Parto II, Ĉapitro 8
REMEMOROJ
DE OJSTRO
Ojstro rapide resaniĝadis. Sekvan semajnon Rikardo
trovis lin vestitan en turka ĥalato kaj kuŝantan sur sofo . Kune kun li
estis Martini kaj Galli. Li volis eĉ eliri eksteren por freŝa aero, sed
Rikardo nur ekridis kaj demandis, ĉu li startos laŭ la valo ĝis Fiesolo
[Fiesole]?
-Vi ankaŭ povas viziti geedzojn Grassini, - aldonis
li ŝerce. - Mi estas certa, ke la sinjorino estos ĝoja, precipe nun,
kiam via paleco estas tia alloga.
Ojstro tragike eksvingis la manojn.
-Benu mian animon! Mi pri tio ne pensis! Ŝi rigardus
min kiel italan martiron kaj palavrus pri patriotismo. Mi estus
devigita eniĝi la rolon kaj rakonti al ŝi pri tio, ke min oni dishakis
je pecoj en hipogeo kaj poste mallerte aglutinis. Ŝi ekvolus informiĝi
ekzakte pri miaj tiamaj sentoj. Ĉu estus malfacile por mi trompi
ŝin, Rikardo? Mi estas preta veti, ke ŝi kredos plej nerealan fikcion,
kiun mi diros. Mi vetas je mia hinda ponardo kontraŭ via tenio, metita
en alkoholon, el via kabineto. Konsentu, ja kondiĉoj estas avantaĝaj
por vi.
-Dankon, sed mi ne ŝatas mortigajn armilojn.
-Tenio ankaŭ mortigas, kvankam ĝia aspekto ne estas
same bela.
-Ĉiuokaze, mia kara amiko, mi ne bezonas la
ponardon, se la tenio ankoraŭ taŭgos... Martini, mi devas forkuri. Ĉu
vi zorgos pri tiu ĉi turbulenta paciento?
-Jes, sed nur ĝis la tria. Poste venos ĉi tien
sinjorino Bolo.
-Sinjorino Bolo! - timeme ripetis Ojstro. - Ne,
Martini, tio ĉi ne eblas! Mi ne permesas, ke la damo zorgis pri mi mem
kaj pri miaj malsanoj. Krome, kie ŝi sidos? Ĉi tie estas malkomforte.
-Ĉu delonge vi komencis sekvi regulojn de bontono? -
demandis ridante Rikardo. - Sinjorino Bolo estas nia ĉefa flegistino.
Ŝi ekflegis malsanulojn ankoraŭ tiam, kiam ŝi kuradis en kurtaj
robetoj. Mi konas neniun pli bonan fratinon de karitato. "Ĉi tie estas
malkomforte", diris vi. Ĉu eble vi konsideris sinjorinon Grassini?..
Martini, por vizito de nia kolegino ne necesas restigi iujn
instrukciojn. Dio mia, jam estas la dua kaj duono! Mi devas urĝe foriri.
-Nun, Rivarez, prenu la medikamenton ĝis ŝia alveno,
- diris Galli, alirante al Ojstro kun glaso.
-Diablo prenu la medikamenton!
Samkiel aliaj resaniĝuloj, Ojstro iĝis tre incitebla
kaj do multe ĉikanis siajn fidelajn geflegistojn.
-Pro k-k-kio vi d-d-donas al mi aĉan
m-m-miksturon, kiam jam doloroj malaperis?
-Ĝuste pro tio, ke doloroj ne reaperu. Ĉu vi
volas tiel senfortiĝi, ke sinjorino Bolo donu al vi opiaĵon?
-Mia bonfavora sinjoro! Se paroksismoj devas
reaperi, ili reaperos. Ili ne similas dentodolorojn, kiujn oni
p-p-povas malpliigi per viaj malbonaj m-m-medikamentoj. Ili estas
same senutilaj, kiel injektilo dum incendio en domo. Cetere, faru kion
ajn, laŭ via volo.
Li prenis la glason per la maldekstra brako. Teruraj vundoj sur ĝi
rememoris al Galli antaŭan subjekton de konversacio.
-Do, interalie, - diris li, - kie vi estis vundita?
Ĉu en la milito?
-Mi ja ĵus rakontis, ke min oni metis en subteraĵon
kaj...
-Mi tion scias. Sed tiu ĉi versio taŭgas por
sinjorino Grassini... Ĉu reale, tio okazis en la brazila milito?
-Jes, parte en la milito, parte dum ĉasado en
sovaĝaj areoj... kaj aliloke.
-Aĥ, jes! Dum la scienca ekspedicio... Ŝajne, vi
tiam spertis multajn aventurojn, ĉu ne?
