Parto II, Ĉapitro 10
ZITO
VANE AMAS OJSTRON
Meze de februaro Ojstro forveturis al Livorno. Tie
Gemo konatigis lin kun juna anglo, laboranta kiel ŝipa agento, kiun ŝi
mem kaj ŝia edzo konis ankoraŭ en Anglio. Li jam kelkfoje kontribuis
florencajn radikalulojn: pruntedonis monon, permesis uzi sian adreson
por partiaj leteroj ktp. Tamen ĉion ĉi li faris nur pro respekto al
Gemo.
Akorde de partia etiketo ŝi rajtis kontakti kun li
laŭ sia propra volo.
Ŝi dubis pri nuna sukceso, ĉar antaŭe ŝi petis sian
amikon nur permesi uzi lian adreson por leteroj el Sicilio kaj kaŝi
iujn dokumentojn en ŝranko de lia oficejo, sed nun temas pri
kontrabando de pafiloj por ribelantoj. Gemo havis tre malgrandan
esperon, ke li konsentos.
-Vi povas provi, - diris ŝi al Ojstro, - sed mi
opinias, ke rezulto estos nenia. Se vi petus de li, laŭ mia rekomendo,
kvincent skudojn [26],
vi nepre ilin ricevus, ĉar li ne estas avarulo. Li ankaŭ povas
provizore doni sian pasporton aŭ kaŝi iun fuĝanton en sia kelo. Tamen,
se vi parolos kun li pri pafiloj, do li juĝos, verŝajne, nin ambaŭ kiel
gefrenezulojn.
-Povas esti li ion konsilos al mi aŭ konatigos kun
iu matroso, - respondis Ojstro. - Ĉiuokaze necesas provi.
Post kelkaj tagoj, fine de la monato, li venis al ŝi
vestita malpli elegante ol kutime, kaj ŝi tuj rimarkis sur lia vizaĝo,
ke li havas bonajn novaĵojn.
-Aĥ, finfine! Mi jam komencis pensi, ke io okazis
kun vi.
-Mi opiniis, ke danĝere skribi al vi kaj alveni pli
frue mi ne sukcesis.
-Ĉu vi ĵus alveturis?
-Jes, mi aliris el diliĝenco por diri, ke ĉio estas
en ordo.
-Ĉu reale Bejli [Bailey] konsentis helpi?
-Eĉ plie. Li pretas paki, transporti, unuvorte fari
ĉion necesan. Fusilojn oni kaŝe metos en varajn pakojn, kiuj venos
rekte el Anglio. Lia partnero kaj intima amiko Ŭiljamso
[Williams] konsentis persone observi ekspedon de la kargo el
Sauthemptono [Southampton]. Bejli tiros ĝin tra doganejo en Livorno.
Tial mi malfruiĝis: Ŭiljamso forveturis al Sauthemptono kaj mi
akompanis lin ĝis Ĝenovo.
-Ĉu por interparoli detalojn de la afero?
-Jes, ĝis tiam, kiam mi eksentis naŭzon pro
balancado.
-Ĉu vi suferas pro marmalsano? - rapide demandis
Gemo, kiu rememoris, ke Arturo same suferis dum mara vojaĝo okazigita
de ŝia patro.
-Mi tute ne ŝatas maron, kvankam mi ofte ŝipis...
Tamen ni sukcesis plu interparoli en Ĝenovo, kiam lia ŝipo estis
ŝarĝata. Ĉu vi, certe, konas Ŭiljamson? Bona viro, saĝa kaj meritas
plenan konfidon. Sama estas Bejli, kaj ambaŭ scipovas teni langojn post
la dentoj.
-Ŝajnas al mi, ke Bejli tre riskas.
-Mi ankaŭ tion diris al li, sed li nur malserene
ekrigardis min kaj tiel respondis: - Ĉu la afero estas via? Mi nenian
alian respondon atendis de li. Se mi trafus lin ie en Timbuktuo
[Timbuctoo], mi dirus al li : "Bonan matenon, anglo!"
-Sed mi ĝisfine ne komprenas, kial ili konsentis?
Precipe Ŭiljamso, kiun mi absolute ne konsideris.
-Jes, komence li protestis, ne pro danĝero, sed pro
lia opinio, ke la afero ne estas "negoca". Sed mi sukcesis rekonvinki
lin... Nun interparolu ni detalojn.
