Parto III, Ĉapitro 7
PAFMORTIGO
Marde matene okazis la milita tribunalo, kiu daŭris
ne longe, nur dudek minutojn, ĉar fakte ĝi estis simpla formalaĵo. La
proceso ne bezonis multan tempon, ĉar forestis advokato. Kiel
atestantoj ĝin pertoprenis la vunditaj spiono kaj la oficiro kune kun
kelkaj soldatoj. Verdikto jam estis preparita kaj havis neoficialan
konsenton de Montanelli, tial juĝistoj (kolonelo Ferrari, majoro de
dragonoj kaj du oficiroj de la svisa gvardio) estis malmulte okupitaj.
Oni tralegis aŭdeble la kondamnon, la atestantoj konfirmis depoziciojn,
la verdikto estis subskribita kaj anoncita por la arestito kun konvena
soleneco. Li aŭskultis ĝin silente kaj, kiam oni demandis lian lastan
deziron laŭkutime, li nur senpacience svingis la brakon. Sur lia
brusto estis kaŝita la naztuko, kiun faligis Montanelli en lia kamero.
Li ploris super ĝi kaj kisis ĝin la tutan nokton, kvazaŭ ĝi estis viva
kreaĵo. Lia vizaĝo estis pala kaj senviva, sur la okuloj restis spuroj
de larmoj. Vorto el la verdikto "pafmortigi" neniel efikis lin, nur
liaj pupiloj iomete plilarĝiĝis.
- Forkonduku la arestiton en lian kameron, - ordonis
la komandanto, kiam ĉiuj formalaĵoj finiĝis, kaj la serĝento, apenaŭ
detenante larmojn, tuŝis ŝultron de la senmova figuro. Ojstro iomete
ektremis kaj turnis sin.
-Aĥ, jes. Mi forgesis, - li diris.
Sur vizaĝo de la kolonelo aperis io simila al
kompato. Li estis nekruela homo laŭnature kaj iomete hontis siajn agojn
okazintajn dum la pasinta monato. Tial nun, kiam lia celo estis
atingita, li estis preta permesi malgrandajn koncesiojn.
-Vi ne estos rekatenita, - li diris rigardante la
ŝvelintajn pojnojn de Ojstro. - Vi troviĝos en la sama kamero. - Kaj
aldonis al sia nevo: - Kamero por mortkondamnitoj estas tro malseka kaj
darka, tial mi opinias, ke sekvi formalaĵon ne necesas.
Li ektusis, ŝanĝis pozon de siaj piedoj kaj vokis la
serĝenton, kiu jam estis forlasanta la ĉambron kune kun la arestito.
-Atendu, serĝento! Mi volas interparoli kun li.
Ojstro neniel reagis, kvazaŭ li nenion aŭdis.
-Se vi volas ion komuniki al viaj amikoj aŭ
parencoj... Ĉu vi havas parencojn, mi supozas?
Respondo ne sekvis.
-Bone, meditu kaj diru al mi aŭ al la pastro. Mi
promesas, ke transdona neglekto ne okazos. Cetere, pli bone komuniku
vian mesaĝon al la pastro, kiu restos kune kun vi la tutan nokton. Se
vi havas alian deziron...
Ojstro levis la okulojn: - Diru al la pastro, ke mi
preferas resti sola. Mi havas neniujn amikojn kaj mesaĝojn.
-Tamen vi bezonas konfeson.
-Mi estas ateisto. Restigu min en paco.
Li diris ĉion kviete, sen defio kaj agaco, kaj
malrapide daŭrigis sian pasadon. Ĉe la pordo li haltis.
-Mi forgesis, kolonelo. Okazigu unu vian favoron.
Ordonu, ke miajn okulojn kaj manojn oni restigu liberaj. Mi staros
kviete.
* * *
Merkrede dum sunleviĝo oni alkondukis Ojstron en la
prizonan korton. Lia lameco estis rimarkebla pli ol kutime: li
malfacile moviĝis apoginte sin sur brakon de la serĝento. Sed mieno de
laca obeo jam forlasis lian vizaĝon. Teruro, preminta lin en malplena
silento, kaj sonĝoj pri mondo de ombroj, malaperis kune kun nokto
generinta ĝin. Kiam la suno ekbrilis kaj li ekvidis siajn malamikojn,
batalema spirito vekiĝis kaj lia timo svenis.
Ses karabenistoj prepariĝis por ekzekuto kaj staris
kontraŭ la muro kovrita per hedero. Sur ĝiajn ruinojn Ojstro trafis dum
sia malsukcesa eskapo. Soldatoj kun karabenoj apenaŭ detenis larmojn.
Ilin timigis imago pri tio, ke ilin oni komisiis pafmortigi Ojstron.
