Parto II, Ĉapitro 11
OJSTRO
KVAZAŬ PILGRIMAS EN BRISIGELON
-Ĉu mi p-p-povas renkonti lin ie en montaro?
Brisigelo
[Brisighella] estas danĝera loko por mi.
-Ĉiu spano de grundo en Romanjo estas riska por vi,
sed nun Brisigelo estas plej taŭga loko por vi ol iu alia.
-Kial?
-Mi diros al vi post minuto... Ne turnu vian vizaĝon
al tiu viro en blua jako: li estas danĝera persono... Jes, ŝtormo estis
terura. Mi ion saman ne povas rememori. Multaj vitejoj ruiniĝis!
Ojstro metis la brakojn sur la tablon kaj mallevis
sian kapon super ili, kiel tre laca aŭ ebria homo. Ĉirkaŭrigardinte
rapide la ĉambron "danĝera persono" en blua jako ekvidis nur du
kamparanojn konversaciantajn pri rikolto, apud kiuj staris botelo da
vino, kaj dormeman montanon, mallevintan sian kapon. Similan scenon oni
povis vidi ofte en tavernoj de malgrandaj vilaĝoj, samaj kiel Marradi,
tial la posedanto de blua jako decidis probable, ke nenion interesan li
aŭdos ĉi tie, eltrinkis sian vinon kaj translokiĝis en apudan ĉambron.
Apoginte sin sur butiktablon li malenergie ekbabilis kun mastro kaj
fojfoje rigardis tra la malfermitan pordon tien, kie sidis la triopo.
La kamparanoj same drinkis vinon kaj interparolis pri vetero en la loka
dialekto kaj Ojstro ronkis samkiel homo, kies konscienco estas pura.
Fine la spiono konvinkiĝis, ke en la taverno nenio
grava okazas, pro kio li perdus sian tempon. Li kvitiĝis kaj per
malrapida irmaniero ekpromenis laŭ mallarĝa strato.
Ojstro levis la kapon, oscedis, erektis kaj ekfrotis
siajn okulojn per maniko de tola bluzo.
-Bona kaŝobservado estas ĉi tie, - diris li,
elpoŝigis faldeblan tranĉilon kaj detranĉis panpecon de bulkego kuŝanta
sur la tablo. - Ĉu multe oni vin ĝenas, Mikelo [Michele]?
-Pli malbone ol moskitoj aŭguste. Eĉ minuton ni ne
estas en paco. Ĉie, kien ni venas, estas spionoj. Eĉ en montaro, kie
antaŭe ilin oni ne vidis, nuntempe ni fojfoje trafas grupojn el
tri-kvar spionoj... Ĉu vere, Gino? Tial ni aranĝis vian rendevuon kun
Domenikino [Domenichino] en la urbo.
-Jes, sed kial ĝuste en Brisigelo? Ja en apudlimaj
urboj ĉiam estas multaj spionoj.
-Brisigelo plej taŭgas por tio. Ĝin nun plenigis
pluraj pilgrimuloj venintaj tien el diversaj partoj de la lando.
-Sed ĝia situo ne estas tro oportuna.
-Ĝi situas proksime de vojo al Romo kaj multaj
pilgrimuloj antaŭ Pasko devojiĝas por aŭskulti tie meson.
-Mi ne s-s-sciis, ke en Brisigelo troviĝas io
vidinda.
Tie servas la kardinalo. Ĉu vi memoras, ke li
vizitis Florencon oktobre de la pasinta jaro? Tiu estis loka kardinalo
Montanelli. Oni diras, ke li tie okazigis grandan sensacion.
-Povas esti, sed mi ne aŭskultas predikojn.
-Bone, li havas reputacion por esti sanktulo.
-Per kio li atingis tion?
-Mi ne scias. Mi supozas, ke eble li disdonas tutan
enspezon kaj vivas samkiel simpla paroĥa pastoro je kvarcent aŭ
kvincent eskudoj jare.
-Krome, - enkojniĝis konversacion tiu, kiun oni
nomis Gino, - la kardinalo ne nur disdonas monon, sed li ankaŭ multan
tempon pasigas kune kun malriĉuloj, zorgas, ke malsanulojn oni bone
flegis kaj de mateno ĝis vespero akceptas iliajn plendojn kaj petojn.
Samkiel vi, Mikelo, mi ne ŝatas sacerdotojn, sed monsinjoro Montanelli
tute ne similas ceterajn kardinalojn.
-Ho, mi pensas, ke li estas pli malsaĝulo ol
fripono! - diris Mikelo. - Sed ĉiuokaze lin la popolo adoras kaj
lastatempe pilgrimuloj preferas viziti Brisigelon speciale por ricevi
lian benon. Domenikino intencas iri tien kiel kolportisto kun korbo da
malkaraj krucoj kaj rozarioj. Homoj volonte aĉetas tiujn aĵojn kaj
petas la kardinalon tuŝi ilin. Poste ilin gepatroj pendas sur koloj de
siaj infanoj, por gardi de envulto.
