Parto III, Ĉapitro 4
MALSUKCESA
ESKAPO
Kolero de Montanelli tamen ne realigis lian
neglekton koncerne de lia promeso. Li tiel emocie protestis kontraŭ
uzado de kateno por Ojstro, ke la malfeliĉa komandanto iĝis tute
konfuzinta kaj ordonis senkateni la arestiton.
-Kiel mi povas scii, - grumblis li al la adjutanto,
- pri kio ankoraŭ lia eminenco estos malkontenta? Se li opinias, ke
kateno estas kruelaĵo, do baldaŭ li protestos kontraŭ feraj kradoj sur
fenestroj kaj postulos, ke mi nutru Rivarezon per ostroj kaj trufoj!
Dum mia juneco krimuloj estis krimuloj kaj ni rilatis al ili
respektive. Neniu tiam opiniis, ke perfidulo estas pli bona ol
ŝtelisto. Sed nuntempe ribelanto estas moda kaj lia eminenco ŝajne
inklinas kuraĝigi ĉiujn kanajlojn en la lando.
-Mi ĝenerale ne vidas lian rajton eniĝi, - rimarkis
la adjutanto. - Li ne estas legato, do ne havas aŭtoritaton en civilaj
kaj militaj aferoj. Laŭ leĝo...
-Ne parolu ni pri leĝo! Ĉu oni povas atendi
respekton al ĝi, post kiam lia sankta moŝto malfermis prizonojn kaj
liberigis la tutan bandon de liberaluloj! Tio ĉi estas plena
malprudento! Tial estas komprenebla nuna fiereco de monsinjoro
Montanelli. Li estis tute kvieta, kiam potencis la mortinta papo, kaj
nun li iĝis tre grava persono. Li trafis en favoron kaj faras ĉion laŭ
sia plaĉo. Ĉu mi kapablas oponi lin? Li eble havas sekretan instrukcion
el Vatikano. Nun ĉio renversiĝis kaj do ne eblas supozi, kio okazos
morgaŭ. Dum malnova bona tempo oni sciis kiel agi, sed nun...
La komandanto triste balancis la kapon. Mondo, en
kiu kardinaloj interesiĝas pri prizona disciplino kaj parolas pri
"rajtoj" de politikaj krimuloj, iĝis tre komplika por li.
Ojstro revenis la fortreson en stato proksima al
histerio. Rendevuo kun Montanelli deprenis preskaŭ ĉiujn liajn fortojn.
Eldirita fine de la konversacio lia arogaĵo aperis kiam li preskaŭ
perdis sinregon, ĉar se interparolado daŭrus ankoraŭ kvin minutojn, li
nepre ekplorus.
La saman tagon vespere lin oni alkondukis al la
kolonelo por enketado, sed ĉiujn metitajn demandojn li respondis per
konvulsia ridego. Kiam la komandanto perdis sian toleron kaj komencis
blasfemi, lia ridego iĝis pli laŭta. La malfeliĉa kolonelo minacis la
malhumilan malliberulon per plej rigoraj punoj, sed fine konkludis,
samkiel iam Ĝejmso Burton, ke disputo kun homo perdinta la
racion, estas vana konsumo de nervoj kaj tempo.
Ojstron oni alkondukis en lian kameron kaj li falis
sur dormobenkon, plena per neesprimebla sopiro, kiu ĉiam anstataŭigis
pasintajn furiozajn eferveskojn, kaj longe kuŝis senmove. Lin penetris
apatio. Kvazaŭ meĥanika pezaĵo premis lian rigidiĝintan animon.Verdire,
ĉu havas iun signifon okazonta fino? Plej grava por li, samkiel por iu
alia viva ulo, estas sinkonservo de netolereblaj turmentoj. Ne gravas,
kiel li estos savita, ĉu lin oni liberigos, ĉu simple mortos lia
kapablo senti doloron. Povas esti li sukcesos eskapi, ankaŭ lin eble
oni mortigos, sed ĉiuokaze li neniam plu ekvidos padre...
