Parto II, Ĉapitro 3
OJSTRO
VERKAS PAMFLETOJN
Ojstro prenis domon situantan post Roma pordego
najbare de loĝejo de Zito. Evidente li estis sibarito, ĉar meblaro tiea
kvankam ne estis tro luksa, sed ĉiu ĝia detalaĵo indikis fajnan kaj
fantazian guston de la mastro, kio tre mirigis Galli kaj Rikardon. En
la homo travivinta kelkajn jarojn ĉe bordoj de Amazono ili supozis vidi
pli simplajn kutimojn, tial ili estis konfuzitaj pro liaj multekostaj
kravatoj, pluraj ŝuoj kaj multenombraj freŝaj florbukedoj starantaj sur
lia skribtablo. Tamen entute ili amikiĝis. Ojstro afable kaj volonte
gastigis kamaradojn, precipe la membrojn de loka filio de Mazzini
partio. Tamen Gemo evidente estis escepto el tiu ĉi regulo, ĉar li
antipatiis ŝin post ilia unua renkonto kaj ĉiel evitis la novajn, du aŭ
tri fojojn li eĉ estis malĝentila dum iliaj interparoladoj, kio tre
malĝojigis Martini. Ĝenerale Ojstro kaj Martini ekde komence malplaĉis
unu al la alia; ambaŭ havis absolute malsamajn temperamentojn, sekve
ili sentis reciprokan malŝaton. Baldaŭ malŝato de Martini transformiĝis
en malamo.
-Min malmulte interesas tio, kiel li rilatas al mi,
- diris iufoje al Gemo galhumora Martini. - Mi mem lin malamas, sed mi
ne povas trankvile rigardi, kiel li kondutas rilate al vi. Mi volus
venĝi al li ofendon, sed mi timas aperon de skandalo, ĉar ni mem lin
invitis.
-Ne koleru, Cezaro. Havu tio neniun konsekvencon.
Des pli, ke mi mem ankaŭ kulpas samkiel Ojstro.
-Kio estas via kulpo?
-Ĉar mi kaŭzis lian malŝaton al mi. Dum nia unua
renkonto en domo de Grassini mi diris unu kruelaĵon.
-Ĉu VI diris kruelaĵon? Mi ne kredas tion, madono!
-Certe tio okazis senintence kaj mi tre malĝojiĝis.
Mi diris, ke estas malnoble moki kriptulojn, el kio li mise konjektis,
ke temis pri li mem. Mi neniam rigardis lin kriptulo, ja lia korpo ne
estas tro deformita.
-Certe ne. Nur unu lia ŝultro estas pli alta ol la
alia kaj la maldekstra brako estas sufiĉe difektita, sed entute li ne
estas ĝibulo kaj kurbakrura. Li iomete lametas, tamen tio ne meritas
diskuton.
-Tiel aŭ aliel li ektremis kaj blankiĝis. Sendube
tio ĉi estis mia terura sentakteco, tamen estas strange, ke li estas
tia sentema. Evidente li ofte suferis pro samaj kruelaj ŝercoj.
-Estas pli facile imagi, kiel li mem ŝercas pri
aliaj personoj. Lia ena brutalaĵo estas kaŝita sub eksteraj
fajnaj manieroj, kio laŭ mi estas abomena.
-Ne, Cezaro, vi estas maljusta. Mi ankaŭ malŝatas
Rivarezon, sed pro kio vi pliigas liajn mankojn? Efektive lia afekta
maniero de konduto iom ĉagrenas, sed ĝin probable rezultigis dorloto.
Ankaŭ mi opinias, ke permanenta spriteco multe lacigas. Tamen oni ne
vidas iun lian malbonan celon.
-Kion li celas mi ne scias, sed la homo, kiu ĉion
ridindigas, nepre havas iun malpuraĵon. Malagrable estis aŭskulti lian
mokon pri lastaj reformoj en Romo, kiun li eldiris en domo de Fabrizi.