-Memkompreneble, en sovaĝaj landoj aventuroj iufoje
okazas, - neglekte diris Ojstro. - Pli ofte, necesas konfesi, ili estis
malagrablaj.
-Tamen mi ne komprenas, kiel la vundoj estas tiom
multenombraj?.. Ĉu eble vin atakis sovaĝaj bestoj, kiuj okazigis
cikatrojn sur via maldekstra brako?
-Aĥ, tio ĉi okazis dum ĉasado por pumo. Mi pafis...
Aŭdiĝis frapo ĉe la pordo.
-Ĉu la ĉambro estas ordigita, Martini? Jes? Tiam
bonvolu malfermi... Vi estas tre afabla, sinjorino. Pardonu min, ke mi
restas en la lito.
-Vi ne bezonas ellitiĝi. Mi venis ne kiel gastino
iom pli frue. Cezaro, ĉu vi, certe, hastas?
-Ne, en mia dispono estas ankoraŭ la horokvarono.
Permesu al mi meti vian mantelon en alian ĉambron. Ĉu korbon ankaŭ
forporti tien?
-Nur zorge, mi petas, en ĝi estas freŝaj
ovoj. Katjo aĉetis ilin matene en Monte Oliveto... Jen kristnaskaj
rozoj, sinjoro Rivarez. Mi scias, ke vi ŝatas florojn.
Ŝi sidiĝis ĉe tablo, ordigis tigojn kaj metis la
florojn en vazon.
-Do, Rivarez, vi komencis rakonti pri pumo, -
rediris Galli. - Kiel tio okazis?
-Aĥ, jes! Galli pridemandis min, sinjorino, pri vivo
en Suda Ameriko kaj mi komencis rakonti pri apero de vundoj sur mia
maldekstra brako. Tio okazis en Peruo. Dum ĉasado por pumo necesis vadi
trans rivero, tial, kiam mi estis pafanta, la fusilo maltrafis,
ĉar pulvo fariĝis malseka. Kompreneble, la pumo ne atendis, kiam mi
repafos kaj jen sekvis rezulto.
-Jes, la aventuro estis mirinda!
-Ho, tie ne estis tiel terure, kiel ŝajnas. Ĉio
okazis, certe, sed entute mia vivo estis tre interesa. Ĉasado por
serpentoj, ekzemple...
Li babilis, rakontis multajn anekdotojn pri la
argentina milito, pri la brazila ekspedicio, pri renkontiĝoj kun
aborigenoj, pri ĉasado por sovaĝaj bestoj ktp. Galli aŭskultis lin kun
ĝuo, kiel infano kutime aŭskultas fabelojn, kaj metis multajn
demandojn. Impresema, kiel ĉiuj napolanoj, li ŝatis ĉion
neordinaran. Gemo prenis el la korbo trikaĵon kaj ankaŭ atente
aŭskultis, lerte laborante per trikiloj. Martini estis malserena kaj
malkontenta, ĉar en anekdotoj li trovis nur fanfaronadon kaj memamon.
Malgraŭ sia nevola admiro al la homo, kapabla toleri fortan fizikan
doloron kun nekomparebla spiritopovo, kiun li mem vidis antaŭ unu
semajno, al Martini ne plaĉis Ojstro, ties manieroj kaj agoj.
-Jes, tia vivo estis glorinda! - suspiris Galli kun
nekaŝita envio. - Mi miras, pro kio vi forlasis Brazilon. Kiaj enuaj
ŝajnas post ĝi ĉiuj aliaj landoj!
-Mia plej feliĉa vivo okazis en Peruo kaj Ekvadoro,
- daŭrigis Ojstro. - Tiuj landoj estas efektive belegaj! Certe, tie
estas tro varmega klimato, precipe en apudmara areo de Ekvadoro, kio
faras vivkondiĉojn tre severaj. Sed beleco de tieaj pejzaĝoj estas
neimagebla.
-Min pli interesas plena libereco de vivo en
la barbara lando ol ĝiaj belaj pejzaĝoj, - diris Galli. - Tie homo
povas reale sperti senton de sia digno, kio ne eblas en niaj
superplenigitaj urboj.
-Jes, - konsentis Ojstro, - sed nur...
Gemo translokis siajn okulojn de trikado kaj
ekrigardis lin. Li tuj konfuziĝis kaj paŭzis.
-Ĉu la nova paroksismo komenciĝas? - plenzorge
demandis Galli.
-Ho, nenio grava. Viaj medikamentoj efikis, kvankam
mi malbenis ilin... Ĉu vi jam foriras, Martini?
