Parto II, Ĉapitro 5
DISPUTOJ
EN LA LITERATURA KOMITATO
Ojstro sendube scipovis fari malamikojn por si.
Aŭguste li alveturis Florencon, sed jam fine de oktobro tri kvaronoj de
la komitato, invitinta lin, opiniis pri li samkiel Martini. Eĉ liajn
admirantojn malkontentigis sovaĝaj atakoj kontraŭ Montanelli, kaj eĉ
Galli mem, kiu ekde komence estis preta apogi ĉiun eldiraĵon de la
sprita satirikisto, nuntempe konfuzite agnoskis, ke kardinalon
Montanelli estus pli bone restigi en paco, "ĉar honestaj kardinaloj
estas malmultaj, do necesas rilati al ili pli ĝentile".
La sola persono, kiu evidente restis indiferenta al
tuta amaso de karikaturoj kaj paskviloj, estis Montanelli mem. Estas
vane elspezi energion, diris Martini, por fari mokindaĵon el la homo,
kiu perceptas tion ĉi kun bonhumuro. Oni rakontis, ke kvazaŭ unu tagon,
gastigante arĥiepiskopon de Florenco, Montanelli trovis en ĉambro
drastan personan paskvilon de Ojstro, tralegis ĝin tutan kaj transdonis
ĝin al la arĥiepiskopo kun jenaj vortoj: "Tio ĉi estas saĝa verko, ĉu
ne?"
Komence de oktobro en la urbo aperis paperfolio
nomita " Mistero de la Anunciacio". Se ĝi eĉ ne entenus jam konatan al
legantoj markon - la ojstron kun malfermitaj flugiletoj, tutegale ties
plimulto komprenus, kiu verkis la skeĉon, laŭ ĝia drasta, sarkasma
stilo. La parodio estis enforme de dialogo inter la virgulino Maria
kiel Toskanujo kaj Montanelli kiel anĝelo, kiu tenis en la manoj olivan
branĉon de paco kun blankaj lilioj de pureco kaj anoncis alvenon de
jezuitoj. Ofendaj personaj aludoj kaj arogantaj sugestoj estis tie
abundaj. La tutan Florencon indignigis maljusteco kaj senkoreco
de ĝia satiro! Samtempe la tuta Florenco ridegis. Kvankam ĉiuj
enmetitaj absurdaĵoj estis verkitaj serioze, sed ili havis multe da
komikeco, tial la pamfleto ravis ferocajn oponantojn de Ojstro kaj
samtempe liajn pasiajn partizanojn. Malgraŭ sia turpa tono, tiu ĉi
satiro restigis konsiderindan spuron en mensostato de la loĝantaro.
Kvankam reputacio de Montanelli estis sufiĉe alta kaj ĝin ne povis
ŝanceli iu paskvilo, eĉ plej sprita, sed tiam socia opinio apenaŭ ne
turniĝis kontraŭ li. Ojstro sciis lokon taŭgan por piko. Kaleŝon de
Montanelli, samkiel antaŭe, renkontis homamasiĝoj, sed inter aklamoj
kaj benoj jam ofte aŭdiĝis makabraj krioj: "Jezuito!", "Spiono de
sanfedistoj!".
Sed Montanelli havis neniun mankon de subtenantoj.
Du tagojn post apero de la pamfleto, ĉefa klerika gazeto
"Ekleziulo" eldonis superban artikolon "Respondo al "Mistero de la
Anunciacio", kiun subskribis "Filo de la eklezio". Ĝi entenis tre
pasian defendon de Montanelli kontraŭ kalumniaj atakoj de Ojstro. La
anonima aŭtoro komence interpretis kun grandaj elokvento kaj fervoro
doktrinon pri paco sur la tero kaj bonvolo al homaro, kiun deklaris la
nova pontifiko, kaj poste postulis de Ojstro, ke li pruvu almenaŭ
unu el siaj falsakuzoj kaj fine la aŭtoro ekzorcis legantojn ne kredi
la fian kalumniulon. Laŭ konvinkiteco de la enmetitaj argumentoj kaj la
literatura kompetenteco "Respondo..." estis pli alta ol ordinara nivelo
de aliaj gazetaj artikoloj, tial ĝi ekinteresis la tutan urbon, des
pli, ke eĉ redaktoro de "Ekleziulo" ne konis realan nomon de "Filo de
la eklezio". Baldaŭ oni eldonis la artikolon kiel broŝuro kaj pri
anonima defendanto de Montanelli oni ekparolis en ĉiuj kafejoj de
Florenco.
