Vere, ne mi".
Kiam li ekvolis plu paroli, vortoj rigidiĝis sur lia
lango, ĉar kantado de ĥoranoj traflugis super li, kiel norda vento
super glacia lago.
"Dedit fragilibus corporis ferculum,
Dedit et tristibus sanguinis poculum,
Dicens: Accipite, quod trado vasculum
Omnes ex eo bibite."
Trinku do! Trinku, kristanoj, ĉiuj! Ĉu sango ne
estas via? Pro vi la ruĝa torento kovris herbon. Pro vi viva karno
estis kripligita kaj disŝirita. Manĝu ĝin, kanibaloj, manĝu ĉiuj! Tio
estas via festo kaj via orgio, tio estas tago de via ĝojo! Hastu vi kaj
partoprenu la festivalon, aliĝu la procesion kaj marŝu kune kun ĉiuj!
Virinoj kaj infanaro, junuloj kaj olduloj, prenu vian parton de karno!
Enverŝu sangan vinon kaj trinku, dume ĝi estas ruĝa! Prenu kaj manĝu la
korpon...
Aĥ, dio! Jen la fortreso. Tenebra, makabra kun parte
ruiniĝinta krenela murego kaj turoj, ĝi nigriĝas inter nudaj montoj kaj
severe rigardas la procesion, kiu moviĝas sube laŭ polvoplena vojo. Ĝia
pordego minace montras ferajn dentojn de sia herso. Kvazaŭ besto, la
fortreso embuskis sur la monta deklivo kaj insidas sian predon. Tamen
tiujn dentojn oni malstreĉos kaj rompos, kaj tiam la tombo en la
prizona korto fordonos sian senvivulon. Ĉar la kristana popolamaso
marŝas al sia sakramenta festo de sango, kiel marŝas armeo de malsataj
ratoj al rikoltaĵo. Ĉiuj krias: "Donu, donu!” Kaj neniu: "Sufiĉe!"
Ĉu ci ankoraŭ ne satiĝis? Min oni oferis pro tiuj
homoj. Ci pereigis min, por ke tiuj povu vivi. Vidu, ili marŝas kaj
ties vicoj ne estas disigitaj.
Tio estas armeo de kristanoj, diaj adeptoj fortaj
kaj multaj. Fajro flamas kaj sekvas ĝin. Lando, kiu similas edenon,
post ĝia trapasado turniĝas en dezerto. Kaj nenio sukcesas eskapi.
Ho, revenu, revenu al mi, mia amato! Revenu, ĉar mi
pentas mian elekton! Revenu! Ni foriros kune kaj kuŝiĝos en darkan,
silentan tombon, kie tiu sangoavida armeo ne trovos nin. Ni brakumos
nin kaj ekdormos, ekdormos por ĉiam. Malsataj kristanoj trapasos super
ni kaj ties krioj, postulantaj sangon por trinki, ne estos aŭdeblaj por
ni, tial ni restos en paco.
Nova respondo aŭdiĝis.
"Kie mi kaŝiĝos? Ĉu ne estas skribita jeno: " Tiuj
kuros tra urbo, leviĝos sur murojn kaj konstruaĵojn, penetros hejmojn
tra fenestroj kiel ŝtelistoj?" Se mi konstruos tombon por si mem, ĉu mi
disĵetos ŝtonojn? Se mi elfosos tombon en fundo de rivero, ĉu oni ĝin
trovos? Vere, ili kiel hundoj serĉas predon, kaj el miaj vundoj gutas
sango, por ke ili malsoifiĝu. Ĉu ci ne aŭdas ilian kantadon?"
La procesio finiĝis, ĉiuj rozoj estis disĵetitaj kaj
homoj kantis plu trapasante sub ruĝaj kurtenoj de la katedralo.
"Ave, verum Corpus, natum
De Maria Virgine:
Vere passum, immolatum
In cruce pro homine!
Cujus latus perforatum
Undam fluxit cum sanguinae;
Esto nobis praegustatum
Mortis in examinae."
Post kiam kantado subsidis, la kardinalo revenis la
katedralon pasinte inter du vicoj de monakoj kaj sacerdotoj, starantaj
genue kun brulantaj kandeloj. Li ekvidis ties okulojn fikse
rigardantajn la sanktaĵon, kiun li portis. Kaj li komprenis, kial ili
klinas siajn kapojn , kiam li preterpasas. Ĉar laŭ faldoj de lia blanka
ornato fluis ruĝa sango kaj sur ŝtona planko de la katedralo li
restigis sangajn spurojn.