Kiam Ojstro revenis hejmen, la suno jam subiris kaj
en veninta krepusko floroj de la japana cidoniarbo aspektis kiel darkaj
makuloj sur la ĝardena muro. Li deŝiris kelkajn branĉetojn kaj enportis
ilin en la domon. En lia kabineto sidis Zito, kiu ekvidinte lin, tuj
ĵetis sin al li kun vortoj: - Ho, Felico! Mi pensis, ke vi neniam
revenos!
Lia unua impulso estis deziro demandi ŝin pri kaŭzo
de ŝia alveno, tamen li rememoris, ke ili ne vidis unu la alian tri
semajnojn, tial li etendis al ŝi sian manon kaj fride demandis: - Bonan
vesperon, Zito! Kiel vi fartas?
Ŝi pli proksimigis al li sian vizaĝon por kiso, sed
li, kvazaŭ nenion rimarkinte, pasis preter ŝi kaj prenis vazon de sur
tablo. Tiun momenton la posta pordo disfaldiĝis kaj de tie enkuris lia
hundo, kiu komencis salti ĉirkaŭ la mastro, boji, jelpi kaj tempeste
leki lin prezentante sian ĝojon. Ojstro kuŝigis florojn kaj kliniĝis al
la hundo: - Saluton, Ŝajtano [Shaitan], saluton, oldulo! Jes, jes, tiu
ĉi estas reale mi. Donu al mi cian piedon, bona hundo!
Mieno de Zito iĝis malĝoja.
-Ĉu vi volas vespermanĝi? - demandis ŝi fride. - Mi
ordonis kovri tablon en mia ĉambro, ĉar vi sciigis min, ke hodiaŭ
vespere vi revenos.
Ojstro rapide turniĝis.
-Mi tre b-b-bedaŭras, sed vi v-v-vane atendis min.
Mi baldaŭ revestiĝos kaj venos vian ĉambron. B-b-bonvolu meti la
florojn en akvon.
Kiam li venis ĉambron de Zito, ŝi staris antaŭ
spegulo kaj alpinglis branĉeton de la japana cidoniarbo al sia robo.
Ŝajnis, ke ŝi decidis ŝanĝi sian malbonan humoron je pli bona, ĉar ŝi
prezentis al li etan bukedon de karmezinaj florburĝonoj: - Permesu al
mi enigi ĝin en butontruon de via jako.
Dum vespermanĝo Ojstro penis esti afabla kaj gaje
babilis pri bagateloj. Zito respondis al li per brilaj ridetoj. Ŝia
evidenta ĝojo konfuzis Ojstron, ĉar ŝi vivis aparte, havis siajn
amikojn, al kio li kutimiĝis, tial en lian kapon neniam venis penso, ke
ŝi povas sopiri pri li. Ŝajne ŝi multe enuis, sekve ilia renkonto tiel
emociis ŝin.
-Trinku ni kafon sur la teraso, - proponis Zito, -
hodiaŭa vespero estas sufiĉe varma.
-Tre bone. Ĉu prenu mi gitaron, por ke vi kantu al
mi?
Ŝi estis tre kontenta, ĉar li bone komprenis muzikon
kaj malofte petis ŝin kanti.
Laŭlonge de la teraso troviĝis larĝa ligna benko.
Ojstro eksidis en angulo, de kie vidiĝis la pitoreska montaro kaj Zito
eksidis sur parapeton, metis la piedojn sur la benkon kaj alpremiĝis al
kolono apoginta tegmenton. Bela pejzaĝo ne interesis ŝin, ŝi preferis
vidi Ojstron.
-Donu al mi cigaredon. Mi ne fumis post via
forveturo.
-Feliĉa ideo! Por plena mia b-b-beato mankas nur
cigaredo.
Zito kliniĝis al li kaj fiksrigardis lin: - Ĉu
efektive vi nun estas feliĉa?
Ojstro mire levis siajn maldikajn brovojn.
-Jes, ĉu ne? Mi bone vespermanĝis, mi vidas plej
p-p-pitoreskan pejzaĝon en Eŭropo, mi atendas bonan kafon kaj
hungaran folkloron. Krome nun nenio efikas miajn konsciencon kaj
digeston. Kion plu mi povas deziri?
