Parto III, Ĉapitro 2
ARESTO
DE OJSTRO EN BRISIGELO
En Brisigelo estis bazara tago. El najbaraj vilaĝoj
venis kamparanoj kun diversaj varoj: birdoj, porkoj, laktaĵoj, buteroj
ktp. Homamaso moviĝis tien-reen laŭ la merkata placo kaj ene de ĝi
aŭdiĝis ridoj, ŝercoj, kutimaj demandoj de aĉetantoj kaj respondoj de
vendistoj. Sub la varmega suno vidiĝis ankaŭ sunbrunaj infanoj kaj
iliaj patrinoj sidantaj ombre de arboj kun siaj korboj da ovoj kaj
oleujoj.
Monsinjoro Montanelli eniris la placon por diri
"Bonan matenon" al la popolo kaj tuj estis ĉirkaŭigita de brua
infanaro, kiu komencis etendi al li bukedojn de iridoj, skarlataj
papavoj kaj dolĉaj blankaj narcisoj plukitaj sur montaj deklivoj. Al
pasio de la kardinalo al malkulturaj floroj oni rilatis malsevere, kiel
al kaprico, kiujn iufoje havas saĝuloj. Se iu alia same kolektus tiujn
florojn, oni verŝajne ridus, sed ekscentrikeco de la
"benanta kardinalo" ne taŭgis por tio.
-Saluton, Mariuĉjo [Mariuccia], - diris li haltinte
apud etulino kaj karesinte ŝian kapeton. - Vi iom kreskiĝis post nia
lasta renkontiĝo. Ĉu via avino same suferas pro reŭmatismo?
-Ŝi fartas pli bone, via eminenco, sed mia patrino
malsaniĝis.
-Mi tre bedaŭras. Iru ŝi al d-ro Ĝordano [Giordani],
por ke li ŝin esploru. Mi ankaŭ kontribuos ŝian resaniĝon. Luiĝo
[Luigi]! Ĉu viaj okuloj vidas pli bone?
Montanelli pasis laŭ la placo kaj interparolis kun
montanoj. Li memoris ties nomojn kaj aĝojn de ties infanoj, ĉiujn
iliajn problemojn, zorgeme demandis pri stato de bovino malsaniĝinta
dum Kristnasko, pri ĉifona pupo dispremita per kaleŝa rado la pasintan
bazaran tagon. Kiam li revenis sian palacon, la bazaro jam funkciis
plene. Lama viro en blua bluzo kun cikatro sur
la maldekstra vango kaj nigra hararo kovrinta liajn okulojn aliris al
unu butiko kaj, en la malbona itala lingvo, ekpetis limonadon.
-Evidente vi estas fremdulo, ĉu ne? - demandis
vendistino enverŝante limonadon.
-Jes, mi venis el Korsiko.
-Ĉu vi serĉas laboron?
-Jes. Baldaŭ venos sezono de herbfalĉado. Unu
sinjoro, kies bieno situas apud Raveno [Ravenna], antaŭtagon vizitis
Bastion [Bastia] kaj diris al mi, ke tie estos sufiĉe da laboro.
-Mi esperas, ke vi trovos laboron, kvankam nuna
tempo estas tre malfacila.
-En Korsiko, patrino, situacio estas eĉ pli
malfacila kaj mi ne scias, kio okazos kun ni, malriĉuloj.
-Ĉu vi venis de tie sola?
-Ne, kune kun mia kamarado, kiu staras apude en la
ruĝa ĉemizo... Hej, Paolo!
Mikelo, aŭdinte sian pseŭdonomon, enpoŝigis siajn
manojn kaj malrapide ekpaŝis al la butiko. Li aspektis preskaŭ
kiel korsikano, spite al sia rufa peruko, kiu devis fari lian
eksteraĵon nerekonebla. Ojstro aspektis absolute perfekte.
Ili promenadis laŭ la merkata placo. Mikelo mallaŭte
fajfis. Ojstro iom kliniĝis kvazaŭ pro granda pezo de la sako metita
sur lian ŝultron kaj trenis sin, por kaŝi sian lamecon. Ili atendis
komisiiton, al kiu ili volis komuniki gravajn direktivojn.