Provoso alportis manĝaĵon. Ojstro ekrigardis lin
indiferente: - Kioma horo nun estas?
-La sesa posttagmeze. Prenu manĝaĵon, sinjoro.
Ojstro kun abomeno ekrigardis duone malvarmiĝintan
supaĉon, kiu fetoris, kaj turniĝis de ĝi. Depresio plenigis ne nur lian
animon kaj ankaŭ lian tutan korpon. Vido de manĝaĵo naŭzis lin.
-Vi malsaniĝos, se ne manĝos, - haste diris la
provoso. - Formanĝu almenaŭ panon, kiu pliigos vian forton.
Li eldiris la lastan frazon kun rimarkebla signifo
kaj prenis de sur plato malsekan panpecon. Konspiranto vekiĝis ene de
Ojstro, kiu tuj komprenis, ke en ĝi estas io kaŝita.
-Restigu ĝin sur la tablo, mi ĝin manĝos poste, -
diris li indiferente, ĉar la pordo estis malfermita kaj ekstere
gardanta serĝento povis aŭdi ĉiun vorton.
Kiam li restis sola kaj konvinkiĝis, ke tra
fenestreto neniu vidas lin, li prenis la panpecon kaj zorge disigis
ĝin. Ene estis tio, kion li esperis trovi: aro de fajliloj. Ili estis
volvitaj en papero, sur kiu vidiĝis kelkaj vortoj. Li ĝin platigis kaj
alportis al lampo, kiu apenaŭ lumigis la kameron. La mesaĝo estis
skribita tre kompakte kaj la papero estis tre maldika, tial legado ne
estis facila.
"La pordo ne estas
ŝlosita. Luno forestas. Trafajlu kradon kiel eble plej baldaŭ kaj eliru
tra subtera pasejo inter la dua kaj la tria. Ni estas pretaj kaj alia
ŝanco ne okazos."
Ojstro konvulsie ĉifis la paperon. Tuta preparo
estas preta kaj li devas nur trafajli la fenestran kradon. Estas tre
bone, ke kateno estas demetita! Li ne bezonas ĝin ankaŭ trafajli. Kiom
da vergoj en ĝi estas? Du... kvar... kaj ĉiun necesas trafajli en du
lokoj, sume ok. Ho, se li hastos, do nokte li sukcesos... Kiel Gemo kaj
Martini preparis ĉion necesan tiel rapide: veston, pasporton, kaŝejon?
Ŝajne ili agis tre streĉe... Fine estis akceptita ŝia plano. Li
mallaŭte ekridis pro sia stulteco, ĉu gravas kies planon oni nun
realigas? Samtempe al li plaĉis tio, ke nome Gemo proponis uzi subteran
pasejon por eskapo, anstataŭ sinko laŭ ŝnura ŝtuparo, kion proponis
kontrabandistoj. Ŝia plano estis pli malfacila, sed tiam vivo de
gardisto deĵoranta malantaŭ de la orienta murego restos en sendanĝero.
Tial, kiam antaŭe li konatiĝis kun ambaŭ planoj, li sendube preferis la
ŝian.
Laŭ ĝi, gardisto "Grilo", devos malŝlosi la feran
pordon, tra kiu oni povos penetri el la prizona korto en la
subteran pasejon, kaj poste rependigi ŝlosilon en gardejo.
Ojstro devos trafajli la fenestrokradon, disŝiri sian ĉemizon, fari el
rubandoj ŝnuron, sinki laŭ ĝi sur la larĝa orienta murego. Poste rampi
laŭ ĝi tiam, kiam gardisto rigardos flanken kaj embuski, kiam tiu
rigardos lian flankon.
En
sudorienta angulo de la murego estas duone ruiniĝinta turo. Ĝiajn
eksteraĵojn dense kovris hedero, pluraj ŝtonoj eliĝis kaj kuŝis sube.
