Parto III, Ĉapitro 5
KIEL
RICEVI SANKCION
Tutan semajnon Ojstro ne sukcesis resaniĝi. La lasta
atako de paroksismo estis tre forta, des pli, ke la komandanto, kiun
plenigis timo kaj kolero, ordonis krom kateno aldoni ankaŭ rimenojn,
per kiuj oni alligis lin al la dormobenko. Rimenoj tre stringis lian
korpon, do ĉiu lia movo rezultigis kroman teruran doloron. Ĝis vespero
de la sesa tago Ojstro suferis, sed sukcesis toleri tion stoike. Poste
lia malhumileco velkis kaj li komencis peti la prizonan kuraciston doni
al li dozon da opio. Tiu volonte konsentis, sed la komandanto,
informita pri lia peto, severe malpermesis "bagatelon".
-De kie vi scias, por kio li petas opion? Verŝajne
li simple simulis suferojn kaj nun volas dormigi gardiston por okazigi
iun novan trukon. Por tio lia ruzeco sufiĉas.
-Mi donos al li etan dozon da opio, kiu ne sufiĉos
por dormigo, - respondis la kuracisto apenaŭ detenante sin de rideto. -
Ankaŭ li ne simulas kaj povas morti ĉiuminute.
-Ĉiuokaze mi malpermesas doni al li opion. Se homo
volas, ke oni estu afablaj kun li, tiam lia konduto devas esti
respektiva. Li plene meritis tiun ĉi severan punrimedon. Estu ĝi por li
leciono, kiu instruos lin, ke fari trukojn kun fenestraj kradoj ĉi tie
ne eblas.
-Tamen la leĝo malpermesas torturon, - rimarkigis la
kuracisto, - kaj via "punrimedo" tre similas ĝin.
-Laŭ mi scio, la leĝo nenion diras pri opio! -
malkontente respondis la komandanto.
-Vi rajtas decidi, kolonelo, tamen mi esperas, ke vi
permesos almenaŭ demeti rimenojn. Ili estas troaj kaj nur pliigas lian
mizeron. Efektivigo de lia eskapo nun forestas. Li ĝenerale ne kapablas
stari, se vi eĉ lin senkatenus.
-Kuracistoj, mia kara, povas erariĝi, samkiel aliaj
ordinaraj homoj, mi supozas. Rivarez nun estas alligita al la
dormobenko kaj restu li en tia stato plu.
-Nu, almenaŭ ordonu malpliigi stringilojn, ja ilia
plua uzado estos reala barbareco!
-Ili restos plu kaj mi volas peti vin ne paroli pri
barbareco al mi. Se mi tion ordonis, sekve mi havas sufiĉan kaŭzon por
tio.
Rezulte de tiu ĉi ordono suferoj de Ojstro daŭris la
sepan tagon. Soldato, gardanta lin apud la kamero, tremis kaj faris
signon de kruco aŭskultante nevole liajn korŝirajn kriojn. Tolero lasis
la arestiton.
Je la sesa, antaŭ fino de sia deĵoro la soldato
zorge malfermis la pordon de la kamero kaj eniris ĝin. Li sciis, ke
serioze faŭlas disciplinon de la prizono, sed li ne sukcesis deteni sin
de propono de konsola vorto al la suferanto.
Ojstro kuŝis senmove kun la fermitaj okuloj kaj
spiregis. La soldato iomete staris apud li, poste kliniĝis kaj
demandis: - Ĉu mi povas ion fari por vi, sinjoro? Hastu, en mia dispono
estas nur unu minuto.
Ojstro malfermis la okulojn, - restigu min en paco,
- traflustris li, - restigu...
Li baldaŭ ekdormis kaj la soldato revenis sian
postenon.
Post dek tagoj la komandanto vizitis la palacon, kie
oni informis lin, ke la kardinalo troviĝas ekstere ĉe malsanulo sur
Pieve d'Ottavo kaj revenos nur vespere.