-En tiu angulo mi vidas Markonon [Marcone] rajde, -
subite traflustris Mikelo.
Ojstro kun la sako ekmoviĝis ĉi-direkten.
-Ĉu vi bezonas falĉiston, sinjoro? - demandis li kaj
tuŝis per unu mano sian disŝiritan ĉapon kaj per unu fingro de la alia
mano li prenis la bridon. Tio ĉi estis kondiĉa signalo. La rajdanto,
kiu aspektis kiel intendanto de iu bieno, surteriĝis kaj ĵetis
bridrimenon sur kolon de la ĉevalo.
-Kian laboron vi scipovas?
Ojstro ĉifis enmane sian ĉapon.
-Mi scipovas falĉi herbon, sinjoro, tondi heĝon...-
li komencis kaj sen ŝanĝo de voĉa tono daŭrigis, - je la unua post
noktomezo, ĉe faŭko de la ronda kavo. Vi havu du bonajn ĉevalojn kaj
ĉaron. Mi atendos vin ene de la kavo... ankaŭ fosi, sinjoro, kaj...
-Tre bone. Mi bezonas falĉiston. Ĉu vi jam laboris
per gazonofalĉilo?
-Jes, sinjoro... Vi devas armiĝi, ĉar eble nin
trafos polica skadro. Ne uzu arbaran vojeton, pli bone iru ĉirkaŭvoje.
Se vin trafos spiono, pafu tuj, sen ia atendo... Mi estas tre
feliĉa, sinjoro, ke vi dungas min.
-Certe! Laboru bone, falĉisto...Ne, mi havas neniun
apunton, oldulo.
Tre malriĉa almozulo proksimiĝis al ili kaj komencis
lamenti per monotona voĉo: - Helpu al malfeliĉa blindulo pro nomo de la
beata virgulino... Foriru senprokraste, polica skadro rajdas... Sankta
reĝino de la ĉielo, la ĉasta virgulino... Ili spuras, Rivarez, kaj post
du minutoj atingos ĉi-lokon ... sanktuloj dankemaj... Necesas agi
aktive, ja spionoj troviĝas ĉie. Vi ĉiuokaze estos detektitaj.
Markono enmanigis la bridrimenon al Ojstro:
-Hastu! Rajdu ĝis la ponto, lasu la ĉevalon tie kaj
kaŝu vin en ravino. Ni ĉiuj estas armitaj, tial ni pafos kaj inhibicios
ilin dum dek minutoj.
-Ne, mi ne volas lasi miajn kamaradojn. Grupiĝu vi
ĉiuj kaj pafu laŭ mia ordono. Moviĝu direkten al niaj ĉevaloj starantaj
ĉe la palaca enirejo kaj preparu ponardojn. Ni batalos kaj retiriĝos,
kiam mi ĵetos mian ĉapon surteren, tiam vi urĝe tranĉu kolbridojn,
prenu plej proksiman ĉevalon kaj forrajdu. Povas esti, ni sukcesos
atingi la arbaron...
Ili interparolis kviete kaj duonvoĉe, tial eĉ apude
starantaj homoj povis supozi nenion pli seriozan, krom temo pri falĉado.
Markono reprenis la bridrimenon de sia ĉevalino kaj
kondukis ĝin al ĉevalejo. Ojstro treniris apude kaj la almozulo sekvis
ilin kun la etendita mano, neĉesigante sian lamentadon. Fajfanta Mikelo
proksimiĝis al ili kaj la almozulo sukcesis komuniki al li ĉion necesan
Tiu, siavice, informis tri kamparanojn manĝantajn krudajn cepojn sub la
arbo. Tiuj tuj stariĝis kaj eksekvis lin.
Rezulte la sepopo trafe atingis la ĉevalejon ĉe la
palaca enirejo kaj atendis razion. Ĉiu per unu mano altenis pistolon
ĉebruste. Ĉevaloj staris proksime.
