Parto II, Ĉapitro 7
PAROKSISMO
DE OJSTRO
Komence de januaro Martini dissendis invitilojn al membroj de la
literatura komitato por ĉiumonata kunsido kaj ricevis de Ojstro lakonan
letereton skribitan krajone: "Mi tre bedaŭras, sed mi ne povas veni".
Martini koleriĝis pro ĝi, ĉar lia invitilo havis indikon: "Tre
gravas". Tia frivola rilato al la afero ŝajnis al li ofenda.
Krome samtagon venis ankoraŭ tri leteroj kun malbonaj novaĵoj kaj
ekblovis orienta vento. Ĉio kune malbonigis humoron de Martini, tial,
kiam d-ro Rikardo demandis pri alveno de Rivarez, li respondis kolere:
- Li forestos. Li ŝajne preferis ion pli interesan kaj ne povas alveni,
aŭ ne volas.
-Martini, sama ĉikanemulo, kiel vi, ŝajne forestas
en la tuta Florenco, - diris malkontente Galli. - Se la homo ne plaĉas
al vi, sekve ĉio, kion li faras, estas malbona. Kiel Rivarez povas
alveni, se li estas malsana?
-Kiu diris al vi, ke li malsaniĝis?
-Ĉu vi ne sciis tion? Li jam la kvaran tagon
troviĝas en lito.
-Kio okazis kun li?
-Mi ne scias. Pro malsano li eĉ prokrastis rendevuon
kun mi, kiun ni planis okazigi ĵaŭdon. Kaj hieraŭ, kiam mi vizitis lian
domon, oni diris al mi, ke li malbone fartas kaj sekve neniun povas
vidi. Mi opiniis, ke Rikardo flegas lin.
-Mi ankaŭ nenion sciis. Hodiaŭ vespere mi
vizitos lin por informiĝi pri eblaj necesaĵoj.
Sekvan matenon Rikardo, pala kaj laca, aperis en
malgranda kabineto de Gemo. Ŝi sidis ĉe tablo kaj monotone diktis al
Martini ciferojn, kaj li kun lupeo kaj krajono enmane faris
apenaŭ videblajn markojn sur libropaĝo. Gemo levis brakon petante
silenton. Rikardo sciis, ke ne eblas interrompi homon farantan
ĉifritajn markojn, tial li sidiĝis kaj ekoscedis, malfacile superante
deziron ekdormeti.
-"2,4,3,7,6,1,5,4,1 - kiel monotona aŭtomato
daŭrigis Gemo - 8,4,7,2,5,1". La frazo finiĝas ĉi tie, Cezaro.
Ŝi enigis pinglon en ekzaktan lokon de papero, kiun
ŝi findiktis kaj turniĝis al Rikardo.
-Bonan matenon, doktoro. Vi aspektas malbone. Kiel
vi fartas?
-Mi fartas sufiĉe bone, sed mi tre laciĝis. Mi
pasigis teruran nokton kun Rivarez.
-Kun Rivarez?
-Jes. Mi flegis lin ĝis mateno kaj nun necesas iri
al la hospitalo. Mi venis al vi por demandi, ĉu eble vi proponas iun,
kiu povus flegi lin kelkajn sekvajn tagojn? Lia nuna stato estas
malfacila. Mi, certe, faros ĉion, kion mi kapablos. Sed mi nun ne havas
tempon, sed pri flegistino li eĉ aŭskulti ne deziras.
-Kaj kio konkreta okazis kun li?
-Multaj komplikaĵoj! Antaŭ ĉio...
-Antaŭ ĉio - ĉu vi jam matenmanĝis?
-Jes, mi dankas vin. Do, pri Rivarez... Liaj nervoj,
sendube, malordiĝis, sed la ĉefa kaŭzo de lia malsano estas malnova,
neglekte kuracita vundo. Alivorte lia nuna stato estas en danĝero. La
vundo probable aperis dum la milito en Suda Ameriko. Ĝin oni kuracis
neĝisfine, pro ebla hasto. Li estas feliĉulo, ke estas viva ĝis nun...
Rezultis kronika tendenco al inflamo, kiu periode akutiĝas, sekve ĉiu
bagatelo povas okazigi novan paroksismon.
-Ĉu ĝi danĝeras?
-N-ne... Dum paroksismo, plej grava danĝero estas
tio, ke la malsanulo povas ne elteni suferojn kaj eltrinki venenon.
-Ĉu li spertas nun fortajn dolorojn?
-Terurajn! Min konsternas lia tolero. Mi estis
devigita doni al li nokte opiaĵon. Ĝenerale mi ne preferas doni
opiaĵojn al nervozaj pacientoj, sed necesis iel malpliigi liajn
suferojn.