Ŝajne li ĉie ŝercas kovardan motivon.
Gemo suspiris. - Ĉi-rilate mi konsentas kun
li, sed ne kun vi, - diris ŝi. - Vi ĉiuj facile iluziiĝas kaj
emas pensi, ke okupinta la papan tronon bonanima mezaĝa sinjoro
baldaŭ malfermos pordojn de prizonoj, benos ĉiujn ĉirkaŭe kaj sekve
post proksimume tri monatoj venos la ora jarcento. Vi kvazaŭ ne
kapablas vidi, ke papo ne povas enradikigi justecon ĉie. Kaj bazo
troviĝas ne en agoj de tiu aŭ alia persono, sed en malvera principo.
-Kiu malvera principo? Ĉu sekulara potenco de
papo?
-Ne. Tio ĉi estas apartaĵo de ĝenerala iluzio. Ne
estas aprobinda rajto de sola homo iun akuzi aŭ indulgi. Sur tiu ĉi
falsa fundamento ne eblas konstrui homajn interrilatojn.
Martini levis siajn brakojn. - Indulgu min, madono!
- diris li ridante. - Tiujn ĉi paradoksojn mi ne kapablas kompreni. Mi
povus veti, ke viaj prauloj en la deksepa jarcento estis anglaj
leveleroj [9]!
Krom tio mi venis hodiaŭ ne por disputi, sed por montri al vi jenan
manuskripton.
Martini elpoŝigis kelkajn paperfoliojn.
-Ĉu nova pamfleto?
-Ankoraŭ unu stultaĵo, kiun Rivarez prezentis al la
hieraŭa kunsido de nia komitato. Mi sentas, ke baldaŭ ni komencos
interbatiĝon.
-Kie troviĝas la demando? Honeste, Cezaro, mi
opinias, ke vi estas nun iom antaŭkonkluda. Rivarez ŝajne estas
malagrabla persono, sed ne stultulo.
-Ho, mi ne insistas, ke la pamfleto estas malsaĝa,
tamen pli bone legu vi ĝin mem.
En la pamfleto estis mokita tempesta entuziasmo,
kiun ankoraŭ okazigis en Italio la nova papo. Ĝi estis verkita en
drastaj kaj akuzaj esprimoj, samkiel ceteraj verkoj aperintaj el sub
plumo de Ojstro; kvankam lia stilo plene ne plaĉis al Gemo, sed
profundanime ŝi agnoskis justecon de lia kritiko.
-Mi entute konsentas kun vi, ke tiu ĉi skribaĵo
estas abomena, - diris ŝi, metinte la manuskripton sur tablon. -
Sed plej malbona estas tio, ke ĝi entenas nur veron!
-Gemo!
-Jes, efektive. Vi povas nomi lin glita angilo, sed
vero estas sur lia flanko. Vane admoni sin, ke la pamfleto ne trafas la
celon. Ĝi trafas!
-Ĉu vi proponas, ke ni presu ĝin?
-Aĥ! Tio ĉi estas malsama afero. Mi opinias, ke ĝia
nuna formo ne taŭgas por eldono. Ĝi povos ofendi kaj forpuŝi de ni
ĉiujn kaj do utiligos nenion. Se Rivarez ĝin iomete korektos kaj
forĵetos liajn personajn atakojn, tiam ĝi estos reale valora verko. Lia
politika kritiko estas tre fajna. Mi tute ne atendis, ke Rivarez tiel
bone verkas. Li eldiras ĝuste tion, kion ni ne kuraĝas diri.
Ekzemple artikolo, en kiu li komparas Italion kun ebriulo ploranta sur
ŝultro de ŝtelisto palpserĉanta ĝiajn poŝojn, estas simple admirinda!
-Gemo! Sed ĝi estas plej malbona en la tuta
pamfleto! Mi ne aprobas tian jelpadon pri ĉio kaj ĉiu.