-Atendu minuton. Ĉu mi ankaŭ d-d-devas iri kiel
pilgrimulo? Mia nuna k-k-kamuflaĵo plaĉas al mi, sed mi s-s-scias, ke
ĝi ne taŭgas por vizito en Brisigelon, ĉar nin kune oni vidis ĉi tie.
Se mi estos kaptita tio ĉi iĝos evidente k-k-konviktaĵo kontraŭ vi.
-Neniu vin kaptos. Ni havas taŭgan kostumon,
pasporton kaj ĉion necesan por vi.
-Kies kostumon vi havas?
-De unu olda hispana pilgrimulo - pentanta bandito.
Pasintjare en Ankono li malsaniĝis kaj unu el niaj kamaradoj pro
kompato enigis lin sur sian kargoŝipon kaj poste eligis en Venecion,
kie tiu havis amikojn. Danke li disponigis siajn dokumentojn kaj
veston. Nun ili taŭgas por vi.
-Pentanta b-b-bandito? Kiel rigardos tion ĉi polico?
-Ho, ĉi-rilate ĉio estas en ordo. La oldulo plenumis
la punon en galero antaŭ kelkaj jaroj kaj de tiam pilgrimadas laŭ
Jerusalemo kaj aliaj sanktaj lokoj por savi sian animon. Li murdis sian
filon erare, anstataŭ iu alia, tial li rimorsis kaj mem informis
policon pri tio ĉi.
-Ĉi li reale estas maljuna?
-Jes, sed grizharaj barbo kaj peruko igos vin
maljuna ankaŭ, des pli, ke ceteraj antaŭsignoj plene estas komunaj kun
li. Li estas eksa soldato kaj same lamas, sur lia vizaĝo estas cikatro
simila la vian, nacie li estas hispano, tial vi sukcesos interparoli
hispane kun liaj samlandanoj laŭbezone.
-Kie mi renkontos Domenikinon?
-Aliĝu vi al pilgrimuloj sur vojkruciĝo, kiun ni
indikos al vi sur mapo, kaj diru al ili, ke vi perdis necesan vojon en
montaro. En la urbo vi iru komune kun homamaso al la merkata placo
situanta kontraŭe de la kardinala palaco.
-Ho, sekve li l-l-loĝas en la palaco malgraŭ sia
sankteco, ĉu ne?
-Li loĝas en alo de la konstruaĵo, en la resta parto
li aranĝis hospitalon... Kiam li eliros kaj komencos beni pilgrimulojn,
tiam aperos Domenikino kune kun sia korbo kaj diros al vi: "Ĉu vi estas
pilgrimulo, patro?". Vi devas tiel respondi al li: "Mi estas mizera
pekulo". Poste li metos la korbon teren kaj viŝos sian vizaĝon per
maniko. Vi proponos al li ses soldojn pro rozario.
-Tio ĉi taŭgas, sed kie ni interparolos detalojn?
-Ene de homamaso aŭskultonta la kardinalon, li
sukcesos sciigi al vi novan lokon por rendevuo. Jenon ni planas. Se tio
ĉi ne plaĉas al vi, ni ankoraŭ sukcesos informi Domenikinon pri ŝanĝoj
de la plano.
-Ne, ĝi estas bona. Sed faru tiel, ke la barbo kaj
la peruko aspektu nature.
* * *
-Ĉu vi estas pilgrimulo, patro?
Ojstro, sidanta sur ŝtuparo de la kardinala palaco,
levis sian grizharan, hirtan kapon kaj per raŭka, tremanta voĉo diris
la pasvorton kun aŭdebla fremda akcento. Domenikino metis la korbon kun
krucoj kaj rozarioj sur la ŝtuparon. Neniu el amaso de kamparanoj kaj
pilgrimuloj plenigintaj la merkatan placon atentis ilin, sed por ĉiu
okazo ili komencis interparoli pri bagateloj. Domenikino parolis en sia
loka dialekto kaj Ojstro en miksaĵo el la itala kaj la hispana lingvoj.
-Monsinjoro! Monsinjoro eliras! - ekkriis homoj
starantaj ĉe la pordo. - Depaŝu! Liberigu la vojon!
Ojstro kaj Domenikino ekstaris.
-Prenu, patro, jenon, - diris Domenikino kaj metis
en manon de Ojstro malgrandan amuleton envolvitan en papero, - kaj
preĝu pro mi, kiam vi estos en Romo.
Ojstro metis ĝin en ĉebruston kaj turniĝinte
ekrigardis la kardinalon, kiu en violkolora sutano kaj skarlata ĉapeto
staris sur la alta ŝtupo kaj benis la popolon.
Montanelli malrapide discendiĝis laŭ la ŝtuparo kaj
alvenintoj ĉirkaŭigis lin penante kisi lian manon. Multaj homoj
ekgenuis kaj alpremis lian sutanon al siaj lipoj, kiam li estis
preteriranta.
-Estu en paco, miaj infanoj!
Aŭdinte tiun ĉi puran, arĝentitan voĉon Ojstro tuj
klinis sian kapon kaj grizaj haroj kovris lian vizaĝon. Domenikino
ekvidis, ke lia bastono tremas kaj aprobe ekpensis, ke Ojstro estas
lerta aktoro.