-Jes. Iru kune, Galli, alie ni malfruiĝos.
Gemo akompanis ilin ĝis la elirejo kaj baldaŭ
revenis kun miksaĵo el ovoj kaj lakto.
-Eltrinku, - diris ŝi milde, sed insiste kaj eksidis
por retrikadi.
Ojstro obeis humile.
Duonhoron ambaŭ silentis. Poste li mallaŭte
ekparolis: - Sinjorino Bolo!
Gemo ekrigardis lin. Li ĉifis franĝon de plejdo
kovranta la sofon, nerigardante ŝin.
-Diru al mi, ĉu vi kredas, ke mi rakontis veron?
-Mi eĉ minuton ne dubis, ke vi ĉion elpensis, -
trankvile respondis Gemo.
-Vi absolute pravas. Mi tutan tempon mensogis.
-Ĉu vi mensogis ankaŭ pri la milito?
-Preskaŭ pri ĉio. Mi neniam partoprenis militojn.
Pri la ekspedicio... Aventuroj tie efektive okazis kaj plimulto el miaj
anekdotoj estis reala. Tamen miajn vundojn aperigis malsamaj kaŭzoj. Vi
detektis unu mian falson, tial mi nun povas konfesi la aliajn.
-Ĉu necesas malŝpari vian energion por elpensado de
tiuj falsaj anekdotoj? - demandis Gemo. - Laŭ mi, ne.
-Kaj kion mi devis fari? Rememoru vian anglan
proverbon: "Ne metu demandojn kaj vi ne aŭdos mensogon". Mi ricevas
neniun plezuron, kiam mi estas devigita misopiniigi homojn, kiuj
demandas kialon de mia kriplaĵo. Tial mi mensogas, sed aldonas amuzon.
Vi ja vidis, ke Galli estis tre kontenta.
-Ĉu por vi estas pli grava amuzo por Galli, ol vero?
-Vero... - Li fikse ekrigardis ŝin, tenante enmane
la forŝiritan plejdan franĝon. - Ĉu vi volas, ke mi rakontu veron al
tiuj homoj? Pli baldaŭ mi mian langon fortranĉos! - Kaj poste li
abrupte kaj mallerte aldonis: - Mi ankoraŭ al neniu rakontis tutan
veron, sed al vi, laŭ via deziro, mi rakontu.
Ŝi silente metis la trikaĵon sur siajn genuojn.
Estis io kortuŝa en tiu ĉi malmilda, sekretema kreaĵo decidinta
konfidenci al la virino, kiun li apenaŭ konis kaj versimile antipatiis.
Post longatempa silentado Gemo ekrigardis lin. Ojstro duonkuŝis
apoginte sin sur tableton starantan apud la sofo kaj kovris per la
kripligita mano siajn okulojn. Fingroj de lia mano nervoze tremis; sur
la cikatro vidiĝis pulsobatado. Gemo aliris al la sofo kaj mallaŭte
vokis lin. Li ektremis kaj levis la kapon.
-Mi tute f-forgesis, - trabalbutis li per pardoninda
tono. - Mi v-volis rakonti al vi pri...
-Pri akcidento, kiu kaŭzis vian lamecon. Tamen se
rememoro malplaĉas al vi...
-Pri akcidento? Ho, sed tio ne estis akcidento! Ne.
Simple min oni batis per fajroprenilo.
Gemo rigardis lin en plena mirego. Per la tremanta
mano li demetis harojn de la frunto kaj ekridetis.
-Ĉu vi volas eksidi? Bonvolu altiri la brakseĝon pli
proksime. Bedaŭrinde mi ne povas fari tion mem por vi. R-reale mi estus
p-perfekta trezoraĵo por Rikardo, se li tiam kuracus min. Ja li, kiel
efektiva kirurgo, tre ŝatas rompitajn ostojn, des pli, ke tiam en mia
korpo, ŝajne, estis rompita preskaŭ ĉio krom mia kolo.
-Kaj krom via kuraĝo, - ŝi aldonis milde. - Ĉu eble
vi konsideras ĝin kiel vian nerompeblan havaĵon?
Li nege balancis la kapon.
