Parto III, Ĉapitro 6
MONTANELLI
VIZITAS OJSTRON EN LA FORTRESA PRIZONO
Ojstro ekaŭdis, ke oni malfermas la pordon de lia
kamero kaj indiferente ekrigardis flanken. Li supozis, ke denove aliris
la komandanto turmenti lin per alia pridemandado. Sur la mallarĝa
ŝtuparo aŭdiĝis paŝoj de soldatoj, kies pafilkapoj skrapis vandojn, kaj
ies voĉo respektoplene diris: - Tiu ŝtupo estas kruta, via eminenco.
Ojstro konvulsie startis, sed rimenoj tuj dolore
eniĝis en lian korpon, tial li premiĝis spiregante.
La kameron eniris Montanelli kune kun la serĝento
kaj tri soldatoj.
-Estu afabla, via eminenco, kaj atendu minuton, -
diris nervoze la serĝento, - unu el miaj soldatoj baldaŭ alportos
seĝon. Pardonu nin, se ni scius pri via vizito, do ni preparus ĉion
necesan anticipe por vi.
-Mi bezonas neniun preparon, serĝento. Lasu nin
solaj kaj atendu sube kune kun viaj soldatoj.
-Jes, via eminenco. Jen la seĝo. Ĉu starigi ĝin apud
li?
Kvankam Ojstro kuŝis kun la fermitaj okuloj, sed li
sentis sur si rigardon de Montanelli.
-Ŝajne li dormas, via eminenco, - diris la serĝento,
sed tiumomente Ojstro malfermis la okulojn.
-Ne, - li diris.
Kiam soldatoj jam estis forlasantaj la kameron subita
eksklamacio de Montanelli haltigis ilin. Tiuj turniĝis kaj ekvidis,
ke li kliniĝis super la arestito kaj ekzamenas rimenojn.
-Kiu faris tion? - li demandis. La serĝento ĉifis
sian kaskedon enmane.
-Laŭ speciala ordono de la komandanto, via eminenco.
-Mi ne sciis tion ĉi, sinjoro Rivarez, - diris
Montanelli kun granda kompato.
-Mi parolis al via eminenco, - replikis Ojstro kun
sia rigora rideto, - ke mi n-n-neniam atendis kareson de mia kapo.
-Serĝento, kiel longe procedas la ordono?
-De post lia eskapo, via eminenco.
-Sekve, du semajnojn. Alportu tranĉilon kaj urĝe
distranĉu rimenojn.
-Pardonu min, via eminenco, la prizona doktoro ankaŭ
petis demeti rimenojn, sed kolonelo Ferrari malpermesis tion.
-Alportu tranĉilon tuj!
Voĉo de Montanelli restis trankvila, sed lia vizaĝo
blankiĝis pro kolero. La serĝento elpoŝigis faldeblan tranĉilon,
kliniĝis super Ojstro kaj komencis distranĉi rimenojn stringintajn
liajn brakojn. Tamen li faris tion mallerte, tial lia manipulado nur
pliigis ties negativan efikon. Ojstro ektremis kaj dentopremis sian
lipon pro kroma doloro.
Montanelli rapide proksimiĝis al li: - Vi ne povas,
donu la tranĉilon al mi.
-Aĥ-ĥ-ĥ!
Ojstro etendis flanken la brakojn kun longa ĝoja
enspiro. Post momento Montanelli distranĉis rimenojn sur liaj maleoloj.
-Senkatenu lin, serĝento, kaj poste aliru al mi. Mi
volas interparoli kun vi.
Li staris ĉe la fenestro kaj rigardis laboron de
soldatoj senkatenantaj la arestiton. La serĝento aliris.
-Nun, - Montanelli diris, - rakontu al mi pri ĉio
okazinta ĉi tie lastatempe.
La serĝento volonte komunikis ĉion, kion li sciis
pri malsano de Ojstro, pri "disciplinaj rimedoj", pri malsukcesa provo
de la kuracisto helpi.
-Sed mi opinias, via eminenco, - aldonis li, -
ke la kolonelo volis tiamaniere akiri depozicion.
-Depozicion?
-Jes, via eminenco, antaŭihieraŭ mi aŭdis, ke la
kolonelo proponis al li demeti rimenojn, - la serĝento rapide
ekrigardis Ojstron, - se li konsentos respondi unu demandon...
Montanelli pugnigis sian manon kuŝantan sur
fenestrobreto. Soldatoj interŝanĝis la rigardojn. Ili ĝis nun neniam
vidis la ĝentilan kardinalon en kolerego.
Tiutempe Ojstro tute forgesis ilian ĉeeston, ĉar li
ĝuis pro fizika sento de libereco. Li turniĝis, erektis kaj ĝenerale
ekstazis.
-Vi povas eliri, serĝento, - la kardinalo diris. -
Ne maltrankviliĝu pri via pseŭda disciplinorompo, ĉar vi komunikis al
mi ĉion laŭ mia peto. Restigu nin solaj kaj faru tiel, ke neniu ĝenu
nin. Post konversacio mi forlasos la kameron.
Post kiam soldatoj eliris, Montanelli apogis sin sur
fenestrobenko kaj kelkajn minutojn rigardis sunsubiron, por ke Ojstro
povu iomete ripozi.
