LA DUA PARTO
Parto
II, Ĉapitro 1
PASIS
DEK TRI JAROJ
Unu julian vesperon de 1846 en Florenco,
en
domo de profesoro Fabrizi kunvenis kelkaj konatoj por diskuti planon de
estonta
politika agado. Iuj estis anoj de Madzini partio, kies celo estis
demokratia
respubliko kaj unuigita Italio. La aliaj estis adeptoj de konstitucia
monarkio
kaj liberaluloj de variaj nuancoj. Tamen unu vidpunkto estis tie ĉies -
malkontento pri cenzuro en Toskanujo. Profesoro Fabrizi kunvenigis
ĉiujn
esperante, ke almenaŭ tiun ĉi subjekton reprezentantoj de la skismaj
partioj
diskutos sen kverelo.
Pasis nur du semajnoj post
proklamo de fama
amnestio por politikaj deliktuloj en Papa ŝtato, kiun aperigis nova
papo Piuso
la Naŭa dum sia inaŭguro, sed ondo de liberala entuziasmo jam ruliĝis
tra la
tuta Italio. En Toskanujo la papa amnestio efikis eĉ registaron.
Profesoro
Fabrizi kaj kelkaj gvidantoj de aliaj politikaj partioj en Florenco
opiniis
momenton favora por okazigi reformon de la leĝo pri gazetaro.
-Certe, - diris dramaturgo Lega,
kiam oni
informis al li la subjekton de diskuto, - ne eblas komenci eldonon de
gazeto
ĝis ŝanĝo de la nuna leĝo. Necesas prokrasti la unuan numeron. Tamen,
povas
esti, ni sukcesos lanĉi kelkajn cenzuritajn pamfletojn. Ju pli frue ni
tion
faros, des pli baldaŭ la leĝo estos ŝanĝita.
Li sidis en biblioteko de Fabrizi
kaj
parafrazis sian teorion pri pozicio, kiun, laŭ lia opinio, devas preni
nun
liberalaj verkistoj.
-Sendube ni devas utiligi la
okazon, -
ekparolis unu el ĉeestantoj, grizhara advokato, per langvora voĉtono. -
La
alian fojon jam ne okazos tiuj favoraj kondiĉoj por efektivigo de
serioza
reformo. Tamen mi dubas, ke pamfletoj ion bonan efikos. Ili nur
krueligos kaj
timigos la registaron, sed tute neniel inklinigos ĝin al nia flanko.
Sed ĝuste
tion ni aspiras atingi. Se aŭtoritatuloj opinios pri ni, kiel pri
danĝeraj
agitantoj, do tiam niaj ŝancoj ricevi ilian helpon estos senrezultaj.
-Kion do vi proponas?
-Peticion.
-Al la Granda Duko?
-Jes, peticion pri vastigo de
gazetara
libereco.
Sidanta ĉe fenestro brunulo kun
vigla, saĝa
vizaĝo, ekridis turniĝinte al li: - Vi nenion atingos per peticio, -
diris
li. - Al mi ŝajnis, ke rezulto de Renzi
afero elkuracis vin kontraŭ samaj iluzioj.
-Mia kara sinjoro! Mi estas ne
malpli ol vi
ĉagreniĝinta pri tio, ke ni ne sukcesis preventi transdonon de Renzi.
Mi ne
volus ofendi iun ajn el ĉeestantoj, sed mi devas noti, ke ni fiaskis
ĉefe pro
malpacienco kaj impeteco de kelkaj personoj. Mi certe ne kuraĝus...
-Hezito estas ĉefa trajto de ĉiu
piedmontano, - abrupte interrompis lin la brunulo. - Mi ne scias, kie
vi trovis
malpaciencon kaj impetecon. Ĉu eble en tiuj humilaj peticioj, kiujn ni
sendis
kelkfoje? Povas esti tiel oni difinas impetecon en Toskanujo kaj
Piedmontujo,
sed ne en Napolo, de kie mi venis.
-Feliĉe, - replikis la
piedmontano, - la
napola impeteco estas sole en Napolo.
-Ĉesigu, ĝentlemanoj! - enmiksiĝis
la
profesoro. - Estas bonaj originalaj napolaj kutimoj samkiel la
piedmontaj.
Tamen nun ni troviĝas en Toskanujo, kies kutimo postulas ne deflankiĝi
de
esenco de afero. Grassini voĉdonas por la peticio, Galli oponas. Kaj
kion diros
vi, doktoro
Rikardo [Riccardo]?