-Mi ankaŭ. Sed tio ne gravas. Verkoj de Rivarez
havas malagrablan stilon kaj li mem estas antipatia persono, sed kiam
li skribas, ke nin iluzias solenaj procesioj, frataj brakumoj,
apelacioj al amo kaj paco, kion jezuitoj kaj sanfedistoj utiligos por
si mem, li estas milfoje prava. Mi domaĝas, ke mi ne partoprenis la
hieraŭan kunsidon de la komitato. Kion vi decidis finfine?
-Mi venis por diri al vi, ke oni petas vin viziti
Rivarezon kaj konvinki lin korekti la pamfleton.
-Viziti lin? Sed mi preskaŭ lin ne konas. Krome li
malamas min. Kial devas iri al li ĝuste mi anstataŭ iu alia?
-Simple tial, ke hodiaŭ ĉiuj estas okupitaj. Des
pli, ke vi estas plej rezonema el ni: vi evitos vanajn disputojn
kaj novan malpacon.
-Tion mi certe evitos. Bone, mi vizitos lin, se vi
tion decidis, sed mi avertas, ke sukceso estas dubinda.
-Mi estas certa, ke vi kapablas regi lin, se vi
provos. Diru al li, ke la komitato estas tre kontenta pri lia pamfleto
kiel literaturaĵo. Li tuj iĝos pli cedema pro tiu laŭdo, des pli, ke ĝi
estas perfekta vero.
* * *
Ojstro sidis ĉe skribtablo, kovrita de floroj kaj
filikoj, kaj senatente rigardis la plankon tenante en la manoj
disfalditan leteron. Vila ŝafhundo, kuŝinta ĉe liaj piedoj, levis sian
kapon kaj ekgraŭlis, kiam Gemo frapis ĉe la pordo. Ojstro rapide
stariĝis kaj ceremonie riverencis al la gastino. Lia vizaĝo tuj iĝis
kvazaŭ ŝtona kaj perdis ĉiun mienon.
-Vi estas tro afabla, - diris li senemocie. - Se min
oni sciigus, ke vi volas min vidi, mi tuj venus al vi.
Sentante, ke enanime li mallaŭdas ŝin, Gemo
senprokraste hastis ekspliki ŝian aferon. Ojstro reriverencis kaj
proksimigis al ŝi seĝon.
-Mi venis al vi laŭ komisio de la komitato,-
komencis ŝi. - En ĝi aperis malsamaj opinioj koncerne de via pamfleto.
-Mi tion supozis. - Li ekridetis kaj sidiĝis
vidalvide de ŝi, altirinte grandan vazon kun krizantemoj, por ŝirmi
sian vizaĝon de lumo.
-Tamen plimulto de membroj tre laŭdas la pamfleton
kiel literaturaĵo, sed ili trovas, ke ĝia nuna formo bezonas korekton.
Akreco de ĝia tono povos ofendi homojn, kies helpo kaj apogo estas tre
gravaj por la partio.
Ojstro eltiris krizantemon el la vazo kaj komencis
deŝiri unu post la alia ĝiajn blankajn petalojn. Hazarde rigardo de
Gemo falis sur lian dekstran manon kaj tuj malkvieta sento kaptis ŝin,
kvazaŭ antaŭe ŝi jam vidis saman gestadon.
-Kiel literaturaĵo mia pamfleto estas senvalora, -
diris li malvarmavoĉe, - do tiun opinion povus havi nur personoj nenion
komprenantaj en literaturo. Ĝia ofendeco estas ĝusta tia, kian mi celis
enmeti.
-Tio ĉi estas komprenebla. Sed nun temas pri tio, ke
viaj atakoj povos trafi malsamajn personojn.
Ojstro ŝultrotiris kaj dentopremis deŝiritan
petalon. - Laŭ mi, vi eraras, - diris li. - Mi nun metas jenan
demandon: por kio invitis min via komitato? Ŝajne por tio, ke mi moku
kaj senmaskigu jezuitojn. Tiun ĉi obligacion mi faras laŭ miaj kapabloj.