-Mi scias, kion vi povas plu deziri.
-Kion?
-Jenon! - Ŝi ĵetis kesteton en liajn manojn.
-Rostita m-m-migdalo! Kial vi ne s-s-sciigis min,
ĝis kiam mi ankoraŭ ne estis fumanta? - li ekkriis riproĉe.
-Ĉar vi estas bebo! Vi povas manĝi ĝin post fumado.
Jen oni alportis kafon...
Ojstro gravmiene trinkis kafon, ronĝis migdalon kaj
ĝuis, kiel kato lekanta kremon.
-Kiel estas agrable t-t-trinki la bongustan kafon
post tiu kafaĉo, kiun oni vendas en Livorno! - diris li per sia ronrona
voĉo.
-Restu hejme plu.
-Ne restigu min ĉi tie. M-m-morgaŭ mi denove
forveturos.
La rideto mortis sur ŝia vizaĝo.
-Morgaŭ! Pro kio? Kien?
-Ho! Pro negoco, en du aŭ tri lokojn.
Post konsilo kun Gemo li decidis mem viziti
Apeninojn kaj interparoli kun kontrabandistoj pri transportado de
pafoarmiloj. Transiro de limo de Papa ŝtato estis tre danĝera por li,
sed de tiu ĉi vizito dependis sukceso de la tuta operacio.
-Ĉiam nur negoco! - apenaŭ aŭdeble suspiris Zito kaj
demandis pli laŭte: - Ĉu vi longe forestos?
-Ne, dum du aŭ tri semajnoj, p-p-probable.
-Ĉu via nuna negoco estas SAMA? - abrupte demandis
ŝi.
-Kiu sama?
-Tiu, pro kiu vi iam rompos vian kolon, nomiĝas
politiko.
-Ĝi iomete rilatas al p-p-politiko.
Zito ĵetis la cigaredon eksteren.
-Vi volas misinformi min. Mi konjektas, ke la vojaĝo
estos danĝera.
-Mi forveturos r-r-rekte en inferan regionon, - li
respondis apatie. Ŝajne vi h-h-havas tie amikojn, por kiuj vi nun
forŝiras hederon kiel donaco, ĉu ne? Bonvolu, ne f-f-forŝiru ĝin
tutan.
Ŝi ofendite forŝiris grandan hederan branĉon de la
kolono kaj ĵetis ĝin sur la plankon.
-La vojaĝo estos danĝera, - ripetis ŝi, - sed vi ne
volas diri veron honeste! Ĉu vi opinias, ke mi taŭgas nur por blagi kaj
ŝerci kun mi? Eble, povos okazi, ke vi estos pendigita baldaŭ kaj eĉ ne
sukcesos diri lastafoje "adiaŭ". Tia ĉi politiko, eterna politiko, kiel
ĝi tedis min!
-Min ankaŭ, - diris Ojstro oscedante, - tial
konversaciu ni pri io alia aŭ kantu al mi.
-Bone, donu al mi la gitaron. Kion kanti?
-"Baladon pri la pereinta ĉevalo", kiun vi kantas
tre bele.
Ŝi ekkantis la malnovan hungaran kanzonon pri la
viro, kiu komence perdis sian ĉevalon, poste sian hejmon kaj amatinon,
konsoliĝante, ke batalo sur Moĥaĉa [Mohacz] kampo alportis al li plian
malĝojon. Ĝi estis plej favorata kanzono de Ojstro. Ĝia rigora kaj
tragika melodio kaj amara stoikismo de la refreno kortuŝis lin tiel,
kiel nenia alia sentimentala muziko.
Zito havis belegan voĉon. Sonoj eliĝis el ŝia buŝo
puraj, viglaj kaj vivodonaj. Malpli bone ŝi kantis italajn kaj slavajn
kanzonojn, tamen ŝia kantado de la hungara folkloro estis tute perfekta.
Ojstro aŭskultis ŝin kun larĝe malfermitaj okuloj,
preminte sian spiradon. Tiel bele Zito ankoraŭ neniam kantis. Kiam ŝi
estis finanta lastan refrenon, subite ŝia voĉo ektremis:
-Aĥ,
tutegale! Multan malĝojon alportis...
Ŝi ekploretis kaj kaŝis sian vizaĝon en densa
hedero.