-Oni informis min, ke vi volis interparoli kun mi
sole, - komencis li sidiĝante ĉe la dormobenko. - Se vi fartas sufiĉe
bone, do mi estas en via dispono.
Montanelli parolis en tre frida, imperativa tono,
kiu estis tute nekutima por li. Kiam Ojstron stringis rimenoj, tiu
estis por li ordinara suferanto, sed nun li rememoris ilian lastan
intervjuon kaj senkompatan insulton tiaman. Ojstro plezure kuŝis
metinte la kapon sur unu brakon. Li posedis denaskan talenton de
graciaj pozoj, tial kiam lia kapo estis en ombro, do neniu povus eĉ
supozi, kiujn terurajn suferojn ĵus spertis tiu ĉi viro. Tamen nun, en
sunaj radioj, oni povas vidi lian turmentiĝintan kaj palan vizaĝon, sur
kiu restigis siajn spurojn suferoj okazintaj dum lastaj tagoj. Tial
kolero de Montanelli malaperis.
-Via malsano estis terura, - diris li. - Mi sincere
bedaŭras, ke mi nenion sciis antaŭe. Alie mi senprokraste ĉesigus tion.
Ojstro levis la ŝultrojn. - Milito estas milito, -
diris li malvarme. - Via eminenco rigardas rimenojn teorie de la
kristana vidpunkto, sed la kolonelo rigardas malsame. Li sendube
preferas uzi ilin ne sur sia propra haŭto, kiel en m-m-mia kazo.
Sed tio estas nur afero de p-p-persona oportuneco. En nuna momento mi
estas venkita... Ĉiuokaze, via eminenco, estas tre afable, ke vi
vizitas min. Ĉu eble vi okazigas tion ankaŭ laŭ k-k-kristana moraleco?
Vizitado de malliberuloj.. Aĥ, jes! Mi forgesis... "Tiu, kiu trinkigos
unu el plej mizeraj... [citaĵo el Evangelio] kaj tiel plu. Kvankam tio
ĉi ne estas flataĵo, sed "unu el plej mizeraj" estas devigata vin
danki...
-Sinjoro Rivarez, - interrompis lin la kardinalo, -
mi venis ĉi tien pro vi, sed ne pro mi. Se vi ne estus "venkita", kiel
vi mem diris, mi neniam interparolus kun vi denove post nia lasta
rendevuo. Sed vi havas duoblan privilegion: kiel arestito kaj
malsanulo, tial mi ne povis rifuzi vian deziron vidi min. Ĉu vi
efektive volas ion komuniki al mi, aŭ vi invitis min nur por amuziĝi
insultante oldulon?
Respondo ne sekvis. Ojstro turniĝis kaj kovris la
okulojn per unu mano.
-Mi... tre bedaŭras, ke maltrankviligas vin, - diris
li sible post paŭzo, - bonvolu doni al mi akvon.
Sur fenestrobenko staris kruĉo da akvo. Montanelli
ekstaris kaj alportis ĝin. Li
kliniĝis super la arestito, ĉirkaŭbrakis liajn ŝultrojn kaj iomete
levis lin. Subite li eksentis, ke malvarmaj, malsekaj fingroj de Ojstro
premis lian manon kiel vajco.
-Donu al mi vian manon pli baldaŭ por momento -
traflustris Ojstro. - Ho, ja nenio ŝanĝiĝos! Nur por unu minuto!
Li premis brakon de Montanelli al sia vizaĝo kaj
tuta lia korpo ektremis.
-Eltrinku akvon, - diris Montanelli.
Ojstro silente obeis, poste kuŝiĝis kaj refermis la
okulojn. Li mem ne sukcesus ekspliki, kio okazis, kiam mano de
Montanelli tuŝis lian vizaĝon. Li konsciis nur, ke dum lia tuta vivo
okazis nenio pli terura.
Montanelli altiris seĝon pli proksime al la
dormobenko kaj eksidis. Ojstro kuŝis senmove kiel kadavro kun
mortkolora, senviva vizaĝo. Post longa paŭzo li malfermis la okulojn
kaj fiksis sian rigardon sur la kardinalo.
-Mi dankas vin, - li diris, - Mi... bedaŭras. Pri
kio vi demandis min?
-Vi ne estas preta konversacii, se vi volas ion diri
al mi, tiam mi venos morgaŭ.
-Bonvolu resti, via eminenco. Mi fartas bone.
Kelkajn lastajn tagojn mi iom malfortiĝis. Parte tio estis simulado, se
vi demandos la kolonelon, tiu konfirmos tion.
-Mi preferas mem konkludi - kviete respondis
Montanelli.
-La kolonelo preferas la samon. Iufoje liaj
konkludoj okazas spritaj. Tion estas malfacile supozi, kiam oni lin
v-v-vidas, sed lian kapon vizitas originalaj ideoj. Lastan merkredon
vespere, se mi ne eraras, ĉar tempo miksiĝis en mia kapo, mi petis lin
doni al mi dozon da opio. Tion ĉi mi precize memoras. Li venis ĉi tien
kaj deklaris: oni d-d-donos al mi opion kondiĉe, se mi komunikos nomon
de homo malŝlosinta la pordon antaŭ mia eskapo. "Se vi reale estas
malsanulo, tiam vi konsentos komuniki, se ne, tiam mi juĝos vian
rifuzon, kiel pruvo de via simulado". Mi eĉ ne povis supozi, kiel
k-k-komike aspektos lia deklaro. Amuza k-k-kuriozaĵo...