-Mi asertas, ke neniu dubas pri viaj kapabloj kaj
bonvolo. Tamen la komitato antaŭtimas, ke la liberala partio
skandaliĝos kaj ni perdos moralan apogon de laboristoj. Via pamfleto
atakas sanfedistojn, sed multaj legontoj konkludos, ke vi mencias la
eklezion mem kaj la novan papon, kion taktike la komitato juĝas nun
evitinda.
-Mi komencas kompreni. Kiam mi atakas tiujn
klerikojn, kun kiuj la partio nuntempe estas en malbonaj interrilatoj,
vi permesas al mi eldiri tutan veron. Sed kiam temas pri klerikoj, al
kiuj la komitato favoras, tiam "veron, kiel hundon, oni ĉiam forpuŝas
el domo, por ke la sankta patro povu sidi ĉe fajro kaj..." [10].
Jes, la bufono pravis, sed mi preferus esti kiu ajn, krom
stultulo. Certe, mi obeos decidon de la komitato, tamen endas
rimarkigi, ke ĝi vidas bagatelojn kaj ne vidas plej gravan:
m-m-monsignor [11]
M-m-montan-n-nelli.
-Montanelli? - ripetis Gemo. -Mi ne komprenas vin...
Ĉu vi mencias episkopon de Brisigelo [Brisighella]?
-Jes. La nova papo ĵus nomumis lin kardinalo. Jen
letero de mia amiko loĝanta ekster la limo. Ĉu vi volas aŭskulti, kion
li skribas?
-Ĉu ekster la limo de Papa ŝtato?
-Jes. Jen ĝia esenco.
Ojstro reprenis la leteron, kiu estis en liaj manoj,
kiam Gemo estis alvenanta, kaj komencis ĝin legi malfacile balbutante:
-Vi baldaŭ hav-v-vos p-p-plez-z-zuron renkonti unu el
n-n-iaj plej m-m-malamindaj malamikoj, k-kardinalon Lorenzo
Montanelli, episkopon de Brizigelo. Li..."
Ojstro ĉesigis legadon kaj minuton silentis. Poste
li ĝin daŭrigis pli malrapide, kun paŭzoj, sed sen balbutado: -
Li intencas viziti Toskanujon sekvan monaton kun paciga misio. Li
predikos komence en Florenco, kie li restos tri semajnojn, poste
li vizitos Sienon, Pison kaj tra Pistojo [Pistoja] atingos Romanjon
[Romagna]. Li ostentas, ke li aliĝis al liberaluloj en la
eklezio. Li estas persona amiko de papo kaj kardinalo Feretti. Dum
potenco de antaŭa papo Gregorio li falis en malfavoron, do li oficis ie
malproksime, ŝajne en Apeninoj. Nuntempe Montanelli prosperas. Reale li
obeas volon de jezuitoj, kiel ĉiu cetera sanfedisto. Lian nunan mision
ankaŭ sugestis jezuitoj. Li estas unu el plej elstaraj predikistoj de
la katolika eklezio kaj nocas eĉ pli ol Lambruĉini. Li celas kiel eble
pli daŭre entuziasmigi aplaŭdojn okaze de surtroniĝo de la nova papo,
ĝis kiam la Granda Duko subskribos dekreton preparatan de
jezuitaj agentoj. Esencon de tiu dekreto mi ne sukcesis malkovri. Ĉu
plene komprenas Montanelli celon de sia vojaĝo al Toskanujo aŭ li estas
simpla marioneto en manoj de jezuitoj, mi ne scias. Li estas aŭ tre
lerta fripono, aŭ tre granda azeno. Plej stranga estas tio, ke, laŭ mia
scio, Montanelli ne prenas koruptaĵojn kaj ne havas amatinon. Okazo
senekzempla!"
Ojstro demetis la leteron flanken, sidis rigardante
Gemon per duonfermitaj okuloj kaj atendis ŝian reakcion.
