Parto
II, Ĉapitro 4
MONTANELLI
PREDIKAS EN FLORENCO
Monsinjoro
Montanelli venis Florencon la
unuan semajnon de oktobro. Lia vizito okazigis rimarkeblan entuziasmon
en la
urbo. Li estis fama predikisto kaj reprezentanto de reformado de la
katolika
eklezio. La tuta loĝantaro atendis vortojn de Montanelli pri amo kaj
paco, kiuj
elkuracos afliktojn de Italio. Nomumo de kardinalo Gizzi kiel ŝtata
sekretario
anstataŭ malamata por ĉiuj Lambruĉini tre pliigis publikan ekstazon.
Ĝuste
Montanelli estis tiu persono, kiu kapablis daŭrigi entuziasmon. Lia
senriproĉa
privata vivo estis tre rara fenomeno inter ceteraj katolikaj klerikoj,
kio
multe altiris al li simpation de la popolo, kiu jam kutimiĝis rigardi
ĉantaĝon,
fraŭdon kaj misreputaciajn intrigojn kiel preskaŭ nepraj akcesoroj por
la kariero
de prelato. Krome li havis reale grandan talenton de predikisto,
belsonan voĉon
kaj magnetizantan individuecon, kiuj kune garantiis al li senŝanĝe
ĉiean
sukceson.
Grassini, kiel kutime, streĉis
ĉiun nervon,
por gastigi la alvenintan eminentulon en sian domon. Sed li permanente
fiaskis:
ĉiujn invitojn Montanelli ĝentile, sed decide, rifuzis pro malbona
farto kaj
tempomanko.
-Geedzoj Grassini similas
ĉiovorajn
kreitojn! - malestime diris Martini al Gemo trapasante kun ŝi placon de
Signoria unu helan kaj malvarman dimanĉan matenon. - Ĉu vi rimarkis,
kiel li
servile riverencis, kiam preterveturis kaleŝo de la kardinalo? Al ili
egalas,
kio estas la homo, gravas, ke li estas fame konata. En mia vivo mi
neniam
renkontis tiujn ĉasistojn por eminentuloj. Antaŭnelonge, aŭguste estis
Ojstro
kaj nun - Montanelli. Mi esperas, ke al lia eminenta moŝto plaĉas tia
atento.
Li ĝin spertas kune kun tuta amaso de aventuraĉuloj.
Ili aŭskultis predikon de
Montanelli en la granda
katedralo, kiun plenigis homamaso. Zorgante pri farto de Gemo kaj por
prevnti
ŝiani kapdoloron, Martini persvadis ŝin foriri ĝis finiĝo de la meso.
Lin
ĝojigis la unua sunplena mateno okazinta post oftaj pluvegoj, tial li
proponis
al ŝi promeni laŭlonge de verdaj montetoj apud San-Nikolo [San Niccolo].
-Ne, - ŝi diris, - mi volonte
promenos, se
vi havas tempon, sed en malan flankon. Iru ni al la ponto trans Arno,
laŭ kiu
Montanelli veturos post la meso. Mi, samkiel Grassini, volas vidi la
eminentulon.
-Sed vi ĵus lin vidis.
-El malproksime. En la
katedralo estis tia
interpuŝo, ke mi sukcesis vidi nur lian dorson. Nun necesas kiel eble
pli
proksimiĝi al la ponto por pririgardi lin bone. Li enhoteliĝis en
Lung`Arno.
-Kial vi subite ekinteresiĝis pri
Montanelli? Antaŭe vi estis indiferenta pri eminentaj predikistoj.
-Min hodiaŭ ankaŭ interesas ne
predikisto,
sed homo. Mi volas vidi, kiel li ŝanĝiĝis de post kiam mi vidis lin
lastan
fojon.
-Kiam tio okazis?
-Du tagojn post morto de Arturo.
Martini ekrigardis ŝin kun
maltrankvilo.
Ili iris al la ponto kaj Gemo rigardis akvon per nenion vidantaj
okuloj, kio
ĉiam timigis lin.
-Gemo, karega, - diris li post
paŭzo, - ĉu
tiu trista historio obsedos vin la tutan vivon? Ni ĉiuj ofte eraris,
kiam ni
estis deksepjaraj.