-Ĉu grave liaj nervoj difektiĝis?
-Tre, certe. Sed lia volopovo estas mirinda! Ĝis
kiam li senkonsciiĝis, lia pacienco estis unika. Plej serioza mia
laboro okazis noktofine! Kion vi opinias, kiam li malsaniĝis? Antaŭ
kvin diurnoj! Kaj neniu apude, escepte de stulta dommastrino, kiu tiel
emas dormi, ke eĉ se la domo ruiniĝos, ŝi tutegale ne vekiĝos, kaj se
vekiĝos, do utilon ŝi nenian okazigos.
-Ĉu vizitas lin la dancistino?
-Jes, sed jen kia kuriozaĵo! Li ne permesas al ŝi
eniri. Li havas patologian timon al ŝi. Entute li similas kolekton de
diversaj antagonismoj! - Rikardo elpoŝigis la horloĝon kaj atente
ekrigardis ĝin. - Mi ŝajne ne sukcesos ĝustatempe atingi la
malsanulejon. Juna kuracisto estos devigita komenci laboron sen mi.
Estas domaĝe, ke min oni ne sciigis pri stato de Rivarez antaŭe, ĉar
lin ne eblas restigi sola nokte.
-Sed kial li ne informis nin pri sia malsano? -
interrompis lin Martini. - Li devas esti certa, ke ni ne restigus lin
sola!
-Vane, doktoro, vi ne invitis iun el ni por flegi
lin, anstataŭ troviĝi tie sen ies asistado, - diris Gemo.
-Kara mia, - verdire mi volus inviti Galli, sed
Rivarez tuj eferveskis aŭdinte mian aludon, tial mi forĵetis mian
intencon. Kiam mi demandis lin, kiun inviti laŭ lia deziro por flegado,
li time ekrigardis min, kovris permane sian vizaĝon kaj diris: "Sciigu
neniun, ĉar ili ridos!" En lian kapon venis fiksa ideo: al li
ŝajnas, ke homoj ridas pri io. Mi ne komprenis pri kio, ĉar li parolis
hispane. Mi scias, ke delirantaj pacientoj ofte parolas ĉiajn
absurdaĵojn.
-Kiu flegas lin nun? - demandis Gemo.
-Neniu, escepte de la dommastrino kaj ŝia servistino.
-Mi iros al li, - diris Martini.
-Dankon. Kaj mi revizitos lin hodiaŭ vespere. Vi
trovos miajn instrukciojn en kesto de tablo staranta ĉe la granda
fenestro kaj opiaĵon sur breto en alia ĉambro. Se doloroj pliiĝos, donu
al li unu dozon. Neniaokaze restigu flakonon videblan, por ke li ne
ekvolu eltrinki troan kvanton...
-Kiam Martini venis duonhelan ĉambron, Ojstro rapide
turnis sian kapon, etendis la varman manon kaj ekparolis, vane
penante imiti sian kutiman frivolan manieron: - Aĥ, Martini! Vi
verŝajne koleras pro mia korektado. Ne mallaŭdu mian foreston dum
kunsido de la komitato: mi iomete malsaniĝis kaj...
-Ne menciu la komitaton! Mi hodiaŭ interparolis kun
Rikardo kaj venis informiĝi pri necesaĵoj por vi.
Vizaĝo de Ojstro iĝis kvazaŭ ŝtona.
-Via afableco estas dankinda. Sed vi vane klopodis:
mi simple iomete malbone fartas.
-Mi tion komprenis laŭ vortoj de Rikardo. Ja li
flegis vin la tutan nokton, ĉu ne?
Ojstro kolere mordpremis sian lipon.
-Mi dankas vin. Nun mi fartas komforte kaj mi nenion
bezonas.
-Tre bone! Ĉiuokaze mi sidos en la apuda ĉambro:
ŝajne vi preferas resti sola. Mi duone fermos la pordon, ke vi povu
voki min.
-Bonvolu ne maltrankviliĝi. Mi kredigas vin, ke mi
nenion bezonas. Vi nur vane perdos tempon.
-Forĵetu tiujn sensencaĵojn! - abrupte interrompis
lin Martini. Por kio vi mensogas? Ĉu vi opinias, ke mi ne havas
okulojn? Kuŝu kviete kaj penu ekdormi, se vi povas.
Martini transiris en la apudan ĉambron kaj,
neferminte plene la pordon, komencis legi. Baldaŭ li ekaŭdis, ke la
malsanulo ekmoviĝis. Li demetis la libron kaj komencis fikse aŭskulti.
Iom da tempo malantaŭ la pordo estis silento, sed poste denove aperis
sonoj de moviĝo kaj ĝemo, kvazaŭ Rivarez kunpremis la dentojn, por ne
aperigi sian malfacilan spiregon. Martini revenis la ĉambron al li.