Virino staranta apude kliniĝis kaj prenis sian
infanon de sur ŝtuparo.
-Iru ni, Ĉeko [Cecco], diris ŝi, - monsinjoro benos
vin, samkiel Kristo benis infanojn.
Ojstro movis unu paŝon antaŭen kaj haltis. Ho, tio
estas netolerebla. Ĉiuj fremdaj homoj - pilgrimuloj kaj montanoj -
rajtas proksimiĝi al li kaj interparoli... Li tuŝas permane ties
infanojn. Povas esti iun vilaĝan knabon li nomas "carino", samkiel li
nomis iam...
Ojstro residiĝis sur la ŝtuparon kaj deturniĝis, ĉar
li ne povis plu rigardi. Se li povus kaŝi sin en ia angulo kaj ŝtopi
siajn orelojn, por ne aŭdi sonojn de tiu ĉi voĉo! Efektive neniu viro
sukcesus elteni tion ĉi, ja troviĝi tiel proksime de li, ke oni povas
tuŝi lian karan manon...
-Ĉu vi volas eniri en ejon, mia amiko? - la milda
voĉo diris. - Mi vidas, ke vi tremas pro malvarmo.
-Koro de Ojstro svenis. Minuton li nenion sentis
krom premantan sangan tension, kiu ŝajne estis preta disŝiri lian
bruston, poste ĝia premado malstreĉiĝis kaj per varma ondo
plenigis la tutan korpon. Li levis sian kapon. La seriozaj, profundaj
okuloj fikse rigardis lin desupre kun kompato sur la vizaĝo.
-Demoviĝu iomete, amikoj, - diris Montanelli al
homamaso, - mi volas interparoli kun li.
Pilgrimuloj malrapide demoviĝis interflustrante kaj
Ojstro, sidanta senmove kun la premitaj lipoj kaj la malleviĝintaj
okuloj, eksentis ĝentilan tuŝon de mano de Montanelli.
-Ĉu vi spertas grandan malfeliĉon? Ĉu povas mi helpi
al vi iel?
Ojstro balancis la kapon silente.
-Ĉu vi estas pilgrimulo?
-Mi estas mizera pekulo.
Hazarda simileco de la demando metita de Montanelli
kaj la pasvorto estis maldika savodona ŝalmo, kiun Ojstro kaptis
malespere, tial li respondis aŭtomate. Li retremis sub mola premo de la
mano, kiu bruligis lian ŝultron.
La kardinalo plu kliniĝis.
-Ĉu eble vi volas interparoli kun mi vidalvide? Se
mi kapablas iel helpi al vi...
Ojstro unuefoje ekrigardis rekte okulojn de
Montanelli. Memkontrolo revenadis lin.
-Ne, tio estas senutila kaj senespera, - diris li.
Polica oficiro elstariĝis el homamasiĝo.
-Pardonu mian enmiksiĝon, via eminenco. Mi opinias,
ke la oldulo iomete freneziĝis. Li estas sendanĝera, liaj dokumentoj
estas en ordo, tial ni indiferentas al li. Li estis punita en galero
pro granda krimo kaj nun li pentas.
-Pro granda krimo, - ripetis Ojstro kaj rebalancis
la kapon malrapide.
-Dankon, kapitano. Estu afabla kaj demoviĝu iomete,
mi petas... Amiko mia, espero ne forlasas la homon, kiu sincere
pentas. Ĉu vi povas viziti min hodiaŭ vespere?
-Ĉu estas preta via eminenco gastigi viron, kiu
kulpas pri morto de lia propra filo?
La demando estas metita preskaŭ provoke, tial
Montanelli ektremis kaj premiĝis kvazaŭ pro frida vento.
-Dio malpermesas al mi kondamni vin, malgraŭ via
kulpeco! - diris li solene. - Laŭ li, ni ĉiuj estas pekuloj kaj nia
virto similas aĉan ĉifonon. Se vi vizitos min, do mi akceptos vin tiel,
kiel mi preĝas akcepti min, kiam unu tagon li akceptos min.
Ojstro etendis la brakojn supren kun pasia gesto.
-Aŭskultu, - diris li, - kaj vi ankaŭ
aŭskultu, kristanoj! Se viro mortigis sian solan filon, kiu amis
kaj konfidis lin, estis karno de lia karno kaj osto de lia osto; se tiu
viro trompe kaj mensoge enigis lin en danĝeron, ĉu rajtas tiu homo
esperi ion sur la tero kaj en la ĉielo? Mi konfesis mian pekon antaŭ
dio kaj homo. Mi suferis pro puno, kiun homoj responsigis sur min kaj
poste restigis min en paco. Sed kiam dio diros: "Sufiĉas"? Kies beno
formetos lian damnon de mia animo? Kiu absolvo plene forigos mian pekon?
Venis morta silento kaj homoj, rigardantaj
Montanelli, ekvidis, ke tremas la kruco sur lia brusto. Fine li levis
la okulojn kaj benis ĉiujn per la tremanta mano:
-Nia dio estas korfavora! Metu viajn ŝarĝojn antaŭ
lia trono, ĉar oni skribis jene: "Rompiĝintan kaj penteman koron ne
malestimu".