Tamen dum tagmanĝo en sia domo la manĝoĉambron venis
lia servisto kaj anoncis, ke la kardinalo venis kaj deziras interparoli
kun li.
La komandanto haste ĉirkaŭrigardis sin per spegulo,
ordigis uniformon, afektis gravan mienon kaj eniris la akceptejon.
Montanelli sidis rigardante fenestron kaj frapetis fingre laŭ brakseĝo.
Liaj brovoj estis angore kuntiritaj.
-Mi aŭdis, ke vi volis interparoli kun mi hodiaŭ, -
komencis la kardinalo paroli imperative, kiel li antaŭe ne parolis eĉ
kun ordinaraj homoj. - Probale pri subjekto, kiu ankaŭ min interesas.
-Pri Rivarez, via eminenco.
-Mi tion supozis. Mi multe pensis pri lia afero
lastajn tagojn kaj nun estas preta elaŭskulti ĉiun vian novaĵon
ĉi-rilate.
La komandanto ektiris siajn lipharojn konfuziĝinte.
-Fakte mi vizitis vian palacon por ricevi saman
novaĵon de vi, via eminenco. Se vi, kiel antaŭe, kontestas mian planon
ĝis nun, do mi bezonas vian decidon pri miaj pluaj agoj.
-Ĉu aperis novaj komplikaĵoj?
-Sekvan ĵaŭdon, la 3an de junio estos Corpus Domini,
tial ĝis tiu festo la aferon necesas tiel aŭ aliel decidi.
-Jes, festo Corpus Domini okazos ĵaŭde. Sed kial
necesas la aferon decidi ĝis ĝia komenco?
-Mi tre bedaŭras, via eminenco, se ŝajnas al vi, ke
mi kvazaŭ oponas vin, sed mi ne povas responsi pri paco en la urbo, se
ni ne liberigos sin de Rivarez ĝis tiam. Via eminenco scias, ke tiun
tagon ĉi tie kolektiĝas plej danĝeraj montanoj, kiuj tre evidente
provos rompi pordegon de la fortreso kaj liberigi Rivarezon. Ili
ne sukcecos. Mi faros ĉion necesan, por ke ili fiasku, almenaŭ pafante.
Sed mi estas plene certa, ke tia provo okazos. Popolo de Romanjo
havas malbonan sangon, kiu preferas ofte uzi siajn tranĉilojn...
-Mi opinias, ke nia eĉ malgranda zorgo preventos
ajnan buĉadon. Mi ĉiam rigardis interrilaton kun loĝantaro de la
distrikto tre facila, se ĝi estas racia. Viaj minacoj kaj perforto
rezultigos malon kaj homoj en Romanjo iĝos neregeblaj. Tamen, kial vi
estas certa, ke okazos nova provo liberigi Rivarezon?
-Hieraŭ kaj hodiaŭ konfidatoj komunikis al mi, ke en
la distrikto cirkulas multaj maltrankvilaj onidiroj. Io estas sendube
preparata. Tamen detalojn ni ne havas. Se ni scius ties sencon, ni
antaŭgardus pli precize. De mia flanko, post eskapo de Rivarez mi
preferas agi kiel eble pli atente. Kun tiu ĉi ruza vulpo necesas esti
ĉiam singardema.
Lastan fojon vi komunikis al mi, ke Rivarez estas
malfacile malsana, ne kapablas moviĝi kaj paroli. Ĉu li nun resaniĝas?
-Li fartas pli bone, via eminenco. Li efektive estis
tre malsana.., se li ne simulis.
-Ĉu vi havas kaŭzon por via suspekto?
-Nu, kiel diri... La kuracisto estas tute certa, ke
li ne simulis, sed lia malsano estas tre mistera. Ĉiuokaze lia nuna
stato estas pli bona, kvankam ankaŭ pliiĝis lia malhumileco.
-Kion li faris?
