Parto I, Ĉapitro 7
PSEŬDA
SINDRONIGO DE ARTURO
Jam delonge krepuskiĝis, kiam Arturo sonorigis
ĉe la pordo de domego sur strato Via Borra. Li memoris, ke li estis
vaganta tra la urbo, sed kie, kial kaj kiom da horoj tio daŭris?
Livreulo de Julio oscedante malfermis la pordon kaj signifoplene
subridis ekvidinte turmentiĝintan, kvazaŭ ŝtonan vizaĝon de Arturo. Al
li ŝajnis tre amuze, ke la juna mastro revenas hejmen el la prizono
kvazaŭ ebria kaj skandala almozulo. Arturo supreniĝis laŭ ŝtuparo. En
la unua etaĝo lin trafis Gibonso, kiu iris al li renkonten kun fiera
kaj malaproba mieno. Arturo tramurmuris “Bonan vesperon” kaj volis pasi
preter li. Sed estis malfacile tion fari, se Gibonso tion ne deziris.
-La gemastroj forestas, sinjoro, - diris li, kritike
ĉirkaŭrigardante malpuran veston kaj distaŭzintajn harojn de Arturo. –
Ili nun gastas kaj revenos nur post meznokto.
Arturo ekrigardis la horloĝon. Estis nur la naŭa
posttagmeze. Ho, jes! Tempo sufiĉas, eĉ pli ol sufiĉas…
-Sinjorino Burton ordonis demandi, ĉu vi estos
vespermanĝanta, sinjoro? Ŝi esperas vidi vin ĝis via enlitiĝo, ĉar ŝi
nepre deziras interparoli kun vi hodiaŭ.
-Mi dankas vin, mi ne volas vespermanĝi. Transdonu
al sinjorino Burton, ke mi ne enlitiĝos. Li eniris sian ĉambron. En ĝi
nenio ŝanĝiĝis post tago de lia aresto. Portreto de Montanelli same
kuŝis sur la tablo, la krucifikso staris en la alkovo. Arturo por
momento haltis ĉe la sojlo kaj fiksaŭskultis. En la dormego estis
silento, neniu kapablas ĝeni lin. Li singarde eniĝis kaj ŝlosis la
pordon. Do, venis fino. Li bezonas pri nenio mediti kaj maltrankviliĝi.
Necesas nur liberiĝi de vanaj, trudemaj pensoj kaj ĉio. Sed kiel tio
estas stulta, sensenca!
Decido pri suicido jam estis akceptita kaj li eĉ
preskaŭ ne pensis pri ĝi, ĉar tiu vivofino ŝajnis al li tute
nediskutebla kaj fatala. Li vere ankoraŭ ne sciis, kiun mortorimedon
elekti. Li supozis, ke sinmortigo devas esti rapida, por ke li povu
baldaŭ forgesiĝi. Submane li havis neniun armilon, eĉ poŝtranĉilo
forestis. Sed tio nenion signifis: sufiĉas viŝtuko aŭ littuko
disŝiritaj je pecoj.
Tie estis granda najlo super la fenestro. Ĝi taŭgas.
Tamen, ĉu ĝi kapablas teni pezon de la korpo? Li proksimigis seĝon al
la fenestro. Ne! La najlo estis malforta. Li prenis el kesto martelon,
martelis kelkfoje la najlon kaj jam komencis tiri littukon, sed subite
li rememoris, ke li ankoraŭ ne preĝis antaŭ sinmortigo, kion faras ĉiu
kristano. Por foriro de animo ekzistas eĉ specialaj preĝoj. Li venis la
alkovon kaj metis sin sur la genuojn antaŭ la krucifikso.
-Ĉiopova kaj korfavora dio...- laŭte komencis
li deklami kaj haltis, dirinte plu nenion. La mondo iĝis tia senverva,
ke li ne sciis, pro kio preĝi, de kio gardi sin per preĝado. Tamen, ĉu
Kristo konas samajn turmentojn? Ja lin oni nur perfidis, samkiel Bolon,
sed neniu provis lin entiri en kaptilon kaj li mem ne estis perfidulo!