Ojstro respondis per la nova violenta atako kontraŭ
la tuta pontifikaro kaj ĉiuj liaj subtenantoj, precipe kontraŭ
Montanelli, kiu, laŭ prudenta sugesto de Ojstro, probable mem
inspiris la gazetan panegiron. La anonima defendanto tuj replikis per
indigna protesto. Polemiko inter ambaŭ aŭtoroj ne ĉesis dum restado de
Montanelli en Florenco, kaj publiko atentis ĝin eĉ pli, ol la faman
predikiston mem.
Kelkaj membroj de la liberala partio provis protesti
kontraŭ malica tono de artikoloj far Ojstro direktitaj al Montanelli,
sed ili fiaskis. Aŭskultante ilin, Rivarez nur afable ridetis kaj
respondis, apenaŭ balbutante: - R-reale, sinjoroj, vi ne estas entute
justaj. Dum la konversacio kun sinjorino Bolo mi cedis kun jena
kondiĉo - mi rajtos ridi kaj moki koncerne de M-montanelli laŭ
mia volo. Tio ĉi estis reciproka konsento.
Fine de oktobro Montanelli forveturis en sian
eparĥion de Romanjo. Antaŭ forveturo dum adiaŭa prediko li koncernis
faman polemikon, bedaŭris pri troa pasieco de la aŭtoroj kaj petis sian
nekonatan defendanton fari ekzemplon de toleremo, ĉesiginte senutilan
kaj malindan vortomiliton. La sekvan tagon en "Ekleziulo" aperis anonco
de "Filo de la eklezio", kiu, plenumante volon de monsinjoro Montanelli
eldiritan publike, deklaris, ke li ĉesigas disputon.
La lasta vorto restis kun Ojstro. "Senarmita per
kristana kvieteco de Montanelli, - skribis li en sia vica pamfleto, -
mi estas preta ĵeti sin sur kolon de la unua renkontita sanfedisto kaj
eĉ brakumi sian anoniman oponanton! Kaj se miaj legantoj scius, kiel
scias mi kaj la kardinalo, kio estas implicita kaj kial mia oponanto ne
malkovras sian realan nomon, ili nepre kredus sincerecon de mia
metamorfozo".
Fine de novembro Ojstro anoncis en la literatura
komitato sian deziron forveturi al marbordo kaj forveturis, ŝajne, al
Livorno. Baldaŭ tien alveturis d-ro Rikardo kaj ekvolis vidi Ojstron,
sed ne sukcesis trovi lin. La kvinan de decembro en Papa ŝtato,
laŭlonge de Apeninoj, komencis tempestaj politikaj demonstracioj, kaj
tiam homoj divenis kaŭzon de feriado de Ojstro, kiun li fantaziis
okazigi mezvintre. Li
revenis Florencon post fiasko de la ribelo kaj trafis surstrate
Rikardon. Li diris al li afable: - Mi aŭdis, ke vi serĉis min en
Livorno, sed mi estis en Piso. Kia
belega estas tiu
ĉi antikva urbo! En ĝi mi fartis kvazaŭ en feliĉa Arkadio [14]!
Unu tagon de la kristnaska semajno li ĉeestis
kunvenon de la literatura komitato, okazinta en loĝejo de d-ro Rikardo
situanta apud Pordo al la Kruco [Porta alla Croce]. La kunveno estis
multehoma, tial kiam Ojstro venis ĉambron kaj ridetante pardonpetis pro
sia malfruiĝo, ĉiuj seĝoj jam estis okupitaj. Rigardo volis alporti
seĝon el alia ĉambro, sed Ojstro haltigis lin: - Ne maltrankviliĝu, mi
komforte restos ĉi tie.
Li aliris al fenestro, ĉe kiu sidis Gemo, sidiĝis
sur fenestrobreton kaj alpremiĝis al fosto.
Gemo sentis sur si subtilan, kvazaŭ sfinksan,
rigardon de Ojstro similan al tiuj, kiujn oni vidas sur portretoj de
Leonardo da Vinci [15],
kaj ŝia instinkta malkonfido al tiu ĉi homo pliiĝis, kio generis
senprudentan timon.
Temo de okazinta diskuto estis mizero, kiu minacis
Toskanujon. La komitato intencis eldoni broŝuron, en kiun meti sian
opinion pri ĝi kaj indiki necesajn rimedojn kontraŭ plago.