-Mi vidas neniun domaĝon en la
peticio, kaj
se Grassini verkos ĝin, do mi subskribos kun granda plezuro. Tamen mi
insistas,
ke per nuraj peticioj ne eblas ion pozitivan atingi. Kial ni ne povas
eldoni
samtempe peticiojn kaj pamfletojn?
-Ĉar simple pamfletoj armos la
registaron
kontraŭ ni kaj sekve ĝi neniel reagos niajn peticiojn, - diris Grassini.
-Sama rezulto estos ĉiuokaze. - La
napolano
stariĝis kaj alpaŝis al tablo. - Sinjoroj, vi troviĝas sur misa kurso.
Vane
admoni la registaron. Ni devas ribeligi la popolon.
-Pri tio estas pli facile paroli
ol
realigi. Kial vi intencas starti?
-Ne metu al Galli samajn
demandojn. Li
nepre komencos per bato laŭ kapo de cenzoro.
-Tute ne, - trankvile replikis
Galli. - Ĉu
vi opinias, ke veninta ĉi tien sudulo ne
havas aliajn argumentojn krom tranĉarmilo?
-Kaj kion vi proponas?... - Ĉit,
sinjoroj,
atenton! Galli volas meti proponon.
Ĉiuj kunvenintoj, kiuj ĝis tiam
grupiĝis
laŭ du - tri personoj en diversaj anguloj, proksimiĝis al la tablo por
aŭskulti
Galli. Sed li proteste levis siajn brakojn: - Ne, sinjoroj, tio ne
estas mia
propono, simple mian kapon venis unu ideo. Mi opinias, ke en ĉiea
jubilo pro
agoj de la nova papo estas kaŝita granda danĝero. Li aperigis novan
politikan
kurson, donis amnestion, kaj do multaj homoj konkludas el tio, ke ni
ĉiuj en la
tuta Italio senescepte devas ĵeti sin en liajn brakumojn, por ke li
konduku nin
en la promesitan landon. Mi persone jubilas pro agoj de la papo samkiel
ceteraj
homoj. La amnestio estas bonega faro!
-Mi estas certa, ke lia sankta
moŝto sentos
sin absolute flatita... - malestime komencis Grassini.
-Ĉesigu, Grassini! Permesu al li
eldiri! -
interrompis lin Rikardo. - Mirinde! Vi kun Galli neniel povas deteni
sin de
kverelo. Vi similas katon kaj hundon... Daŭrigu, Galli!
-Jen kion mi volis diri, -
daŭrigis la
napolano. - Lia sankta moŝto agas sendube kun plej bonaj intencoj, sed
kiel
malproksime disvastiĝos liaj reformoj, jen estas alia demando. Nuntempe
ĉio
pasas glate. Reakciuloj en la tuta Italio unu-du monatojn estos
kvietaj, ĝis
falo de jubila ondo, kiun levis la amnestio.
Sed estas dubinde, ke ili sen batalo fordonos potencon el siaj
manoj. Mi
opinias, ke mezvintre jezuitoj, gregorianoj, sanfedistoj kaj tuta
cetera kliko
komencos denove teksi intrigojn kaj elturmentos ĉiun nesubaĉeteblan
personon.
-Tio ĉi ŝajnas vero.
-Do, ĉu ni sendos unu peticion
post la alia
kaj atendos, kiam Lambruĉini [Lambruschini] kune kun lia bando
konvinkos la
Grandan Dukon fordoni nin sub regado de jezuitoj kaj alvoki aŭstrajn
husarojn
por patroli stratojn, aŭ ni devancos ilin kaj profitos provizoran
konsterniĝon
por unufoje ekbati?
-Diru al ni antaŭ ĉio, pri kiu
bato vi
parolas?
-Mi proponus komenci organizitan
propagandon kaj agitadon kontraŭ jezuitoj.
-Sed tio estos fakte deklaro pri
militokomenco.
-Jes, ni malkaŝos ties intrigojn
kaj
sekretojn, ni alvokos la popolon unuiĝi por batali kontraŭ jezuitoj.
-Sed ĉi tie neniun oni povas
konvikti.
-Neniun? Atendu tri monatojn kaj
vi ekvidos
multajn jezuitojn. Tiam estos tro malfrue.
-Jes. Tamen vi scias, ke por alvoki loĝantaron kontraŭ jezuitoj necesas paroli
libere. Kial do vi evitos cenzuron?
