Parto III, Ĉapitro 3
RENDEVUO
DE OJSTRO KAJ MONTANELLI
-Mi ankoraŭfoje deklaras, ke rifuzo de via eminenca
moŝto serioze danĝeras al paco en la urbo.
La
komandanto penis konservi respektan tonon dum konversacio kun
supera ordinulo de la eklezio, tamen agaco aŭdiĝis en lia voĉo.
Li estis galhumora, lia edzino estis malŝparema kaj dum lastaj tri
semajnoj li spertis multajn malfacilaĵojn. Malkontento de la popolo
kreskadis ĉiutage kaj fariĝis pli minaca. Komplotoj kaj kaŝejoj de
armiloj aperis ĉie. Malmultenombra garnizono de Brisigelo ne estis
sufiĉa kaj fidinda. Krom ĉio, la kardinalo, kiun li iufoje nomis dum
interparolado kun sia adjutanto "enkorpigo de senriproĉa
obstineco", enigis lin en desperon. Nun lin ŝarĝis Ojstro,
animita kvintesenco de la malbona spirito.
Tiu ĉi "ruza hispana diablo" vundis liajn favoratan
nevon kaj plej lertan spionon, nun kvazaŭ sorĉis la tutan gardon,
timigis ĉiujn pridemandantajn oficirojn kaj ĝenerale turnis la prizonon
en iun "bazaron". Jam tri semajnojn li troviĝas en la fortreso, sed
aŭtoritatuloj de Brisigelo ankoraŭ nenion decidis. Oni multfoje lin
enketis, minacis, promesis, faris diversajn artifikojn, sed nenion
novan eksciis. Nun oni bedaŭras, ke tuj post la aresto ne translokis
lin en Ravenon, sed tempo jam estas perdita. En sia raporto al la
legato, la komandanto petis permeson al si pridemandi la arestiton.
Tamen post ricevo de tiu konsento li estis devigita humiliĝi kaj
konfesi, ke karaktero de la oponanto estas pli forta ol lia.
Supozoj de Gemo kaj Mikelo estis pravaj. Efektive la
kolonelo decidis okazigi la militan tribunalon, por forigi
malfacilaĵojn. Tamen obstina rifuzo de kardinalo Montanelli sankcii
lian planon estis la lasta guto, kiu superplenigis lian tason da
ĉagreno.
-Monsinjoro, - diris li, - se vi scius, kiel multe
mi mem kaj miaj asistantoj turmentiĝas pro tiu ĉi homo, vi alie rilatus
al la afero. Mi plene komprenas viajn oponojn kontraŭ dekliniĝoj de
jura proceduro kaj respektas vian principecon, sed tio ĉi estas
ekstrema kazo postulanta ekstremajn punojn.
-Neniu ekstrema kazo, - respondis Montanelli, -
povas pravigi maljustecon. Kondamni civilulon per sekreta milita
tribunalo estas maljuste kaj kontraŭleĝe.
-La kazo estas tute neordinara, via eminenco! La
arestito klare kulpas pri multaj gravaj krimoj. Li partoprenis ribelon
en Savinjo [Savigno], tial la milita komisiono, kiun nomumis monsinjoro
Spinola, nepre kondamnus lin por mortpuno aŭ sendus al galero, se li ne
sukcesus eskapi en Toskanujon. Ekde tiam li senĉese komplotis. Estas
sciate, ke li estas influa membro de unu el plej pereigaj sekretaj
societoj en la lando. Ni suspektas, ke laŭ lia konsento aŭ laŭ lia
ordono estis murditaj almenaŭ tri konfidatoj de la polico. Lin oni
preskaŭ kaptis dum transportado de pafilaro en Papan ŝtaton. Krome, li
okazigis armitan reziston al reprezentantoj de la potenco kaj grave
vundis du oficirojn, kiam tiuj plenumis siajn devojn. Nun li minacas
pacon kaj ordon en la urbo. Ĉio ĉi permesas juĝi lin en la milita
tribunalo.
-Sendepende de tio, kion tiu ĉi homo faris, li
rajtas esti juĝota laŭ la leĝo, - respondis Montanelli.
-Ordinara proceduro deprenos multe da tempo, via
eminenco, kaj nun tre valoras eĉ ĉiu minuto. Ankaŭ min konstante tre
timigas ebleco de lia eskapo.
-Tiam pliigu vian gardon.