-Sed ne ĉiu el ni deksepjaraj
mortigis sian
plej intiman amikon, - respondis ŝi per laca voĉo kaj metis siajn
brakojn sur
balustradon de la ponto.
Martini silentiĝis, ĉar li ne
kuraĝis
interparoli kun ŝi, kiam ŝin regis tia humoro.
-Mi ne povas vidi akvon sen
rememoroj, -
daŭrigis Gemo levante siajn okulojn kaj aldonis poste kun nervoza
tremado: Iru
ni, Cezaro, ĉi tie estas malvarme.
Ili silente trapasis la ponton kaj
turnis
sin al la kajo. Post kelkaj minutoj Gemo reparolis: - Kian belsonan
voĉon
Montanelli posedas! Ĝi havas ion, kio forestas en ĉia alia homa voĉo.
Mi
supozas, ke en ĝi troviĝas sekreto de lia influo.
-Jes, lia voĉo estas mirinda, -
konsentis
Martini, kiu ekĝojis, ke subjekto de la konversacio ŝanĝiĝis, ĉar li
volis
distri Gemon de malagrablaj rememoroj sugestitaj de la rivero. - Krom
lia unika
voĉo, mi antaŭe neniam aŭskultis pli bonan predikiston. Sed mi opinias,
ke
sekreto de influo de Montanelli troviĝas pli profunde: en lia
senriproĉa vivo,
kiu multe diferencigas lin de ceteraj prelatoj. Malcerta estas tio, ke
iu
indikos alian klerikan altrangulon en la tuta Italio, krom papo mem,
kiu havas
saman senmakulan reputacion. Mi nun rememoras, ke la pasintan jaron mi
vizitis
Romanjon, kiu estas eparĥio de Montanelli, kie mi vidis rigorajn
montanojn
atendintajn lin sub pluvo, nur por
rigardi lin kaj tuŝi lian veston. Ili respektas
Montanelli kvazaŭ sanktulon, kaj tio multon signifas, ĉar en
Romanjo oni
ne ŝatas klerikojn. Mi diris al unu olda kamparano, tipa
kontrabandisto, ke
ŝajne loka loĝantaro estas tre lojala al sia episkopo, kaj li respondis
al mi
tiel: "Ni ne ŝatas episkopojn, ĉar
ili ĉiuj mensogas. Ni amas monsinjoron Montanelli, ĉar li ne trompas
nin kaj
ĉiam estas justa".
-Mi scivolemas, - diris Gemo
kvazaŭ
meditante aŭdeble, - ĉu li scias realan rilaton de la popolo al li?
-Mi opinias, jes. Ĉu vi dubas, ke
tio ĉi
estas malvero?
-Jes, malvero.
-De kie vi povas scii tion ĉi?
-Li mem diris al mi.
-LI diris al vi? Montanelli? Gemo,
kiam tio
okazis?
Ŝi demetis harojn de la frunto kaj
turnis
sin al li. Ili ambaŭ haltis. Martini apogis sin sur balustrado kaj Gemo
malrapide ion desegnis per ombrelo sur ŝtonoj.
-Cezaro, ni estas malnovaj
geamikoj, sed mi
neniam rakontis al vi tion, kio fakte okazis kun Arturo.
-Karega! Rakontu al mi nenion, -
haste
interrompis ŝin Martini. - Mi ĉion scias.
-De Ĝiovano?
-Jes, li rakontis al mi pri Arturo
antaŭ
iom da tempo ĝis sia morto, unu nokton, kiam mi estis sidanta apud lia
lito...
Gemo, karega, ĉar la temo vole-nevole aperis, do mi preferas diri al vi
tutan
veron... Li diris, ke vin permanente turmentas rememoroj pri tiu
tragedio kaj
petis min esti amiko al vi kaj peni distri vin de malfacilaj pensoj. Kaj mi okazigis ĉion, laŭ miaj kapabloj,
kvankam, ŝajne, sensukcese.
-Mi tion scias, - respondis li
mallaŭte kaj
levis siajn okulojn momente. - Mi fartus malbone sen via amikeco... Ĉu
ion
parolis Ĝiovano pri monsinjoro Montanelli tiam?
-Ne. Mi eĉ nenion sciis, ke
Montanelli iel
rilatas al tiu ĉi evento. Li rakontis al
mi nur pri denunco kaj...