-Mi ne evitos ĝin. Mi simple ĝin
ignoros.
-Sekve vi eldonos pamfletojn
anonime? Tio
estas tre bone, sed ni jam provis presi en eksterleĝaj presejoj kaj ni
scias,
ke...
-Ne! Mi proponas presi pamfletojn
libere
kun niaj nomoj kaj adresoj. Persekutu ili nin, se ili estas tiel
kuraĝaj.
-La projekto absolute ne taŭgas! -
kontestis
Grassini. - Pro tiu ĉi ekstravaganco ni devas enŝovi niajn kapojn en
faŭkon de la
leono.
-Nu, vi povas ne timi! - bruske
respondis
Galli. - Ni ne petas vin iri en prizonon pro niaj pamfletoj.
-Malpliigu vian abruptecon, Galli!
- diris
Rikardo. - Ĉi tie temas ne pri timeco. Ni ankaŭ, samkiel vi, estas
pretaj iri
prizonon pro nia afero. Sed endanĝeriĝi pro bagateloj mi ne volas. Mi
proponas
amendon al la deklarita projekto.
-Kiun?
-Mi opinias, ke ni povas elekti
batalorimedon, kiu savos nin de kolizio kun cenzuro.
-Mi ne vidas, kiel vi tion atingos.
-Necesas aliformi kaj vuali niajn
eldiraĵojn, por...
-...Por ilin ne komprenus cenzoro,
ĉu ne?
Kial do trovos veran ilian sencon malklera metiisto aŭ simpla
laboristo? Tio ĉi
aspektas nereale.
-Martini, kion vi opinias? -
demandis la
profesoro sidantan apud li larĝaŝultran viron kun granda nigra barbo.
-Mi nun ne estas preta aperigi
mian
opinion. Ni devas obteni ioman sperton kaj ekvidi ĝiajn rezultojn.
-Kaj vi, Sakoni [Sacconi]?
-Mi volus aŭskulti
sinjorinon
Bolo [Bolla].
Ŝiaj sugestoj ĉiam estas valoraj.
Ĉiuj turnis sin flanken al virino
sidanta
sur divano, kiu apogis sian mentonon per brako kaj silentis. Ŝi havis
seriozajn, nigrajn okulojn, sed nun en ili vidiĝis amuza lumstrio.
-Mi timas, ke niaj opinioj estas
malsamaj,
- diris
ŝi.
-Via originaleco estas permanenta,
sed plej
malbona estas tio, ke vi ĉiam pravas, - enkojniĝis Rikardo.
-Mi absolute konsentas, ke ni
devas tiel aŭ
aliel batali kontraŭ jezuitoj. Se unu armilo ne taŭgas, do necesas uzi
la
alian. Sed defio estas nesufiĉa kaj evitema taktiko estas malfacila.
Nu,
peticioj, laŭ mi, estas ĝenerale infanaj ludiloj.
-Mi esperas, sinjorino, - tre
serioze diris
Grassini, - ke vi ne sugestos al ni tiun metodon, kiel murdo.
Martini
ektiris sian lipharon, kaj Galli
neĝenante sin subridis. Eĉ la juna grava virino ne sukcesis deteni sin
de
rideto.
-Kredu min, - diris ŝi, - se mi
estus
sangoavida, do mia singardemo detenus min de deklaro pri tio, ĉar mi
jam ne
estas infano. Plej mortiga armilo, kiun mi scias, estas rido. Se ni
atingos
tion, ke la popolo mokos pri jezuitoj kaj ties pretendoj, tiam ni
venkos sen
sangoverŝo.
-Mi pensas, ke vi pravas, - diris
Fabrizi.
- Sed mi ne vidas, kiel vi tion realigos.
-Kial al vi ŝajnas, ke ni ne
sukcesos tion
realigi? - demandis Martini. - Satiro havas pli bonan ŝancon pasi tra
cenzuro,
ol serioza artikolo. Se ni verkos alegorie, do averaĝa leganto pli
facile
trovos veran sencon de aspektanta neofende ŝerco, ol enteno de scienca
aŭ
ekonomia traktato.
-Konklude, sinjorino, kion vin
finfine
sugestas: ĉu ni devas eldoni satirajn pamfletojn aŭ komikan gazeton? Mi
estas
certa, ke la lastan cenzuro neniam permesos.