Li turniĝis kaj ekpaŝis laŭ la merkata placo. Li
ofte haltis por interparoli kun iu aŭ preni ies infanon en siaj brakoj.
Vespere Ojstro laŭ teksto skribita sur papero, en
kiu oni metis la amuleton, startis al loko de kunsido. Tio estis domo
de tiea kuracisto, aktiva membro de la "sekto". Multaj konspirantoj jam
alvenis kaj ties admiro okaze de ĉeesto de Ojstro donis al li kroman
pruvon de lia populareco de gvidanto, kiun li bezonis.
-Ni ĝojas revidi vin, - diris la kuracisto, - sed ni
ĝojos plie, kiam vi forveturos. Via alveno estas tre riska kaj mi
oponis la planon. Ĉu vi estas certa, ke neniu polica rato vidis
vin hodiaŭ sur la placo?
-Ho, certe ili m-m-min vidis, sed ne r-r-rekonis.
Domenikino ĉion bone aranĝis. Sed kie li? Mi lin ne vidas.
-Li ankoraŭ ne venis. Ĉu ĉio pasis glate? Ĉu la
kardinalo benis vin?
-Kardinala beno! Tio ĉi estas bagatelo! - aŭdiĝis
voĉo de eniranta Domenikino ĉe la pordo. - Rivarez, vi estas plena de
surprizoj, kiel kristnaska kuko. Per kiuj ceteraj talentoj vi ankoraŭ
mirigos nin?
-Pri kio vi parolas? - apatie demandis Ojstro
kuŝanta sur sofo kaj fumanta cigaron; sur li estis vesto de la
pilgrimulo, sed la barbo kaj la peruko jam estis demetitaj.
-Mi eĉ ne supozis, ke vi estas tia talenta aktoro.
Mi neniam ĝis nun vidis iun saman superban scenon! Lia eminenco apenaŭ
ne ekploris pro viaj vortoj.
-Kiel tio okazis? Rakontu, Rivarez.
Ojstro tiris la ŝultrojn. Li ne estis parolema tiun
vesperon, tial la ĉeestantoj kompreninte, ke nenion interesan li
eldonos, ekpetis la samon de Domenikino. Kiam tiu finis raporti pri la
sceno okazinta matene sur la merkata placo, unu juna laboristo, kiu ne
ridis, samkiel la aliaj, abrupte diris: - Certe vi tre
lerte ludis vian rolon, sed mi vidas nenian utilon de tio ĉi por iu ajn.
-Jen kia utilo, - respondis Ojstro. - Mi nun povas
iri ĉien kaj fari ĉion laŭ mia volo en tiu ĉi distrikto, ja neniu
suspektos min. Morgaŭ la tuta urbo scios pri hodiaŭa okazo, tial
spionoj, kiuj trafos min estos pensantaj tiel: "Tiu estas freneza Diego
konfesinta sian pekon sur la placo". Sendube tio ĉi estas grava
avantaĝo.
-Jes, mi konsentas. Sed estus pli bone realigi ĉion
ĉi alie, sen mistifo de la kardinalo. Li estas tre bona homo kaj ne
meritas saman trukon!
-Al mi ankaŭ li ŝajnis honesta persono, - apatie
konfirmis Ojstro.
-Sensencaĵo, Sandro! Ni bezonas neniujn kardinalojn
ĉi tie, - diris Domenikino. - Se monsinjoro Montanelli prenus postenon
en Romo, kiun oni proponis al li, Rivarez ne estus devigita mistifi lin.
-Li ne prenis la postenon, ĉar ne volis lasi sian
laboron ĉi tie.
-Pli eventuala kaŭzo estas tio, ke li timas
venenadon de agentoj de Lambruĉini tie. Li scias pri ties malkontento,
tial li preferas resti en nia malgranda truo, kiun eĉ dio forgesis. Ĉu
vi same opinias, Rivarez?
Ojstro faris el fumo ringojn. - Ĉu eble ĉion
k-k-kaŭzas rompita kaj pentanta koro? - diris li observante
fumoringojn. - Nun, sinjoroj, faru ni aferon.
La alvenintoj komencis detale diskuti variajn
planojn de kontrabanda trasportado kaj stakado de pafilaro. Ojstro
aŭskultis ĉiujn atente kaj, se proponoj estis nepripensitaj aŭ informoj
malĝustaj, korektis diskutantojn per abruptaj replikoj. Post kiam ĉiuj
eldiris siajn opiniojn, li metis kelkajn valorajn proponojn, plimulto
de kiuj estis akceptitaj senkondiĉe. La kunsido finiĝis. Ankaŭ ili
decidis ĝis bonorda reveno de Ojstro en Toskanujon ne kunveni
ĉiuvespere, por ne altiri atenton de polico.
Post la deka ĉiuj disiris. La kuracisto, Ojstro kaj
Domenikino restis por diskuti specialajn taskojn. Longa kaj varma
interdisputo daŭris plu. Finfine Domenikino ekrigardis la horloĝon: -
Jam estas duono antaŭ noktomezo. Necesas foriri, alie ni trafos noktan
patrolon.