-Mi faras ĉion, laŭ miaj kapabloj, via eminenco, sed
mi dependas de la prizona personaro, kiun tiu ĉi homo plene sorĉis. Dum
tri semajnoj mi kvarfoje ŝanĝis la gardon, mi punis soldatojn, sed
rezultiĝis nenio. Mi ne sukcesas preventi interŝanĝon de leteroj, kiun
ili efektivigas. Miaj idiotoj amas lin kiel virinon.
-Tio ĉi estas tre kurioza. Verŝajne li estas
rimarkinda viro.
-Efektive li estas neordinare ruza, kiel diablo. Mi
pardonpetas, via eminenco, sed li kapablas reale maltrankviligi eĉ
sanktulon. Tio estas malfacile kredebla, sed mi mem estas devigita
konduki pridemandadon, ĉar la regula oficiro, kies devo estis tio, ne
sukcesis plu toleri...
-Kial?
-Tion ne eblas facile ekspliki, via eminenco, sed se
vi almenaŭ unufoje ĉeestus pridemandadon, vi nepre komprenus min. El ĝi
oni povus konkludi, ke la enketanta oficiro estas krimulo kaj li estas
juĝisto.
-Kion timigan li kapablas okazigi? Li certe povas
rifuzi respondi viajn demandojn, ja li havas nenian alian armilon krom
silento.
-Kaj langon, kiu similas razilon. Ni ĉiuj pekis, via
eminenco, kaj faris misaĵojn. Sed ni ne volas, ke pri ili oni kriu ĉie,
ja tia estas homa naturo. Tamen imagu. Subite aperas informo pri iuj
eraroj okazintaj antaŭ dudek jaroj kaj oni ĵetas ĝin rekte vian vizaĝon!
-Ĉu Rivarez malkovris iun personan sekreton de la
enketanta oficiro?
-Nu, kiel diri... Tiu malfeliĉulo ŝuldiĝis, kiam li
servis kiel kavaleria oficiro kaj prunteprenis iom da mono el la
regimenta fonduso...
-Alivorte li ŝtelis ĉies monon, kiun oni fakte
konfidis al li?
-Certe lia delikto ne estas bona, sed liaj amikoj
baldaŭ pagis la tutan sumon kaj la afero vaste ne disfamiĝis. Li estas
ano de bona familio kaj ekde tiam havas neniujn riproĉojn. Mi ne povas
kompreni, de kie Rivarez eltiris tiun malnovan skandalon, kiun li
anoncis dum la unua pridemandado, des pli, ke ĝin ankaŭ partoprenis
suboficiro! Li deklaris ĝin, kvazaŭ li preĝis tiam! Memkompreneble tiu
ĉi okazo estas konata preskaŭ al ĉiu en la urbo. Se via eminenco ĉeestu
almenaŭ unu pridemandadon, tiam vi komprenu... Ne necesas, ke Rivarez
sciu tion. Vi povus aŭskulti ĉion el...
Montanelli turniĝis al la komandanto kaj ekrigardis
lin kun tia esprimo, kiun oni antaŭe preskaŭ ne vidis.
-Mi estas ekleziulo, - li diris, - sed ne polica
agento, tial subaŭskultado ne estas mia profesio.
-Mi... mi ne volis vin ofendi.
-Mi opinias, ke nia plua diskutado rezultigos nenion
pozitivan. Se vi sendos la arestiton en mian oficejon, mi havos
interparoladon kun li.
-Mi kuraĝas oponi, via eminenco, kun mia tuta
respekto al vi. La viro estas perfekte nerebonigebla. Pli sendanĝera
kaj pli saĝa estos unusola dekliniĝo de la litero de la leĝo ĉi-kaze
por forigi lin, ol atendi novan lian malbonon. Post tio, kion vi
eldiris, via eminenco, mi ne povas insisti pri mia propono, sed finfine
mi respondecas al monsinjoro legato pri ordo en la urbo...
-Kaj mi, - interrompis lin Montanelli, - respondecas
al dio kaj papo pri tio, ke en mia eparĥio okazas neniu kontraŭleĝa
ago. Se vi plu insistos, kolonelo, tiam mi uzu mian priveligion kiel
kardinalo. Mi malpermesas okazigon de sekreta milita tribunalo en tiu
ĉi urbo dum paca tempo. Mi akceptos la arestiton solan morgaŭ matene je
la deka.
-Kiel al via eminenco plaĉas, - malkontente, sed kun
respekto la komandanto respondis kaj eliris grumblante: - laŭ obstino
tiu ĉi paro egalas.
Li al neniu diris pri rendevuo de Ojstro kaj la
kardinalo ĝis la minuto, kiam necesis senkateni la arestiton kaj
konduki lin en la palacon.