-Ne, - diris li, - mian kuraĝon mi sukcesis
restarigi iom poste kune kun ceteraj miaj restaĵoj, sed tiam ĝi estis
rompita samkiel tea taso. Tio estis plej terura parto... Do, mi
komencis rakonti pri la fajroprenilo. Tio ĉi okazis... antaŭ dek tri
jaroj en Limo. Mi jam diris, ke Peruo estas belega lando, sed ĝi
aspektis ne tiel bele por homoj havintaj neniun monon en poŝoj,
inkluzive min. Antaŭe mi jam estis en Argentino kaj Ĉilio. Mortante pro
malsato mi venis Limon el Valparaiso kiel matroso de ŝipo trasportinta
brutaron. En la urbo mem mi ne trovis laboron, tial mi venis dokojn en
Kalao [Callao] por ŝerci tie. Kiel estas sciate, en ĉiuj havenaj urboj
estas mizeraj kvartaloj, en kiuj grupiĝas matrosoj, kaj tie mi trovis
laborlokon en unu aĉa ludkartejo. Mi servis kiel kuiristo, kiel kelnero
ktp. Laboro ne estis tre agrabla, sed mi estis almenaŭ kontenta. Tie mi
manĝis, vidis homajn vizaĝojn kaj aŭskultis homan paroladon. Vi povas
diri, ke tiuj simplaj impresoj ne meritas ĝojon, sed ĝis tiam mi
malsanis je flava febro kaj longatempe kuŝadis sola en duone disfalinta
kabanaĉo, kio tre teruris min... Foje nokte oni ordonis al mi forpuŝi
eksteren unu ebrian hindan matroson, kiu komencis skandali. Li tiam
enbordiĝis, venis la ludkartejon, malgajnis tutan monon kaj sekve
tre ĉagreniĝis. Mi estis devigita obei, alie mi perdus laboron kaj
mortus pro malsato, sed tiu viro estis duoble pli forta ol mi: mi tiam
estis dudekunujara kaj post febro mi estis debila kiel katido. Krom
tio, li tenis enmane fajroprenilon... - Ojstro paŭzis kaj ŝtele
ekrigardis Gemon. - Li probable volis serioze bati min kaj eĉ mortigi,
sed samkiel ceteraj hindaj matrosoj efektivigis sian intencon fuŝe kaj
do li restigis mian vivon apenaŭ ekzistantan.
-Kaj kion faris tiam aliaj homoj? Ĉu ili timis unu
ebrian matroson?
Ojstro ekrigardis ŝin kaj ekridegis.
-Alaj homoj? Ludantoj kaj ceteraj vizitantoj?
Kial vi ne komprenas! Tie estis negroj, ĉinoj kaj, nur la ĉielo scias,
kiu, ja mi estis ties servisto, ties propraĵo. Ili ekstaris ĉirkaŭe
kaj, certe, ĝuis vidinte la batadon. Tie oni rigardas samajn scenojn
kiel amuzon. Kompreneble, ke neniu el tiuj mem ne partoprenas en
interbatiĝo.
Gemo ektremis.
-Kiel ĉio finiĝis?
-Mi ne povas tion ekspliki. Kutime post sama
interbatiĝo ĉiu homo nenion kapablas rememori la unuajn tagojn. Kiam
spektantoj konvinkiĝis, ke mi estis ankoraŭ viva, ili invitis ŝipan
kuraciston, kiu troviĝis proksime. Li fuŝe mi riparis, kion ankaŭ
konfirmas Rikardo, kvankam eble pro profesia envio. Kiam mi
rekonsciiĝis, unu olda indiĝenino prenis min pro kristana karitato,
efektive stranga vortkombino, ĉu ne? Mi rememoras, ke ŝi kaŭris en
angulo de kabano, fumis pipon, kraĉis sur plankon kaj murmuris
ion al si mem. La oldulino estis bona kaj diris, ke mi povas morti en
paco: neniu malhelpos al mi. Sed antagonismaj fortoj ne lasis min, tial
mi elektis vivon. Tio estis malfacila laboro - batalo pro vivo,
kvankam nun mi iufoje enpensiĝas, ke la tuta ludo ne valoris kandelon.
Pacienco de tiu oldulino estis neordinara. Ŝi flegadis min dum... ŝajne
kvar monatoj kaj mi permanente deliris aŭ frenezumis, kiel urso kun
inflamo en la orelo. Doloro efektive estis tre granda por mi, ja mi
estas la homo, kies sibaritan karakteron oni kreis ankoraŭ infanece.
-Kio okazis poste?
-Poste... mi apenaŭ resaniĝis kaj forrampis de la
oldulino. Ne pensu, ke tiam min gvidis ia kulposento antaŭ tiu malriĉa
virino pro ŝia gastameco. Mi simple ne povis plu troviĝi en ŝia
kabanaĉo... Vi menciis mian kuraĝon. Se vi vidus min tiaman! Doloraj
atakoj okazis ĉiun vesperon dum krepusko. Posttagmeze mi kutime kuŝis
sola kaj observis sunan subiron, kiu malleviĝis pli kaj pli... Ho, vi
ne kapablas tion kompreni! Mi ĝis nun ne povas sen teruro vidi
sunsubiron...