-Ĉu vi estas certa, ke via informanto korekte
sciigas la faktojn? - demandis ŝi post paŭzo.
-Koncerne de privata vivo de monsinjoro
M-m-montanelli, ne. Pri ĝi li mem ankaŭ ne estas certa. Ĉu vi rememoras
liajn vortojn "laŭ mia scio"?..
-Mi ne tion menciis, - malvarme Gemo lin
interrompis. - Min interesas informo pri misio de Montanelli.
-Ĉi-rilate mi plene fidas la korespondanton. Li
estas mia malnova amiko kaj kamarado ekde 1843. Nun lia posteno donas
al li esceptajn ŝancojn detale informiĝi pri samaj okazoj.
"Iu oficisto en Vatikano, - fulmetis penso en kapo
de Gemo. - Jen kiujn fontojn li havas! Cetere mi tion supozis".
-La letero estas privata, - daŭrigis Ojstro, - kaj
certe ĝian enhavon povas scii neniu, krom viaj komitatanoj.
-Tio ĉi estas komprenebla per si mem. Tamen
rediskutu ni pri la pamfleto. Ĉu mi rajtas diri al miaj kamaradoj, ke
vi konsentis korekti ĝin kaj moligi stilon, aŭ?..
-Kion vi opinias, sinjorino, pri tio, ke korekto
povas ne nur malpliigi akrecon de satiro, sed ankaŭ nuligi belecon de
la "literaturaĵo"?
-Vi interesiĝas pri mia persona opinio, sed mi venis
ĉi tien de nomo de la komitato.
Li enpoŝigis la leteron kaj fikse ekrigardis ŝin
kliniĝinte antaŭen, samtempe lia mieno tute ŝanĝiĝis.
-El tio sekvas, ke vi ne dividas vidpunkton de la
komitato, ĉu ne?
-Se vi volas scii, kion mi pensas persone, bonvolu:
mi ne konsentas kun plimulto de ambaŭ punktoj. Mi ne admiras la
pamfleton kiel literaturaĵo, sed mi trovas, ke ĝi vere prezentas
faktojn kaj helpos al ni realigi taktikajn taskojn.
-Bonvolu ĝustigi.
-Mi absolute konsentas kun vi pri tio, ke Italio
strebas al migraj fajreroj kaj nuna entuziasmo alkondukos ĝin en
senfundan ŝlimejon. Al mi plaĉus, se tiu ĉi ideo estus eldirita senkaŝe
kaj brave, kun risko ofendi kaj depuŝi kelkajn niajn aliancanojn. Sed
kiel membrino de nia societo, kies plimulto opinias malsame, mi ne
rajtas persisti en sia persona opinio. Kaj kompreneble mi ankaŭ
rigardas, ke endas paroli senpartie kaj kviete, sed ne tiel, kiel en la
pamfleto.
-Ĉu vi povas atendi unu minuton, kiam mi estos
rigardanta la manuskripton?
Li prenis sian verkon, relegis ĝin de komence ĝis
fino kaj malkontente kuntiris la brovojn: - Jes, vi perfekte pravas. Ĝi
similas burleskan skeĉon, sed ne politikan satiron. Tamen, kion ja
necesas fari? Se mi verkos afable, tiam publiko tion ne komprenos. Se
forestos malico, tiam oni trovos enuon.
-Ĉu eble ŝajnas al vi, ke troa malico ankaŭ enuigas?
Li ĵetis akran, rapidan rigardon en ŝin kaj
ekridegis: - vi, sinjorino, ŝajne apartenas al tiu terura kategorio de
homoj, kiuj ĉiam pravas! Se mi ne sukcesos kontraŭstari al tento kaj
verkos malice, do mi iĝos same enua, kiel sinjorino Grassini. Ĉu ne?