El lia brusto aperis laŭta, akresona rido. Poste li
subite turniĝis al la silenta kardinalo kaj ekparolis tiel haste, ke
lia balbutado estis preskaŭ nekomprenebla.
-Ĉu vi ankaŭ r-r-rigardas tion ĉi amuza? Nu, certe,
ne. Vi r-r-religiaj personoj ne havas senton de humuro. Vi
akceptas ĉion tragike. Ekzemple, tiunokte, en la katedralo, kiel solene
vi aspektis! Mia figuro vestita kiel pilgrimulo ne taŭgis por
k-k-komparo kun vi. Eĉ nun vi vidas n-n-nenion komikan en via vizito al
mi.
Montanelli ekstaris.
-Mi venis aŭskulti vin laŭ via peto, sed mi vidas,
ke vi estas tro emociiĝinta por ion diri. La kuracisto donos al vi
sedativon kaj vi devas dormi, morgaŭ mi revenos.
-Dormi? Ho, mi ankoraŭ dormos sufiĉe, via
eminenco, kiam vi d-d-donos vian sankcion al la kolonela plano! Unco da
plumbo estas bonega sedativo.
-Mi ne komprenas vin, - mire diris Montanelli.
Ojstro reridis.
-Via eminenco, via eminenco, vereco estas unu el
ĉefaj k-k-kristanaj virtoj! Ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kiel insiste
provas la kolonelo akiri vian k-k-konsenton pri milita tribunalo? Ne
rezistu, via eminenco, ĉiuj viaj fratoj prelatoj agus same. Cosi fan
tutti [22].
Via konsento n-n-nenion malutilos, ja tiu bagatelo ne valoras ĉiujn
viajn sendormajn noktojn, kiujn vi pasigis...
-Bonvolu haltigi vian ridon por minuto, -
interrompis lin Montanelli, - kaj diru al mi, de kie vi tion eksciis?
Kiu informis vin pri tio ĉi?
-Ĉu la kolonelo ne diris al vi, ke mi estas
d-d-diablo, sed ne homo? Ne? Al mi li ripetis tion ĉi ofte. Mi
iomete scipovas penetri pensojn de aliaj homoj. Vi, via eminenco,
rigardas min kiel ekstreme m-m-malagrablan viron kaj tre volus, ke iu
alia decidus mian sorton kaj samtempe via sentiva konscienco restus en
paco. Ĉu mi pravas?
-Aŭskultu min, - diris Montanelli kaj eksidis apud
li kun tre grava mieno. - Vi pravas kaj ne gravas kiamaniere vi
malkovris tion ĉi. Kolonelo Ferrari supozas, ke viaj amikoj denove
provos liberigi vin kaj volas preventi tion per... rimedo, kiun vi jam
menciis. Vi vidas, ke mi estas tute sincera kun vi.
-Verdiremo de via eminenco estas fame konata - diris
Ojstro amare.
-Vi certe scias, - pluigis Montanelli, - ke en
sekularaj aferoj mi ne havas jurisdikcion, mi estas episkopo, sed ne
legato. Tamen en tiu ĉi distrikto mi havas sufiĉe grandan influon, tial
la kolonelo, mi opinias, dubinde efektivigos iujn ekstremajn rimedojn
sen mia, almenaŭ implicita, konsento. Ĝis hodiaŭ mi oponis lian planon.
Nun li insiste inklinigas min al sia flanko asertante, ke ĵaŭde, kiam
popolamaso kolektiĝos por festado, viaj armitaj amikoj provos denove
liberigi vin, kaj rezulte okazos sangoverŝado. Ĉu vi aŭskultas min?
Ojstro indiferente rigardis la fenestron. Li
turniĝis kaj respondis per laca voĉo.
-Jes, mi aŭskultas.
-Ŝajne vi efektive malbone fartas hodiaŭ. Venu mi
morgaŭ matene, por ke vi povu pli serioze eniĝi la aferon.
-Mi volus fini ĝin hodiaŭ,- same lace replikis
Ojstro. - Mi atentas ĉion, kion vi diras.
-Do, - pluigis Montanelli, - se tio estas vero kaj
ekzistas reala danĝero de ribelo, sekve mi prenas grandan respondecon
sur sin oponante al la kolonelo. Mi supozas, ke parte liaj vortoj havas
veron. Aliflanke al mi ŝajnas, ke lia persona antipatio al vi malhelpas
lin esti senpartia kaj devigas pliigi danĝeron. Pri tio mi konvinkiĝis,
kiam mi ekvidis pruvojn de lia indigniga krueleco. - La kardinalo
ekrigardis rimenojn kaj katenon kuŝantajn sur la planko. - Mia konsento
signifas morto por vi. Mia rifuzo rezultigos grandan riskon por vivo de
tute senkulpaj homoj. Mi tre serioze meditis pri tio ĉi kaj penis trovi
racian alternativon Kaj jen kion elpensis mia cerbo.