Venis longa paŭzo.
-Poste mi vagadis tra la lando kun espero trovi iun
laboron. Resti en Limo mi ne povis, ĉar tio frenezigus min... Mi
translokiĝis al Kuzko [Cuzco] kaj tie... Cetere, mi mem ne scias,
pro kio mi malĝojigas vin per tiu ĉi malnova historio, kiu eĉ havas
nenion amuzan.
Gemo levis sian kapon kaj fiksrigardis lin per
profundaj kaj seriozaj okuloj.
-Ne parolu tiel, mi petas, - diris ŝi.
Li dentopremis sian lipon kaj forŝiris ankoraŭ unu
plejdofranĝon.
-Ĉu pluigi mian rakonton? - demandis li iom poste.
-Se... se vi deziras. Sed mi opinias, ke rememoroj
dolorigas vin.
-Ĉu vi opinias, ke mi ĉion forgesas, kiam mi estas
silenta? Tiam mi fartas pli malbone. Tamen min dolorigas ne rememoroj
mem, sed sento de foresto de sinregado.
-Mi ne ĝisfine komprenas...
-Mia kuraĝo finiĝis kaj mi fariĝis timulo.
-Sed ja ekzistas limo de ĉiu tolero!
-Jes, la homo atinginta tiun limon, ne scias kio
okazos sekvan fojon.
-Diru al mi, se vi volas, - demandis Gemo hezite, -
kial vi antaŭ dek tri jaroj okazis tie?
-Tre simple. Junece mia vivo en la patrujo estis
glata, sed mi forkuris de tie.
-Kial?
Li ekridis per sia abrupta, seka maniero: - Kial?
Ŝajne pro tio, ke mi estis memkontenta knabo. Mi kreskis en la riĉa
familio, en kiu min oni senlime dorlotis, tial mi imagis, ke la tutan
mondon konsistigas rozkolora vato kaj konfitita migdalo. Tamen
unu belan tagon klariĝis, ke iu, al kiu mi plene konfidis, trompadis
min... Kio okazis kun vi? Kial vi ektremis?
-Nenio. Pluigu, mi petas.
-Mi eksciis, ke min oni ĉirkaŭplektis per mensogo,
kio estas ordinara, certe, sed mi ripetas, ke mi estis juna,
memfida kaj kredis, ke mensoguloj trafos nepre la inferon. Tial mi
forlasis la hejmon kaj atingis Sudan Amerikon sen mono, sen unu hispana
vorto, des pli, ke mi estis diletanto kaj ne kutimis servi al si mem.
Rezulte mi trafis la realan inferon, kio seniluziigis min de kredo pri
la imaga infero. Mi okazis sur fundo... Pasis kvin jaroj, kiam
ekspedicio de Duprez eltiris min sur supraĵon.
-Kvin jaroj! Oho, tio estas terure! Ĉu vi havis
neniujn amikojn?
-Amikojn? - Li turniĝis al ŝi tutkorpe, - mi NENIAM
havis amikojn!
Post momento li kvazaŭ ekhontis pro sia efervesko
kaj haste aldonis: - ne perceptu tion ĉi serioze. Ŝajne mi prezentis
mian pasintecon tre makabre. Efektive mi dum la unua kaj duono jaro
vivis ne tute malbone, mi estis juna, fortoplena kaj sukcese batalis
kontraŭ malfacilaĵoj, ĝis kiam tiu matroso ne kripligis min... Poste mi
ne sukcesis trovi laboron. Kiel lerte efikis la fajroprenilo en liaj
manoj! Kriplulon neniu bezonas.
-Kion vi tiam faris?
-Ion ajn. Kelkan tempon mi plenumis komisiojn
de negroj laborintaj sur sukeraj plantejoj. Interalie, estas kurioze,
ke sklavoj ĉiam penas havi propran sklavon! Cetere, al voktoj mi ne
plaĉis, ĉar pro mia lameco mi faris ĉion malrapide, des pli, ke mi ne
povis porti grandajn pezaĵojn. Ankaŭ malhelpis al mi oftaj inflamoj de
mia malsano... Post iom da tempo mi translokiĝis al arĝenta minejo por
trovi laboron tie, sed voktoj nur ridis kaj ministoj mokis min.
-Pro kio?
-Ŝajne pro tio, ke tia estas homa naturo. Ja ili
vidis, ke nur unu mia brako funkcias normale, kiu tute ne taŭgas por
rebato de ties atakoj. Mi komencis vagabondi kaj serĉi alian laboron.