-Tio jam sufiĉas, - diris li dum interparolado kun
sia vundita nevo, - ke tiu ĉi ido de azenino de
Balamo [Balaam] traktas leĝojn. Ja nun povas okazi koluzio de soldatoj
kun amikoj de Rivarez cele liberigi lin dum translokado.
Kiam Ojstro firme gardita eniris ĉambron, kie Montanelli
sidis ĉe tablo kovrita per paperoj, li tuj rememoris varman someran
tagon, manuskriptojn kun predikoj, kiujn li same foliumis tiam.
Fenestrokovriloj same estis duonfermitaj, kiel antaŭe, kaj ekstere sur
strato fruktovendisto kriis: "Fragola!", "Fragola!"[3].
Li kolere svingis la kapon, por ke hararo malkovru
liajn okulojn kaj mienis rideton .
Montanelli ekrigardis lin.
-Vi povas atendi en la akceptejo, - diris li al
gardistoj.
-Mi pardonpetas, via eminenco, - komencis serĝento
duonvoĉe kaj evidente nervoze, - sed la kolonelo opinias, ke la
arestito estas tre danĝera, tial estus pli bone...
Subita brilo aperis en okuloj de Montanelli.
-Vi povas atendi en la akceptejo, - ripetis li
trankvilvoĉe, kaj la timiĝinta serĝento salutante forlasis la ĉambron
kune kun siaj soldatoj.
-Bonvolu
sidiĝi, - diris la kardinalo, kiam la pordo estis fermita.
Ojstro obeis silente.
-Sinjoro Rivarez, - komencis Montanelli post ioma
paŭzo, - mi volus meti kelkajn demandojn al vi kaj estos tre dankema,
se vi respondos ilin.
Ojstro ekridetis. - Mia ĉefa o-o-okupo nun estas
aŭskultado de d-d-demandoj.
-Ĉu sen respondoj? Jes, min oni sciigis. Sed tiujn
demandojn metis enketintaj oficiroj, kiuj volis uzi viajn respondojn
kiel konviktaĵoj kontraŭ vi...
-Ĉu demandoj de via eminenco?..
Kaŝita deziro insulti sentis en tono de liaj
eldiritaj vortoj. La kardinalo tuj tion komprenis, tamen lia mieno
estis same serioza kaj favora.
-Miaj demandoj kaj viaj eblaj respondoj restos
inter ni. Se ili koncernos viajn politikajn sekretojn, vi certe
rajtas silenti. Kvankam ni ne estas interkonataj unu al la alia,
tamen mi esperas, ke vi estos afabla kaj ne rifuzos konversacii kun mi.
-Mi estas en v-v-via dispono, via eminenco.
Liaj eta klino de la kapo kaj konvena mieno forigus
deziron de plua konversacio de iu ajn.
-Unue, oni vin akuzas pri transportado de pafilaro
ĉi tien. Por kio vi ĝin enigis?
-Por m-m-mortigi ratojn.
-Tio ĉi estas terura respondo. Ĉu laŭ vi, homoj,
kiuj kredas malsame, estas ratoj?
-Iuj.
Montanelli premiĝis al seĝodorso kaj streĉis la
rigardon silente.
-Kio estas sur via mano? - li demandis subite.
Ojstro montris la maldekstran manon.
-Spuroj de rataj dentoj.
-Ekskuzu min, mi parolis pri la alia mano, sur kiu
estas freŝa vundo.
La tuta maldika dekstra mano estis vundita. Ojstro
levis ĝin. La ŝvela manradiko havis sangoruĝajn spurojn de kateno.
-Vi vidas s-s-simplan bagatelon. Kiam mi estis
arestata, dank` al via eminenco, - li denove iomete klinis
la kapon, - unu soldato piedpremis ĝin.
Montanelli prenis lian manon kaj ekzamenis ĝin.
-Tamen pasis jam tri semajnoj post tio. Kial ĝi tiel
statas? - Li demandis. - Krome ĝi inflamis.
-Eble p-p-premo de fero malutilis ĝin.
La kardinalo kuntiris la brovojn.
-Ĉu oni metis katenon sur la freŝan vundon?
-Kompreneble, via eminenco. Nur freŝaj v-v-vundoj
taŭgas por tio. La malnovaj ne estas uzeblaj, ĉar ili nur doloras, sed
ne bruligas kiel fajro.
Montanelli fikse ekrigardis lin denove kun demando
en la okuloj, poste li ekstaris, elŝovis keston el tablo kun ĥirurgaj
iloj.