Tiu ĉi homo kun liaj spriteco, gaja kaj infekta rido, serena braveco,
kiel sunradio lumigis iliajn monotonajn kaj sopirajn vivojn, tial tio,
ke nun li devas akcepti morton el iliaj manoj, ŝajnis al ili kiel
eklipso dum la sunplena tago.
Sub granda figujo en la korto lin atendis tombo. Ĝin
elfosis nokte nevolaj manoj kaj larmoj falis sur fosilon.
Kiam li estis preteriranta, li ekrigardis en la nigran kavon kun
rideto, ekvidis velkintan herbon kaj longe enspiris, ĝuante per
aromo de freŝa tero.
Apud la arbo la serĝento haltis. Ojstro
ĉirkaŭrigardis kaj gaje demandis lin: - Ĉu mi devas stari ĉi tie,
serĝento?
Tiu silente kapjesis. Kvazaŭ iu peco ŝtopis lian
gorĝon kaj do li povis paroli nenion, kvankam pro tio dependus lia
vivo. La korton venis ĉiuj: la komandanto kune kun lia nevo, la
leŭtenanto de karabenistoj, kiu estris la ekzekuton, la kuracisto kaj
la pastro. Ili elstariĝis antaŭen kun gravaj mienoj, por ne perdi
senton de sia digno sub gajaj okuloj de Ojstro.
-Bonan matenon, sinjoroj! Aĥ, kaj via riverenco
venis ĉi tien ankaŭ!
-Kiel vi fartas, kapitano? Nuna nia renkontiĝo estas
por vi pli plezura, ol la antaŭa, ĉu ne? Mi vidas vian brakon pansitan,
ĉar mi maltrafis tiam kaj ne sukcesis vin mortigi. Tiuj soldatoj hodiaŭ
celos pli bone. Ĉu ne, bravuloj? - Li ekrigardis malserenajn vizaĝojn
de karabenistoj. - Hodiaŭ oni ne bezonas bandaĝojn. Nu, kiel vi
aspektas tiel malgaje? Estu viglaj kaj faru vian laboron lerte. Baldaŭ
ĝi ofte okazos, tial praktiku nun kiel eble plej bone!
-Filo mia, - interrompis lin la pastro
proksimiĝinte, kiam la aliaj deflankiĝis, por restigi ilin solaj, -
post kelkaj minutoj vi prezentiĝos al via kreinto. Ne perdu restintan
tempon por pento. Pripensu, mi petegas vin, kiel vi mortos sen
absolvo, kun viaj pekoj! Kiam vi estos staranta antaŭ via juĝo, tiam
estos malfrue penti. Ĉu vi volas atingi lian majestan tronon kun ŝerco
sur viaj lipoj?
-Kun ŝerco, via riverenco? Mi pensas, ke vi, sed ne
mi, bezonas predikon antaŭ morto. Kiam ni potencos, tiam ni uzos
kanonojn anstataŭ ses malnovaj karabenoj, kaj vi ekvidos nian ŝercon.
-VI uzos kanonojn! Ho, malfeliĉulo! Ĉu vi ne
komprenas, ke vi staras sur rando de via terura tombo?
Ojstro ekrigardis trans sia ŝultro en la freŝan
tombon.
-Kaj via r-r-riverenco opinias, ke, post kiam mi
estos enmetita tien, min oni povas forgesi, ĉu ne? Eĉ oni
surmetos ŝtonon sur la tombon, por ke mi ne r-r-resurektu "post tri
tagoj", ĉu ne? Ne timu, via riverenco! Mi ne rompu vian monopolion en
malkaraj teatraĵoj. Mi kuŝos pace kiel m-m-muso, ĝuste tie, kien
oni min metos. Tamen NI uzos kanonojn!
-Ho, kompatema dio, - ekkriis la pastro, - indulgu
tiun ĉi homon!
-Amen! - tramurmuris la leŭtenanto de
karabenistoj per basa voĉo. Samtempe la kolonelo kaj lia nevo pie faris
signon de kruco.
Estis evidente, ke plua admono nenion efektos. La
pastro rifuzis novan provon kaj, flustrante preĝojn, deflankiĝis. Kurta
kaj simpla preparo estis farita senprokraste. Ojstro stariĝis en
indikitan pozicion kaj momente ekrigardis ruĝa-flavajn radiojn de la
leviĝanta suno. Li repetis ne kovri per rubando liajn okulojn kaj la
kolonelo, rigardinte lin, malvolonte konsentis. Ambaŭ forgesis, kian
influon sur soldatoj ili havas.
Ojstro ridetante ekrigardis karabenistojn kaj ties
brakoj, tenantaj pafilojn, ektremis.
-Mi estas preta, - li diris.
Ekzekuto por la leŭtenanto estis la unua, tial li
tre emociiĝis kaj, elstariĝinte antaŭen, ordonis:
- Preparu... Celu...