-Kaj pri tio, ke mi vangofrapis
Arturon,
post kio li dronigis sin, ĉu ne? Bone,
nun mi rakontos al vi pri Montanelli.
Ili returniĝis al la ponto, trans
kiu
veturos kaleŝo de la kardinalo. Gemo komencis sian rakonton rigarde akvon de la rivero:
- Montanelli estis tiam kanoniko kaj rektoro
de la teologia seminario en Piso. Li instruis al Arturo filozofion kaj
ĉiel
helpis eniĝi al li en la universitaton de Sapienza. Ili ambaŭ tre amis
unu la
alian kaj tre similis amantojn, anstataŭ instruisto kaj studento.
Arturo eĉ
adoris grundon, laŭ kiu pasis piedoj de Montanelli. Mi memoras, ke li
unufojon
diris al mi, ke li dronos sin, se li perdos sian padre. Tiel li ĉiam
nomis Montanelli.
Nu, pri denunco vi estas informita...
Sekvan tagon mia patro kaj Burton-vicfratoj de Arturo, kiuj
ambaŭ estas
abomenaj personoj, la tutan tagon serĉis
lian kadavron en la rivero. Samtempe mi troviĝis en mia ĉambro kaj
bedaŭris pri
mia fiago...
Kelkajn sekundojn Gemo silentis.
-Malfrue vespere la ĉambron venis
mia patro
kaj diris: "Gemo, mia knabino, bonvolu descendi. Alvenis iu homo, kiu
bezonas vidi vin". Ni descendis en la gastoĉambron. Tie troviĝis
studento,
membro de nia grupo. Pala kaj tremanta li rakontis al mi pri la dua
letero de
Ĝiovano, en kiu malliberuloj sciigas informon, ricevitan de la provoso,
pri
pastro Kardi, kiu lerte ellogis agnoskon de Arturo dum la konfeso. Mi
rememoras, ke la studento diris al mi: "Estas nur sola konsolo - ni nun
scias, ke Arturo ne estis kulpa". La patro tenis miajn brakojn por
kvietigi min. Tiam li ankoraŭ ne sciis pri la vangofrapo. Mi revenis
mian
ĉambron kaj la tutan nokton ne sukcesis ekdormi. Sekvan matenon la
patro kaj ambaŭ
fratoj Burton revenis
la havenon kun espero trovi la
kadavron.
-Ĉu oni ĝin ne trovis?
-Ne trovis. Supozeble ĝin kaptis
la maro,
sed ili ne ĉesigis serĉadon. Kiam mi estis en mia ĉambro, venis subite
servistino kaj diris: " Ĵus alvenis iu sacerdoto, kiu informiĝis pri
via
patro. Mi diris, ke li estas en la
haveno. Tuj li foriris". Mi konjektis, ke li estas Montanelli, kaj
elkuris
tra malantaŭa enirejo en ĝardenon, kie mi lin atingis ĉe pordeto. Kiam
mi diris
al li: "Patro Montanelli, mi
bezonas interparoli kun vi", li haltis kaj silente ekrigardis min. Aĥ,
Cezaro, se vi povus vidi tiam lian vizaĝon! Mi ne sukcesis forgesi tiun
mienon
dum longaj monatoj! Mi diris al li jenon: "Mi estas filino de doktoro
Ŭoren. Mi mem mortigis Arturon". Mi
rakontis al li ĉion, kiam li estis staranta, kvazaŭ ŝtona, kaj
aŭskultanta min.
Fine li diris: "Kvietiĝu, mia filino, mortigis Arturon ne vi, sed mi.
Mi
kaŝis de li veron, sed li malkovris ĝin". Li diris jenon kaj haste
forlasis la ĝardenon aldoninte plu nenion.
-Kaj poste?