Laŭ hedero kaj ŝtonaro Ojstro devos malleviĝi de sur la turo en la
korton, mallaŭte malfermi la malŝlositan pordon kaj tra la subtera
pasejo penetri en apudan tunelon. Antaŭ kelkaj jarcentoj la tunelo
kunligis la fortreson kun la turo staranta sur proksima monteto. Nun ĝi
ne estas uzata kaj iuj ĝiaj partoj ankaŭ ruiniĝis.
Nur kontrabandistoj sciis pri la zorge kaŝita
pasejo, kiu ili elfosis ĝis la tunelo mem. Neniu eĉ supozis, ke multaj
kontrabandaj varoj longe troviĝis apude de la fortresa murego, kiam
doganistoj vane serĉis ilin en loĝejoj de malkontentaj montanoj.
Tra tiu pasejo Ojstro devos atingi lokon, kie lin
atendos Martini kune kun unu kontrabandisto. Plej malfacila estis
malŝloso de la fera pordo, kiun necesis okazigi post vespera patrolado.
Hodiaŭ ŝanco por sukceso ekzistas kaj necesas ĝin nepre uzi.
Ojstro eksidis sur la dormobenko kaj komencis manĝi
panon, kiun li ne tiel abomenis, kiel ceterajn prizonajn manĝaĵojn.
Necesis iom fortiĝi. Ankaŭ li devas ripozi kaj eĉ ekdormi, ĉar ĝis la
deka komenci laboron ne eblas pro granda risko.
Do, padre proponis al li eskapon! Tio estis dirita
en lia etoso. Sed li neniam konsentos uzi lian helpon! Se eskapo
sukcesos, do ĝi estos rezulto de liaj manoj kaj agoj de liaj kamaradoj.
Li bezonas neniun favoron de sacerdotoj.
Kia varmego! Ŝajne okazos fulmotondro. Aero estas
tia peza, sufoka... Li malkviete turniĝis sur la dormobenko kaj metis
sub la kapo la pansitan dekstran manon anstataŭ kuseno. Poste li
ĝin demetis. Kiel ĝi brulas kaj pulsas! Kaj aliaj malnovaj vundoj
komencas dolorigi... Kial? Ho, absurdo! Probable vetero tion kaŭzas.
Necesas ekdormi kaj almenaŭ iomete ripozi antaŭ trafajlado...
Ok vergoj, dikaj kaj firmaj! Kiom ankoraŭ
restis? Malmulte, ja li trafajlas jam longe, senfine longe, kaj
tial lia brako doloras. Tre doloras! Ĝis osto mem! Ĉu pro laboro?
Ankaŭ pikanta, bruliga doloro en la kruro... Kial ĝi aperis?..
Li saltis de la dormobenko. Ne, tio ne estis sonĝo.
Li simple haluciniĝis kun la malfermitaj okuloj. La fenestrokrado ne
estas difektita.
Malproksima tura horloĝo sonoris dek fojojn. Necesas
eklabori. Ojstro konvinkiĝis, ke neniu kaŝobservis lin tra truo en la
pordo kaj prenis unu fajlilon de la brusto.
* * *
Ne, nenio okazis kun li, nenio! Tio estis nura
imago. Doloro en lia flanko ŝajne aperis pro inflamo aŭ lakso, kiujn
okazigis abomenaj manĝaĵoj kaj sufoka aero. Osta doloro kaj oftiĝinta
pulsado estas rezulto de nervoza afekcio kaj parte de nesufiĉa
trejnado. Jes, sendube, nesufiĉa trejnado. Kial li ne pensis pri tio ĉi
antaŭe! Baldaŭ doloroj velkos kaj li komencos labori. Necesas atendi du
aŭ tri minutojn.
Sed kiam li eksidis, lia stato malboniĝis. Doloro
penetris tutan lian korpon kaj lia vizaĝo griziĝis pro teruro. Ne,
necesas ekstari kaj eklabori. Necesas forĵeti doloron. Senti aŭ ne
senti doloron dependas de lia volo, li ne volas lin senti, tial li igas
ĝin foriĝi.
Li stariĝis kaj laŭte diris: - Mi ne estas malsana.
Mi ne havas tempon por malsano. Mi devas trafajli la fenestrokradon.