Arturo stariĝis kaj faris signon de kruco laŭ
malnova kutimo. Poste li iris al la tablo, sur kiu li ekvidis leteron
de Montanelli skribitan krajone: "Mia
kara knabo! Mi nun estas en despero, ĉar mi ne povas vidi vin en la
tago de via liberigo. Min oni vokis al mortanto. Mi revenos tre
malfrue. Venu al mi morgaŭ matene. Mi tre hastas. L.M."
Arturo sopirĝemis kaj metis la leteron. Al padre
estos malfacile travivi tion ĉi. Kiel homoj ridis kaj klaĉis sur
stratoj!.. Nenio ŝanĝiĝis de tiu tago, kiam lin ankaŭ plenigis vivo.
Neniu el ĉiutagaj bagateloj iĝas malsama pro tio, ke la viva homanimo
estas kripligita ĝismorte. Io simila okazis antaŭe. Altiĝis akvo en
fontanoj, pepis paseroj sub tegmentoj samkiel hieraŭ, kaj ili pepos
same morgaŭ. Kaj li estos morta, ... tute morta.
Li sidiĝis sur randon de la lito, krucis siajn
brakojn ĉe ĝia dorso kaj metis la kapon sur ilin. Tempo ankoraŭ
sufiĉas, sed lia kapo tre doloras, doloras eĉ la cerbo mem... Kaj ĉio
estas tiel stulta, tiel sensenca...
Ĉe la enira pordo abrupte iu eksonorigis. Arturo
saltleviĝis kaj, sufokiĝante pro teruro, ĉirkaŭbrakis sian kolon. Ili
revenis kaj li sidas ĉi tie nenion farante! Valorinda tempo jam
forpasis kaj nun li devas vidi ties vizaĝojn, aŭskulti senkorajn,
mokajn vortojn. Estus submane almenaŭ tranĉilo!
Kun despero li ĉirkaŭrigardis la ĉambron. En ŝranko
staris korbo de lia patrino. Tie devas troviĝi tondilo. Li tranĉos per
ĝi sian vejnon. Ne, littuko kaj najlo pli taŭgas... nur sufiĉus tempo.
Li detiris de la lito littukon kaj kun febra
rapideco komencis disŝiri ĝin je rubandoj. Sur la ŝtuparo ekaŭdiĝis
paŝoj. Ne, rubando estas tro larĝa: farita el ĝi maŝo ne povos
stringi. Li hastis, la paŝoj alproksimiĝis. Lia sango brue pulsis en la
kapo kaj obtuze resonis en la oreloj. Pli baldaŭ, pli baldaŭ! Ho, dio!
Necesas nur kvin minutojn!
Ĉe la pordo oni ekfrapis. Rubando de littuko elfalis
el liaj manoj; li svenis, embuskis senspire kaj fiksaŭskultis. Iu
prenis anson de la pordo; aŭdiĝis voĉo de Julio: -Arturo!
Li ekstaris malfacile spirante.
-Arturo, malfermu la pordon, ni atendas.
Li prenis la disŝiritan littukon, enŝovis ĝin en
komodan keston kaj haste ordigis la liton.
-Arturo. - Tio estis voĉo de Ĝejmso, kiu senpacience
ŝancelis la anson. - Ĉu vi estas dormanta?
Arturo ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝis, ke ĉio estas
en ordo, kaj malfermis la pordon.
-Mi opinias, Arturo, ke vi povus plenumi mian peton
kaj ĝisatendi nian revenon! - diris furioza Julio enkurante la ĉambron.
- Ĉu laŭ vi sekvas, ke ni devas stari duonhoron antaŭ la pordo?
-Kvar minutojn, mia kara, - kviete korektis ŝin
Ĝejmso enirante la ĉambron post ŝia roza satena trenaĵo. - Mi juĝas,
Arturo, ke estus pli dece, se...
-Kion vi volas? - interrompis lin la junulo. Li
staris tenante la pordan anson kaj kvazaŭ kaptita besto ŝtele ĵetis
rigardojn je gefratoj. Tamen Ĝejmso estis tre stulta kaj Julio estis
tre kolerema, por rimarki ilin.
Sinjoro Burton altiris seĝon por la edzino kaj
sidiĝis mem, akurate ordiginte sur genuoj novan pantalonon.