-Kiam ĝi pasos? - demandis Ojstro.
-Ĉirkaŭ la dekdua. Mi volus atingi mian hejmon ĝis
tiam. Bonan nokton, Ĝordano [Giordani]! Iru ni kune, Rivarez!
-Ne, estas pli sendanĝere disiri po unu. Kie ni
revidos?
-Jes, en Kastelo de Bolonjo [Castel Bolognese]. Mi
nun ne scias, kiel mi aspektos tie, sed la pasvorto estas konata al vi.
Ĉu vi morgaŭ forlasos la urbon?
Ojstro surmetadis antaŭ spegulo la barbon kaj la
perukon.
-Morgaŭ matene kune kun pilgrimuloj. Postmorgaŭ mi
kvazaŭ malsaniĝos kaj restos kuŝi en kabano de paŝtistoj. De tie mi
pasos rekte trans la montaro kaj atingos Kastelon de Bolonjo pli frue
ol vi. Bonan nokton!
Je la dekdua, kiam horloĝo sur sonorilejo de la
katedralo sonoris, Ojstro proksimiĝis al la pordo de granda ŝedo, en
kiu oni aranĝis pensionon por pilgrimuloj. Sur planko kuŝis
diversformaj figuroj, aŭdiĝis laŭta ronkado, tiea prema aero estis
preskaŭ netolerebla. Ojstro kun abomeno ektremis kaj retiriĝis. Ĉi tie
li ne sukcesus ekdormi! Pli bone li serĉos iun fojnamason, kiu pli
taŭgos por pura kaj kvieta dormado.
Estis glora nokto kaj la plena luno brilis en la
pura ĉielo. Ojstro sencele vagis laŭ stratoj kaj kun amareco
rememoradis la matenan scenon. Kiel li nun domaĝis, ke konsentis
renkonti kun Domenikino en Brisigelo! Se li komence deklarus, ke la
plano estas tre danĝera, ili elektus alian taŭgan lokon, kaj tiam li
kaj Montanelli ne spertus la okazintan, sensencan farson.
Kiel padre ŝanĝiĝis! Kvankam lia voĉo estas sama,
kiel antaŭe, kiam li nomis min carino...
En mala angulo de la strato aperis lanterno de nokta
gardisto, tial Ojstro devojiĝis en kurban strateton. Post kelkaj paŝoj
li venis la katedralan placon, ĉe la maldekstra alo de la episkopa
palaco. La placo estis tute malplena kaj ĝin lumigis la luno. Ojstro
rimarkis, ke unu pordo de la katedralo estas malfermita, kiun evidente
forgesis ŝlosi sakristiano, ja mesoj tiun tempon ne okazas. Ĉu povas
esti, eniri tien kaj dormi sur benko, anstataŭ reveni la aĉan ŝedon?
Matene li kaŝe eliros el la katedralo ĝis alveno de sakristiano. Eĉ se
oni tie lin trovos, tiam oni pensos, ke freneza Diego preĝis en ia
angulo kaj ne sukcesis eliri ĝustatempe.
Li fikse aŭskultis minuton kaj poste eniris per sia
neaŭdebla irmaniero, kiun li uzis malgraŭ sia lameco. Luna lumo
penetris tra fenestroj kaj kovris per larĝaj strioj la marmoran
plankon. Pleje estis lumigita la altaro, kie lumo estis kvazaŭ taga. Ĉe
ĝi genuis sola kardinalo Montanelli kun nuda kapo kaj kruciĝintaj
brakoj.
Ojstro retiriĝis en ombron. Ĉu estos pli bone
foriri, ĝis kiam Montanelli ne ekvidos lin? Tio sendube estos prudenta
ago kaj ŝajne favora. Alie, se li proksimiĝos, kio malbona okazos? Li
nur unufoje ekrigardos vizaĝon de padre, ja nun neniu ĝenas ilin, tial
ne necesas ludi la matenan abomenan komedion. Ankaŭ povos okazi, ke mi
neniam plu vidos lin! Mi proksimiĝos kaŝe por rigardi lin iomete. Poste
mi revenos al miaj okupoj.
Ojstro kaŝis sin en ombroj de kolonoj kaj iom post
iom proksimiĝis al la altaro. Li haltis ĉe flanka enirejo, proksime de
la trono, kies ombro estis tiom granda, ke plene kovris lin. Li
embuskis kaj retenis sian spiradon.
-Mia malfeliĉa knabo! Ho, dio, mia malfeliĉa knabo!
En lia intermita flustrado estis tiom da senfina
despero, ke Ojstro nevole ektremis. Poste aŭdiĝis profunda kaj peza
plorego sen larmoj kaj Montanelli levis la brakojn kiel homo suferanta
pro forta doloro.
Ojstro antaŭe ne pensis, ke li tiel suferas kaj
multfoje imagis kun amara certeco: "Ne necesas malkvietiĝi pri tio, lia
vundo jam delonge cikatriĝis". Kaj jen post multaj jaroj mi revidas
tiun ĉi vundon, el kiu ŝvitas sango. Kiel estas simple kuraci ĝin nun!