-Vagabondi? Kun la lama kruro?
Ojstro subite levis la okulojn kaj konvulsie
suspiris.
-Mi... mi malsatadis, - li diris.
Gemo deturniĝis kaj apogis sian mentonon sur la
manon.
Li iomete silentis kaj poste reparolis: - Mi vagadis
kaj vagadis preskaŭ ĝis alieneco, sed nenion trovis. Mi translokiĝis al
Ekvadoro, sed tie estis ankoraŭ pli malbone. Iufoje mi ion lutis,
purigis porkejojn kaj... plenumis ceterajn komisiojn, kiuj eĉ ne taŭgas
mencion. Kaj foje...
Mincan, brunkoloran manon Ojstro subite pugnigis kaj
Gemo ekvidis profile pulsantan vejnon sur lia kapo. Ŝi kliniĝis kaj
milde metis sian manon sur lian brakon.
-Ne parolu plu, ja rememoroj martirigas vin.
Li dubinde ekrigardis ŝian manon, balancis la kapon
kaj daŭrigis firme: - kaj foje mi trafis vagantan varieteon. Ĉu vi
memoras la cirkon, kiun ni kune vizitis? Tiu estis ankoraŭ pli malbona
kaj vulgara. Tiea publiko ankaŭ malsimilas la lokan, florencan kaj
preferas spekti brutalaĵojn, aĉaĵojn ktp. Korido, certe, ankaŭ
konsistigis programon. La trupo haltis por noktopasigo apud granda
vojo. Mi aliris al ili kaj komencis almozi. Vetero tiam estis varmega,
mi estis tre malsata kaj pro tio svenis. Tiam tio ofte okazis kun mi,
samkiel kun studentino eniĝinta en korseto. Min oni enportis en tendon,
nutris kaj donis konjakon. Sekvan matenon oni proponis al mi...
Venis la nova paŭzo.
-Ili bezonis ĝibulon aŭ iun monstron, en kiun buboj
ĵetos ŝelojn de oranĝoj kaj bananoj.. Ĉu vi memoras klaŭnon el la
cirko? Mi estis sama du jarojn. Mi supozas, ke vi havas humanajn
sentojn al negroj kaj ĉinoj. Atendu, ĝis kiam vi ne trafos ties
mizerikordon.
Do, mi ellernis iujn trukojn. Tamen al la
cirkomastro ŝajnis, ke mi aspektis ne tute kiel monstro. Oni alfaris
falsan ĝibon kaj aldonis kromajn atributojn al miaj kripligitaj brako
kaj kruro. Tieaj spektantoj estas nepostulemaj, por ili sufiĉas
turmentado de viva ekzistaĵo kaj mia bufona vesto nur pliigis ties
mokadon.
Ĉio iris glate, sed mi ofte malsanis kaj sekve ne
ludis sur la areno. Iufoje, kiam la cirkomastro havis malbonan humoron,
li ordonis al mi ludi, malgraŭ mia veinda stato, ĉar tiam publiko
precipe ĝuis. Unu tagon, kiam mi ankaŭ fartis malbone, min oni igis
ludi. Mi aperis sur la areno kaj tuj perdis konscion. Post iom da tempo
mi rekonsciiĝis kaj ekvidis ĉirkaŭe homamasiĝon, kiu kriis, mokis ktp...
-Sufiĉe! Mi ne povas aŭskulti plu! Stop, pro dio! -
Gemo ekstaris kaj levis manojn al la oreloj.
Li eksilentis kaj levinte la kapon ekvidis larmojn
en ŝiaj okuloj.
-Damno por mi! Kia mi estas idioto! - traflustris li.
Gemo staris ĉe la fenestro. Ŝi turniĝis kaj ekvidis
Ojstron kuŝantan kun mano kovrinta lian vizaĝon. Ŝajnis, ke li forgesis
ŝian ĉeeston. Ŝi eksidis apude kaj post longa silento mallaŭte
ekparolis: - mi volas vin demandi...
-Ĉu? - li reagis senmove.
-Kial vi tiam ne tranĉis vian gorĝon?
Li ekrigardis ŝin kun miro, ĉar la demando grave
surprizis lin.
-Mi ne atendis, ke VI tion ĉi demandos! Ja mi havas
celon! Kiu efektivigus ĝin krom mi?
-Via celo, aĥ, mi komprenas... Vi ne hontas paroli
pri via timeco! Kvankam vi longe suferis, sed vi ne forgesis vian
celon! Vi estas plej brava viro, kiun mi renkontis!
Li denove kovris permane sian vizaĝon kaj pasie
premis fingrojn de Gemo. Venis silento, ŝajne, senfina.