-Mi kaj Julio, - komencis li, - devas serioze
interparoli kun vi...
-Mi nun ne povas vin aŭskulti. Mi... mi
malbone fartas. Mia kapo doloras. Vi devas atendi.
Arturo traparolis tion per stranga, obtuza voĉo, en
ia konfuzita maniero.
Ĝejmso mire ekrigardis lin. - Kio okazis kun vi? -
demandis li maltrankvile, rememorinte, ke Arturo revenis el la
infektujo. - Ĉe eble vi estas malsana? Laŭ mi, vi febras.
-Malgravaĵo! - abrupte interrompis lin Julio. -
Ordinara komedio. Simple li hontas rekte rigardi niajn okulojn... Venu
ĉi tien, Arturo, kaj sidiĝu.
Arturo malrapide trapasis la ĉambron kaj eksidis sur
randon de la lito.
-Do - diris li lace.
Sinjoro Burton iomete tusis, ordigis sian glatan,
senmakulan barbon kaj komencis antaŭpreparitan parolon: - Mi sentas
mian devon... mian malfacilan devon interparoli kun vi pri via tre
stranga konduto kaj pri viaj interrilatoj kun... leĝorompintoj, kun
personoj havantaj difektitan reputacion. Mi konvinkiĝis, ke vin gvidis
pli frivoleco ol perverseco... Li paŭzis.
-Do, - Arturo ripetis.
-Konklude, mi ne volas esti tro severa, - daŭrigis
Ĝejmso, kiu nevole moliĝis vidante lacan desperon en mieno de
Arturo. - Mi estas preta supozi, ke vin perversigis malbonaj kamaradoj,
kiuj uzis viajn junecon, malspertecon, frivolecon kaj ... impresemecon,
kiun ŝajne vi heredis de via patrino.
Arturo malrapide translokis sian rigardon je
portreto de la patrino, sed lia silentado daŭris.
-Vi certe devas kompreni, - daŭrigis Ĝejmso sian
paroladon, - ke mi ne povas permesi loĝi en mia domo homon, kiu
malgloris nian familian nomon havantan grandan respekton.
-Do, - ankoraŭfoje ripetis Arturo.
-Kial! - ekkriis Julio, kiu kun knaro fermis sian
ventumilon ĵetante ĝin sur la genuojn. - Ĉu vi nenion volas diri pli ol
tiu "do"?
-Agu laŭ via volo, - malrapide respondis Arturo. -
Al mi estas tutegale.
-Tutegale! - ripetis, perpleksa per tiu ĉi
respondo, Ĝejmso. Lia edzino ridante ekstariĝis de la seĝo: - Sekve al
vi estas tutegale!.. Nu, Ĝejmso, mi esperas, ke vi nun komprenas, ke
lian dankon mi ne sukcesos ricevi. Mi antaŭsentis, kion rezultigos
malsevereco al katolikaj aventuristinoj kaj al ties...
-Pli mallaŭte, mallaŭte! Ne parolu pri tio, mia
kara.
-Sensencaĵo, Ĝejmso! Ni estis tro longe
sentimentalaj! Kaj kun kiu? Kun iu aminfano, kontraŭleĝe naskita knabo
penetrinta nian familion! Sciu li, kiu estis lia patrino! Kial ni devas
varti idon de katolika sacerdoto? Jen - legu!
Ŝi eltiris el poŝo ĉifitan paperfolion kaj ĵetis ĝin
trans la tablo al Arturo. Li disvolvis la paperfolion kaj rekonis
skribmanieron de la patrino. Laŭ dato, la letero estis skribita antaŭ
kvar monatoj ĝis lia naskiĝo. Tio ĉi estis konfeso adresita al ŝia
edzo. Malsupre estis du subskriboj.
Arturo malrapide translokis la okulojn de unu linio
al la dua ĝis fino, kie post mallertaj literoj, skribitaj per mano de
lia patrino, estis konata familiara subskribo: "Lorenzo Montanelli".
Kelkajn minutojn li rigardis ĝin, kaj poste dirinte nenion, faldis la
paperfolion kaj metis ĝin sur la tablon.
Ĝejmso stariĝis kaj prenis brakon de la edzino.