Necesas nur etendi la manon, movi nur unu paŝon kaj diri: "Padre, tiu
estas mi!"
Sed ankaŭ estas Gemo kun la griza harstrio. Ho, se
mi kapablus pardoni! Se mi kapablus forigi el la memoro la pasintecon -
la ebrian matroson, la sukeran plantejon, la vagantan varieteon! Neniu
alia sufero estas komparebla kun tiu ĉi. Mi volas pardoni, mi penas
pardoni, sed mi ankaŭ scias, ke ĉio estas senespera kaj nepardonebla.
Fine Montanelli ekstaris, faris signon de kruco kaj
deiris de la trono. Ojstro retiriĝis plu en ombron kaj tremis pro timo,
ke la kardinalo ekaŭdos batadon de lia koro. Baldaŭ li enspiris pli
facile, ĉar Montanelli preteriris nerimarkinte lin tiel proksime, ke la
violkolora sutano tuŝis lian vangon.
Ne rimarkis... Ho, kion mi faris? Tio ĉi estis mia
lasta ŝanco, netaksebla momento, kiun mi ne utiligis. Ojstro startis
kaj aperis en lumo.
-Padre!
Sono de la propra voĉo fadanta supre sub tegmentaj
arkoj, timigis lin. Tial li retiriĝis en ombron. Montanelli
haltis ĉe kolono kaj aŭskultis la sonon senmove kun la larĝe
malfermitaj okuloj, kiujn plenigis mortiga teruro. Longecon de veninta
silento Ojstro ne sukcesis difini, eble unu momenton, eble tutan
eternecon. Fine li rekonsciiĝis. Samtempe Montanelli komencis balanci,
kvazaŭ falante, kaj liaj lipoj sensone ektremis.
-Arturo, - aŭdiĝis mallaŭta flustrado, - jes, akvo
estas profunda...
Ojstro startis antaŭen: - Pardonu min, via eminenco,
mi pensis, ke ĉi tie estas iu pastro.
-Aĥ, tiu estas vi, la pilgrimulo, ĉu ne?
Memkontrolo revenis al Montanelli, sed laŭ rebriloj
de safiro sur lia fingro Ojstro ekvidis, ke li tremas plu.
-Ĉu vi ion bezonas, mia amiko? Jam estas malfrue kaj
la katedralo estos ŝlosita nokte.
-Mi petas pardonon, monsinjoro. La pordo ne estis
fermita kaj mi eniris por preĝi. Mi ekvidis la meditantan pastron ĉe la
altaro kaj decidis peti lin beni jenon.
Li prezentis malgrandan stanan kruceton aĉetitan
matene de Domenikino. Montanelli prenis ĝin el liaj manoj, reascendis
sur la tronon kaj metis ĝin sur la altaron dum momento.
-Reprenu ĝin, mia filo, - diris li, - kaj kvietiĝu
via animo, ja nia dio estas amoplena kaj korfavora. Paŝu al Romo kaj
petu benon de dia ministro, sankta papo. Estu paco kun vi!
Ojstro mallevis la kapon, kiam li estis benata, kaj malrapide
treniris al elirejo.
-Stop! - subite ekkriis Montanelli. Li staris,
apoginte sin permane sur krado de la altaro. - Kiam vi en Romo
komuniiĝos, preĝu pri tiu, kies koro estas dolorplena, ĉar lian animon
premas peza dia mano.
Voĉo de la kardinalo entenis larmojn, tial decidemo
de Ojstro komencis heziti. Post unu momento li perfidus sin mem. Sed
imago pri la vaganta varieteo reaperis en lia cerbo.
-Ĉu estos aŭskultanta dio miajn preĝojn de leprulo
kaj pario? Se mi povus oferi al lia trono, kiel via eminenco povas,
sanktan vivon kaj senmakulan, nestigmatan animon...
Montanelli abrupte turniĝis de li.
-Mi povas oferi nur, - diris li, - mian rompitan
koron.
* * *
Post kelkaj tagoj Ojstro revenis Florencon en
diliĝenco el Pistojo. Komence li vizitis domon de Gemo, sed ne sukcesis
ŝin vidi pro ŝia foresto, tial li skribis mesaĝon, en kiu li informis
ŝin pri sia morgaŭa alveno, poste li venis sian hejmon kun espero, ke
nun Zito ne estas en lia kabineto. Ŝiaj ĵaluzaj riproĉoj efikus liajn
nervojn, samkiel tuŝado de borilo al malsana dento.
-Bonan vesperon, Bianko, - diris li al servistino
disfaldinta la pordon. - Ĉu sinjorino Reni alvenis hodiaŭ?
La fraŭlino estis surprizita: - Sinjorino Reni? Ĉu
ŝi jam revenis, sinjoro?
-De kie? - demandis Ojstro kaj kuntiris la brovojn.
-Ŝi forveturis ĝuste post vi, sen bagaĝo. Ŝi eĉ
nenion diris al mi.
-Ĝuste post mi... Sekve antaŭ du semajnoj, ĉu ne?