Pafu!
Ojstro iomete balanciĝis, sed ne falis. Unu kuglo
lanĉita per tremanta brako vundis lian vangon kaj sango kovris la
blankan kravaton. La alia trafis lian kruron super genuo. Kiam fumo
malaperis, soldatoj ekvidis lin staranta kun rideto kaj viŝanta
sangon de sur lia vizaĝo per la kripligita mano.
-Maltrafa pafo, kamaradoj! - artikulaciis li kaj lia
klara voĉo perpleksigis la malfeliĉajn soldatojn. - Provu ankoraŭfoje!
Ĝenerala ĝemado kaj murmurado pasis tra la spaliro
de karabenistoj. Ĉiu el ili celis flanken kun sekreta espero, ke kuglo
de najbaro mortigos la arestiton. Sed Ojstro staris kaj ridetis. La
ekzekuto turniĝis en turmenta buĉado. Teruro penetris la soldatojn.
Levinte karabenojn ili aŭskultis furiozajn sakraĵojn de la oficiroj kaj
rigardis la homon, kiu restis viva post ilia pafado.
La komandanto minacis per sia pugno antaŭ ties
vizaĝoj, kriis kaj mem starigis ilin en necesan pozicion. Li same iom
demoraliziĝis kaj timis rigardi la homon starantan, kvazaŭ nenio
okazis. Tial li ektremis pro sono de moka voĉo, kiam Ojstro
ekparolis: - Vi estras trupon de novicoj, kolonelo. Mi ordonu pli
bone. Nun, viroj! Vi, starantaj en la maldekstra alo, tenu viajn
karabenojn pli alte! Ja vi tenas enmane pafilojn, sed ne patojn! Erektu
vin! Nun, preparu... Celu...
-Pafu - ekkriis la kolonelo startinte antaŭen.
Estis netolereble, ke tiu ĉi homo komandis sian
propran pafmortigon.
Aperis kelkaj disorganizitaj pafoj kaj soldatoj
rompinte la spaliron, grupiĝis kaj ĉirkaŭrigardis per sovaĝaj okuloj.
Unu el ili ne pafis. Li deĵetis sian karabenon, falis surteren kaj
kriis: - Mi ne povas, ne povas!
Fumo malrapide difuziĝis en lumo de matenaj
sunradioj. Ili ekvidis, ke Ojstro falis, sed li estas viva. Iom da
tempo soldatoj kaj oficiroj estis kvazaŭ en katalepsio observante
agonion.
Poste kuracisto kaj kolonelo proksimiĝis al li, ĉar
li, apoginte sin sur unu genuo, leviĝis, ekrigardis soldatojn kaj
reridetis.
-La dua mistrafo! Provu... denove, viroj... Se vi ne
povas...
Li komencis balanciĝi kaj falis flanken sur herbon.
-Ĉu li mortis? - mallaŭte demandis la kolonelo.
La kuracisto genufleksis, metis la manon sur la
sangokovritan ĉemizon kaj respondis: - Ŝajne, jes. Laŭdo al dio!
-Laŭdo al dio! - la kolonelo ripetis. - Finfine!
Lia nevo tuŝis lian brakon: - Onklo! Venis la
kardinalo kaj volas eniri!
-Kio? Tio ne eblas! Mi ne permesas... Kial la gardo
silentas?.. Via eminenco...
La pordegon oni malfermis kaj refermis. Montanelli
eniris la korton rigardante rekte antaŭen per la okuloj, kiujn plenigis
teruro.
-Via eminenco! Mi petegas vin, tiu ĉi vidaĵo estas
ne por vi! La ekzekuto ĵus finiĝis..., la korpo ankoraŭ ne...
-Mi venis vidi lin, - Montanelli diris.
La kolonelon tiumomente ŝokis voĉo kaj aspekto de la
kardinalo, kiu pasis kiel lunatiko.
-Ho, dio mia! - subite ekkriis unu el soldatoj kaj
la komandanto haste turniĝis.
Efektive!
La sangokovrita korpo ekmoviĝis sur herbo. La
kuracisto kliniĝis super la mortanto kaj metis lian kapon sur sian
genuon.
-Faru haste!, - ekkriis li despere. - Vi sovaĝuloj,
finmortigu lin pro dio! Ĉesigu liajn turmentojn!
Sango fluis inter liaj fingroj. Li malfacile tenis
la konvulsian korpon kaj ĉirkaŭrigardis serĉante helpon. La pastro
ankaŭ kliniĝis kaj almetis la krucifikson al lipoj de Ojstro.
- Nome de patro kaj filo...
Ojstro iomete leviĝis de genuo de la kuracisto kaj
per larĝe malfermitaj okuloj ekrigardis la krucifikson. Poste li
malrapide en morta silento per la dekstra trapafita mano forpuŝis ĝin.