Li trapasis la navon kaj proksimiĝis al la altaro,
kie li eliris el sub la baldakeno kaj supreniris laŭ la ŝtuparo. De
ambaŭ flankoj staris genue servistoj en blankaj vestoj kun incensujoj
kaj kapelanoj kun brulantaj torĉoj, en kies okuloj, rigardantaj la
sanktaĵon, vidiĝis avidaj briloj.
Kiam li ekstaris antaŭ la altaro, levinte siajn
brakojn kun sangaj makuloj kaj tenante la sanktaĵon, voĉoj de gastoj,
venintaj al la eŭkaristia festo, komencis kanti alian psalmon:
"Oh salutaris Hostia,
Quae coeli pandis ostium;
Bella praemunt hostilia,
Da robur, fer, auxilium!"
Aĥ, kaj nun oni forportos la sanktaĵon... Iru tien,
kara mia, kaj disfaldu la pordegon de la paradizo por tiuj malsataj
lupoj kaj por mi disfaldu la pordegon de la infero.
La diakono metis la sanktaĵon sur la altaron kaj,
kiam Montanelli genufleksis, sur lian kapon ekglutis sango. Voĉoj de
ĥoranoj sonis ankoraŭ pli laŭte kaj sub arkoj de la katedralo aperis
eĥo.
"Uni trinoque Domino
Sit sempiterna gloria:
Qui vitam sine termino
Nobis donet in patria."
"Sine termino...sine termino!"
[sentempa...sentempa]. Ho, Jesuo, ci estis feliĉa, kiam lasis cian
krucon kaj diris: "Tio finiĝis!" Mia destino neniam finiĝos; ĝi estas
eterna, kiel kursado de steloj en la ĉielo. Min atendas senmorta vermo
kaj neestingebla fajro. "Sine termino, sine termino!"
Lace, pacience li plenumis restan parton de la
ceremonio kaj mekanike finis la kutiman riton, kiu nenion signifis jam
por li. Post benado li genufleksis antaŭ la altaro kaj kovris la
vizaĝon permane. Voĉo de pastro preĝanta pri absolvo atingis lin kiel
malproksima eĥo de tiu mondo, al kiu li plu ne apartenis. La preĝo
ĉesis. La kardinalo ekstaris kaj levis la brakon, petante silenton.
Tiuj, kiuj jam estis forlasantaj la katedralon, revenis. Tie aperis
murmurado: "Lia eminenco volas paroli".
Klerikaro staranta ĉirkaŭ li mire interrigardis. Unu
el ili demandis lin duonvoĉe: - Ĉu via eminenco intencas apelacii al la
popolo nun?
Montanelli silente desvingis lin permane. Klerikaro
deflankiĝis intermurmurante. Nova prediko estis kontraŭkutima, sed la
kardinalo havis prerogativon agi laŭ propra volo. Sendube li anoncos
iun novan reformon el Romo aŭ specialan komunikaĵon de la sankta papo.
De sur altara ŝtuparo Montanelli ekrigardis suben,
sur maron de homaj vizaĝoj. Ilin plenigis malpacienca scivolemo kaj li
staris super ili, kiel fantomo en blanka vestaro.
-Ts, ts! Silenton! Gvidantoj de la procesio petis
mole kaj murmurado de la kongregacio iom post iom svenis, kiel svenas
venta blovado en kapoj de arboj.
Ĉiuj rigardis la senmovan figuron starantan sur la
ŝtuparo.
Malrapide kaj klare li komencis paroli: - En
Evangelio sankta Johano skribis: "Dio tiel amis la mondon, ke fordonis
sian solan filon, por ke la mondo saviĝu tra li". La hodiaŭa festivalo
de korpo kaj sango de la redemptoro, murdita pro via savado, dia
ŝafido, preninta sur sin pekojn de homaro, filo de dio, mortinta pro
viaj pekoj. Kaj vi kolektiĝis ĉi tie en solena festivala medio por
manĝi la oferon, kiu estis donita pro vi, kaj danki dion. Kaj mi scias,
ke ĉi-matene, kiam vi alvenis bankedi, viajn korojn plenigis ĝojo kaj
vi rememoris Pasionon de dio-filo, mortinta pro via savado. Diru al mi,
kiu inter vi rememoris Pasionon de dio-patro permesinta krucumi sian
filon? Kiu el vi rememoris suferojn de dio-patro rigardinta de sur sia
ĉiela trono malsupren en Kalvarion? Mi rigardis vin hodiaŭ, kiam vi
estis paŝantaj en la solena procesio kaj vidis, ke viaj koroj ĝoje
atendis absolvon de viaj pekoj kaj estis feliĉaj pro via savado. Tial
mi demandas vin: ĉu vi scias ĝian prezon? Ĝi estas tre granda! Ĝi
superas prezon de ĉiuj rubenoj, ĉar ĝi estas prezo de sango...