Ho, ĉielo! Kia fato! Bonvolu ne falti la frunton. Mi scias, ke mi ne
plaĉas al vi, tial mi revenas al la afero. Situacio sekve estas tia. Se
mi forĵetos miajn personajn atakojn kaj restigos nur esencon mem,
tiam la komitato bedaŭros, ke ne povos eldoni la pamfleton sub sia
respondeco; se mi korektos veron kaj atakos nur
kelkajn malamikojn de la partio, la komitato laŭdos mian verkon, sed ni
scios, ke ĝi ne taŭgos por eldono. Demando estos simple
metafizika. Kio estas pli bona: sen merito trafi gazetaron aŭ male kun
merito resti sen eldono? Kion vi rezonas ĉi-rilate, sinjorino?
-Mi ne pensas, ke alternativo estas ĝuste tia. Se vi
ne mencios konkretajn personojn, la komitato konsentos eldoni la
pamfleton, malgraŭ kontestoj de kelkaj komitatanoj. Ŝajnas al mi, ke ĝi
estos utila. Sed vi devas moligi ĝian tonon. Se ni donas al
legantoj tiun pilolon, do ne necesas detimigi ilin de komence per
akreco de formo.
Ojstro ŝultrotiris kaj humile suspiris: - Mi
obeas, sinjorino, sed kun unu kondiĉo. Hodiaŭ vi senrajtigas mian
mokon, sed dum baldaŭa estonto mi ĝin uzos. Kiam lia eminenco, la
senpeka kardinalo venos Florencon, tiam nek vi, nek via komitato ne
malpermesu al mi ridindigi. Tio ĉi estas mia rajto!
Li parolis en sia neglekta kaj malvarma maniero,
samtempe li eltiris krizantemojn el vazo kaj ĉirkaŭrigardis tra lumo
iliajn duondiafanajn petalojn. "Kiel tremas lia mano! - pensis Gemo
vidante florojn, kiuj vibris. Ĉu li emas drinki?"
-Pri tio bonvolu interparoli kun ceteraj
komitatanoj, - diris ŝi ekstariĝante. - Mi nun ne povas antaŭdiveni
ties decidon.
-Kaj kiel decidus vi mem? - li ankaŭ stariĝis
alpremante florojn al la vizaĝo.
Gemo hezitis. Demando konfuzis ŝin kaj refreŝigis
oldajn tristajn asociojn.
-Mi apenaŭ scias, - diris ŝi finfine. - Antaŭ multaj
jaroj mi ofte aŭdis nomon de monsinjoro Montanelli. Li tiam estis
kanoniko kaj rektoro de teologia seminario en urbo, en kiu mi loĝis.
Pri li multon al mi rakontis unu... homo, kiu konis lin tre intime. Mi
neniam aŭdis pri Montanelli ion malbonan kaj rigardis lin rimarkinda
persono. Tamen tio estis tre delonge kaj post tiam li povis ŝanĝiĝi.
Senkontrola potenco perversigas multajn homojn.
Ojstro forigis la florbukedon de sia vizaĝo kaj
levis la kapon . Rigardante rekte ŝiajn okulojn, li diris: - Ĉiuokaze,
se monsinjoro Montanelli mem ne estas fripono, do li estas marioneto en
manoj de friponoj. Por mi mem kaj por miaj eksterlandaj amikoj tio
egalas. Ŝtono kuŝanta sur vojo povas havi plej bonajn intencojn, sed
ĝin endas forigi... Permesu, sinjorino, asisti al vi vestiĝi. -
Li ekkariljonis, lametante aliris al la pordo kaj malfermis ĝin. - Tio
ĉi estis tre afable de via flanko, sinjorino, ke vi vizitis min. Ĉu
elvoki veturilon por vi?.. Ne? Ĝis revido, tiam! Biankjo, bonvolu
akompani la sinjorinon.
Gemo eliris surstraten kun maltrankviligantaj
pensoj. "Miaj eksterlandaj amikoj", kiuj ili estas? Helpe de kiuj
rimedoj li intencas forigi la ŝtonon de vojo? Ĉu nur helpe de satiro,
do kial liaj okuloj estis tiaj minacaj?