-Zito! - Ojstro prenis la gitaron el ŝiaj manoj. -
Kio okazis?
Ŝi plu ploris kaj kovris la vizaĝon permane. Li
tuŝis ŝian ŝultron: - Diru al mi, kio okazis?
-Lasu min sola! - diris ŝi tra larmoj kaj
deflankiĝis de li. - Lasu!
Li residiĝis kaj komencis kviete atendi, kiam ŝia
plorado finiĝos. Subite Zito ĉirkaŭbrakis lin kaj metis sin sur la
genuojn: - Felico! Ne forveturu! Mi petegas!
-Ni tion diskutu iom poste. - Li ĝentile liberigis
sin de ŝiaj brakoj. - Komence diru al mi, kio okazis? Kio timigis vin?
Ŝi silente balancis la kapon.
-Ĉu eble mi vin ofendis?
-Ne. - Ŝi tuŝis lian kolon permane.
-Nu, kio, finfine?
-Vi estos murdita, - traflustris ŝi. - Vin oni
kaptos... Tion diris unu homo, veninta ĉi tien, mi aŭdis. Vi ridas,
kiam mi demandas vin ĉi-rilate.
-Mia kara Zito, - mire ekrigardis Ojstro ŝin post
kurta paŭzo. - Vi trograndigas vian imagon pri mi! Povos okazi, ke min
oni murdos iam, tio ĉi estas natura konsekvenco de ĉiu revoluciulo, sed
k-k-kial tio devas okazi ĝuste nun? Mi riskas samkiel aliaj homoj.
-Aliaj homoj! Ili neniel koncernas min! Se vi amus
min, vi ne restigus min kuŝantan nokte kun la malfermitaj okuloj kaj
meditantan: ĉu vi estas arestita aŭ ne... Se mi estas dormanta, do mi
sonĝas vin murditan. Vi pli zorgas pri la hundo ol pri mi mem!
Ojstro ekstaris kaj malrapide deiris al alia angulo
de la teraso. Li ne estis preta al tiu ĉi sceno kaj ne sciis, kion
respondi al ŝi. Jes, Gemo pravas, lia vivo trafis pelmelon kaj nur
intensa laboro povas reordigi ĝin.
-Sidiĝu ni kaj interparolu pri tio ĉi pli kviete -
diris li al Zito. -Ŝajne ni ne komprenis unu la alian. Mi ne ridus, se
mi scius viajn seriozajn supozojn. Diru al mi pli detale, kio vin tiel
emociis kaj eventuale ĉio iĝos komprenebla.
-Nenio bezonas komprenon. Evidente vi min tute ne
ŝatas.
-Kara mia, estu ni sinceraj. Mi ĉiam estis honesta
en niaj interrilatoj kaj neniam iluziis vin rilate de...
-Ho, jes! Via honesto efektive estas perfekta! Vi
neniam kaŝis vian opinion pri mi kaj rigardas min kiel prostituitinon,
kiu similas uzitan ludilon estintan en malsamaj manoj!
-Silentiĝu, Zito! Mi malpermesas tiel paroli!
-Vi neniam amis min, - ŝi insiste ripetis.
-Jes, mi neniam vin amis. Aŭskultu min kaj ne
riproĉu tro severe, se vi povas.
-Mi ne riproĉas, mi...
-Atendu minuton. Jen kion mi volas diri: rutinaj
kondiĉoj de la morala kodo ne ekzistas por mi kaj, sekve, meritas
nenian mian respekton. Laŭ mi rilatoj inter viro kaj virino devas
enteni nur ŝaton aŭ malŝaton...
-Kaj monon, - interrompis ŝi kun moka rideto.
-Tio ĉi estas, certe, plej malagrabla flanko de la
afero. Tamen, kredu min, mi ne permesus al si uzi sian avantaĝon por
kunvivi, se mi ne scius, ke mi plaĉas al vi. Same mi rilatis al aliaj
virinoj en mia vivo. Miaj sentoj ĉiam estis tute sinceraj. Mi agnoskas,
ke parolas veron.
Li paŭzis momenton, sed Zito silentis.
