Parto I, Ĉapitro 5
ARESTO DE ARTURO
Posttagmeze de tiu tago Arturo ekvolis longe
promenadi. Li petis kamaradon studenton zorgi pri sia propraĵo kaj
forpaŝis al Livorno piede. La tago estis malseka kaj nuboplena, sed ne
malvarma, tial ebenaĵo, laŭ kiu li paŝis, ŝajnis al li tre bela. Li
ĝuis pro mola malseka herbo sub piedoj kaj ĉevojaj printempaj floroj.
Ĉe rando de arbaro, en akacujo, birdo konstruis neston kaj tuj
forflugis, pro lia alproksimiĝo, svingante brunajn flugiletojn.
Arturo penis koncentriĝi je devota meditado, kiun
postulis antaŭtago de pasiona Vendredo. Sed pensoj pri Montanelli kaj
Gemo senĉese distris lian penon, do finfine li rifuzis tion kaj
permesis al sia fantazio libere aspiri miraklon kaj gloron de venonta
ribelo, en kiu gravajn rolojn li difinis al siaj du idoloj. Padre, en
lia imago, estis korifeo, apostolo, profeto. Antaŭ lia sankta kolero
malaperos ĉiuj darkaj potencoj, kaj apud liaj piedoj junaj defendantoj
de Libereco komencos relerni oldajn doktrinojn kaj verojn en ties nova,
ankoraŭ nekonata signifo.
Kaj Gemo? Ho, Gemo batalos en barikadoj. Ŝi estas
naskita por iĝi heroino. Ŝi estas perfekta kamaradino; pura kaj sentima
fraŭlino, pri kiu revis pluraj poetoj. Gemo staros kune kun li, ŝultro
al ŝultro, kaj ili ambaŭ renkontos kun ĝojo flugantan ŝtormon de morto.
Ili eble mortos ankaŭ kune en momento de venko, sendube venko venos. Li
nenion diros al ŝi pri sia amo, neniun vorton li aperigos pri tio, kio
povus rompi ŝian pacon aŭ malbonigi ŝian trankvilan sencon de
kamaradeco. Ŝi estis por li kiel sanktaĵo, ĉasta viktimo, kiu forbrulos
sur altaro por liberigo de la popolo. Ĉu li povus eniri blankan
sanktejon de animo, kiu konas neniun alian amon, krom amon al dio kaj
Italio?
Dio kaj Italio... Pluvoglutoj falis sur lian kapon,
kiam li estis eniranta grandan mornan domon sur Palaca strato. Sur
ŝtuparo lin renkontis ĉefservisto de Julio, kiu estis senmanke vestita,
kvieta kaj, kiel ĉiam, ĝentile malfavora.
-Bonan vesperon, Gibonso [Gibbons]. Ĉu miaj fratoj
estas hejme?
-Sinjoro Tomaso kaj sinjorino Burton estas en
gastoĉambro.
Kun morna senco Arturo venis ĉambrojn. Kia sopira
estas la domo! Torento de vivo preterkuradis ne tuŝante ĝin. Nenio
ŝanĝiĝis en ĝi: nek personoj, nek familiaj portretoj, nek gustomanka
furnituro kaj hida plataro sur muroj, nek vulgara fanfaronado de
riĉeco, nek senviva aspekto de ĉiu objekto... Eĉ floroj en latunujoj
ŝajnis kvazaŭ artefaritaj el ferlado, en kiuj dum varmetaj printempaj
tagoj neniam cirkulis juna suko.
Julio sidis en la gastoĉambro, kiu estis centro de
ŝia ekzistado, kaj atendis vizitantojn por vespermanĝo. Vestita en
konvena moda robo, kun bukligita blanka hararanĝo kaj rigidmiena, kun
domhundeto sur genuoj, ŝi aspektis kiel bildo el iu revuo.
-Bonan tagon, Arturo! - diris ŝi malafable, ŝovis
por momento al li fingroekstremaĵojn kaj tuj remetis ilin sur pli
agrablan silkan lanon de la besteto. - Mi esperas, ke vi bonfartas kaj
progresas en la kolegio.