-Mortigi min kaj s-s-savi senkulpajn homojn, certe
nur vera kristano kapablas tion ĉi elpensi. "Se la dekstra mano ofendas
cin..." [citaĵo el Evangelio] ktp. Mi eĉ ne havas honoron esti la
dekstra mano de via eminenco. Mi ofendis vin, sekve konkludo estas
klara. Ĉu vi ne povis diri tion ĉi sen tia longa prefaco?
Ojstro parolis malenergie kaj indiferente, kvazaŭ la
diskutata subjekto lacigis lin.
-Do, - pluigis li post kurta paŭzo, - ĉu tia estis
decido de via eminenco?
-Ne.
Ojstro ŝanĝis sian pozicion, metis ambaŭ brakojn
post la kapo kaj ekrigardis flankon de Montanelli per duonfermitaj
okuloj. La kardinalo sidis en profunda meditado kun la kapo
malleviĝinta sur la bruston kaj fingroj frapetantaj laŭ apogbrako de
lia seĝo. Aĥ, tiu ĉi olda, kutima gestado!
-Mi tiel decidis, - fine diris Montanelli levante la
kapon, - kiel neniu antaŭe agis. Kiam oni komunikis al mi, ke vi volas
vidi min, mi venis ĉi tien por transdoni decidon de la afero en viajn
manojn.
-En miajn manojn?
-Sinjoro Rivarez, mi venis ne kiel kardinalo, aŭ
episkopo, aŭ juĝisto; mi venis kiel unu ordinara homo al la alia.
Mi ne demandos vin pri planoj de via liberigo, kiujn sugestis la
kolonelo, ĉar mi tre bone komprenas, ke tiun ĉi sekreton vi ne
malkovros al mi. Sed starigu vin sur mian lokon. Mi estas maljuna kaj
vivos ne longe. Mi volus eniĝi en mian tombon sen sango sur miaj manoj.
-Ĉu nun sango forestas sur manoj de via eminenco?
Montanelli apenaŭ blankiĝis, sed daŭrigis per kvieta
voĉo: - Tutan mian vivon mi kontestis reprezaliojn kaj kruelecon, kie
mi trafis ilin. Mi neniam aprobis mortpunon en ĉiuj ĝiaj formoj. Mi
protestis kontraŭ militaj komisionoj, kiam potencis la antaŭa papo, pro
kio perdis lian favoron. Tutan mian influon ĝis nun mi uzis por
karitato. Konfidu al mi, mi parolas veron. Nun antaŭ mi troviĝas
malfacila dilemo. Se mi rifuzos planon de la kolonelo, tiam mi ĵetos la
urbon en danĝeron de ribelo kaj ĝiaj konsekvencoj; se mi provos savi
vivon de unu homo, kiu blasfemis kontraŭ mia religio, kiu multfoje
insultis min persone... Cetere, tio ĉi ne gravas. Mi firme kredas, ke,
se lia vivo estos savita, do li uzos ĝin por malbono, tamen temas pri
homa vivo...
Li paŭzis kaj reparolis: - Sinjoro Rivarez, ĉio,
kion mi sciis pri via antaŭa agado, prezentas vin en miaj okuloj kiel
viron malbonan, kruelan, kiun kapablas haltigi neniu obstaklo. Parte mi
same opinias nun. Tamen dum du lastaj semajnoj mi konvinkiĝis, ke vi
estas brava viro kaj fidela al viaj amikoj. Vi ricevis amon kaj admiron
de soldatoj, kion sukcesas ne ĉiu. Povas esti, ke mi eraras kaj vi
estas pli bona viro, ol vi ŝajnas al mi. Al tiu, pli bona viro, mi
apelacias kaj petas diri al mi elkore, se li estus sur mia loko: kion
li efektivigus?
Post longa silento Ojstro ekrigardis Montanelli: -
Ĉiuokaze mi decidus ĉion mem kaj ne timus respondecon pro siaj agoj. Mi
ne demandus aliajn homojn hipokrite kaj malkuraĝe, kiel preferas agi
kristanoj, solvi miajn problemojn!
Vortoatako estis tute neatendita kaj ĝia impeteco
tiel kontrastis kun antaŭa indiferenteco de Ojstro, ke ŝajnis li
forĵetis maskon de sia vizaĝo.
-Ni ateistoj, - daŭris li furioze, - opinias, ke
homo devas porti sian ŝarĝon ĝisfine, malgraŭ ĝia pezo, se li ĝin
prenis propravole! Se li ne sukcesos porti ĝin kaj falos, tiam li
kulpos mem. Sed kristano lamentas kaj apelacias al sia dio, al siaj
sanktuloj aŭ, se tiuj ne helpas, eĉ al siaj malamikoj, por trovi ies
dorson, sur kiun li povus translokigi sian ŝarĝon. Ĉu ekzistas regulo
en via biblio, en via misalo aŭ en iu farisea teologia libro, kiu
parolas pri tio, ke vi devas viziti min kaj meti vian demandon? Ĉu vi
pensas, ke mia propra ŝarĝo ne sufiĉas kaj do necesas aldoni
ankaŭ vian respondecon sur miajn ŝultrojn? Rememoru vian Jesuon,
kiu estis postulema ĝis lasta groŝo, do agu same! Finfine vi mortigos
nur ateiston, viron, kiu elstaras el ordinarularo, kaj tio ne estos
granda krimo, certe!