Nun ne eblas malsaniĝi, - kaj prenis fajlilon.
Kvarono post la deka, duono post la deka, kvarono
antaŭ la dekunua... Li fajlis kaj fajlis kaj ĉiufoje, kiam la fajlilo
skrapis feron, al li ŝajnis, ke estas fajlataj liaj cerbo kaj korpo.
-Interese, - diris li al si mem ridetante, - kiu
estos trafajlita unue, mi mem aŭ vergaro? - Poste li kunpremis la
dentojn kaj daŭrigis laboron.
Duono post la dekunua. Li estis ankoraŭ fajlanta,
kvankam lia mano ŝvelis, rigidiĝis kaj malfacile tenis la ilon. Ne,
ripozi ne eblas. Se li demetos la fajlilon, li denove ĝin ne sukcesos
preni.
Malantaŭ la pordo aŭdiĝis paŝoj de gardisto kaj lia
pafilkapo frapis foston. Ojstro ĉesigis fajladon kaj turniĝis. Ĉu lin
oni detektis?
Iu buleto, ĵetita tra truo en la pordo, falis sur la
plankon de lia kamero. Li kliniĝis kaj prenis ĝin. Tio ĉi estis volvita
papero.
* * *
Kiel longe daŭris tiu sinko kaj nigraj ondoj kovris
lin de ĉiuj flankoj. Kiel ili bolegis!
Aĥ, jes! Li ja simple kliniĝis por preni la paperan
buleton. Kaj li svenis dum momento. Tio ofte okazas, kiam li kliniĝas.
Nenio grava. Absolute ne gravas.
Li proksimigis la buleton al lampo kaj akurate disvolvis ĝin.
"Eskapu nepre
hodiaŭ nokte. Morgaŭ Grilo estos translokita al alia servejo. Tio ĉi
estas nura ŝanco."
Li disŝiris la paperon, samkiel la unuan mesaĝon,
prenis la fajlilon kaj daŭrigis laboron, obstine kaj mute.
La unua post noktomezo. Li laboris tri horojn kaj
ses el ok vergoj estis trafajlitaj. Ankoraŭ du kaj tiam li povos
trarampi.
Li komencis rememori aliajn okazintajn paroksismojn
de lia malsano. Lastfoje ĝi okazis antaŭ la Nova jaro. Tremado aperis
en lia korpo dum rememoro pri tiuj kvin teruraj tagoj. Sed tiam doloro
atakis lin iom post iom. Hodiaŭ ĝi aperis subite, kiel neniam antaŭe.
Li faligis la fajlilon, levis ambaŭ brakojn kaj
unue, post kiam li iĝis ateisto, de liaj lipoj elflugis vortoj de
preĝo. Li preĝis en senlima despero, preĝis kaj ne sciis, al kiu li ĝin
direktis: - Ne hodiaŭ! Malsaniĝu mi morgaŭ! Morgaŭ mi eltoleros ĉion,
sed ne hodiaŭ!
Minuton li staris senmove preminte la manojn al la kapo.
Poste li reprenis la fajlilon kaj komencis refajli...
Duono post la unua. Restis lasta vergo. Manikoj de
lia ĉemizo disŝiriĝis, sur lipoj aperis sango, antaŭ liaj okuloj estis
ruĝa nebulo, ŝvito falis de la frunto, sed li fajlis, fajlis, fajlis...
* * *
Montanelli ekdormis nur post mateniĝo. Post noktaj
koŝmaroj, turmentintaj lin, li dormis kviete kaj baldaŭ li eksonĝis.
Komence sonĝoj estis malklaraj kaj preskaŭ nevideblaj. Bizaraj
fragmentoj de imagoj preterflugis restigante post si dolorsenton kaj
nedifinitan timon. Poste aperis jam kutima, terura sonĝo turmentanta
lin multajn jarojn.