-Mi menciis ion malsaman. Laŭ mi,
estus tre
utile eldoni kaj vendi malmultekoste aŭ disvastigi tute senpage
malgrandajn
satirajn flugfoliojn kun versoj aŭ prozo. Se mi trovus bonan
pentriston, kiu
estus nia adepto, do ni eldonus tiujn flugfoliojn ankaŭ kun ilustraĵoj.
-Tio estas admirinda ideo, se ĝi
estos
plenumita. Ĝi bezonas solidan kaj bonan efektivigon. Kie ni trovos
lertan
satirikiston?
-Vi bone scias, - aldonis Lega, -
ke
plimulto el ni estas seriozaj verkistoj. Mi tre estimas ĉiujn
ĉeestantojn, sed
mi supozas, ke kiel humuristoj ni similos elefantojn dancantajn
tarantelon.
-Mi ja ne proponas laboron, kiun
ni ne
kapablas okazigi. Necesas trovi talentan pentriston, kiu sendube estas
en
Italio, kaj establi monan fonduson. Certe ni devas bone ekkoni tiun
homon por
konvinkiĝi, ke li laboros respektive de niaj celoj.
-Sed kie ni lin trovos? Mi povas
per
fingroj de unu mia mano kalkuli pli-malpli talentajn satirikistojn, sed
ĉiuj ne
estas dungeblaj. Giusti ne povas pro sia plena okupiĝo. Unu aŭ du
taŭgaj
verkistoj loĝas en Lombardujo, sed ambaŭ uzas nur la milanan dialekton
malkompreneblan por ĉiuj italoj.
-Kaj krome, - aldonis Grassini, -
influi
toskananojn necesas per pli bonaj rimedoj. Mi estas certa, ke ni
aspektos
almenaŭ kiel homoj sen politika takto, se ni traktos seriozan taskon
pri civila
kaj religia libereco en ŝerca formo. Florenco ja ne estas urbo de
fabrikoj kaj
monprofito kiel Londono, ne frekventejo por sibaritoj kiel Parizo. Ĝi
estas
urbo kun granda historio.
-Sama estis ankaŭ Ateno, - kun
rideto
interrompis lin sinjorino Bolo. - Sed tieaj civitanoj estis tro
atoniaj, do
estis bezonata ojstro[25] por veki ilin.
Rikardo frapis permane laŭ tablo:
- Ojstro!
Kial ni ne rememoris lin? Jen
homo, kiun ni bezonas!
-Kiu li estas?
-Ojstro estas pseŭdonimo de Felice
Rivarez.
Ĉu vi ne memoras? Li estas ano de Muratori grupo, kiu venis ĉi tien de
Apenina
montaro antaŭ tri jaroj.
-Ĉi vi konas tiun grupon? Cetere,
mi nun
rememoras. Vi akompanis ilin veturi en Parizon.
-Jes, mi akompanis Rivarezon ĝis
Livorno
kaj poste li veturis plu ĝis Marsejlo sen mi. Li ne volis resti en
Toskanujo.
Li deklaris, ke post fiasko de la ribelo li povas nur ridi kaj do
preferas
forveturi Parizon. Li probable konsentos kun sinjoro Grassini, ke
Toskanujo
estas nekonvena loko por rido. Tamen se ni lin invitos, do li revenos
eksciinte, ke nun ekzistas ebleco agadi
en Italio. Mi estas preskaŭ certa pri tio.
-Kiel vi nomis lin?
-Rivarez. Li ŝajne estas
brazilano. Mi
scias, ke li loĝis en Brazilo. Mi ŝajne neniam renkontis pli spritan
homon. La
ĉielo scias, ke tiun tempon en Livorno ni ne tute bezonis ĝojon, ĉar
niaj koroj
kompatis malfeliĉan Lambertini... Sed ni
ne sukcesis deteni nian ridon, kiam Rivarez venis la ĉambron kaj
disdonis
senfinan artan fajraĵon de spriteco! Mi rememoras, ke li havas grandan
sabran
cikatron sur vizaĝo. Stranga li estas viro...
Sed mi estas certa, ke lia vigla optimismo detenis tiam multajn
niajn
adeptojn de plena despero.
-Ĉu li estas tiu viro, kiu verkas
politikajn skeĉojn en francaj ĵurnaloj sub la nomo "Le Taon"?
-Jes.
Ĉefe li verkas artikoletojn kaj humurajn felietonojn. Apeninaj
kontrabandistoj
nomas lin "Ojstro" pro lia pika lango kaj do li nun tiel subskribas
siajn verkojn.