Sur vizaĝo de Kristo restis sanga spuro.
-Padre... Ĉu via dio... nun satiĝis?
Lia kapo falis sur brakon de la kuracisto.
* * *
-Via eminenco!
Ĉar la kardinalo stuporis, do kolonelo Ferrari
ripetis pli laŭte: - Via eminenco!
Montanelli ekvigliĝis: - Li mortis.
- Jes, via eminenco. Mi proponas foriri. Ja tia
terura vidaĵo...
-Li mortis, - ripetis Montanelli kaj ekrigardis
vizaĝon de Ojstro. - Mi tuŝis lin, sed li mortis...
-Kion alian oni povas trovi, se la homon trafis
almenaŭ ses kugloj? - fiere traflustris la leŭtenanto.
La kuracisto ankaŭ flustre diris: - Mi opinias, ke
vido de sango emociis lin.
La komandanto firme prenis brakon de Montanelli: -
Via eminenco, ne rigardu lin. Permesu al la pastro eskorti vin hejmen.
-Jes... Mi iros.
Li turniĝis malrapide de la sangokovrita korpo kaj
ekiris for kune kun eskortintaj pastro kaj serĝento. Atinginte la
pordegon li haltis, returniĝis kaj ĵetis malantaŭen lastan, nenion
komprenantan rigardon.
-Li mortis...
* * *
Post kelkaj horoj Markono vizitis vilaon starantan
sur deklivo de la monteto, por diri al Martini, ke bezono en lia
sinofero malaperis.
Ĉiuj preparoj por la dua provo liberigi Ojstron jam
finiĝis, ĉar la nova plano estis sufiĉe pli simpla ol la antaŭa. Laŭ ĝi
sekvan matenon, kiam procesio Corpus Domini pasos preter la fortresa
murego, Martini elstariĝos kaj pafos vizaĝon de la komandanto. Post
apero de tumulto dudek armitaj viroj atingos la prizonan pordegon,
penetros la turon, devigos provoson malŝlosi la kameron, prenos Ojstron
kaj pafos ĉiujn, kiuj estos rezistantaj. La dua trupo sur ĉevaloj kaŝos
Ojstron en montaro.
Nur Gemo sciis nenion pri la plano. Laŭ volo de
Martini.
-Ŝia koro ne eltenos novan fiaskon, - diris li.
Kiam la kontrabandisto atingis ĝardenan pordeton,
Martini malfermis vitran pordon de verando kaj renkontis lin.
-Ĉu vi havas novaĵojn, Markono?
Anstataŭ respondo tiu demovis sian pajlan ĉapelon
kun larĝaj randaĵoj sur la nukon.
Ambaŭ sidiĝis en la verando kaj silentis. Laŭ
aspekto de la vizitanto Martini komprenis ĉion.
-Kiam tio okazis? - fine demandis li.
Lia propra voĉo ŝajnis al li malserena kaj marna,
kiel la tuta mondo.
-Ĉi-matene, dum sunleviĝo. La serĝento informis min.
Li ĉeestis kaj ĉion vidis.
Martini ekrigardis suben kaj demetis fadeneton
aliĝintan al lia maniko. Vantaĵo de vantaĵoj, tio ĉi ankaŭ estas
vantaĵo. Li supozis, ke pereos morgaŭ. Sed nun deziro de lia koro
malaperis, samkiel sorĉa lando en la sunplena ĉielo, kiun kovras nokta
obskuro. Li devas reveni en la enuan mondon, mondon de Grassini kaj
Galli, al ĉifrado, verkado de pamfletoj, disputoj pri bagateloj inter
kamaradoj, intrigoj de aŭstraj spionoj. Olda revolucia ronda cirkulado,
kiu rezultigas koran enuon. En lia animo fariĝis malpleno, kiun nun
nenio kaj neniu plenigos, ĉar Ojstro pereis.
Li ekaŭdis voĉon de Markono kaj mire levis la kapon,
ja temo por interparolado forestis.
-Kion vi demandis?
-Mi demandis jenon, ĉu vi mem komunikos la novaĵon
al ŝi ?
Vivo kaj la tuta teruro de vivo revenis sur vizaĝon
de Martini.
-Kiel mi povas diri al ŝi? - ekkriis li. - Tiu ĉi
sciigo tuj mortigos ŝin! Ho, kiel mi povas diri... Kiel?
Martini kovris la kapon permane. Baldaŭ li eksentis,
ke la kontrabandisto ektremis. Li levis la kapon. Ĉe la pordo staris
Gemo.
-Ĉu vi aŭdis, Cezaro? - ŝi diris. Ĉio finiĝis. Ili
pafmortigis lin.