-Ĉu mi povas fari ion por vi, Rivarez?
Respondo ne sekvis, kaj Martini aliris al la lito.
Ojstro kun pala, mortkolora vizaĝo, ekrigardis lin kaj nege balancis la
kapon.
-Ĉu doni al vi opiaĵon? Rikardo parolis, ke necesas
ĝin eltrinki, se doloroj iĝos netolereblaj.
-Ne, dankon. Mi ankoraŭ kapablas toleri. Poste mia
stato povos malpliboniĝi...
Martini tiris siajn ŝultrojn kaj eksidis ĉe la lito.
Dum la tuta tago, kiu ŝajnis al li senfina, li silente observis la
malsanulon, poste ekstaris kaj alportis opiaĵon.
-Sufiĉe, Rivarez! Se vi ankoraŭ kapablas toleri, sed
mi ne. Endas eltrinki opiaĵon.
Senvorte Ojstro ĝin eltrinkis. Poste li turniĝis kaj
fermis la okulojn. Martini residiĝis. Spirado de la malsanulo iom post
iom iĝis pli profunda kaj unutona.
Ojstro tre elturmentiĝis, tial li ekdormis kvazaŭ
mortinto. Kelkajn horojn li absolute ne moviĝis. Tage kaj vespere
Martini kelkfoje aliris al la lito kaj fiksrigardis lian senmovan
korpon - krom spiradon, ĝi aperigis neniujn vivosignojn. La
vizaĝo estis tia pala kaj senkolora, ke timo penetris en Martini. Ĉu
eble mi supernarkotis lin? Kripligita maldekstra brako de Ojstro kuŝis
super littuko kaj Martini zorgeme skuis ĝin, por veki lin.
Malbutonumita maniko translokiĝis al la kubuto kaj aperigis terurajn
vundojn sur la tuta brako.
-Imagu, kiel aspektis la brako, kiam la vundoj estis
freŝaj! - aŭdiĝis voĉo de Rikardo malfronte.
-Ha, vi venis finfine! Aŭskultu, Rikardo, kiel longe
li dormos? Mi donis al li opiaĵon antaŭ dek horoj kaj de tiam moviĝis
neniu lia muskolo.
Rikardo kliniĝis kaj fiksaŭskultis spiradon de
Ojstro.
-Nenio grava. Lia spirado estas normala. Tian
dormolongecon okazigis multaj noktaj suferoj. Matene la
paroksismo povos ripetiĝi. Mi esperas, ke tiam iu estos apude, ĉu ne?
-Galli deĵoros. Li informis, ke venos je la deka
posttagmeze.
-Nun ĝuste estas ĉirkaŭ la deka...
-Aha, li vekiĝas! Bonvolu ordoni, ke oni alportu
buljonon varman... Kviete, Rivarez, kviete! Ne batu min, mi ne estas
episkopo!
Ojstro duonleviĝis kaj ĉirkaŭrigardis per okuloj
plenaj de timo.
-Ĉu mia vico? - ekbalbutis li hispane. - Amuzu
publikon ankoraŭ minuton... Aĥ! Mi ne ekkonis vin, Rikardo. - Li
denove ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj tuŝis permane sian frunton, kvazaŭ
nekomprenante, kio okazas. - Martini! Mi pensis, ke vi jam foriris.
Ŝajne mi longe dormis...
-Vi dormis dek horojn samkiel la dormanta belulino
en sorĉa fabelo! Nun necesas manĝi buljonon kaj redormi.
-Dek horojn! Martini! Ĉu vi tutan tempon estis ĉi
tie?
-Jes. Tamen mi komencis maltrankviliĝi pri troa dozo
de opiaĵo, kiun mi donis al vi.
Ojstro ruze ekrigardis lin: - Mi bedaŭras, ke vi
malsukcesis ĉi-foje! Kiaj kvietaj kaj pacaj estus sen mi viaj komitataj
kunsidoj!.. Kion, diablo vin prenu, vi volas de mi, Rikardo? Bonvolu
lasi min! Mi ne toleras kuracistojn.
-Bone, eltrinku tion ĉi kaj restu en paco. Post unu
aŭ du tagoj mi vin revizitos kaj esploros detale. Mi esperas, ke plej
malbono jam preterpasis: vi tute ne similas mortinton.
-Ho, baldaŭ mi plene resaniĝos, dankon... Kiu
alvenis? Galli? Hodiaŭ kolektiĝis ĉe mi ĉiuj gracioj...
-Mi restos apud vi la tutan nokton.
-Sensencaĵo! Mi neniun bezonas. Disiru ĉiuj hejmen.