-Jes, sinjoro, la saman tagon. Ŝi ĉion restigis en
ĥaoso. Ĉiuj najbaroj ankaŭ miregas.
Ojstro silente turniĝis kaj rapide startis al loĝejo
de Zito. En ŝiaj ĉambroj nenio ŝanĝiĝis. Liaj donacoj kuŝis en kutimaj
lokoj. Ŝi restigis neniun skribaĵon.
-Sinjoro, - diris Bianko kaj enŝovis sian kapon tra
pordotruo, - alvenis oldulino...
Li feroce turniĝis al ŝi: - Kial vi spuras min? Kion
vi bezonas?
-Oldulino atendas vin.
-Kion ŝi v-v-volas? Diru al ŝi, ke mi estas okupita
kaj ne p-p-povas eliri.
-Ŝi alvenas ĉiutage post via forveturo kaj demandas
pri via reveno.
-Transdonu ŝi pere de vi sian deziron... Kvankam,
bone, mi mem eliros.
En akceptejo li ekvidis brunkoloran, sulkiĝintan
oldulinon, en malriĉa vesto, sed kun bunta tuko sur la kapo. Ŝi fikse
ekrigardis lin kaj diris: - Ĉu vi estas tiu sama ĝentlemano lamanta?
Zito Reni petis sciigi al vi ŝian mesaĝon.
Ojstro venigis ŝin en la kabineton kaj fermis la
pordon, por ke Bianko ne sukcesu subaŭskulti ilin.
-Bonvolu sidiĝi. Nun d-d-diru al mi, kiu vi estas?
-Tio ĉi vin ne koncernas. Mi alvenis por diri, ke
Zito forlasis vian hejmon kune kun mia filo.
-Kun via... filo?
-Jes, sinjoro. Se vi ne sukcesis deteni la knabinon,
kiam ŝi estis la via, nun vi ne kompatu, ke ŝi apartenas al la aliaj.
En vejnoj de mia filo estas sango, sed ne lakto kun akvo, li originas
el la cigana gento!
-Aĥ, vi estas ciganino! Sekve Zito revenis al siaj
geamikoj, ĉu ne?
Ŝi rigardis lin kun nekaŝita malestimo: tiuj
kristanoj eĉ ne havas sufiĉan virecon, por indigni, kiam ili estas
insultitaj.
-Kion vi entreprenis por restigi ŝin ĉi tie? Niaj
knabinoj iufoje vivas kune kun tiuj, kiel vi, iuj pro kapricoj,
iuj pro mono, sed la cigana sango nepre retiras ilin al la cigana gento.
Mieno de Ojstro neniel ŝanĝiĝis.
-Ĉu ŝi foriris kune kun tuta nomadaro aŭ nur kun via
filo?
La oldulino ekridis: - ĉu eble vi intencas atingi
Ziton kaj revenigi ŝin? Vi malfruiĝis, sinjoro! Necesis anticipe pli
profunde mediti!
-Ne, mi simple volas scii veron.
La oldulino levis la ŝultrojn, ĉar ŝi ne volis plu
insulti la viron, kiu akceptas ĉion tiel rezignacie.
-Jen la vero: Zito trafis mian filon sur strato tiun
tagon, kiam vi lasis ŝin, kaj ekparolis kun li cigane. Kvankam ŝia
fajna tualeto ne similis la kutiman ciganan veston, li eksentis sian
samnaciulinon, ekamis ŝin, kiel kapablas ami nur NIAJ viroj, kaj
alkondukis en la tendaron. Ŝi rakontis al ni ĉiujn siajn malĝojojn kaj
senĉese ploregis tiel, ke niaj koroj apenaŭ ne rompiĝis. Ni konsolis
ŝin laŭ niaj kapabloj, post kio ŝi revestiĝis je kutima cigana robo kaj
konsentis edziniĝi al mia filo. Li ne diros al ŝi: "Mi vin ne amas" aŭ
" Mi estas okupita pri aliaj aferoj". Kiam virino estas juna, ŝi
deziras viron. Al kiu speco de viroj vi apartenas, se vi eĉ ne povas
kisi belan knabinon, kiu mem metis siajn brakojn sur vian kolon?
-Vi diris, - interrompis ŝin Ojstro, - ke Zito petis
vin sciigi ŝian mesaĝon al mi.
-Jes. Mi speciale restis ĉi tie por transdoni jenajn
ŝiajn vortojn. Al ŝi tedis homoj, kiuj babiladas pri ĉiuj bagateloj, en
kies vejnoj fluas la malvigla sango. Ŝi volas reveni al sia popolo kaj
esti libera. Ŝi estas virino kaj ŝi amis vin, tial ŝi ne volas resti
kune kun vi kiel odalisko plu. Laŭ mi, ŝi pravas. Se iu ciganino
enspezos iom da mono per sia beleco, do tio ĉi havas nenion malbonan,
sed ami longe viron de via raso ŝi ne povas.
Ojstro stariĝis.
-Ĉu vi sciigis la tutan mesaĝon? - demandis li. -
Bonvolu transdoni al ŝi, ke ŝi prave agis kaj mi deziras al ŝi feliĉon.