-Nu, Julio, sufiĉas, iru malsupren. Jam estas
malfrue kaj mi bezonas interparoli kun Arturo pri aferoj neinteresaj
por vi.
Julio ekrigardis la edzon, poste Arturon, kiu
silentis mallevinte la okulojn.
-Li kvazaŭ ŝajnigas sin freneza, - tramurmuris ŝi.
Post kiam Julio preninte trenaĵon forlasis la
ĉambron, Ĝejmso fermis la pordon kaj revenis al la tablo.
Arturo sidis kiel antaŭe, senmove kaj silente.
-Arturo, - komencis Ĝejmso pli mole, ĉar Julio jam
ne povis lin aŭdi, - mi tre bedaŭras, ke ĉio tiel okazis. Vi povis plu
nenion scii. Tamen nenion eblas ŝanĝi. Estas agrable por mi vidi vian
nunan sinregadon. Julio tro superemociiĝis... Virinoj ĝenerale... Sed,
lasu ni tion. Mi ne volas esti ekstreme severa...
Li eksilentis por rimarki, kiun rezulton efektivigis
je Arturo lia maleco, sed tiu same ŝajnis tute indiferenta.
-Certe, mia kara knabo, tio ĉi estas tre malgaja
historio, daŭrigis Ĝejmso post paŭzo, - sekve estas pli bone ne mencii
ĝin entute. Mia patro estis tre grandanima, tial li ne divorcis de via
patrino, post kiam ŝi konfesis al li pri sia adulto. Li nur postulis,
ke la homo, kiu pekigis ŝin, tuj forlasu Italion. Vi scias, ke li
forveturis en Ĉinion kiel misiisto. Mi persone oponis, ke vi
renkontis kun li post lia reveno. Tamen mia patro permesis al
li instrui vin metinte solan kondiĉon, ke li neniam vidos vian
patrinon. Efektive, ili ambaŭ poste neniam renkontis, ĝis
ŝia morto. Tio ĉi estas tre veinda, sed...
Arturo levis la kapon. Lia vizaĝo aspektis absolute
senviva, kiel vaksa masko.
-Ĉu ŝajnas al v-vi, - traparolis li mallaŭte kaj ial
balbutante, - ke ĉio ĉi estas mire drola?
-Drola? - Ĝejmso kune kun la seĝo demoviĝis de la
tablo kaj forgesinte eĉ koleriĝi, kun mirego ekrigardis Arturon. -
Drola? Arturo! Vi freneziĝis!
Arturo subite renversis sian kapon kaj furioze
ekridegis.
-Arturo! - ekkriis la ŝipoposedanto stariĝante kun
digno. - Min mirigas via frivoleco.
Tamen anstataŭ respondo aperis nova ridego, tia
rabia, ke Ĝejmso komencis dubi: ĉu eble okazis io pli grava ol simpla
frivoleco.
-Vi similas histerian virinon, - tramurmuris li,
malestime movis siajn ŝultrojn kaj senpacience ekpaŝis tien kaj reen
laŭ la ĉambro. - Efektive, Arturo, vi estas pli malbona ol Julio.
Ĉesigu vian ridon! Mi ja ne povas sidi ĉi tie la tutan nokton!
Kun sama rezulto li povus alvoki la krucifikson kaj
peti ĝin malleviĝi de la soklo. Arturo nenion aŭdis kaj ridegis,
ridegis plu senfine.
-Tio ĉi estas absurdo! - diris Ĝejmso haltinte. - Vi
estas evidente nun tro emociiĝinta kaj do ne kapablas rezoni sobre. Mi
ne interparolu kun vi pri aferoj. Vizitu min morgaŭ post matenmanĝo.
Kaj nun pli bone enlitiĝu. Bonan nokton!
Ĝejmso eliris klakfermante la pordon.
-Nun okazos histerio en la malsupro, -
tramurmuris li descendante laŭ la ŝtuparo. - Kaj kun larmoj, mi
supozas.
* * *
La freneza ridego svenis sur lipoj de Arturo. Li
rapide prenis martelon de sur la tablo kaj impetis
al la krucifikso.