-Mi tiel rezonis, - reparolis Ojstro. - Se viro
vivas sola en la mondo kaj opinias, ke ĉeesto de virino plibeligos lian
ekzistadon, do li renkontas tiun, kiu plaĉas al li kaj al kiu li same
plaĉas... Li rajtas en danka kaj amika etoso akcepti tion, kion
ŝi deziras doni al li, sed ne necesas postuli de ŝi redoni ion plian.
Mi rigardas tiajn interrilatojn bonaj, gravas, ke ili estu honestaj kaj
havis neniujn trompojn kaj ofendojn. Mi neniam pensis pri viaj
interrilatoj kun aliaj viroj okazintaj ĝis nia konatiĝo. Mi
opiniis, ke nia kunvivo estos agrabla por ni ambaŭ kaj se ĝi komencos
tedi nin, tiam ni ĉesigos ĝin. Se mi eraris... se vi nun opinias
malsame, do ...
Li paŭzis denove.
-Kio, do?.. - apenaŭ aŭdeble traflustris Zito
nerigardante lin.
-Do mi malpravis koncerne de vi kaj tre bedaŭras
tion. Sed mi tion ĉi ne volis.
-"Vi tre bedaŭras", "vi tion ĉi ne volis"! Felico!
Ĉu vi havas la ŝtonan koron? Ĉu vi neniam amis iun virinon? Ĉu vi ne
vidas, ke mi amas vin?
Subita tremado trapenetris lin, kiam li estis
aŭskultanta ŝian monologon. Jam delonge neniu parolis al li " mi amas
vin". Tiutempe Zito komencis ĉirkaŭbrakumi lian kolon kaj paroli: -
Felico! Forveturu ni de ĉi tie! Forveturu ni el tiu ĉi malbona lando,
de tieaj homoj kun ties politiko! Ja iliaj problemoj ne estas niaj, ĉu
ne? Forveturu ni en Sudan Amerikon, kie vi loĝis.
Ŝiaj lastaj vortoj startigis terurajn rememorojn en
li kaj tuj reaperis lia memkontrolo. Li disigis ŝiajn brakojn de sia
kolo kaj firme premis ilin: - Zito! Provu kompreni tion,
kion mi diros. Mi ne amas vin kaj eĉ se mi amus vin, do mi ne
forveturus kune kun vi. Mi havas mian laboron en Italio kaj miaj
kamaradoj...
-Kaj unu persono, kiun vi amas pli ol min! - ekkriis
ŝi pasie. - Ho, mi murdos vin! Kaj ne menciu viajn kamaradojn! Mi
scias, kiu vin altenas ĉi tien!
-Silentiĝu! - diris li kviete. - Vi nun ekscitiĝis
kaj imagas ion nerealan.
-Ĉu vi opinias, ke mi supozas sinjorinon Bolon? Ne,
mi ne estas simpla stultulino! Kun ŝi vi interparolas ĉefe pri politiko
kaj ŝi ne interesas vin samkiel mi... Tiu ĉi persono estas kardinalo!
Ojstro deflankiĝis, kvazaŭ oni lin ekfrapis.
-Kardinalo? - meĥanike ripetis li.
-Jes! Kardinalo Montanelli, kiu predikis ĉi tie la
pasintan aŭtunon. Ĉu vi opinias, ke mi ne rimarkis vian mienon, kiam
lia kaleŝo estis preterveturanta? Tiam via vizaĝo estis same blanka,
kiel tiu ĉi tuko! Ja vi nun same ektremis, kiam ekaŭdis mian mencion de
lia nomo!
Ojstro ekstaris.
-Vi mem ne scias, kion vi nun parolas, - malrapide
kaj mallaŭte diris li. - Mi... malamas la kardinalon. Li estas mia plej
malica malamiko.
-Malamiko aŭ ne, tion mi ne scias, sed vi amas lin
pli ol iun ajn en la mondo. Vidu miajn okulojn kaj diru, ke tio ĉi ne
estas vero, se vi povas!
Li deturniĝis de ŝi kaj proksimiĝis al la fenestro.
Zito kaŝe observis lin, ĉar ŝi ektimiĝis, ke diris ion troan. En la
teraso ili longe silentis. Sed finfine ŝi ne sukcesis plu silenti,
aliris al li kaj kvazaŭ timiĝinta infano ektiris lian manikon. Ojstro
returniĝis al ŝi.
-Jes, tio ĉi estas vero, - diris
li.