-Mi ne scias, kio okazis poste kun
li. Tiun
vesperon mi aŭdis, ke lin atakis paroksismo sur strato, kiu situis
proksime de
la haveno, kaj lin oni enigis en iun
konstruaĵon. Plu mi nenion scias. Mia patro faris ĉion laŭ liaj
kapabloj. Post
kiam mi rakontis al li tutan okazon, li ĉesigis sian kuracan praktikon
kaj
forveturigis min en Anglion, kie nenio povus refreŝigi
miajn rememorojn pri la pasinteco... Li
maltrankviliĝis pri mia stato kaj timis, ke mi ankaŭ
povis dronigi min, ĉar ŝajne mi
tiam tion
intencis okazigi. Kiam
malkovriĝis kancero de mia patro, mi baldaŭ refortiĝis, ĉar flegi lin
povis
neniu krom mi. Post lia morto mi zorgis pri ĉiuj miaj etaj gefratoj,
ĝis kiam
mia pli aĝa frato prenis ilin al si. Poste alvenis Ĝiovano. La unuan
tempon mi
ne kuraĝis renkonti lin, ĉar inter ni estis la timiga rememoro. Li ofte
akuzis
sin pro sia kulpo - letero, kiun li skribis en la prizono. Sed mi
pensas, ke
ĝuste nia kuna malĝojo interamikis nin.
Martini ekridetis kaj skuis la
kapon.
-Povas esti, de via flanko tio
okazis tiel,
- diris li, - sed decido de Ĝiovano aperis tuj post la unua rendevuo
kun
vi. Mi memoras lian revenon en Milanon
post lia vojaĝo al Livorno. Li estis revanta pri vi kaj tiom multe
rakontis pri
belega anglino Gemo, ke apenaŭ ne lacigis min. Mi eĉ pensis, ke malamos
vin...
Aĥ! Jen la kardinalo alveturis!
La kaleŝo transveturis laŭ la
ponto kaj
haltis ĉe granda konstruaĵo sur kajo Lung`Arno. En ĝi sidis Montanelli,
apoginte sin sur kusenoj. Li probable tre laciĝis, ĉar li ne rimarkis
entuziasman homamasiĝon alvenintan por vidi lin. Inspiro, lumiginta
lian
vizaĝon en la katedralo, velkis, kaj nun sub hela sunlumo ĝi havis
videblajn
sulketojn aperintajn pro multaj zorgoj kaj okupoj. Kiam li lasis la
kaleŝon kaj
per peza, oldula irmaniero komencis suprenleviĝi laŭ ŝtuparo, Gemo
turniĝis kaj
malrapide ekpaŝis al la ponto. Ŝi kvazaŭ akceptis sur sin
estingiĝintan,
senesperan mienon de Montanelli. Martini silente paŝis apude.
-Mi ofte pensis pri tio, -
reparolis ŝi, -
kiun veron li kaŝis de Arturo? Kaj iufoje en mian kapon venis...
-Kio?
-Ŝajne tio aspektas strange... sed
inter
ili ambaŭ estas eksterordinara simileco...
-Inter kiu?
-Inter Arturo kaj Montanelli. Kaj
ne nur mi
sola tion rimarkis. Ankaŭ inter anoj de la familio estis io mistera.
Sinjorino
Burton, patrino de Arturo, estis unu el plej ĉarmaj virinoj, kiujn mi
konis.
Ŝiaj spiriteca rigardo kaj karaktero, ŝajnas al mi,
tre similis la samajn de Arturo. Ŝi ĉiam
aspektis timiĝinta, kvazaŭ detektita krimulino. Edzino de ŝia duonfilo
turmentis ŝin kvazaŭ hundon. Arturo mem tute ne similis tiujn vulgarajn
Burton-anojn... Infanece, certe, oni akceptas ĉion kiel aksiomo, sed
poste mi
komencis dubi, ke Arturo estas reala Burton.
-Ĉu eble li ion eksciis pri la
patrino, kio
estis kaŭzo de lia memmortigo, sed ne fiago de Kardi? - diris Martini
penante
iel ajn konsoli Gemon.
Sed ŝi nege balancis la kapon: -
Se vi
vidus lian vizaĝon tiaman, Cezaro, vi tiel ne parolus. Konjektoj pri
Montanelli
evidente estas veraj, se ili estas kredeblaj...
Tamen mi faris tion, kion mi faris.
Kelkajn minutojn ili iris silente.
-Mia kara, - ekparolis finfine
Martini, -
se ni havus almenaŭ plej malgrandan eblecon por ŝanĝi tion, kio jam
okazis,
tiam ekzistus senco por mediti pri malnovaj misoj. Sed ili estas
nekorekteblaj,
tial mortintoj funebru mortintojn. La evento estas terura. Sed cetere
la
kompatinda junulo estas ŝajne pli feliĉa ol la aliaj, kiuj turmentiĝas
en
prizonoj aŭ en ekzilo. Ni devas pri ili pensi. Ni ne rajtas fordoni
ĉiujn niajn
pensojn por mortintoj. Rememoru, kion skribis via amata poeto Ŝeli
[Shelley]:
"Pasinteco por morto, estonteco por mi". Prenu ĝin, dume ĝi estas
via, kaj pensu ne pri malbonaĵoj, kiujn vi okazigis, sed pri bono, kiun
vi
ankoraŭ povas realigi.