Subite en la ĝardeno, sub fenestroj, pura virina
soprano ekkantis francan surstratan kanzonon:
"Eh, Pierrôt! Danse, Pierrôt!
Danse un peu, mon pauvre Jeannôt!
Vive la danse et l'allégresse!
Jouissons de nôtre bell' jeunesse!
Si moi je pleure ou moi je soupire,
Si moi je fais la triste figure-
Monsieur, ce n'est que pour rire!
Ha! Ha, ha, ha!
Monsieur, ce n'est que pour rire!"
[He, Piero! Dancu, Piero!
Dancu pli, mia povra Ĵano!
Vivu la danco kaj la ĝojego!
Ĝuu pro nia bela juneco!
Se mi ploras aŭ sopiras,
Se mi faras la tristan figuron -
Sinjoro, tio ne estas por rido!
Ha! Ha, ha, ha!
Sinjoro, tio ne estas por rido!]
Aŭskultinte la unuajn vortojn de la kanzono Ojstro
kun obtuza ĝemo deflankiĝis de Gemo. Sed ŝi firme prenis lian manon,
kvazaŭ penante faciligi doloron dum kirurga operacio. Post fino de la
kantado en la ĝardeno aperis aplaŭdoj kaj rido, li malrapide reparolis,
rigardante ŝin kiel animalo dum batuo: - Jes, tiu estas Zito kun ŝiaj
amikoj. Ŝi volis viziti min tiun vesperon, kiam ĉi tie estis Rikardo.
Mi freneziĝus tiam de unu ŝia tuŝo!
-Sed ŝi ja ne komprenas tion, - milde diris Gemo. -
Ŝi eĉ ne supozas, ke ŝi vin suferigas.
-Ŝi similas kreolinon, - li respondis tremante. - Ĉu
vi memoras ŝian mienon tiun vesperon, kiam ni prenis la mizeran
infanon? Ĝuste tial rigardas mestizoj, kiam ili estas ridantaj.
En la ĝardeno aperis la nova ridoeksplodo. Gemo
ekstaris kaj disfaldis la fenestron. Sur vojeto estis Zito, kokete
kovrita per orkolora skarpo, tenanta super la kapo bukedon de violoj,
kiun penis eltiri tri junaj kavaleriaj oficiroj.
-Sinjorino Reni! - vokis ŝin Gemo.
Kvazaŭ nimbuso tuj kovris vizaĝon de Zito.
-Kion vi volas? - demandis ŝi kaj ĵetis provokan
rigardon en Gemon.
-Bonvolu peti viajn amikojn paroli pli mallaŭte.
Sinjoro Rivarez malbone fartas.
La dancistino ĵetis violojn
surteren.
-Allez-vous-en! [Foriru!] - ekkriis ŝi kaj aprupte
turniĝis al la surprizitaj oficiroj. - Vous m'embêtez, messieurs!
[Vi tedis min, sinjoroj!], - kaj malrapide forlasis la ĝardenon.
Gemo fermis la fenestron.
-Ili foriris, - diris ŝi.
-Dankon. Pordonu min pro maltrankvileco.
-Maltrankvileco ne estis grava...
Li tuj kaptis hezitemecon en ŝia voĉo.
-Maltrankvileco ne estis grava, sed... Vi ne finis
la frazon, sinjorino. Ĉu ĝi entenis "sed"?
-Se vi kapablas legi fremdajn pensojn, do bonvolu ne
ofendi. Afero estas tute ne mia, sed mi ne komprenas...
-Mian abomenon al sinjorino Reni? Tio estas nur
kiam...
-Ne, mi ne komprenas, kiel vi povas vivi kune kun
ŝi, se ŝi tiel suferigas vin. Laŭ mi, tio estas ofendinda por ŝi
kiel virino kaj ...
-Kiel virino? - li akre ekridis. - Kaj vi nomas ŜIN
virino? Madame, ce n'est que pour rire! [Sinjorino, tio ne estas por
rido!]
-Tio ĉi ne estas justa! - ekkriis Gemo. - Kiu
rajtigis vin paroli pri ŝi tial kun iu ajn, precipe kun aliaj virinoj?
Ojstro deturniĝis al la fenestro kaj per larĝe
malfermitaj okuloj ekrigardis sunsubiron. Gemo ŝirmis la fenestron kaj
eksidis ĉe tableto staranta apud la alia
fenestro. Ŝi komencis retriki.
Iom poste ŝi demandis lin: - Ĉu vi bezonas
lampon?
Li nege balancis la kapon.