Apenaŭ aŭdebla, longa murmurado aperis inter
aŭskultanta popolamasiĝo. Klerikoj starantaj ĉe la altaro interflustris
proksimiĝinte iomete antaŭen. Sed la predikisto daŭrigis paroli kaj
tiuj silentiĝis.
-Tial mi deklaras hodiaŭ: MI ESTAS TIU, KIU MI
ESTAS. Mi vidis viajn malfortecon kaj malĝojon, kaj etajn infanojn
ludantajn apud viaj piedoj. Mian koron penetris kompato pro tio, ke ili
devas morti. Tiam mi ekrigardis okulojn de mia kara filo kaj ekvidis
tie sangan satisfakcion. Mi startis laŭ mia vojo kaj lasis lin kun lia
destino. Tio ĉi estas absolvo de pekoj. Li mortis pro vi kaj obskuro
prenis lin. Li mortis kaj ne resurektos, li mortis kaj mi ne havas
filon. Ho, mia knabo, mia knabo!
El brusto de la kardinalo eliĝis longa ĝemado kaj
ĝin, kiel eĥo, respondis timiĝintaj homoj. Ĉiuj klerikoj ekstaris de
sur siaj seĝoj, diakonoj proksimiĝis al la kardinalo kaj prenis liajn
brakojn. Sed li liberiĝis, ekrigardis ilin severe, kiel furioziĝinta
besto: - Kio tio estas? Ĉu por vi ne sufiĉas sango? Atendu vian vicon,
ŝakaloj, vi ankoraŭ sukcesos satiĝi!
Tiuj retiriĝis kaj amasiĝis, palaj kaj tremantaj.
Montanelli turnis sin al la popolo kaj homa maro ekondiĝis kiel
grenkampo, super kiu traflugis uragano.
-Vi murdis lin! Vi murdis lin! Kaj mi koncedis tion,
ĉar mi ne volis, ke vi mortu. Nun, kiam vi venas kun viaj fariseaj
laŭdoj kaj malpuraj preĝoj, mi pentas... mi pentas mian agadon! Estus
pli bone, se vi putrus en malvirtoj kaj estus malbenitaj por ĉiam, kaj
li estus viva. Ĉu viaj pestaj animoj valoras la prezon, kiu estas
pagita pro ilia savado? Sed estas tro malfrue, tro malfrue! Mi krias
laŭte, sed li ne aŭdas min. Mi frapas ĉe la pordo de la tombo, sed li
ne vekiĝas. Mi staras sola en dezerto kaj rigardas ĉirkaŭ mi, komence
en la teron sangokovritan, en kiu kuŝas ĝojo de mia koro, kaj
poste en la ĉielon teruran kaj malplenan. Despero penetras min. Mi
rezignis lin, ho, generacio de viperoj, mi rezignis lin pro vi! Jen via
savo, prenu ĝin! Mi ĵetas ĝin, kiel oni ĵetas oston al malsata
graŭlanta hundaro! Prezo de via bankedo estas pagita, do venu kaj
supersatiĝu vi, kanibaloj, sangosuĉantoj, abomena bestaro preferanta
mortaĵon! Vidu: laŭ la ŝtuparo fluas varma, vapora sango! Ĝi elverŝiĝas
el koro de mia filo pro vi! Lektrinku ĝin kaj makulu viajn vizaĝojn en
ĝi! Interbatiĝu pro ĝiaj pecoj... kaj lasu min! Vidu ĝiajn sangoplenajn
vundojn kaj agonion! Prenu ĝin, kristanoj, kaj manĝu!
Li prenis la hostion, levis ĝin super la kapo,
svingis kaj ĵetis surplanken. La metalaĵo eksonoris laŭ ŝtonaj platoj.
Klerikaro rapide proksimiĝis al li kaj tuj dudek manoj kaptis la
frenezulon.
Nur post tio silentado de la popolo rompiĝis kaj
aperis histeriaj, furiozaj ĝemkrioj. Faligante seĝojn kaj benkojn,
interpuŝiĝante en pordoj, disŝirante kurtenojn kaj girlandojn,
plorantaj homoj impetis eksteren sur la straton.