Forgesiĝinte Martini kaptis brakon
de Gemo,
sed tuj liberigis ĝin, ĉar malfronte aperis malvarma ronronanta voĉo.
-Monsinjoro Montan-n-nelli, -
diris
lactenetra voĉo - posedas ĉiujn
bonfarojn, mia kara doktoro, pri kiuj vi parolis. Li estas eĉ tro bona
por nia
peka mondo, do lin sekvas ĝentile translokigi en la alian. Mi estas
certa, ke
tie li ankaŭ okazigos grandan sensacion, saman, kiel sur la tero. En la
ĉielo,
evidente, estas m-m-multaj spiritoj, kiuj ankoraŭ n-n-neniam vidis tiun
raraĵon, kiel honesta kardinalo. Kiel estas sciate, spiritoj tre ŝatas
ĉion
novan...
-De kie vi tion scias? - aŭdiĝis
voĉo de
d-ro Rikardo, kiu entenis preskaŭ nekaŝitan malkontenton.
-El Sankta Skribo, mia kara
sinjoro. Laŭ
Evangelio eĉ plej respektinda spirito preferas k-k-kapricajn aliancojn.
Honesto
kaj kardinalo, laŭ mia opinio, estas tre bizara konekso, kiu havas same
malagrablan guston, kiel salikoko kaj glicirizo... Aĥ, sinjoro Martini
kaj
sinjorino Bolo! Kiel estas bone post pluvo, ĉu ne? Ĉu vi ankaŭ
aŭskultis
n-n-novan Savonarola [12]?
Martini rapide turniĝis. Ojstro
kun cigaro
en la buŝo kaj kun forceja floro en la butontruo, etendis al li sian
sveltan
manon kovritan per glacea ganto. Nun, kiam la suno gaje lumigis liajn
elegantajn ŝuojn kaj ridetantan vizaĝon, li ŝajnis al Martini ne tiel
malbela,
sed pli malmodesta ol kutime. Ili manpremis: unu afable, la alia fiere. Tiun
minuton Rikardo ekkriis: - Sinjorino
Bolo svenas!
Laŭ vizaĝo de Gemo, sur kiu kuŝis
ombro de
la ĉapelo, etendiĝis paleco kaj rubandoj, kunligitaj ĉe la gorĝo,
pulsis takte
de batado de la koro.
-Mi veturos hejmen, - diris ŝi per
malforta
voĉo.
Oni alvokis ĉaron kaj Martini
eksidis kune
kun Gemo por akompani ŝin ĝis ŝia domo. Ojstro ordigante ŝian kapoton,
kiu
pendiĝis sur rado, ekrigardis fikse Gemon, post kio Martini rimarkis,
ke ŝi
retiriĝis de Ojstro kun terura mieno.
-Kio okazis kun vi? - demandis li
angle,
post ilia forveturo. - Kion diris al vi tiu kanajlo?
-Nenion, Cezaro. Tio ne estas lia
kulpo..
Mi ektimis.
-Kion vi ektimis?
-Jes!.. Al mi ekŝajnis, ke...
Gemo mankovris la okulojn kaj
Martini
atendis ŝian rekonsciiĝon. Finfine ŝia vizaĝo reiĝis naturkolora.
-Vi estis tute prava, - turniĝinte
al li,
diris Gemo per sia kutima voĉo, - malbone kaj senutile rigardi la
teruran
pasintecon. Tio ĉi tre nervozigas kaj provokas neeblan imagon. NENIAM
parolu ni
pri tio, Cezaro, alie mi komencos serĉi fantastan similecon kun Arturo
en ĉiu
ajn. Tio ĉi estas kvazaŭ halucino aŭ koŝmaro aperinta dum taglumo.
Ĝuste tiam,
kiam tiu malaminda dando proksimiĝis al ni, ŝajnis al mi, ke li estas
Arturo.