-Prenu al mi la manon.
Ojstro obeis. Lia vizaĝo senmoviĝis kaj ŝajnis
ŝtona. Montanelli desinfektis kaj pansis la vundon. Evidente samaj
proceduroj estis por li kutimaj.
-Mi interparolos kun la prizonestro pri kateno, - li
diris. - Kaj nun mi volas meti alian demandon. Kion vi intencas fari
plu?
-Mia respondo estas s-s-simpla, via eminenco.
Eskapi, se mi sukcesos, kaj morti, se mi fiaskos.
-Kial "morti"?
-Ĉar se la komandanto ne sukcesos pafmortigi min,
tial mi estos k-k-kondamnita por galero, kio egalas morton. Mia
sano ne sufiĉas por toleri tion ĉi.
Montanelli metis sian brakon sur la tablon kaj
enpensiĝis. Ojstro ne ĝenis lin. Li premiĝis al seĝodorso, duonfermis
la okulojn kaj ĝuis sian staton estante sen kateno.
-Supozu ni, - Montanelli diris, - ke vi sukcesos
eskapi. Kion vi faros tiam?
-Mi jam d-d-diris al via eminenco: mortigi ratojn.
-Vi mortigos ratojn... Sekve, se mi helpos al vi
eskapi - supozu ni, ke mi havas necesan potencon por tio, - vi uzos
vian liberecon por kontribui perforton kaj sangoverŝon, anstataŭ ilia
prevento, ĉu ne?
Ojstro ekrigardis la krucifikson pendantan sur muro.
-"Ne pacon, sed glavon..." [19].
Vi vidas, ke mi t-t-troviĝas en bona kompanio. Cetere mi preferas
pistolojn.
-Sinjoro Rivarez, - diris la kardinalo kun sama
sinrego, - mi ne insultis vin, mi ne parolis malrespekte pri viaj
konvinkoj kaj amikoj. Ĉu mi rajtas atendi saman ĝentilecon de via
flanko aŭ vi volas konvinki min pri tio, ke ateisto ne povas esti
ĝentilhomo?
-Aĥ, mi f-f-forgesis, ke via eminenco juĝas
ĝentilecon kiel unu el plej altaj kristanaj virtoj. Mi rememoras vian
predikon en Florenco, okaze de mia disputo kun via anonima defendanto.
-Tio ĉi estas subjekto, pri kiu mi volus ĝuste nun
demandi vin. Estu afabla kaj ekspliku al mi, kial mi tiel kolerigas
vin? Se vi simple elektis min kiel taŭga celo, tiam tio estas unu
flanko. Viaj metodoj de politika polemiko estas via propra afero kaj ni
ne diskutu tion nun. Tamen el viaj pamfletoj oni povas konkludi, ke vi
spertas personan malamikecon al mi. Tial mi volus scii, kio elvokis
tian vian rilaton al mi? Ĉu eble mi mem iam kaŭzis ĝin?
Iam kaŭzis ĝin! Ojstro premis per la pansita mano
sian gorĝon.
-Mi volus memorigi al via eminenco vortojn de
Ŝekspiro [Shakespeare], - diris li kun kurta rido. -"Iuj homoj ne
toleras ĉeeston de ordinara kato". Mia antipatio estas sacerdoto. Vido
de sutano kaŭzas mian d-d-dentodoloron.
-Ho, se estas nur tio... - Montanelli
indiferente gestis. - Bone, ataku min plu, sed ne eblas misformi
faktojn. En via pamfleto vi deklaris, ke mi konas mian anoniman
defendanton. Sed tio ĉi estas misaĵo! Mi ne akuzas vin pri mensogo, ĉar
estas evidente, ke vi eraris. Nomon de tiu ĉi homo mi ne konas ĝis nun!
Ojstro klinis sian kapon flanken, kvazaŭ inteligenta
rubekolo, ekrigardis grave la kardinalon, poste ĵetis sin al seĝodorso
kaj laŭte ekridegis:
-Ho, s-s-sancta simplicitas [sankta simpleco]! Saman
naivecon havis sole paŝtisto el Arkadio. Ĉu vi ne konjektis kaj ne
rimarkis la bifidan hufon?
Montanelli ekstaris:
-Alivorte, sinjoro Rivarez, vi verkis artikolojn de
ambaŭ nomoj kaj sekve kontestis vin mem, ĉu ne?