Post la unua bato li rekonsciiĝis. Antaŭ li staris
la malplena soklo, la martelo estis ankoraŭ en liaj manoj. Stumpoj de
la rompita krucifikso kuŝis sur la tablo. Arturo ĵetis la martelon
flanken.
-Tiel simple! - diris li kaj turniĝis. - Kia idioto
mi estas!
Malfacile spirante li sidiĝis ĉe la tablo kaj premis
la kapon per manoj. Poste li stariĝis, aliris al lavujo kaj elverŝis
kruĉon da malvarma akvo sur sian kapon. Post tio li iomete
trankviliĝis, revenis al sama loko kaj enpensiĝis.
Pro tiuj mensogemaj kaj sklavaj homoj, pro tiuj
mutaj kaj senanimaj dioj li eltenis suferojn de honto, kolero kaj
despero! Li faris maŝon kaj volis suicidi, ĉar unu sacerdoto estas
mensogulo. Kvazaŭ ili ne ĉiuj mensogas! Sufiĉe, tio ĉi finiĝis! Nun li
estas pli saĝa. Necesas nur deskui tutan koton de si kaj komenci novan
vivon. En dokoj troviĝas multaj komercaj ŝipoj; oni povas kaŝi sin en
ĉiu kaj fornaĝi tien, kien okuloj rigardas - en Kanadon, en Aŭstralion,
en Sudan Afrikon. Ne gravas, kien fornaĝi, nur kiel eble plej
fore de ĉi tie. Se vizitota loko ne taŭgos, eblos translokiĝi ien ajn.
Li elpoŝigis monujon. Nur tridek tri paoli (7).
Tamen li havas valoran horloĝon. Ĝi estas vendebla. Mono helpos al li
elvivi dum la unuaj tagoj. Sed homoj estos serĉantaj lin en dokoj. Ne,
necesas eldoni pseŭdan pruvon. Konkludu ili, ke li mortis. Tiam li
estos libera, absolute libera. Arturo mallaŭte ekridis kaj imagis, kiel
Burton - gefamilianoj serĉos lian korpon. Kia farso tiam okazos!
Li prenis paperfolion kaj enskribis la unuan penson
venintan en lian kapon: “Mi kredis vin samkiel dion. Sed dio estas
argila idolo, kiun oni povas disbati per martelo, kaj vi mensogis al mi
la tutan vivon”.
Li faldis la paperon kaj enskribis nomon de
Montanelli. Poste li prenis la alian kaj enskribis: “Serĉu mian korpon
en Darseno [Darsena]”. Li surmetis la ĉapelon kaj forlasis la ĉambron.
Irante preter portreto de la patrino li ekridetis malestime, ja ŝi
ankaŭ mensogis al li!
Li senbrue trairis la koridoron, malŝlosis la pordon
kaj okazis sur larĝa marmora ŝtuparo, kiu resonis ĉiun paŝon. Ĝi estis
antaŭ li kvazaŭ nigra kavo.
Li venis la korton penante ne veki Ĝianon Battiston,
kiu dormis en la unua etaĝo. En hejtolignejo situanta en kortoangulo
estis fenestreto kun latiso, kies rusta rando estas difektita. Tra ĝi
oni povis vidi kanalon kaj ĝia alteco egalis kvar futojn.
Li volis rompi la latison por rampi tra la
embrazuro, tamen ĝi estis sufiĉe firma. Kvankam li vundis siajn brakojn
kaj disŝiris manikon, sed li sukcesis penetri eksteren. Li
ĉirkaŭrigardis la straton, sur ĝi estis neniu. La nigra muta kanalo
kvazaŭ turpa tranĉeo etendiĝis inter krutaj glitaj muroj. Malserena
kavo povus esti nekonata universo, sed ŝajne ĝi ne havos tiom da
vulgareco kaj koto, kiuj restis malantaŭe. Nenio meritas bedaŭron kaj
rememoron. Tie estis stagna mondaĉo plena de rutina mensogo kaj plumpa
trompo, kiu similas fetorantan marĉon, nekapablan eĉ dronigi homon pro
sia malprofundeco.
Arturo pasis laŭlonge de kajo kaj poste turninte sin
venis skvaron antaŭ palaco de Medici. Ĉi tie Gemo alkuris al li kaj
vigle etendis siajn manojn. Jen malsekaj ŝtonaj ŝtupoj kondukantaj al
akvo. Ankaŭ vidiĝas la fortreso situanta sur mala flanko de la kanalo.