-Feliĉe li nenion kapablas fari, - respondis la
komandanto kaj ekridetis rememorinte rimenojn. - Sed lia konduto estas
nepriskribebla. Hieraŭ matene mi venis lian kameron por meti kelkajn
demandojn al li, ĉar li mem ne kapablas veni al mi. Des pli, ke mi ne
volas, ke lin oni vidu, ĉar povas aperi ia nova absurdaĵo.
-Do, pri kio vi volis demandi lin?
-Jes, via eminenco. Mi esperis, ke li iĝis pli saĝa.
Montanelli ekrigardis la komandanton tiel, kvazaŭ li
vidis iun novan klanon de malagrablaj animaloj. Feliĉe tiutempe tiu
ordigis sian portepeon kaj nenion rimarkinte pluigis en senemocia tono:
- Neuzante iujn ekstremajn rimedojn mi tamen estis devigita praktiki
certan rigorecon koncerne de li, ja nia prizono estas milita. Mi
opiniis, ke etaj indulgoj favore efikos lin, kondiĉe, ke lia konduto
estos bona. Kion via eminenco pensas, kiel li respondis al mi? Minuton
li rigardis min kiel kaptita lupo kaj poste traflustris: "Kolonelo, mi
ne kapablas elbenkiĝi por strangoli vin, sed miaj dentoj ĉiam estas
pretaj por tio, tial tenu vian gorĝon kiel eble pli malproksime de mi".
Li estas same nepacigebla kiel sovaĝa kato.
-Min tio tute ne surprizas, - kviete respondis
Montanelli. - Nun min interesas jeno: ĉu efektive troviĝo de Rivarez en
via prizono povas okazigi seriozan danĝeron por paco en la distrikto?
-Mi estas plene certa, via eminenco.
-Sekve, por preventi sangoverŝadon necesas tiel aŭ
aliel liberigi sin de li ĝis veno de la festo, ĉu ne?
-Mi povas nur ripeti, ke se li restos ĉi tie ĵaŭde,
do dum la festo nepre okazos batalo, tre serioza, mi supozas.
-Ankaŭ vi opinias, ke lia foresto forigos danĝeron,
ĉu ne?
-Tiam ĉio okazos glate... nu, eble oni ĵetos ŝtonojn
kaj ion krios. Se via eminenco elektos necesan rimedon koncerne de
Rivarez, mi konservos pacon ĉi tie. Male okazos gravaj malfacilaĵoj. Mi
konvinkiĝis, ke nova provo de liberigo de Rivarez okazos ĵaŭde. Kiam
konspirantoj ekscios, ke li ne troviĝas en la fortreso, ilia plano
ĉesos kaj preteksto por batalo ankaŭ malaperos. Sed se ni estos
devigitaj doni rebaton al ili, do tiam ili uzos ponardojn kaj eventuale
la urbo estos forbruligita ankoraŭ ĝis noktiĝo.
-Kial do vi ne translokigas lin en Ravenon?
-La ĉielo scias, via eminenco, ke mi kun ĝojo tion
efektivigus. Sed tiam oni provos liberigi lin survoje. Mi ne havas
sufiĉan kvanton de soldatoj por rebati armitan atakon, des pli ke ĉiuj
montanoj havas ponardojn kaj silik-fusilojn.
-Sekve vi persistas en via opinio pri milita
tribunalo kaj volas ricevi mian konsenton, ĉu ne?
-Paronu min, via eminenco, mi petas nuran aĵon -
vian helpon por preventi ribelon kaj sangoverŝadon en la urbo. Mi
volonte supozas, ke iufoje militaj tribunaloj, ekzemple sub gvido de
kolonelo Freddi, efektiviĝas tro severe sen precipa neceseco kaj sekve
kolerigas la popolon, anstataŭ pacigi ĝin. Sed ĉi-kaze milita tribunalo
estas racia rimedo kaj eĉ karitata. Ĝi preventos ribelon, kiu mem estas
granda danĝero por ni, sed ankaŭ ĝi provokos reestablon de militaj
komisionoj, kiujn abolis lia sankta moŝto.