Li paŭzis, enspiris plenan bruston kaj daŭris kun
sama pasio: - Kaj VI parolas pri krueleco! Eĉ tiu dikpuga azeno ne
sukcesus tiel turmenti min dum tuta jaro, kiel turmentis vi min kelkajn
minutojn. Lia intelekto ne sufiĉas por tio. Ĉio, kion li kapablas
elpensi, estas streĉado de rimenoj, kaj poste liaj risurcoj konsumiĝas.
Ĉiu malsaĝulo povas samon efektivigi! Kaj vi... "Bonvolu subskribi vian
propran mortoverdikton. Mi estas tro korfavora, por fari tion per mia
mano". Ho! Nur kristano povas proponi tiun ĉi fiaĵon... ĝentila,
kompatema kristano, kiu paliĝas, kiam vidas rimenojn ege stringantajn
fremdan korpon. Mi devus supozi, kiam vi venis ĉi tien kiel korfavora
anĝelo, kiun indignigis "barbareco de la kolonelo", ke reala
turmentado nur komenciĝas! Kial vi tiel rigardas min? Certe konsentu
kaj iru hejmen tagmanĝi. La tuta ludo ne valoras kandelon. Diru al via
kolonelo, ke li povas min pafmortigi, aŭ pendumi, aŭ rosti vivan pro
lia plezuro, nur faru ĉion kiel eble plej baldaŭ!
Ojstro estis tute nerekonebla. Li furioziĝis, tremis
kaj spiregis, liaj okuloj rebrilis kun verda reflekto, kiel okuloj de
sovaĝa kato.
Montanelli rigardis lin silente. Li nenion komprenis
en tiu ĉi torento de frenezaj riproĉoj, sed li komprenis, ke saman
ekstazon povas sperti nur homo trafinta ekstremon. Tial li forgesis
antaŭajn insultojn.
-Trankviliĝu, - li diris. - Mi ne volis martirigi
vin. Mi ankaŭ ne volis ŝarĝi vin plu transdonante mian respondecon.
Neniu viva kreaĵo rajtas riproĉi min pri tio...
-Tio estas malvero! - ekkriis Ojstro kaj liaj okuloj
fulmis. - Kaj episkopeco?
-Episkopeco?
-Aĥ! Ĉu vi forgesis ĝin? Forgeso estas tiel
simpla! "Se vi ekvolos, Arturo, mi rifuzos..." Mi jam estis
devigita decidi vian vivon anstataŭ vi mem.., kiam mi estis deknaŭjara!
Se tio ne estus tiel abomena, tio indus amuzon.
-Stop! - ekkriis Montanelli kaj ĉirkaŭbrakis
sian kapon, poste li despere mallevis la brakojn, malrapide proksimiĝis
al la fenestro, eksidis sur fenestrobenkon kaj premis sian frunton al
krado. Ojstro tremis kaj atente rigardis lin.
Montanelli stariĝis kaj revenis al Ojstro. Liaj
lipoj estis palaj kiel cindro.
-Mi tre bedaŭras, - diris li penante aspekti en sia
kutima kvieta maniero, - sed mi devas iri hejmen. Mi ... malbone fartas.
Li tremis kvazaŭ li febris. Tuta furiozeco de Ojstro
tuj malaperis.
-Padre, ĉu vi ne vidas...
Montanelli deflankiĝis kaj haltis.
-Nur ne tio! - traflustris li. - Dio mia, ĉio, sed
ne tio! Mi freneziĝas...
Ojstro levetiĝis, apogis sin per kubuto kaj prenis
tremantajn manojn de Montanelli en la siaj: - Padre, ĉu vi ne
komprenas, ke mi reale ne dronis?
Manoj, kiujn li tenis, subite malvarmiĝis. Venis
profunda silento. Poste Montanelli genufleksis kaj metis sian kapon sur
bruston de Ojstro.
* * *
Kiam li levis la kapon, la suno jam subiris kaj ĝia
lasta rebrilo estis estingiĝanta en okcidento. Ili forgesis
tempon kaj lokon, vivon kaj morton, kaj tion, ke ili estis malamikoj.
-Arturo,
- traflustris Montanelli, - ĉu vi reale resurektis kaj revenis al mi?
-Resurektis... - ripetis Ojstro kaj ektremis. Li
metis sian kapon sur brakon de Montanelli, kaj tiam ekŝajnis, ke
patrino karesas sian malsanan infanon.
-Vi revenis.., vi revenis finfine!
Ojstro ekspiregis.
-Jes, - diris li, - kaj vi devas batali pro mi aŭ
mortigi min.
-Ho, silentiĝu, carino [1]!
Forgesu ĉion! Ni ambaŭ kvazaŭ du infanoj vagadis en obskuro kaj ŝajnis
kiel fantomoj unu al la alia. Nun ni renkontiĝis kaj eliris en lumon.