Li ĝis nun eĉ ne supozis, ke ĝi estas tia malalta kaj malserena.
Trapasinte kelkajn mallarĝajn stratojn li atingis
riveron Darsenon, demetis la ĉapelon kaj ĵetis ĝin en akvon. La ĉapelon
certe oni trovos, kiam serĉos lian kadavron. Li paŝis laŭlonge de la
bordo kaj meditis malfacile pri sekvaj agoj. Necesas penetri iun ŝipon.
Tasko estas peniga. Decido estas sola - en ekstrema parto de granda
malnova ĝeto de Medici estas malbela taverno. Estas ŝanco trafi tie iun
matroson kaj korupti lin.
Pordego de la ĝeto estis fermita. Kion fari, kiel
iri preter doganistoj? Lia mono tute ne sufiĉas por korupti ilin nokte
nehavante eĉ pasporton. Krome ili povos lin rekoni.
Kiam li estis iranta preter bronza statuo de Kvar
Maŭroj, el malnova domo staranta sur mala flanko eliris iu viro. Li
paŝis al la ponto. Arturo kaŝis sin en mallumo de la statuo, alpremiĝis
al ĝi kaj singardeme elrigardis el post piedestalo.
Estis printempa nokto, varmeta kaj steloplena. Akvo
plaŭdis kontraŭ la ŝtona moleo kaj kun mallaŭta, simila je rido,
lirlado, alkuradis al ŝtupoj. Grandega argano apenaŭ vidiĝis en
mallumo. Sub brilaj steloj en la ĉielo, kiun kovris kelkaj perlaj
nebuloj, nigriĝis siluetoj de kvar katenitaj sklavoj, vane protestantaj
kontraŭ senindulga fato.
La viro treniris laŭ la bordo per mallertaj paŝoj
kantante laŭte stratan anglan kanzonon. Li estis evidente matroso
revenanta el la taverno post diboĉo. Ĉirkaŭe neniu estis. Kiam li
proksimiĝis, Arturo eliris. La matroso sakrinte ĉesigis sian kanzonon
kaj haltis.
-Mi volas interparoli kun vi, - diris Arturo itale.
- Ĉu vi komprenas min?
La matroso montris negon per sia kapo. - Mi neniun
vorton el via lingvaĉo komprenis. - Kaj poste, uzante mallerte la
francan, li kolere demandis: - Kion vi bezonas de mi? Kial vi baras
mian vojon?
-Iru ni flanken por unu minuto. Mi bezonas
interparoli kun vi.
-Kial ni iros flanken en mallumon? Eble vi havas
tranĉilon!
-Ne, ne, trankviliĝu! Ĉu ne estas evidente, ke mi
bezonas vian helpon? Ĝi estos pagita.
-Ĉu? Vi aspektas kiel vera dando! - tramurmuris la
matroso angle, proksimiĝis al barilo de la statuo kaj alpremiĝis
al ĝi. - Do, - diris li en sia abomena franca lingvo. - Kion vi bezonas
finfine?
-Mi bezonas forlasi la urbon.
-A ha! Kiel kaŝvojaĝanto! Ĉu vi volas, ke mi vin
kaŝu? Ĉu vi estas krimulo buĉinta iun, mi supozas? Fremduloj ĉiuj estas
samaj. Kien vi intencas rifuĝi? Ĉu eble ne en policejon?
Li ekridis kiel ebriulo kaj palpebrumis per unu
okulo.
-De kiu ŝipo vi estas? - redemandis lin Arturo.
-De "Karloto" [Carlotto]. Ĝi kursadas inter Livorno
kaj Buenos Ajreso. Tien ĝi transportas ŝipoleon kaj de tie - felon. Jen
ĝi! - Kaj la matroso indikis perfingre flankon ĉe la moleo.
- Abomena olda ŝipaĉo.
-Buenos Ajreso! Kaŝu min ie en via ŝipo.
-Kiom vi pagos?
-Ne tro multe, ĉar mi havas nur kelkajn paolojn [7].