-Mi ion scias pri tiu ĉi
ĝentlemano, - kiel
ĉiam solide kaj nehaste eniĝis la konversacion Grassini, - kaj mi ne
povas
diri, ke mia scio estas avantaĝa por li. Ojstro sendube havas bonegan
racion,
sed li estas facilanima, do al mi ŝajnas, ke oni supertaksis liajn
kapablojn.
Tre probable, ke li ne spertas mankon de kuraĝo, sed lia reputacio en
Parizo
kaj Vieno ne estas tute senriproĉa. Tiu ĉi homo, kies vivo havas
multajn
aventurojn, nesciate de kie venis. Oni diras, ke ekspedicio de Duprez trovis lin en ĵunglo de Suda Ameriko, kie li
preskaŭ sovaĝiĝis kaj degradis. Laŭ mia scio, li neniam povis ekspliki
tiaman
lian staton. Koncerne de eventoj okazintaj en Apeninoj, do ĉiu scias,
ke ilin
partoprenis ĉefe kanajlaro kaj mortopunitoj el Bolonjo [Bologna], kiuj
estis
efektivaj krimuloj. Tiuj, kiuj sukcesis savi sin, ankaŭ ne estas
honestaj homoj.
Nur kelkaj personoj estas dignaj.
-Kaj intime amikas kun multaj
ĉeestantoj ĉi
tie! - Rikardo, kies voĉo havis indignan tonecon, interrompis Grassini.
-
Skrupulo kaj rigoreco estas tre aprobindaj trajtoj, sed ne sekvas
forgesi,
Grassini, ke tiuj "efektivaj krimuloj" fordonis vivojn por siaj
idealoj kaj tio estas pli valora, ol tio, kion ni faris kune.
-Sekvan fojon, - aldonis Galli, -
kiam
iu informos vin pri malnovaj parizaj
klaĉoj, diru lin de mia nomo, ke relative de ekspedicio de Duprez li
eraras. Mi
persone konas lian asistanton Martel kaj aŭdis de li la tutan
historion. Tio
estas vero, ke ili trovis Rivarezon tie. Li batalis pro Argentina
respubliko,
estis kaptita kaj poste eskapis. Li maskis sin kaj alivestiĝis penante
atingi
Buenos Ajreson. Versio, ke la ekspedicio prenis lin pro kompato, estas
pura
fifabrikaĵo. Ilia interpretisto malsaniĝis kaj forveturis. Neniu el
restaj
francoj ne parolis en indiĝenaj dialektoj. Ili petis Rivarezon traduki
kaj li
laboris kun la ekspedicio tri jarojn esplorante riverbranĉojn de
Amazono. Laŭ
vortoj de Martel, ili neniam plenumus siajn taskojn sen helpo de
Rivarez.
-Ne gravas, kiu li estas, - eniĝis
Fabrizi,
- tamen mi supozas, ke li havis ion rimarkindan, ĉar li sorĉis tiujn du
malnovajn kompaniulojn kiel Martel kaj Duprez. Kion vi opinias,
sinjorino?
-Mi nenion scias pri li. Mi estis
en
Anglio, kiam fuĝintoj pasadis Toskanujon. Mi opinias, ke se kompaniuloj
laborintaj kune kun li tri jarojn favore diras pri li kaj samon diras
liaj
kamaradoj partoprenintaj la ribelon, do tio sufiĉas por ignori
bulvardajn
klaĉojn.
-Eldiraĵoj de liaj kamaradoj estas
entute
pozitivaj, - diris Rikardo. - Rivarezon adoris ĉiuj de Muratori kaj
Zambekari
[Zambeccari] ĝis plej malkulturaj montanoj. Krome li estas persona
amiko de
Orsini. Efektive en Parizo pri li oni rakontas ĉiujn elpensaĵojn, sed
se la
homo ne volas havi malamikojn, do li ne devas esti politika satirikisto.
-Mi ne estas ĝisfine certa, sed
ŝajne mi
vidis lin, kiam tiuj politikaj rifuĝintoj venis ĉi tien, - diris Lega.
- Li
ĝibiĝas aŭ lamas, mi nun ne povas rememori.
La profesoro eltiris keston el la
skribtablo, prenis paperaron kaj komencis foliumi.