Li vagas laŭ iu granda malplena tereno penante trovi
kvietan lokon por ripozi kaj kuŝi. Sed ĉirkaŭ li intermiksiĝis pluraj
homoj, kiuj babilas, ridas, krias, preĝas, sonorigas. Foje li sukcesas
forlasi tiun bruegon kaj kuŝi meze de densa herbaro aŭ sur ligna benko,
aŭ sur ŝtona plato. Li kovras permane la okulojn kaj parolas al si mem:
"Nun mi ekdormos". Sed homamaso denove proksimiĝas kun laŭtaj apelacioj
kaj krioj. Oni lin alvokas: "Vekiĝu, vekiĝu pli baldaŭ, ni bezonas vin!"
Kaj jen li trafas grandan palacon, kies haloj estas
riĉe ornamitaj. Ĉie troviĝas luksaj kuŝejoj kaj oportunaj divanoj.
Venas nokto. Li pensas: "Finfine mi kviete ekdormos ĉi tie en silento"
- kaj kuŝiĝas en darka ĉambro, sed tien subite iu eniras kun lampo.
Brilanta lumo blindigas liajn okulojn kaj tiu krias proksime" Stariĝu,
vi estas vokata!"
Li stariĝas kaj pasas plu balancante ĉiupaŝe, kvazaŭ
li estas morte vundita. Horloĝo batis unu fojon kaj li scias, ke
altvalora, kurta nokto baldaŭ finiĝos. Du, tri, kvar, kvin kaj je
la sesa horo la tuta urbo vekiĝos kaj tiam silento malaperos.
Li venas alian ĉambron kaj volas kuŝiĝi tie, sed iu
laŭte krias: "Tiu ĉi kuŝejo estas mia!" Kaj kun despero en la koro li
vagas plu.
Lia vagado daŭris kelkajn horojn de unu ĉambro al la
alia, de unu halo al la alia, de unu koridoro al la alia. Horloĝo batas
kvin fojojn. Nokto finiĝas, baldaŭ venos terura griza mateniĝo, sed li
tiel ne sukcesis trovi pacan lokon. Ho, mizero! Alia tago... ankoraŭ
unu tago!
Antaŭ li troviĝas senfine longa subtera tunelo, kiun
plenigis blindiganta lumo de lustroj kaj kandelabroj. Tra ĝia malalta
volbo penetras desupre ies voĉoj, ridoj kaj gaja muziko. Tie, en la
mondo de viva homaro, oni ion festas, sendube.
Ho, kie trovi lokon por kaŝi sin kaj ekdormi,
almenaŭ loketon similan tombon! Li nur ekpensis pri tio, kiel ekvidis
sin mem ĉe bordo de elfosita tombo, el kiu blovetas morto kaj putro.
Aĥ, tutegale, tie li almenaŭ ekdormos!
"Tiu ĉi tombo estas mia! - aŭdiĝas subite voĉo de
Gladiso. Ŝi forĵetas putran mortotukon, levas sian kapon kaj
ekrigardas lin per larĝe malfermitaj okuloj.
Li rapide genufleksas kaj preĝante etendas al ŝi
siajn brakojn: " Gladiso! Gladiso! Kompatu min! Permesu al mi kuŝi ĉi
tie. Mi ne demandos vin pri nia amo kaj ne tuŝos vin, mi diros neniun
vorton, mi nur kuŝos apud vi kaj dormos! Ho, mia kara, sendormeco
turmentas min longan tempon! Taga lumo bruligas mian animon kaj bruo
ruinigas mian cerbon. Gladiso, permesu al mi eniri kaj dormi apude!"
Li volas kovri siajn okulojn per ŝia mortotuko, sed
ŝi deflankiĝas de li flustrante: " Tio estas sakrilegio, ja vi estas
pastro!"
Denove li vagas kaj eniras ĉemaran klifon, kiu estas
en plena lumo. Kontraŭ ĝi batadas senĉese ondoj kun vea ĝemo.
"Aĥ, - li diras, - maro kompatos min, ja ĝi ankaŭ
morte laciĝis kaj ne povas dormi".
Sed el ĝia profundo aperas Arturo kaj laŭte krias:
"Maro estas mia!"