-Ne. Pago devas esti ne malpli ol kvindek paoloj.
Des pli, ke tiom da mono tute ne sufiĉas por tiu dando, kiu vi estas.
-Kiu dando! Se al vi plaĉas mia vesto, do vi povas
interŝanĝi kun mi. Mi ne povas doni al vi pli, ĉar mi havas krome
nenion.
-Sed vi probable havas horloĝon. Donu ĝin al mi.
Arturo elpoŝigis virinan oran horloĝon ornamitan per
fajna emajlo kun inicialoj "G.B." sur dorsa kovrilo. Ĝi
estis horloĝo de lia patrino. Sed nun tio nenion signifis.
-A ha! - ekkriis la matroso rapide ĉirkaŭrigardante
ĝin. - Ĉu ĝi estas ŝtelita? Donu ĝin al mi por plidetala provo!
Arturo tuj altiris sian brakon. - Ne,- diris li. -
Mi fordonos al vi la horloĝon nur kiam ni atingos la ŝipon.
-Efektive vi ne estas stultulo! Tamen mi pretas
veti, ke vi unuafoje trafis tian malfeliĉon. Ĉu ne?
-Tio ĉi estas mia afero. Vidu: gardisto!
Ili kaŝis sin malantaŭ de barilo atendante foriron
de gardisto. Poste la matroso eliris, ordonis Arturon sekvi lin kaj
ekpaŝis antaŭen stulte ridetante. Arturo silente paŝis malantaŭe.
La matroso elkondukis lin sur etan, nerektoforman
placon de Medici palaco, haltis en ĝia malluma angulo kaj tramurmuris,
opiniante, ke ĝi estas singardema flustro.
-Atentu ĉi tie, por ke vin ne vidu soldatoj.
-Kion vi volas fari?
-Mi volas akiri iun veston. Ja ne eblas preni vin
kun sangokovrita maniko.
Arturo ekrigardis sian manikon disŝiritan per la
fenestra latiso. Ĝi absorbis sangon el la vundita brako. Supozeble la
viro opinias, ke li estas murdinto. Nu, tio ĉi nun ne gravas!
La matroso baldaŭ revenis portante kun triumfo sakon
enmane.
-Alivestiĝu, - traflustris li, - kiel eble plej
baldaŭ. Mi devas urĝe veni la ŝipon, ĉar marĉando kun brokantisto
deprenis la tutan duonhoron.
Arturo komencis alivesti sin kun abomeno tuŝante
uzitan veston. Feliĉe ĝi estis pli-malpli pura. Kiam li aperis en lumo,
la matroso pririgardis lin kun ebria graveco kaj kapjesis aprobe.
-Taŭgas, - diris li. - Iru ni! Mute!
-Kunpreninte sian demetitan veston Arturo sekvis la
matroson tra labirinto de kurbaj kanaloj kaj mallumaj, mallarĝaj
stratetoj de tiuj antikvaj mizerkvartaloj, kiujn loĝantoj de Livorno
nomas "Nova Venecio". Inter mizeraj domaĉoj kaj kotplenaj kortoj iuloke
sole vidiĝis malnovaj malserenaj palacoj, vane penantaj konservi sian
antikvan imponecon. En kelkaj stratetoj situis nestaĉoj de ŝtelistoj,
murdistoj kaj kontrabandistoj; en la aliaj loĝis malriĉuloj.
La matroso haltis apud malgranda ponto,
ĉirkaŭrigardis diversflanken kaj malsupreniĝis laŭ ŝtonaj ŝtupoj al
mallarĝa kajo. Sub la ponto balanciĝis sur akvo malnova, malfortika
boato. Li abrupte ordonis Arturon enboatiĝi kaj kuŝi sur ĝia fundo;
samtempe li komencis remi direkte al la haveno. Arturo kuŝiĝis senmove
sur malsekaj, glitaj lignaĵoj sub vesto, kiun surmetis la matroso, kaj
ŝtele rigardis konatajn konstruaĵojn kaj stratojn.
La boato proksimiĝis al tiu parto de la kanalo,
super kiu altiĝis la fortreso. Masivaj muroj, larĝaj ĉe fundamento,
transformiĝis supren je malvastaj, malseveraj turetoj. Kiaj fortaj kaj
minacaj ili ŝajnis al li antaŭ kelkaj horoj! Kaj nun... Li mallaŭte
ekridis kuŝante sur fundo de la boato.