Mia malfeliĉa knabo, kiel vi ŝanĝiĝis! Oceanaj ondoj de mizero pasis
super via kapo... super vi, kiu antaŭe entenis tiom da ĝojo de vivo!
Arturo, ĉu reale tiu estas vi? Mi tre ofte sonĝis, ke vi estas apude,
sed post vekiĝo trovis nur mallumon kaj malplenon. Ĉu eble sonĝo
daŭras? Donu al mi ion materialan, por ke mi povu konvinkiĝi. Rakontu,
kiel ĉio okazis!
-Ĉio okazis sufiĉe simple. Mi kaŝis min en negocia
ŝipo kaj atingis Sudan Amerikon.
-Kaj tie?
-Tie mi vivis, se oni povas tiel diri... Ho, de
tiam, kiam vi instruis al mi filozofion en la teologia seminario, mi
spertis multon! Vi diris, ke sonĝis min... Mi vin sonĝis ankaŭ...
Li ektremis kaj paŭzis.
-Tio estis, - li daŭris abrupte, - kiam mi laboris
en minejo en Ekvadoro...
-Kiel ministo?
-Ne, kiel helpanto de ministo kune kun kulioj. Ni
loĝis en barako staranta apud faŭko de la minejo. Tiam mi suferis pro
sama malsano, kvankam mi ĉiutage portis pezajn ŝtonojn sub la arda
suno. Unu nokton mi sonĝis, kiel vi malfermis la pordon. Vi tenis
enmane krucifikson, kiu similis krucifikson pendantan surmure ĉi tie.
Vi preĝis kaj pasis preter mi tre proksime. Mi ekkriis petante vin iel
ajn helpi al mi: doni venenon aŭ tranĉilon, por ĉesigi miajn suferojn
antaŭ mia freneziĝo... Kaj vi, aĥ...!
Per unu mano li kovris siajn okulojn kaj per la alia
tenis Montanelli.
-Laŭ via vizaĝo mi vidis, ke vi aŭdis min, sed vi eĉ
ne rigardis mian flankon kaj plu preĝis. Poste vi kisis la krucifikson,
turniĝis kaj traflustris: - Mi tre kompatas vin, Arturo, sed mi ne
rajtas aperigi miajn sentojn... Li ekkoleros. Tiam mi ekrigardis
Kriston kaj ekvidis, ke lia ligna imago ridas... Poste mi rekonsciiĝis,
ekvidis la barakon kaj kuliojn kun ties lepro, kaj komprenis, ke
por vi pli gravas favoro de via diabla dio, ol mia savado el la infero.
Kaj mi tion ĉi memorfiksis. Sed nun, kiam vi tuŝis min, mi tuj ĉion
forgesis, kvankam mi same estas malsana. Ja mi amis vin iam... Tamen
nuntempe inter ni povas okazi nenio, krom milito, milito, milito... Por
kio vi tenas mian manon? Ĉu vi ne komprenas, ke dume vi kredas vian
Jesuon ni estos malamikoj?
Montanelli klinis sian kapon kaj kisis vunditan
manon de Ojstro: - Arturo, kiel mi povas ne kredi lin? Se mi konservis
mian konfesion dum la pasintaj teruraj jaroj, ĉu mi povas dubi lin nun,
kiam li redonis vin al mi? Rememoru, ja mi estis certa, ke mi mortigis
vin.
-Vi ankoraŭ sukcesos efektivigi tion ĉi.
-Arturo!
Tio estis krio de aktuala teruro, sed Ojstro
pluigis, kvazaŭ li nenion aŭdis: - Estu ni honestaj ĝisfine. Ni ne
povas manpremi super la profunda abismo, kiu disigas nin. Se vi ne
sukcesos aŭ ne ekvolos rezigni tiun objekton, - li ekrigardis la
krucifikson pendantan surmure, - tiam donu vian sankcion al la
kolonelo...
-Sankcion! Dio mia... sankcion... Arturo, sed mi
amas vin!
Vizaĝon de Ojstro misformis grimaco de doloro.
-Kiun vi amas pli, min aŭ tiun ĉi aĵon?
Montanelli malrapide ekstaris. Teruro penetris lian
animon kaj alpremis liajn ŝultrojn. Li sentis sin malforta, maljuna kaj
velkinta, kiel folio, kiun tuŝis frosto. Li vekiĝis, lia sonĝo finiĝis
kaj antaŭ li denove aperis darka malpleno.
-Arturo, kompatu min almenaŭ iomete!
-Ĉu vi kompatis min, kiam mi pro via mensogo iĝis
sklavo sur sukeraj plantejoj? Vi tremas nun... Aĥ, tiuj korfavoraj
sanktuloj! Laŭ volo de dio vi pentas siajn pekojn kaj vivas plu.
Samtempe via filo mortas! Vi diris, ke amas min... Via amo estas sufiĉe
kara por mi! Ĉu vi efektive pensas, ke post kelkaj mildaj vortoj al mi,
antaŭa Arturo revenis? Ja mi lavis manĝilaron en abomenaj bordeloj kaj
purigis ĉevalejojn de kreolaj farmuloj, kiuj mem similis bestaron. Mi
estis histriono en vaganta varieteo, helpanto de matadoroj en korido.