Mi havas neniujn aliajn vortojn. Adiaŭ!
Li ĝisatendis fermon de pordeto en la ĝardeno post
la oldulino, eksidis sur brakseĝon kaj kovris la vizaĝon permane.
Ankoraŭ unu vangofrapo! Ĉu restigis oni en li apenaŭ
spliton de iama lia fiereco, lia memrespekto? Ja li spertis ĉiujn
suferojn, kiujn kapablas eltoleri la homo. Lian puran koron oni ĵetis
en koton sub piedoj de pasantoj. Kaj lia animo! Kiom da malestimoj kaj
mokadoj restigis siajn ferajn spurojn sur ĝi! Kaj nun tiu ĉi cigana
knabino, kiun li deprenis de strato, havas knuton en ŝia mano.
Malantaŭ de la pordo aŭdiĝis jelpo de Ŝajtano.
Ojstro stariĝis kaj enigis la hundon, kiu, kiel ĉiam, ĵetis sin
al li kun tempesta ĝojo, sed ĝi tuj komprenis, ke situo ne estas
oportuna, tial ĝi metis sian malvarman nazon en la senmovan manon de la
mastro kaj kuŝiĝis sur tapiŝo apud liaj piedoj.
Post unu horo al la domo aliris Gemo. Ŝi frapis ĉe
la pordo, sed neniu respondis, ĉar Bianko forestis, pro tio, ke ŝi
konkludis, ke la sinjoro ne volas manĝi, tial ŝi startis al najbara
kuiristino. La pordon ŝi ne ŝlosis kaj akceptejo estis lumigita. Iom da
tempo Gemo meditis, sed fine ŝi decidis eniri, ĉar ŝi volis interparoli
kun Ojstro pri novaĵoj ĵus ricevitaj de Bejli.
Ŝi frapis ĉe la pordo de la kabineto kaj ekaŭdis
voĉon de Ojstro: - Vi povas foriri, Bianko, mi nenion bezonas.
Gemo mole malfermetis la pordon. En la ĉambro estis
plena obskuro, sed lampo el la akceptejo lumigis vizaĝon de Ojstro. Li
sidis kun la kapo metita sur bruston; apud liaj piedoj dormis la hundo.
-Tiu estas mi, - diris Gemo.
Li startis al ŝi: - Gemo,... Gemo! Ho, kiel mi vin
bezonas!
Antaŭ ol ŝi sukcesis ankoraŭ ion diri, li
falis al ŝiaj piedoj kaj kaŝis sian vizaĝon en faldoj de ŝia robo.
Laŭ lia korpo trakuris konvulsio, kiu estis pli terura por ĝin vidi, ol
liaj larmoj...
Gemo staris silente. Ŝi neniel povis helpi al li,
neniel! Tio ĉi estis plej amara! Ŝi devas apude stari pasive kaj vidi
lian malĝojon... Ŝi pretas morti, por forigi liajn suferojn! Ho, se ŝi
povus kliniĝi al li, brakumi lin kaj gardi lin per la propra korpo de
ĉiuj ceteraj danĝeroj! Tiam li reiĝos por ŝi Arturo, tiam aperos
la nova tago, kiu dispelos ĉiujn ombrojn.
Aĥ, ne, ne! Ĉu li povos iam ĉion forgesi? Ĉu ne ŝi
mem puŝis lin en la inferon per sia propra mano?
Ŝi ne sukcesis utiligi la okazon. Ojstro rapide
ekstaris, sidiĝis ĉe la tablo, fermis la okulojn kaj komencis mordi la
lipojn tiel forte, kvazaŭ li volis breĉi ilin.
Poste li levis la kapon kaj diris jam kvietvoĉe: -
Pardonu min, ŝajne mi surprizis vin.
Gemo etendis al li ambaŭ siajn manojn: - Kara, - ŝi
diris, - ĉu ni ne estas geamikoj por konfidi min iomete? Kio
estis tio?
-Nur miaj privataj problemoj. Kaj mi ne intencas
ŝarĝi per ili iun ajn.
-Aŭskultu min, - diris Gemo kaj prenis liajn
tremantajn manojn. - Mi ne volis koncerni tion, kion mi ne rajtas
koncerni. Sed vi mem, laŭ via propra volo, jam multon konfidencan
rakontis al mi. Tial bonvolu plu rakonti al mi tion, kio restis ankoraŭ
kaŝita, kiel al via fratino! Konservu la maskon sur via vizaĝo, se ĝi
iel konsolas vin, sed forĵetu ĝin de sur via animo, por vi mem!
Ojstro pli klinis la kapon.
-Vi devas esti tolerema, - diris li. - Mi ne estas
konvena frato, sed, se vi nur scius... Mi apenaŭ ne freneziĝis
lastatempe. Mi kvazaŭ denove estis en Suda Ameriko. Tiel aŭ aliel la
diablo penetras min kaj... Lia voĉo ektremis.
-Ĉu eble vi transdonos iujn viajn ŝarĝojn al mi? -
traflustris Gemo.
Li premis sian frunton al ŝia brako: - Dia mano
estas peza!