-Silenton!, - abrupte diris la matroso, - kaj kuŝu.
Ni atingis doganejon.
Arturo kaŝis plene sian korpon. La boato
haltis ĉe mastoj, inter kiuj estis ĉenoj barantaj malvastan vojon
inter la doganejo kaj la fortreso. El la doganejo eliris dormema
oficisto kun lucerno kaj oscedante kliniĝis super akvo.
-Prezentu pasporton.
La matroso donis al li siajn legitimaĵojn. Arturo
preskaŭ senspirante fiksaŭskultis ilian dialogon.
-Bona noktotempo por reveno al ŝipo, - grumblis la
doganisto. - Ĉu vi revenas post diboĉo supozeble? Kio troviĝas en via
boato?
-Uzita vestaro. Mi aĉetis ĝin ĉe brokantisto.
Li montris veŝton de Arturo. La doganisto malfacile
pririgardis ĝin helpe de lucerno kaj diris: - Bone, vi rajtas plu
moviĝi.
Li levis bartrabon kaj la boato renaĝis plu
ŝanceliĝante sur darka akvo. Post iom da tempo Arturo sidiĝis
forĵetinte, kovritan lin, vestaron.
-Jen mia ŝipo, - traflustris la matroso. - Sekvu min
kaj ĉefe silentu.
Li grimpis sur ferdekon de grandampleksa darka
monstro mallaŭdante "mallertan surteran publikon", kvankam Arturo estis
perfekta lertulo kaj do li malpli ol ĉiu alia meritis tian riproĉon.
Sur ferdeko ili singardeme trapenetris inter ŝnuregaro kaj pulioj kaj
atingis holdon. La matroso senbrue levis lukon.
-Rampu malsupren! - traflustris li. - Mi baldaŭ
revenos.
En la holdo estis ne nur malseke kaj mallume, sed
ankaŭ netolereble sufoke. Arturo nevole deflankiĝis sufokante pro
fetoro de krudaj feloj kaj ranca oleo. Tamen li rememoris la karceron
kaj tolere descendis laŭ ŝtuparo. Verŝajne vivo ĉie estas sama: koto,
aĉaĵo, hontindaj arkanoj, mallumaj anguletoj. Sed vivo estas vivo - kaj
do necesas preni de ĝi ĉion atingeblan.
Baldaŭ la matroso revenis portante ion enmane, kion
Arturo ne sukcesis ekvidi.
-Nun fordonu monon kaj horloĝon. Hastu!
Arturo en mallumo restigis al si kelkajn monerojn.
-Alportu iun manĝaĵon, mi estas tre malsata.
-Mi jam alportis. Jen, prenu.
La matroso donis al li kruĉon, kelkajn malmolajn,
kvazaŭ ŝtonajn, biskvitojn kaj pecon da salita porkaĵo.
-Nun aŭskultu min plej atente. Morgaŭ frumatene
venos doganistoj revizi la ŝipon. Tiam kaŝu vin en malplena barelo kaj
troviĝu en ĝi kvazaŭ muso ĝis eliro de la ŝipo en maron. Se vin
rimarkos ŝipestro, tiam estos via kulpo. Nun, ĉio! Tenu firme
trinkaĵon. Bonan nokton!
Li fermis lukon. Arturo atenteme metis la kruĉon kun
altvalora akvo sur plankon, sidiĝis ĉe malplena barelo kaj komencis
manĝi porkaĵon kaj biskvitojn. Poste li kuŝiĝis sur malpuran plankon
kaj unufoje de infaneco li ekdormis sen preĝo. En mallumo ĉirkaŭ li
kuris ratoj. Sed nek ties nelacigebla persista bruo, nek balancado de
la ŝipo, nek naŭza fetoro de oleo, nek atendado de neevitebla
marmalsano - nenio kapablis veki Arturon. Nun ĉio ĉi entute
maltrankviligis lin ne pli ol rompitaj, senglorigitaj idoloj, kiuj nur
hieraŭ estis liaj adorindaj dioj.