Mi obeis ĉiun nigran beston, kiu sukcesis alpremi mian kolon per sia
piedo. Min oni malsatigis, opresis, senhonorigis. Mi, etendante manon,
petis manĝrestaĵon, eĉ kovritan per ŝimo, sed ricevis rifuzon, ĉar unue
oni nutris hundojn. Por kio mi rakontas tion ĉi al vi? Ĉu eblas mencii
ĉion? Kaj nun... vi amas min! Ĉu via amo al mi egalas vian amon al dio?
Ho, kion li okazigis por vi, tiu ĉi neŝanĝebla Jesuo? Ĉu li
suferis pro vi tiel, kiel suferis mi? Pro kio vi amas lin pli ol
min? Pro alnajlitaj brakoj? Tiam vidu la miajn! Vidu tie, kaj
tie, kaj tie...
Li disŝiris sian ĉemizon kaj montris timigajn
cikatrojn.
-Padre, via dio estas trompulo. Liaj vundoj kaj
suferoj estas falsaj! Nur mi rajtas esti en via koro! Padre, ekzistas
neniuj aliaj torturoj, kiujn mi spertis pro vi. Se vi nur scius, kion
mi travivis! Tamen mi ne volis morti. Mi superis ĉiujn suferojn kaj
hardigis mian animon per tolereco, ĉar mi strebis reveni kaj komenci
batalon kontraŭ via dio. Tiu celo estis mia ŝildo, kiu gardis mian
koron kontraŭ freneziĝo kaj morto. Kaj nun reveninte, mi revidas lin
sur mia loko, tiun ĉi pseŭdan viktimon, kiu estis krucumita ses horojn
kaj poste resurektis. Padre, min oni krucumadis kvin jarojn kaj mi
ankaŭ resurektis! Kion vi faras kun mi? Kion vi faras kun mi?..
Li paŭzis. Montanelli sidis senmove, kiel ŝtona
idolo, kaj similis mortinton, kiu stariĝis el ĉerko. Kiam Ojstro
komencis akuzi lin, li ektremis, kiel pro bato de vipo, sed nun li
trankviliĝis.
Post longa silento li ekparolis per senviva, paca
voĉo: - Arturo, ekspliku al mi vian deziron pli klare, ĉar mi ne povas
kompreni. Kion vi petas de mi?
Ojstro turnis al li sian palan vizaĝon.
-Mi petas nenion. Ne eblas devigi ami. Vi rajtas
libere preferi el ni ambaŭ tiun, kiu estas pli kara por vi. Se vi
elektos lin, tiam restu kun li.
-Mi ne komprenas, - Montanelli ripetis lace. - Pri
kiu elekto vi parolas? Mi ne povas elstreki la pasintecon.
-Vi devas elekti unu el ni. Se vi amas min, tiam
demetu vian krucon de la kolo kaj iru kune kun mi. Miaj amikoj preparas
novan eskapon por mi kaj vi povas kontribui. Se ni sukcesos kaj trovos
nin ekster la limo, tie vi publike anoncos, ke mi estas via filo. Se
via amo al mi ne sufiĉas kaj tiu ĉi ligna idolo estas pli kara por vi,
tiam iru al la kolonelo kaj diru, ke vi konsentas. Tamen ĉi-kaze
forlasu min urĝe, por ke mi plu ne turmentiĝu! Mi suferos plu sen vi.
Montanelli levis la kapon. Li komencis kompreni lian
deziron.
-Mi komunikiĝos kun viaj amikoj, certe. Sed... iri
kune kun vi... ne. Tio ne eblas, ja mi estas sacerdoto.
-Mi ne akceptos favoron de sacerdoto. Mi ne volas
kompromisojn plu, padre. Mi sufiĉe jam suferis pro ili. Vi devas abdiki
vian postenon aŭ kapitulaci antaŭ la kolonelo.
-Kiel mi povas kapitulaci, Arturo?
-Tiam forlasu vian dion! Elektu min aŭ lin. Ĉu vi
volas disigi egalparte vian amon inter ni: duonon al mi kaj duonon al
via satana dio? Mi ne bezonas liajn restaĵojn. Se vi apartenas al li,
do vi ne apartenas al mi.
-Vi disŝiras mian koron je du partoj! Arturo,
Arturo! Vi frenezigas min!
Ojstro frapis permane ĉe la muro.
-Vi povas elekti inter ni, - ripetis li.
Montanelli prenis de la brusto kaŝitan etan paperon.
- Vidu - diris li.
"Mi kredis vin
samkiel dion. Sed dio estas argila idolo, kiun oni povas disbati per
martelo, kaj vi mensogis al mi la tutan vivon."
Ojstro ekridis kaj redonis sian malnovan letereton.
-Kia belega estas la deknaŭjara aĝo!
Efektive preni martelon kaj rompi aĵon estas tre simple. Same
simpla tio estas hodiaŭ, kvankam mi mem trafis sub martelo. Kio
koncernas vin, do vi ankoraŭ trovos multajn homojn, kiujn vi same
trompos, kaj ne timu, ke ili iam senmaskigos vin.