Ellabori ĉies decidon estis sufiĉe malfacile, ĉar, kiel kutime, rezonoj
estis malsamaj. Plej progresema sekcio de la komitato, al kiu apartenis
Gemo, Martini kaj Rikardo, proponis energie apelacii al la registaro
kaj publiko por urĝe helpi al kamparanaro. Pli modera sekcio, inkluzive
certe Grassini, timis, ke tro energia tono de apelacio povos nur
kolerigi la registaron, sen iu ajn rezulto.
-Memkompreneble, gesinjoroj, ke helpon devas oni
okazigi kiel eble plej baldaŭ, - diris Grassini kaj malsevere
ekrigardis emociplenajn radikalulojn, - sed multaj personoj el ni
iluziiĝas pri nerealaj revoj. Se ni startos per tono, kiun ili
proponas, do verŝajne la registaro okazigos neniujn agojn, ĝis kiam ne
venos efektiva malsato. Endas admoni la registaron esplori staton de la
rikoltaĵo, kio estus paŝo antaŭen.
Galli sidanta enangule ĉe kameno tuj atakis sian
oponanton: - Paŝo antaŭen! Kiam efektiva malsato realiĝos, tiam estos
malfrue. Se ni paŝos tiamaniere, la popolo mortos neatendinte nian
helpon.
-Mi interesiĝas pri...- komencis paroli Sakoni
[Sacconi], sed kelkaj voĉoj interrompis lin: - Parolu pli laŭte, ni
nenion aŭdas!
-Tio ne estas mirinda, ĉar surstrate estas tia
infera bruego!, - malkontente diris Galli. - Ĉu la fenestro estas
fermita, Rikardo? Mi eĉ ne aŭdas min mem!
Gemo turniĝis. - Jes, - diris ŝi, - la fenestro
estas fermita. Tie, ŝajne, traveturas migranta varieteo.
Elekstere aŭdiĝis krioj, ridoj, piedpremado, sonado
de sonoriletoj kune kun muĝado de malakorda blovorkestro kaj terura
tamburado.
-Tia bruo ĉiam okazas antaŭ Kristnasko, - diris
Rikardo, - sekve necesas toleri ĝin... Do, bonvolu daŭrigi, Sakoni.
-Mi interesiĝas pri opinio de loĝantaro en Piso kaj
Livorno pri la veninta mizero. Ĉu eble s-ro Rivarez rakontos al ni, ja
li ĵus revenis de tie?
Ojstro nenion respondis. Li fikse rigardis la
fenestron kaj, ŝajne, aŭdis nenion, pri kio oni konversaciis en la
ĉambro.
-Sinjoro Rivarez! - diris Gemo, sidanta pli proksime
al li ol la ceteraj ĉeestantoj. Ĉar li restis senmova, ŝi kliniĝis al
li kaj tuŝis lian brakon. Tiam li malrapide turnis sin al ŝi, kaj Gemo
ektremis ekvidinte lian teruran senvivan rigardon. Momente al ŝi
ŝajnis, ke antaŭ ŝi estas vizaĝo de mortinto; poste lipoj de Ojstro
strange ekmoviĝis.
-Jes, tio ĉi estas migranta varieteo, - traflustris
li.
Ŝia unua instinkta impeto estis ŝirmi lin de
scivolaj okuloj. Nekomprenante okazon, Gemo konjektis, ke Ojstron nun
regas ia halucino. Ŝi rapide ekstaris kaj, ŝirminte lin, disfaldis la
fenestron, kvazaŭ por vidi la straton. Neniu, krom ŝi, vidis lian
mienon.
Laŭlonge de la strato moviĝis trupo de migranta
cirko - klaŭnoj sur azenoj kaj arlekenoj en buntaj vestoj. Festa
amasiĝo de karnavalaj maskoj, ridante kaj puŝante, interŝanĝis ŝercojn,
interĵetis serpentenon, donis saketojn kun kandoj al Kolombino,
kiu sidis en ĉaro vestita en brilaĵoj kaj plumaĵoj kun falsaj bukloj
sur la frunto kaj artefarita rideto sur kolorigitaj lipoj. Malantaŭ de
ĉaro marŝis knabaro, almozuloj, akrobatoj, farantaj diversajn vertiĝajn
trukojn dum moviĝado, kaj vendistoj de bagatelaĵoj kaj dolĉaĵoj. Ili
ĉiuj ridis kaj aplaŭdis al iu figuro, kiun Gemo ne sukcesis difini. Iom
poste ŝi ekvidis, ke tiu estis ĝiba, hida nano en histriona vesto kaj
papera kalpako kun tintiloj, kiu amuzis la tutan homamasiĝon per aĉaj
grimacoj.
-Kio tie okazas? - demandis Rikardo, alveninte al la
fenestro. - Kio interesa estas por vi?