-Atentigu neniun, ĝis mia signalo, - diris Ojstro
mallaŭte, sed kompreneble. - Povos okazi, ke ni restos nerekonitaj.
Kiam mi komencos pafi, ankaŭ vi pafu. Celu nur lamigi ĉevalojn de
policanoj, sed ne ilin mem, por ke tiuj ne povu rajde atingi nin. Unu
triopo pafu kaj la alia triopo reŝargu la pistolojn. Se iu el ili
sukcesos enlokiĝi inter ni kaj niaj ĉevaloj, tiam vi povos murdi tiun.
Mi preferas rajdi sur la ruana ĉevalo. Post kiam mia ĉapo estos ĵetita
surteren ĉiu agu laŭ sia propra volo kaj ĉefe ne haltu.
-Policanoj venis, - diris Mikelo kaj Ojstro
returniĝis kun la vizaĝo plena de naiva miro. Samtempe vendistoj kaj
aĉetantoj subite komencis pli aktive marĉandi.
Dek kvin rajdantoj malrapide venis el apuda strateto
sur la merkatan placon. Ili malfacile trovis vojon en la homamaso
kaj, se forestus spionoj, tiam ĉiuj sep konspirantoj povus kviete kaŝi
sin ekstere, ĉar atento de soldatoj estis distrita. Mikelo proksimiĝis
al Ojstro: - Ĉe eble ni sukcesos forrajdi nun?
-Ne eblas. Nin ĉirkaŭigis spionoj kaj unu el tiuj
jam rekonis min. Li sendis asistanton al kapitano, por ke tiu diru pri
mia lokiĝo. Estas nura ŝanco - lamigi pafe ties ĉevalojn.
-Kiu estas la spiono?
-Tiu, kiun mi unue pafos. Ĉu ĉiuj pretas? Ili jam
proksimiĝas al ni. Tuj ili impetos.
-Liberigu la vojon! - ekkris la kapitano. - Nome de
lia sankta moŝto!
La homamaso ektimiĝis kaj retiriĝis. Tiam soldatoj
impetis al la eta grupo staranta ĉe la palaca enirejo. Ojstro eltiris
pistolon el sub sia bluzo kaj ekpafis, sed ne la atakantajn rajdantojn,
sed la spionon, kiu kaŝe moviĝis al la ĉevalejo. Tiu tuj falis kun
rompita klaviklo. Samtempe ses aliaj pafoj aperis kaj poste, la
konspirantoj komencis retiriĝi al la alligitaj ĉevaloj.
Unu el policaj ĉevaloj estis vundita kaj saltis
flanken. La alia falis kaj laŭte ekhenis. En la homamaso, en kiu aperis
paniko, aŭdiĝis krioj, sed ili ne sukcesis superi komandan voĉon de la
oficiro. Li ekstaretis sur piedingoj kaj eksvingis la sabron:
-Antaŭen, soldatoj! Sekvu min!
Subite li ekbalanciĝis kaj deĉevaliĝis surteren.
Ojstro repafis trafe. Sur kapitana kitelo aperis sango, sed tiu
sukcesis ekstari kaj prenante kolhararon de la ĉevalo feroce apelaciis:
- Mortigu tiun laman diablon, se vi ne povas kapti lin viva! Li estas
Rivarez!
-Alian pistolon urĝe! -ekkriis Ojstro al siaj
kamaradoj, - kaj diskuru!
Li ĵetis sian ĉapon surteren ĝuste tiam, kiam sabroj
de furioziĝintaj soldatoj jam estis levitaj super lia kapo.
-Demetu viajn armilojn, vi ĉiuj!
Subite inter batalantoj aperis figuro de kardinalo
Montanelli. Unu el soldatoj kun teruro en voĉo ekkriis: - Via eminenco!
Mia dio, vin oni murdos!
Sed Montanelli moviĝis antaŭen plu kaj haltis tuj
antaŭ pistolo de Ojstro.
Kvin konspirantoj jam sukcesis forrajdi laŭ apuda
kruta strato. La sesa, Markono, ĵus surĉevaliĝis kaj antaŭ sia starto
turniĝis: ĉu eble lia gvidanto bezonas helpon? La ruana ĉevalo staris
proksime kaj ĉe favora cirkonstancaro ili ĉiuj momente povus savi sin.