-Tio estis honto, mi scias, - Ojstro respondis
rigardante la kardinalon per siaj grandaj bluaj okuloj. - Tamen mi tiam
tre ĝojis. Ja vi forglutis mian mistifikon facile, kvazaŭ ostron!
Efektive tio ne estas aprobinda, sed tre amuza!
Montanelli dentopremis sian lipon kaj residiĝis.
Ankoraŭ komence de la konversacio li komprenis deziron de Ojstro lin
nervozigi, por ke li perdu sinregon. Ankaŭ nun iĝis klara kolero
de la komandanto. Oni povas pardoni homon, kiu tri lastajn semajnojn po
du horoj ĉiutage enketis Ojstron, pro lia okaza sakraĵo.
-Ĉesigu ni tiun ĉi subjekton, - kviete diris
Montanelli. - Ĉefe mi volis vin vidi jen por kio: kiel kardinalo mi
rajtas voĉdoni, kiam oni kondamnos vin. Mi uzos mian privilegion nur
por tio, ke forigi tro krudajn punrimedojn al vi. Tial mi volas scii
viajn pretendojn. Koncerne de kateno, la demando estos aranĝita.
Kontraŭ kio vi ankoraŭ volas protesti? Ankaŭ mi rajtas pli detale
ekkoni vin mem, antaŭ mia voĉdono.
-Mi pri nenio plendas, via eminenco. A la guerre
comme a la guerre [20].
Mi ne estas lernanto, tial mi ne atendas, ke la r-r-registaro karesos
mian kapon pro enigo de pafilaro en ĝian teritorion. Evidente ĝi ne
indulgos min. Kio koncernas min mem, do vi jam elaŭskultis mian
romantikan konfeson. Ĉu tio ne sufiĉas kaj vi volas, ke mi ripetu
ĝin?
-Mi vin ne komprenas, - fride diris Montanelli,
prenis de sur la tablo krajonon kaj komencis ĉifi ĝin inter siaj
fingroj.
-Ĉu via eminenco ne forgesis ankoraŭ oldan
pilgrimulon Diegon? - Li subite ŝanĝis sian voĉon kaj eklamentis kiel
Diego: " Mi estas mizera pekulo..."
La krajono rompiĝis en mano de Montanelli.
-Nu, tio ĉi estas troa! - li diris.
Ojstro fleksis la kapon malantaŭen, mallaŭte ekridis
kaj komencis observi la kardinalon paŝantan silente en la ĉambro.
-Sinjoro Rivarez, - Montanelli haltis antaŭ li, - vi
agis tiel, kiel neniu homo naskita de virino agas rilate al plej
malbona malamiko. Vi sukcesis ekscii mian privatan malĝojon kaj faris
el tio ludilon kaj mokon por si el suferoj de la alia homo. Mi
ankoraŭfoje petas vin diri: ĉu mi okazigis iun malbonon por vi? Se ne,
do kial vi tiel malkompate ŝercis kun mi?
Ojstro premiĝis al seĝodorso kaj ekridetis fride,
mistere kaj nepenetreble.
-Tio a-a-amuzis min, via eminenco, vi prenis miajn
vortojn tre proksime al via koro. Kaj tio memorigis al mi la vagantan
varieteon...
Lipoj de Montanelli blankiĝis, li turniĝis kaj
eksonorigis tintilon.
-Vi povas forkonduki la arestiton - diris li al
veninta konvojo.
Kiam ili forlasis la ĉambron, li sidiĝis ĉe la tablo
tremante pro malkutima sento de indigno kaj komencis foliumi raportojn
de paroĥaj pastroj, sed baldaŭ demetis ilin, kliniĝis al la tablo kaj
kovris la vizaĝon permane. Ojstro kvazaŭ restigis en la ĉambro sian
timigan ombron. Tial Montanelli timis malkovri la vizaĝon, por ke ĝi ne
aperu antaŭ li. Li sciis, ke la ĉambro estas malplena kaj lian nunan
staton okazigas neŭropatio, sed li plu tremis pro pseŭda ĉeesto de la
fantomo... kun la vundita brako, kruda rideto sur la lipoj, la misteraj
okuloj, en kiuj vidiĝas profunda mara akvo...
Li deskuis sian imagon kaj pluigis laboron. Dum la
tuta tago li estis multe okupita, tial rememoroj ne suferigis lin.
Tamen, kiam li estis eniranta la dormoĉambron, li haltis ĉe la pordo.
Ĉu li sonĝos la fantomon? Li tuj rekonsciiĝis kaj genufleksis
antaŭ la krucifikso por preĝi. Sed tiun nokton li ne sukcesis ekdormi.