Li estis iom surprizita, ke ili devigas atendi la
tutan komitaton pro iuj komediantoj.
-Nenio grava, - diris ŝi. - Nur migranta cirko. Sed
ili tiel bruas, ke mi ekpensis pri iu grava okazaĵo.
Ŝi subite eksentis, kiel malvarmaj fingroj de Ojstro
premis ŝian manon.
-Mi dankas vin! - traflustris li, fermis la
fenestron, kaj, sidiĝante sur fenestrobreton, diris ŝerceme: - Mi
p-pardonpetas, gesinjoroj, ke mi interrompis vin. Mi atentis
m-moviĝadon de varieteo. Tre interesa s-spektaklo.
-Sukoni metis demandon al vi! - maldelikate diris
Martini.
Konduto de Ojstro ŝajnis al li absurda afektado kaj
li ĉagreniĝis, ke Gemo tiel sentakte sekvis lian ekzemplon. Tio ĉi ne
estis kutima por ŝi.
Ojstro deklaris, ke li nenion scias pri eventoj
okazintaj en Piso, ĉar li tie nur "ripozis". Samtempe li komencis
filozofii pri agrokulturaj perspektivoj, pri nova pamfleto kaj finfine
molestis ĉiujn per torento de siaj vortoj kaj balbutado. Ŝajnis, ke li
trovis ian febran agrablon en sonoj de propra voĉo.
Post finiĝo de la kunveno, kiam komitatanoj komencis
disiri, Rikardo alpaŝis al Martini: - Restu por tagmanĝo, Fabrizi
kaj Sakoni ankaŭ restos.
-Ne, dankon. Mi akompanos sinjorinon Bolon hejmen.
-Vi, ŝajne, timas, ke mi sola ne atingos mian
hejmon, ĉu ne? - diris Gemo vestante al si la kapoton. - Certe, li
restos kun vi, d-ro Rikardo! Al li necesas iom distriĝi, ĉar li tro
longe troviĝas endome.
-Se vi permesos, mi akompanos vin, - eniĝis en ilian
interparoladon Ojstro. - Mi iros saman vojon.
-Se vi reale iros mian direkton ...
-Ĉu eble, se vi havos libertempon, Rivarez, vi
vizitos min vespere? - demandis Rikardo, malfermante al ili la pordon.
Ojstro ridante turniĝis kaj diris: - Ne, mia kara
amiko. Mi volas iri en la cirkon.
-Jen, strangulo! - diris Rikardo, reveninte la
ĉambron. - Kial li tre ŝatas histrionojn?
-Evidente ties animoj similas, - diris Martini. - Ja
li mem estas reala histriono.
-Estus bone, se li estas nur histriono, - serioze
diris Fabrizi. - Mi supozas, ke li estas tro danĝera.
-Danĝera? En kiu senco?
-Ne plaĉas al mi liaj misteraj vojaĝoj. Lia lasta
veturo estis la tria, mi scias, kaj mi ne kredas, ke li vizitis Pison.
-Laŭ mi, ne estas sekreto, ke Rivarez estis en
montaro, - diris Sakoni. - Li eĉ ne provas kaŝi siajn ligojn kun
kontrabandistoj, malnovajn ligojn, ankoraŭ ekde tempo, kiam
okazis ribelo en Savinjo [Savigno]. Tial nature aspektas lia uzado de
amikaj interrilatoj por transporti siajn pamfletojn trans limo de Papa
ŝtato.
-Ĝuste pri tio mi volus kun vi interparoli, - diris
Rikardo. - En mian kapon venis ideo peti Rivarezon gvidi nian propran
kontrabandon. Presejo en Pistojo funkcias, laŭ mia opinio, tre fuŝe,
kaj livero de literaturo tien samrimede, ene de cigaroj, estas sufiĉe
primitiva.
-Tamen ĝis nun tiu ĉi rimedo havis neniujn
riproĉojn, - obstine oponis Martini.
Galli kaj Rikardo ĉiam elstarigis Ojstron kiel
modelo por kopiado kaj tio ne plaĉis al Martini. Li opiniis, ke ĉio
iris tre glate, ĝis kiam inter ili ne aperis tiu ĉi "langvora pirato",
kiu penas ŝanĝi laboron.
-Jes, ĝis nun ĝi kontentigis nin, ĉar forestis io
pli taŭga. Sed lastatempe okazis pluraj arestoj kaj konfiskoj. Mi
pensas, ke sub gvido de Ojstro samaj fiaskoj plu ne okazos.
-Kial vi tiel pensas?