-Ŝajne mi havas ie lian polican
priskribon,
- diris li. - Ĉu vi memoras, ke kiam ili
estis fuĝantaj en la montaron, ĉie oni dispendigis iliajn personajn
aspektojn
kaj kardinalo... Kiel estas nomo de tiu kanajlo?..
Jes, kardinalo Spinola eĉ proponis
rekompencon pro ties kapoj. Konekse kun tio oni rakontas tre interesan
historion. Rivarez surmetis malnovan soldatan uniformon kaj vagadis tra
la
lando kiel vundita karabenisto serĉanta sian regimenton. Dum vagado li
trafis
militan grupon senditan de Spinola por trovi lin kaj veturis kune kun
ili en
komuna ĉaro rakontante korŝirajn elpensaĵojn pri tio, kiel ribeluloj
kaptis
lin, entiris en sian nestaĉon en la montaro kaj multe torturis lin.
Soldatoj
montris al li paperon kun priskribo de lia aspekto,
sed li trompis ilin kaj sciigis diversajn
absurdaĵojn pri diablo, kiun oni nomas Ojstro. Nokte, kiam ĉiuj estis
dormantaj, Rivarez enverŝis akvon en ties pulvujon kaj forkuris
preninte
necesan kvanton de provianto kaj kartoĉoj.
-Aha jen, mi trovis! - diris
Fabrizi
ĉesiginte sian rakonton. - "Felice
Rivarez nomata ankaŭ Ojstro aĝas
ĉirkaŭ tridek jarojn. Naskiĝloko estas
nekonata, sed laŭ kelkaj scioj ĝi troviĝas en Suda Ameriko. Laŭ
profesio li
estas ĵurnalisto. Lia staturo ne estas alta. Haroj kaj barbo estas
nigraj.
Brunhaŭta. Okuloj bluaj. Frunto alta. Nazo, buŝo, mentono..." Kaj jen
ankoraŭ: " Specialaj markoj - li lamas je la dekstra kruro. Lia
maldekstra
brako estas kripla kaj ne havas du fingrojn. Cikatro sur vizaĝo. Li
balbutas". Ankaŭ tien oni aldonis: " Li estas tre lerta pafanto,
sekve dum aresto necesas esti kiel eble plej singardema".
-Tio estas eksterordinara! Kiel li
sukcesis
trompi tiujn, kiuj havis detalan lian identigilon?
-Savis
lin
sendube nur lia braveco. Se
aperus almenaŭ malgranda
suspekto, do li pereus. Li ofte atingas konfidon de aliaj homoj dank`
al sia
senkulpa aspekto... Nu, ĝentlemanoj,
kion vi opinias pri la propono? Mi vidas, ke multaj ĉeestantoj bone
konas lin.
Skribu ni al li, ke ni atendas lian helpon.
-Komence necesas konatigi lin kun
nia plano
- diris Fabrizi, - kaj informiĝi, ĉu li akceptos ĝin?
-Ĉar temas pri batalo kontraŭ
jezuitoj, do
Rivarez nepre konsentos. Mi konas neniun pli senkompromisan
anti-klerikaliston.
Ĉi-rilate li estas simple furioza.
-Do, ĉu vi skribos al li, Rikardo?
-Certe. Mi rememoras, kie li nun
povas
esti. En Svisujo, mi opinias. Li estas mirinde lokŝanĝema ulo: ĉiutempe
li
nomadas. Nu, kio koncernas pamfletojn...
Reaperis
vigla diskutado. Kiam ĉiuj komencis disiri, Martini proksimiĝis al
sinjorino
Bolo.
-Mi akompanos vin, Gemo.
-Dankon. Mi volas interparoli kun
vi pri
aferoj.
-Ĉu tio koncernas adresojn? -
demandis li
mallaŭte.
-Nenio grava. Tamen al mi ŝajnas,
ke
necesas iel reagi, ĉar du leteroj tro longatempe estis en poŝto
pasintsemajne.
Kvankam iliaj entenoj estas entute senkulpaj kaj ilia prokrasto
probable estas
simpla hazardo, sed ne eblas riski. Se polico suspektas almenaŭ unu el
niaj
adresoj, necesas urĝe ilin ŝanĝi.
-Mi venos al vi morgaŭ. Hodiaŭ ni
plu ne
parolu pri aferoj - vi aspektas laca.
-Mi ne lacis.
-Sekve vi ĉagreniĝis. Kio estas
kialo?
-Ho, nenio, nenio eksterordinara.