La komandanto finis sian kurtan diskurson kun patosa
soleneco kaj atendis respondon de la kardinalo. Post longa silento ĝi
aperis kaj surprizis lin per sia strangeco: - Kolonelo Ferrari, ĉu vi
kredas dion?
-Via eminenco! - la kolonelo senspiriĝis pro
protesta sento.
-Ĉu vi kredas dion? - ripetis Montanelli ekstarante
kaj streĉante la rigardon. La kolonelo ankaŭ stariĝis.
-Via eminenco, mi estas kristano kaj ĝis nun oni
neniam rifuzis absolvi min.
Montanelli prenis la krucon de sia brusto.
-Tiam ĵuru sur la kruco de redemptoro, kiu
mortis pro vi, ke vi diros veron al mi.
La kolonelo staris konfuziĝinte kaj pensis: " Kiu el
ni ambaŭ freneziĝis, mi aŭ li?"
-Vi petas min, ke mi donu mian konsenton je homa
morto. Kisu la krucon, se vi povas, kaj diru al mi ankoraŭfoje, ke alia
rimedo preventi grandan sangoverŝadon ne ekzistas. Kaj memoru, ke
mensogo ĵetos vian senmorteblan animon en danĝeron.
Post paŭzo la komandanto prenis la krucon kaj premis
ĝin al siaj lipoj.
-Mi kredas tion, - li diris.
Montanelli malrapide turniĝis.
-Mian difinitan respondon vi ricevos morgaŭ. Sed
unue mi devas vidi Rivarezon kaj interparoli kun li sole.
-Via eminenco... mi volas sugesti... mi estas certa,
ke vi bedaŭros pri tio. Ĉi-rilate li mem hieraŭ petis min pri rendevuo
kun vi, sed mi malatentis tion, ĉar...
-Malatentis tion! - ripetis Montanelli.
- La homo, troviĝanta en tia ekstrema cirkostanco, petas vin kaj
vi malatentas tion!
-Mi pardonpetas, via eminenco, se mi nevole vin
ĉagrenis, sed mi ne deziris vane malkvietigi vin. Mi jam sufiĉe bone
konas Rivarezon, ĉar mi konvinkiĝis, ke li intencis insulti vin. Ankaŭ
permesu al mi rimarkigi, ke sen gardo proksimiĝi al li ne eblas.
Li estas tre danĝera, tial mi decidis apliki iujn necesajn rimedojn...
cetere ne tro severajn.
-Ĉu vi reale opinias, ke ne eblas sengarde
proksimiĝi al la malsana, nearmita homo, al kiu vi aplikis "iujn
necesajn rimedojn"?
Montanelli parolis kviete kaj ĝentile, sed la
kolonelo eksentis malestimon en lia voĉo, tial lia ofendiĝinta vizaĝo
tuj eferveskis.
-Via eminenco rajtas agi laŭ via volo, - seke diris
li. - Sed mi nur volis evitigi vin de aŭskultado de liaj teruraj
blasfemaĵoj.
-Kio, laŭ via opinio, estas pli granda misfortuno
por kristano: aŭskultado de blasfemaĵoj aŭ lasado de mizerulo en
ekstremo?
La komandanto staris erektinte kun oficiala, kvazaŭ
ŝtona, mieno. Lin tre ofendis tia molesto de Montanelli, tial li
montris sian malkontentecon per tia nekutima ceremonieco.
-Je kioma horo via eminenco deziras viziti la
arestiton? - li demandis.
-Mi vizitos lin nun.
-Se tio al via eminenco plaĉas. Bonvolu iomete
atendi, ĉar mi sendos iun kun mia ordono, por ke oni lin preparu.
La komandanto haste deĵetis sian oficialan mienon.
Li timis, ke Montanelli ekvidos rimenojn stringantajn Ojstron.
-Dankon, mi volas vidi lin senprokraste, ĝis kiam "oni lin
preparu". Mi iros rekte la fortreson. Ĝis la revido, kolonelo. Atendu
mian respondon morgaŭ matene.