Tamen post kiam la figuro en skarlata sutano paŝis antaŭen, Ojstro
ekbalancis kaj lia mano kun la pistolo malleviĝis. La momento decidis
ĉion. Ojstro tuj estis ĉirkaŭigita kaj surterigita; unu el soldatoj
sabre elbatis lian pistolon. Tiutempe Markono jam rajdis kaj lin sekvis
rajde persekutantoj. Li sukcesis lastfoje pafi en plej proksimiĝintan
soldaton kaj ekvidi Ojstron. Lian vizaĝon kovris sango. Ĉevaloj,
soldatoj kaj spionoj piedpremis lin. Sovaĝaj sakraĵoj kaj triumfaj
ĝemkrioj de la kaptintoj estis vaste aŭdeblaj.
Montanelli tiutempe ne vidis okazaĵon, ĉar li
kvietigis la timiĝintan popolon kaj kliniĝis super la vundita
spiono. Subite la homamaso retiriĝis kaj tio ĉi atentigis lin.
Soldatoj transpasadis la placon kaj kuntrenis
la kaptiton kun ŝnure ligitaj manoj. Lia vizaĝo estis griza pro doloro
kaj batado, spirado raŭkiĝis, sed li tamen sukcesis turniĝi flanken al
la kardinalo kaj ridetante per la blankiĝintaj lipoj traflustri: - Mi
gratulas v-v-vian eminencon!..
* * *
Post kvin tagoj Martini atingis Forlion [Forli]. Per
poŝto li ricevis de Gemo aron de presitaj afiŝoj, kiu fakte estis
anticipa kondiĉa signalo signifa, ke pro okazintaj eventoj ŝi bezonas
lian urĝan alvenon. Martini rememoris la konversacion sur la
teraso kaj tuj komprenis kialon. Dum veturo li konvinkadis sin, ke
nenio grava okazis kun Ojstro. Ĉu havas iun rezonon infanaj superstiĉoj
de tiu ĉi nervoza kaj ekstravaganca persono? Sed li ne sukcesis tion
kaj fine konkludis, ke Ojstro trafis danĝeron.
-Mi supozas, ke Rivarez estas kaptita, ĉu ne? -
diris li al Gemo venante ŝian ĉambron.
-Li estis arestita lastan ĵaŭdon en Brisigelo. Dum
senespera memdefendado li serioze vundis la skadroestron kaj spionon.
-Armita rezistado, tio estas malbone!
-Ne gravas. Li jam estis multfoje kompromitita, tial
liaj pafoj dubinde pli ŝarĝos lian malfacilan pozicion.
-Kion oni povas fari kun li laŭ via opinio?
Vizaĝo de Gemo pli paliĝis.
-Mi opinias, - ŝi diris, - ke ni ne devas atendi,
kion oni faros kun li.
-Ĉu vi opinias, ke ni kapablas lin liberigi?
-Ni DEVAS.
Martini turniĝis kaj komencis fajfi, metinte la
brakojn sur la dorson. Gemo ne ĝenis lian meditadon. Ŝi sidis senmove
kun la fleksita malantaŭen kapo kaj la okuloj vidantaj j nenion en
plena absorbiĝo. Lia mieno havis saman esprimon, kiel sur pentraĵo
"Melankolio" de Dürer.
-Ĉu vi vidis lin? - demandis Martini haltinte antaŭ
ŝi.
-Ne, li volis renkonti min ĉi tie sekvan matenon.
-Jes, mi memoras. Kie li estas nun?
-En
la fortreso, sub tre strikta gardo kaj, oni diras, en kateno.
Li faris geston de indiferenteco.
-Ho, tio ĉi ne gravas, bonan fajlilon Ojstro
bezonas, se li ne estas vundita...
-Ŝajne ne tro serioze li estas vundita. Mi opinias,
ke necesas aŭskulti Mikelon, kiu povas rakonti pri la aresto.