Kiam venis krepusko Gemo prenis la trikaĵon kaj
metis ĝin en korbon. Ŝi metis la brakojn sur la genuojn kaj
silente rigardis senmovan korpon de Ojstro. Malhela vespera lumo
mildigis lian mokeman, memaman mienon kaj aperigis tragikajn faldetojn
ĉe la buŝo. En ŝia kapo aperis asocio de ideoj, inter kiuj ŝi rememoris
ŝtonan krucon, kiun ŝia patro starigis por memoro de Arturo, kaj
skribaĵon sur ĝi: " Ĉiuj ciaj ondoj kaj lavangoj trapasis super
mi".
Tutan horon ili silentis. Fine Gemo ekstaris kaj
mallaŭte eliris el la ĉambro. Ŝi revenis kun lampo kaj paŭzis,
pensante, ke Ojstro ekdormis. Kiam lumo falis sur lian vizaĝon, li
turnis la kapon al ŝi.
-Mi kuiris por vi kafon, - diris Gemo kaj metis la
lampon sur tablon.
-Demetu ĝin ien ajn kaj bonvolu proksimiĝi al mi.
Ojstro prenis ŝiajn manojn.
-Ĉu vi scias, pri kio mi pensis? Vi tute pravas, mia
vivo estas damaĝita. Sed viro ne ĉiun tagon renkontas virinon, kiun li
povas ami. Ĉar mi multe suferis, do mi timas...
-Kion?
-Mallumon. Iufoje mi simple ne povas resti sola
nokte. Mi bezonas almenaŭ iun vivan ekzistaĵon apude. Mallumo, absoluta
mallumo ĉirkaŭe... Ne! Ne! Mi ne timas la inferon! Ĝi estas infana
ludilo. Min timigas INTERNA mallumo, en kiu forestas plorado kaj
dentogrincado, sed estas nur silento,.. absoluta silento.
Pupiloj de liaj okuloj plilarĝiĝis kaj li
silentiĝis. Gemo atendis, preminte sian spiradon.
- Ŝajne opinias vi nun: kia mistifiko! Jes! Feliĉe
vi ne kapablas tion ĉi kompreni. Mi freneziĝus, se mi restos sola. Ne
riproĉu min tro kruele. Mi ne estas tiel malbona, kiel mi ŝajnas
komence.
-Mi ne rajtas vin riproĉi, - respondis ŝi. Mi ankaŭ
spertis multajn suferojn. Mi opinias, ke se iu permesas al timo
regi lin aŭ okazigas maljustaĵon, kruelaĵon, do tiu persono nepre iam
pentos. Vi ne sukcesis superi nur tion ĉi. Mi sur via loko perdus
lastajn fortojn, damnus dion kaj sinmortigus.
Ojstro tenis ŝiajn manojn plu.
-Diru al mi, - mallaŭte li demandis, - ĉu vi mem
iam riproĉis sin pro iu kruelaĵo?
Gemo nenion respondis, sed ŝia kapo kliniĝis kaj
du grandaj larmoj falis sur lian manon.
-Diru, - pasie redemandis li preminte ŝiajn
fingrojn, - diru al mi! Ja mi rakontis pri ĉiuj miaj suferoj.
-Jes... Mi estis kruela koncerne al la homo, kiun mi
amis pli ol iun ajn en la tuta mondo.
Manoj, premintaj ŝiajn fingrojn, ektremis.
-Li estis nia kamarado, - daŭrigis Gemo,
- oni lin misfamigis, en polico inside faris mensogon kontraŭ li, kiun
mi ekkredis. Mi lin vangofrapis kiel perfidulon
kaj li dronigis sin... Post du tagoj mi eksciis veron, ke li estis
absolute senkulpa... Mia rememoro ŝajne estas pli malbona ol la viaj.
Mi volonte permesus dehaki mian dekstran manon, por korekti tiaman
situacion.
Nova, ankoraŭ nevidita lumeto ekbrilis en okuloj de
Ojstro. Li rapide kliniĝis kaj kisis manon de Gemo. Ŝi deflankiĝis kun
la surprizita mieno.
-Ne faru tion! - ekkriis ŝin lamente. - Neniam faru
tion plu! Vi dolorigas min!
-Ĉu vi opinias, ke vi ne dolorigis la viron, kiun vi
mortigis?
-La viro, kiun mi mortigis...Aĥ, jen aperis finfine
Cezaro! Mi... mi devas foriri.
* * *
Veninte la ĉambron Martini ekvidis Ojstron solan.
Apude staris la netuŝita taseto da kafo; li mallaŭte kaj monotone, sen
videbla kontenteco, mallaŭdis sin.