-Unue necesas scii, ke kontrabandistoj rigardas nin
kiel fremdulojn aŭ, povas esti, eĉ simple kiel melkatan bovinon;
Rivarez almenaŭ minimume por ili estas amiko kaj eĉ ŝajne ilia
gvidanto. Ili obeas kaj fidas lin. Por partoprenanto de ribelo en
Savinjo apeninaj kontrabandistoj povas okazigi tion, kion ne sukcesos
atingi iu alia. Due, apenaŭ inter ni estas kvankam unu persono, kiu
tiel bone konis montaron kiel Rivarez. Ne forgesu, ke li rifuĝis tien,
sekve al li estas konata ĉiu vojeto. Neniu el kontrabandistoj kuraĝos
fraŭdi Rivarezon, kaj se iu provos, do nepre fiaskos.
-Ĉu sekve vi proponas komisii al li liveron de nia
literaturo en Papan ŝtaton, inkluzive propagon, adresojn, kaŝitajn
tenejojn kaj ĝenerale ĉion aŭ nur transportadon trans la limo?
-Ĉiuj niaj adresoj kaj kaŝitaj tenejoj estas konataj
al li. Eĉ ne nur la niaj, sed ankaŭ la aliaj. Do necesas ekspliki al li
nenion. Kio koncernas propagon, do vi devas decidi. Laŭ mi, plej grava
estas transporto trans la limo; kiam literaturo atingos Bolonjon, tiam
disvastigi ĝin oni povos facile.
-Se vi demandos min, - diris Martini, - mi kontestas
tian planon. Vi ja nur supozas, ke Rivarez estas lertulo. Efektive
neniu el ni vidis lin en aferoj, tial ni ne povas esti certaj, ke dum
kulmino li ne perdos sian kapon...
-Ho, pri tio vi ne dubu! - interrompis lin Rikardo.
- Li neniam perdas sian kapon, ĉar ribelo en Savinjo estas plej bona
pruvo por tio ĉi!
-Krome, - daŭrigis Martini, - kvankam mi ne sufiĉe
konas Rivarezon, sed al mi ŝajnas, ke ne eblas konfidi al li ĉiujn
niajn partiajn sekretojn. Laŭ mi, li estas frivola viro kaj ŝatas
afekti. Komisii la tutan liveron de literaturo en manojn de unu homo
estas tre serioza decido. Kion vi opinias pri tio ĉi, Fabrizi?
-Se temus sole pri viaj oponoj, Martini, - replikis
la profesoro, - do mi ilin forĵetus, ĉar Ojstro havas ĉiujn necesajn
kapablojn, pri kiuj parolas Rikardo. Mi estas certa, ke li havas
bravecon, honestecon kaj sinregadon.
Montaron kaj montanojn li konas perfekte. Tamen
ekzistas aliaj duboj. Mi ne estas certa, ke li veturadas tien nur
por kontrabanda transporto de siaj pamfletoj. Ŝajnas al mi, ke li celas
ion kroman. Konfidence mi supozas jenon. Mi pensas, ke li havas densan
ligon kun unu tiea grupo, povas esti, eĉ kun plej danĝera.
-Kun kiu? Kun "'Ruĝaj zonoj"?
-Ne, kun "Ponardistoj" [Occoltellatori].
-Kun "Ponardistoj"! Sed ja ĝi estas malmultenombra
amasiĝo de proskribitaj kamparanoj, malkleraj kaj havantaj nenian
politikan sperton.
-Tion saman oni povas diri pri insurgentoj en
Savinjo. Tamen inter ili estis ankaŭ kleraj personoj, kiuj gvidis.
Supozeble sama situacio okazas inter anoj de "Ponardistoj". Krome,
plimulto de anoj de plej ekstremaj grupoj en Romanjo estas
partoprenantoj de ribelo en Savinjo, kiuj komprenis, ke superi
ekleziulojn en aperta batalo ne eblas, do ili prenis ponardojn.
-Kaj kial vi opinias, ke Rivarez estas ligita kun
ili?
-Tio ĉi estas nur mia supozo. Ĉiuokaze, antaŭ
komisio de transportado de nia literaturo kune kun li, endas ĉion
klarigi. Se Rivarez okazigos ambaŭ aferojn samtempe, li povos grave
malutiligi renomon de nia partio: li simple ruinigos ĝian reputacion
kaj neniel helpos al ni. Sed pri tio ĉi ni ankoraŭ interparolos, kaj
nun mi volus sciigi al vi novaĵon venintan el Romo. Oni diras, ke
baldaŭ estos organizita komisiono por ellaboro de projekto de municipa
konstitucio.