Se paroksismo ripetiĝos, via helpo ne estos utila, ĉar mi ne trinkos
opiaĵon plu; ĝi taŭgas maksimume por unu-du fojoj.
-Jes, vi pravas, - diris Rikardo. - Sed realigo de
tia decido estas malsimpla.
Ojstro ekrigardis lin ridetante.
-Ne timu! Se mi emus al tio ĉi, mi delonge estus
narkotisto.
-Ĉiuokaze ni ne restigos vin sola, - seke respondis
Rikardo. - Iru ni, Martini... Ĝis revido, Rivarez! Mi revenos morgaŭ.
Martini volis ankaŭ foriri, sed Ojstro vokis lin kaj
etendis sian manon: - Mi dankas vin.
-Ho, bagatelo! Redormu!
Rikardo foriris kaj Martini restis interparoli kun
Galli en la apuda ĉambro. Baldaŭ tra malfermita enira pordo li ekvidis
kaleŝon veturintan al ĝardena pordeto, el kiu eliris virino. Tiu estis
Zito veninta ŝajne de iu vespera spektaklo. Li eliris kaj, levinte la
ĉapelon, deflankiĝis, por doni al ŝi vojon. Li jam atingis malhelan
strateton kondukantan al placo Poĝio Imperiale [Poggio Imperiale], kiam
malantaŭe aŭdiĝis frapo de la pordeto kaj hastaj paŝoj.
-Atendu minuton! - ekkriis Zito.
Post kiam Martini turniĝis kaj reiris malantaŭen, ŝi
haltis tuŝante permane apudan arbuston. Lumo de sola lanterno staranta
en angulo de la strateto apenaŭ atingis ĉi tien, tamen Martini sukcesis
vidi, ke la dancistino iras, mallevinte la kapon, kvazaŭ malkuraĝe kaj
hontante ion.
-Kiel li fartas? - demandis ŝi nerigardante Martini.
-Pli bone, ol matene. Li dormis la tutan tagon, do
lia aspekto ne estas sama elturmenta. Ŝajne paroksismo preterpasis!
-Ĉu li tre suferis?
-Jes, tre. Laŭ mi, pli malbona stato ne ekzistas.
-Mi tion supozis. Se li malpermesas miajn vizitojn,
sekve lia farto estas tre malbona.
-Ĉu lin ofte atakas paroksismoj?
-Neregule... Somere, en Svisio, li tute estis sana,
sed dum la pasinta vintro, kiam ni loĝis en Vieno, li fartis terure. Mi
ne povis veni al li kelkajn tagojn. Li ne toleras mian ĉeeston dum
malsano.. - Ŝi levis la okulojn, rigardante Martini, sed tuj duonfermis
ilin.- Kiam lia stato malboniĝas, li trovas ĉiun pretekston, por
ekspedi min al balo aŭ koncerto, kaj mem ŝlosas la pordon kaj restas en
ĝi sola dum malsano. Mi kaŝe revenas kaj sidas ĉe la fermita pordo. Se
li tion scius, do li ege kolerus kontraŭ mi! Iam la hundo plorbojas
apude, li ĝin enlasas, sed min ne. Pri ĝi li zorgas pli, ol pri mi...
Tion ĉi ŝi eldiris en stranga, kolera maniero.
-Mi esperas, ke malbono forpasis, - karese diris
Martini. - Doktoro Rikardo lerte kuracas lin. Povas esti, ke lia
resaniĝo baldaŭ okazos. Ĉiuokaze nun li suferas malpli ol antaŭe, tamen
sekvan fojon nepre sciigu nin pri lia nova malsano. Se ni scius ĉion
ĝustatempe, liaj turmentiĝoj pasus pli glate. Ĝis revido!
Li etendis la manon, sed ŝi deflankiĝis kaj abrupte
skuis la kapon: - Mi ne komprenas, kiel vi povas etendi vian manon al
lia amatino?
-Laŭ via volo, certe... - diris li konfuzite.
Zito piedpremis.
-Mi malamas vin! - Ŝi ekkriis kaj ŝiaj okuloj
ekbrilis kiel braĝo. - Mi malamas vin ĉiujn! Vi rajtas alveni,
interparoli kun li pri politiko! Li permesas al vi troviĝi apude la
tutan nokton kaj doni medikamentojn, sed mi ne povas vidi lin eĉ tra
ŝlosiltruo! Kiu li estas por vi? Kiu rajtigis vin depreni lin de mi? Mi
malamas! Malamas! Malamas!
Ŝi ekploregis kaj forkuris al la domo, ferminte la
pordeton antaŭ Martini.
"Dio mia! - diris Martini al si mem, pasante tra la
malhela strateto. - Tiu ĉi virino serioze amas lin! Eksterordinara
situacio!"