-Kiel vi volas, - diris Montanelli. - Eventuale mi
sur via loko agus same senkompate, tion nur dio scias. Mi ne povas
okazigi tion, kion vi postulas, Arturo, sed ĉion, kion mi kapablas, mi
nepre efektivigos. Mi kontribuos vian eskapon kaj, kiam vi estos en
sendanĝero, okazos akcidento kun mi: aŭ mi falos en abismon, aŭ mi
eltrinkos venenon anstataŭ sedativon. Elektu, kion vi preferas? Nenion
alian mi povas fari. Tio estos granda peko, sed mi esperas, ke dio
pardonos min, ja li estas pli korfavora...
Ojstro etendis al li siajn manojn: - Ho, tio estos
troa! Estos troa! Kion mi faris, ke vi tiel perceptas miajn eldiraĵojn.
Kvazaŭ mi volas venĝi al vi! Ĉu vi ne vidas, ke mi volas savi vin? Kiam
vi finfine komprenas, ke mi amas vin?
Li reprenis manojn de Montanelli kaj komencis kovri
ilin per siaj kisoj kaj larmoj.
-Padre, iru kune kun ni! Kio ligas vin kun la morta
mondo de sacerdotoj kaj idoloj? Ja ili estas cindro de la pasintaj
jarcentoj! Ili jam forputris kaj disvastigas nur venenon kaj koton!
Forlasu tiun ĉi pestan eklezion kaj iru kune kun ni al lumo! Padre, ni
estas vivo kaj juneco, ni estas eterna printempo, ni estas futuro!
Padre, aŭroro jam baldaŭ venos, ĉu vi volas vidi sunleviĝon? Vekiĝu kaj
forgesu noktajn koŝmarojn, komencu vian vivon denove! Padre, mi ĉiam
amis vin, ĉiam, eĉ tiam, kiam vi mortigis min... Ĉu vi mortigos
min dufoje?
Montanelli haste eltiris siajn manojn. - Ho, dio,
kompatu min! - li ekkriis. - ARTURO, VI HAVAS LA PATRINAJN
OKULOJN!
Venis profunda, longa silento. Ili interrigardis unu
la alian en griza duonobskuro kaj ambaŭ ties koroj malvarmiĝis pro
teruro.
-Diru al mi ion ankoraŭ - traflustris Montanelli. -
Donu almenaŭ iun esperon!
-Ne. Mi bezonas vivon, nur pro batalo kontraŭ
sacerdotoj. Mi ne estas homo, sed tranĉilo! Se vi konservos mian vivon,
sekve sankcios uzon de tranĉilo.
Montanelli turniĝis al la krucifikso.
-Dio! Ĉu vi aŭdas?..
Lia voĉo malaperis en malproksimo. Respondo ne
sekvis. Mokema diablo vekiĝis denove en Ojstro.
-Alvoku lin pli laŭte, ŝajne li nun dormas...
Montanelli erektis, kvazaŭ pro tio, ke lin oni
frapis. Minuton li staris rigardante antaŭen. Poste li eksidis sur
randon de la dormobenko, kovris la vizaĝon permane kaj ekploregis.
Longa tremado pasis tra korpo de Ojstro kaj frida ŝvito aperis sur lia
frunto. Li sciis signifon de tiuj larmoj.
Tial li tiris litkovrilon sur sian kapon, por ne
aŭdi ploregon. Verŝajne li devas morti, li, kiu estis tia vigla kaj
vivoplena. Sed plorego aŭdiĝis en liaj oreloj, penetris lian cerbon kaj
sangon.
Montanelli ploregis kaj larmoj gutis inter liaj
fingroj. Fine li eksilentis kaj, kiel infano, sekigis siajn okulojn per
naztuko. Li ekstaris kaj la naztuko falis de sur lia genuo sur la
plankon.
-Plua konversacio estos vana. - li diris. - Ĉu vi
komprenis min?
-Mi komprenis, - respondis Ojstro apatie. - Tio ne
estas via kulpo. Via dio estas malsata kaj bezonas nutraĵon.
Montanelli turniĝis al li. Veninta silento estis pli
terura ol tombo, kiun oni devos elfosi por unu el ili. Ambaŭ rigardis
unu la alian, kiel amantoj, kiujn oni perforte disigis, nekapablaj
superi aperintan barieron.
Ojstro estis la unua, kiu mallevis siajn
okulojn. Li premiĝis kaŝante la vizaĝon kaj Montanelli komprenis sencon
de lia gesto, kiu signifis "Foriru!" Li turniĝis kaj forlasis la
kameron. Post unu momento Ojstro elbenkiĝis kaj ekkriis: - Ho, mi ne
sukcesos eltoleri tion! Padre, revenu! Revenu!
La pordo estis ŝlosita. Li longe ĉirkaŭrigardis la
kameron kaj konstatis, ke ĉio finiĝis. Galileano konkeris
[23].
En la prizona korto tutan nokton milde flustris
herbo, kiu baldaŭ velkos pro ĝia elradikigo per fosilo. Ojstro sole
kuŝis en obskuro kaj ploris...