* * *
-Via eminenco! Via eminenco!
Montanelli tuj vekiĝis. Lia servisto frapis ĉe la
pordo. Li ekstaris kaj meĥanike malfermis ĝin, kaj la viro ekvidis lian
timan vizaĝon.
-Ĉu via eminenco malsaniĝis?
Li tuŝis sian frunton per ambaŭ manoj.
-Ne, mi dormis kaj vi afekciis min.
-Mi tre bedaŭras. Mi aŭdis viajn paŝojn frumatene
kaj mi supozis, ke...
-Kioma horo nun estas?
-Nun estas la naŭa. Alveturis la komandanto kaj
deziras vidi vin pro tre urĝa afero. Li scias, ke kutime via eminenco
vekiĝas tre frue kaj...
-Ĉu li troviĝas en la akceptejo? Mi baldaŭ alvenos
tien.
Li vestiĝis kaj venis la akceptejon.
-Pardonu mian senceremoniecon, via eminenco... -
komencis la komandanto.
-Mi esperas, ke nenio grava okazis, ĉu ne?
-Ho ve, male. Rivarez apenaŭ ne eskapis.
-Bone, se lia eskapo fiaskis, do nenio grava okazis.
Kiel estis tio?
-Lin oni trovis ĉe la fera pordo. Kiam gardistoj
patrolis la korton je la tria, ili trafis ies kuŝantan korpon. Ili
lumigis ĝin kaj ekvidis, ke tiu estis Rivarez. Li svenis kaj kuŝis
transverse de vojo. Oni alarmis kaj vekis min. Mi ekzamenis lian
kameron kaj ekvidis, ke la fenestrokrado estas trafajlita, el la
fenestro pendas ŝnuro volvita el ĉemizaj rubandoj.
Li malsupreniĝis laŭ
ĝi kaj poste rampis laŭ la murego. La fera pordo al la subtera pasejo
estis malfermita. El tio sekvas, ke la gardo estis
koruptita.
-Sed kial li svenis kaj kuŝis transverse de vojo? Ĉu
li falis de sur la murego kaj vundis sin?
-Mi tion komence ankaŭ supozis, sed la prizona
kuracisto trovis neniujn rezultojn de falado. Soldato, deĵorinta
hieraŭ, raportas, ke Rivarez ŝajnis al li malsana, ĉar li manĝis
nenion. Tamen tio ĉi estas tuta absurdo, ja ne kapablas malsanulo
trafajli kradon kaj rampi laŭ la murego. Kialo estas malsama.
-Ĉu li jam eksplikis sian agon?
-Ne, li ankoraŭ ne rekonsciiĝis, via eminenco.
-Ĝis nun?
-De tempo al tempo li kvazaŭ rekonsciiĝas, sed poste
li ĝemas kaj denove svenas.
-Tre strange. Kion opinias la kuracisto?
-Li nenion komprenas, ĉar koro de la arestito
funkcias normale kaj ne povis rezultigi la okazon. Estas klara nur
jeno: paroksismo komencis subite, kiam Rivarez preskaŭ atingis sian
celon. Mi persone vidas en tio efikon de favora providenco.
Montanelli iom kuntiris la brovojn.
-Kion vi volas fari kun li? - demandis li.
-Ni baldaŭ decidos. Sed nun mi ricevis bonan
lekcion: ni senkatenis lin respekte al via eminenco kaj jen rezulto...
-Mi esperas, - interrompis lin Montanelli, - ke vi
ne rekatenos la malsanulon. Lia nuna stato ne ebligos reeskapon.
La komandanto eliris flustrante al si mem: - Mi tion
ne permesos, spite al sentimentaleco de lia eminenco. Estu Rivarez sana
aŭ malsana, ĉiuokaze mi lin ankoraŭfoje ne senkatenos.
* * *
-Sed kial tio okazis? Sveni lastan minuton, kiam
ĉion li faris kaj jam proksimiĝis al la pordo... Ia senkompata moko!