-Kiel li savis sin? Ĉu li forkuris kaj lasis
Rivarezon al volo de la sorto?
-Li ne kulpas. Li pafis ĝisfine kaj precize sekvis
ĉiujn eldonitajn instrukciojn. Same agis la aliaj konspirantoj, krom
Ojstro mem. Li kvazaŭ forgesis sian propran ordonon kaj faris misaĵon
la lastan minuton. Tio ĉi ne estas klarigebla. Atendu minuton, mi
alvokos Mikelon...
Baldaŭ ŝi revenis kune kun Mikelo kaj larĝaŝultra
montano.
-Tiu ĉi estas Markono, unu el la kontrabandistoj, -
diris ŝi, - vi jam aŭdis lian nomon. Li ĵus alvenis kaj povas alplenigi
rakonton. Mikelo, tiu ĉi estas Cezaro Martini, pri kiu mi parolis kun
vi. Diru al li ĉion, kion vi vidis.
Mikelo rakontis pri la okazinta batalo inter la
konspirantoj kaj la polica skadro.
-Ĝis nun restas nekomprenebla por mi la okazo, -
diris li fine de sia rakonto. - Neniu el ni forrajdus, se scius, ke li
estos kaptita. Post kiam li ĵetis sian ĉapon surteren, li tranĉis
kolrimenon de sia ĉevalo kaj prenis de mi pistolon. Verŝajne li
ne sukcesis surĉevaliĝi pro sia lameco. Tio estas mia sola supozo...
Tamen li povis almenaŭ pafi...
-Ne, okazis io malsama, - interrompis lin Markono. -
Li eĉ ne provis surĉevaliĝi. Mi estis forrajdanta la lasta, sed mi
sukcesis vidi lin. Neniu lin obstrukcis, krom la kardinalo.
-Aĥ! - mallaŭte suspiris Gemo.
Martini ripetis mire: - la kardinalo?
-Jes, li ĵetis sin rekte al faŭko de la pistolo,..
estu li damnita! Mi supozas, ke tiam Rivarez surpriziĝis, ĉar li
mallevis la manon kun la pistolo kaj la alian metis al siaj okuloj.
Tiun momenton oni lin ekatakegis.
-Mi nenion komprenas, - diris Mikelo. - Ĝis nun
Rivarez neniam konfuziĝis dum iu krizo.
-Ĉu probable li mallevis la pistolon pro tio, ke li
ne volis hazarde murdi iun senarmitan?
-Senarmitaj homoj ne devas ŝovi siajn nazojn en
batalon. Milito estas milito. Se kuglo de Rivarez trafus la
kardinalon, anstataŭ tio, ke li koncedus kapti sin kiel edukita
kuniklo, tiam en la mondo restus je unu honesta homo pli kaj je unu
sacerdoto malpli.
Li turniĝis kaj dentopremis siajn lipharojn, ĉar lia
kolero apenaŭ ne ŝanĝiĝis je ploro.
-Ĉiuokaze, - diris Martini, - la situo estas
pli-malpli klara kaj plua diskutato pri ĝi estas nur vana
tempokonsumo. Nun aperis jena demando: kiel okazigi lian eskapon?
Mi supozas, ke vi pretas riski, ĉu ne?
Mikelo eĉ ne degnis respondi la superfluan ,
laŭ lia opinio, demandon kaj la kontrabandisto diris kun rideto: - mi
murdus mian propran fraton, se li rifuzus.
-Tre bone, tiam ni... Ĉu vi havas planon de la
fortreso?
Gemo malŝlosis keston de la skribtablo kaj eltiris
kelkajn paperajn foliojn.
-Mi havas ĉiujn necesajn planojn:
de la unua etaĝo,
de la suba kaj de la supera etaĝoj de turoj, de la remparo, de vojoj al
la valo, de subteraj pasejoj al kaŝejoj en la montaro.
-Ĉu vi scias, en kiu turo li troviĝas?
-En la orienta turo. En ronda kamero kun kradita
fenestro. Mi metis signon sur la planon.
-De kiu vi ricevis tiun ĉi informon?
-De soldato de la gardo kromnomata "Grilo", kiu
estas kuzo de nia amiko Gino.
-Vi vigle ĉion preparis.
-Jes, tempo ne estis vane perdita. Gino tuj venis
Brisigelon kaj iujn el planoj ni havis antaŭe. Liston de kaŝejoj en la
montaro faris Rivarez mem, vi povas vidi lian skribmanieron.
-Kiuj soldatoj konsistigas la gardon?
-Ni ne scias, ĉar Grilo servas tie ankoraŭ nelonge
kaj ne konas siajn kamaradojn.
-Necesas pli detale demandi Ginon pri lia kuzo
Grilo. Kio estas sciata pri intencoj de la registaro? Kie funkcios
tribunalo, en Brisigelo aŭ en Raveno?
-Tion ni ankaŭ ne scias. Raveno estas certe ĉefurbo
de la legatejo, tial laŭ la leĝo, plej gravaj kazoj devas esti juĝataj
tie, en tribunalo de la unua instanco. Sed leĝojn oni ne tre respektas
en tiuj kvar legatejoj, ĉio dependas de persona fantazio de tiu, kiu
potencas tie nun.
-Oni lin ne translokigos en Ravenon, -
sedis Mikelo.
-Kial vi tiel opinias?
-Mi estas certa pri tio. Kolonelo Ferrari, milita
komandanto de Brisigelo, estas onklo de la skadrestro, kiun vundis
Rivarez. Li estas venĝema bruto kaj nepre profitos ĉiun ŝancon por puni
malamikon.
-Ĉu, laŭ via opinio, li provos deteni Rivarezon en
Brisigelo?
-Mi opinias, ke li provos pendumi lin.
Martini ekrigardis Gemon. Ŝi estis tre pala, sed ŝia
vizaĝo neniel ŝanĝis post tiuj ĉi vortoj, ĉar evidente ties senco ne
estis nova por ŝi.
-Tamen li ne rajtas neglekti ĉiujn formalaĵojn, -
kviete diris ŝi, - li certe serĉos iun pretekston por okazigi surloke
militan tribunalon, kiun li estras, kaj poste senkulpigos sin,
kvazaŭ ekzekuto efektiviĝis pro neceso konservi pacon en la urbo.
-Ĉu la kardinalo konsentos?
-Li ne havas jurisdikcion en militaj aferoj.
-Sed li havas grandan influon. Sendube la komandanto
ne kuraĝos okazigi tiun agon sen lia konsento.
-Li neniam ĝin ricevos, - sedis Markono. -
Montanelli ĉiam oponis kontraŭ militaj tribunaloj. Dume Rivarez restos
plu en Brisigelo, nenio serioza okazos, ĉar la kardinalo zorgos ĉiun
arestiton. Plej danĝera estas translokado de Rivarez en Ravenon. Tie li
nepre pereos.
-Tion ni ne povas allasi, - diris Mikelo. - Pli
facila estas realigo de lia eskapo dum transportado, sed ne el la
fortreso.
-Mi pensas, - diris Gemo, - ke estas sensenca atendo
de lia transportado en Ravenon. Ni devas liberigi lin en Brisigelo kaj
ne eblas konsumi tempon plu. Cezaro, vidu la planon de la
fortreso ankoraŭfoje kaj komune ni pripensu variantojn. Mi havas
ideon en mia kapo, sed min konfuzas unu dubo.
-Iru ni, Markono, - diris Mikelo ekstarante, -
pripensu ili ŝian ideon. Mi devas atingi Fonjanon [Fognano] hodiaŭ
posttagmeze kaj mi volas, ke vi iru kune kun mi. Ni atendis hieraŭ
kartoĉojn de Vincento, sed li ne elsendis ilin.
Post kiam du viroj forlasis la domon, Martini aliris
al Gemo kaj silente etendis sian manon al ŝi. Dum momento ŝi restigis
siajn fingrojn en ĝi.
-Vi ĉiam estis bona amiko, Cezaro, - ŝi diris fine,
- kaj ofte helpis al mi dum malfacilaj periodoj. Kaj nun diskutu ni la
ideon.