-Unusola kaŭzo, kiun mi povas supozi, - diris
Martini, - estas tio, ke dum eskapo Rivarezon atakis paroksismo. Li
batalis kontraŭ ĝi ĝis plena perdo de liaj fortoj kaj jam en la korto
svenis.
Markono elbatis cindron el sia pipo.
-Jes, ĉio finiĝis, ni nenion por li kapablas okazigi
plu. Malfeliĉulo!
-Malfeliĉilo!, - ripetis Martini duonvoĉe kaj subite
komprenis, ke sen Ojstro la mondo ŝajnos al li malplena kaj malserena.
-Kion ŝi opinias? - demandis la kontrabandisto kaj
ekrigardis la alian angulon de la ĉambro, kie sidis Gemo kun la metitaj
sur genuoj brakoj kaj la nenion vidantaj okuloj.
-Mi ne demandis ŝin. Ŝi silentas, post kiam mi
komunikis al ŝi novaĵon. Estos pli bone, se ni ne malkvietigos
ŝin.
Gemo ŝajne ne rimarkis ilin, tamen ili interparolis
duonvoĉe, kvazaŭ tie troviĝis mortinto. Pasis kelkaj minutoj de
silento. Markono ekstaris kaj enpoŝigis sian pipon.
-Mi revenos vespere, - diris li.
Sed Martini haltigis lin: - Atendu, mi volas demandi
vin plu. - Li diris ankoraŭ pli mallaŭte: - Ĉu vi opinias, ke nenia
reala espero restis?
-Mi ĝin ne vidas... Pri la dua provo estas vane eĉ
pensi. Se li baldaŭ resaniĝos kaj okazigos ĉion necesan, do ni tiam
havos neniujn risurcojn. Ja gardistojn oni ŝanĝis, ĉar suspektas ilian
kontribuon por eskapo, tial Grilo jam ne sukcesos helpi al ni.
-Ĉu, - demandis subite Martini, - kiam li resaniĝos
ni sukcesos iel distri alarmopretecon de gardo?
-Distri alarmopretecon de gardo... Kial?
-Mian kapon venis jena ideo: tagon Corpus Domini [21],
kiam procesio pasos preter la fortreso, mi baros vojon antaŭ la
komandanto kaj pafos lian vizaĝon, ĉiuj gardistoj komencos kapti min
kaj vi tiutempe kune kun viaj kamaradoj liberigos Ojstron. Mia plano
estas nun malneta kaj bezonas ĝustigon.
-Dubinde, ke ĝi estas realigebla, - malrapide diris
Markono. - Necesas certe ĉion profunde pripensi, sed... - li paŭzis kaj
poste ekrigardis Martini, - sed se ĝi ebliĝos, ĉu vi... povos
pafi?
Martini estis modera homo, sed nun li forgesis sian
moderecon. Liaj okuloj ekrigardis rekte okulojn de la kontrabandisto.
-Ĉu mi povos? - ripetis li. - Vidu ŝin!
Aliajn eksplikojn oni ne bezonis. Tiuj ĉi vortoj
sufiĉis. Markono turniĝis kaj ekrigardis Gemon.
Ŝi sidis same senmove. Ŝia vizaĝo mienis nenion -
dubojn, timon kaj eĉ kompaton; vidiĝis nura ombro de morto. Okulojn de
la kontrabandisto plenigis larmoj.
-Hastu, Mikelo, - li diris malfermante la verandan
pordon. - Vi ambaŭ ŝajne tre laciĝis, ĉu ne? Necesas ankoraŭ multon
fari.
Mikelo kaj post li Gino eniris la ĉambron.
-Mi estas preta, - li diris. - Mi nur volas demandi
la sinjorinon...
Li faris paŝon al Gemo, sed Martini haltigis lin
kaptinte lian manon: - Ne necesas. Restigu ŝin sola.
-Efektive, - aldonis Markono. - Niajn konsolojn ŝi
nun ne bezonas. Dio scias, kiaj malfeliĉaj ni ĉiuj nun estas, sed ŝi
suferas pli ol ĉiu el ni. Mizerulino!