Arturo tramurmuris la unuan konvenan frazon, kiu
venis en lian kapon, kaj profundiĝis en malkomfortan silentadon. Medion
neniel vigligis alveno de pompa Ĝejmso kune kun maljuna agento de iu
ŝipkompanio. Tial kiam Gibonso anoncis, ke manĝo estas sur la tablo,
Arturo ekstaris kun facila suspiro kaj diris: - Mi ne vespermanĝos
hodiaŭ, Julio. Mi pardonpetas, sed mi iros en mian ĉambron.
-Vi tro fervore fastas, mia knabo, - diris Tomaso.
Mi estas certa, ke tio povas malhelpi al vi.
-Ho ne! Bonan nokton.
En koridoro Arturo renkontis valetinon kaj petis ŝin
veki lin je la sesa matene.
-Ĉu signorino [sinjoreto] iros preĝejon?
-Jes. Bonan nokton, Terezo.
Li venis sian ĉambron. Antaŭe ĝi apartenis al lia
patrino, tial alkovon oni refaris je oratorejo, kiam ŝi estis malsana.
Granda krucifikso sur nigra piedestalo okupis mezon
de la altaro. Antaŭ ĝi pendis eta lucerno. En tiu ĉi ĉambro ŝi
mortis. Super lito surmure pendis ŝia portreto, sur tablo staris
ĉina florujo kun bukedo de violoj, ŝiaj plej ŝatataj floroj. Ĝuste unu
jaro pasis post ŝia morto, sed italaj geservistoj ne forgesis ŝin.
Arturo eltiris el valizo enkadritan desegnaĵon, kiu
estis zorge ĉirkaŭvolvita. Tio estis krajona portreto de Montanelli,
kiun li ricevis nur antaŭ kelkaj tagoj el Romo. Li komencis disvolvi
sian trezoron, sed tiutempe la ĉambron eniris paĝio de Julio kun pleto
enmane. Olda itala kuiristino, kiu servis al Glediso ĝis apero de la
nova, severa mastrino, metis sur la platon diversajn bongustajn
manĝaĵojn. Ŝi rezonis, ke ili taŭgas por la kara sinjoreto, kiu
diligente plenumas regulojn de la eklezio. Arturo ĉion rifuzis, krom
panpeceto. La servisto, kiu antaŭnelonge alvenis el Anglio kaj estis
nevo de Gibonso, signifoplene ekridetis forlasante la ĉambron. Li jam
aliĝis al protestanta grupo en la kuirejo.
Arturo venis la alkovon kaj ekgenuis antaŭ la
krucifikso, penante agordi sin por preĝado kaj religia meditado. Sed li
longe ne sukcesis tion atingi. Efektive, kiel diris Tomaso, li tro
fervore fastis. Tial abnegacio, kiun li spertis, efikis kiel forta
vino. Laŭ lia dorso trakuris efemera tremado, la krucifikso ekdrivis
kaj iĝis videbla kvazaŭ en nebulo antaŭ liaj okuloj. Nur post longa
litanio, ripetita mekanike, li sukcesis koncentriĝi por mistero de
kompenso. Finfine ekstrema fizika laco superis nervan febron kaj li
ekdormis kviete kaj pace. Lia animo liberiĝis de turbulentaj kaj
angoraj pensoj.
Li ankoraŭ firme dormis, kiam okazis malpacienca kaj
brua pordofrapo.
-Ha, ŝajne Terezo, - ekpensis li turnante sin pigre.
Tamen okazis la dua frapo. Li ektremis kaj vekiĝis.
-Signorino! Signorino! [Sinjoreto! Sinjoreto!] -
kriis vira voĉo itale. - Ellitiĝu pro amo de dio!
Arturo eksaltis de la lito.
-Kio okazis? Kiu estas tie?
-Tiu estas mi, Ĝiano [Gian] Battista. Mi petegas vin
nome de sankta Vergulino! Ordigu vin kiel eble plej baldaŭ!
Arturo haste vestiĝis kaj malŝlosis la pordon. Li
perplekse ekrigardis vizaĝon de koĉero, kiun plenigis timo, sed kiam
fariĝis en koridoro aŭdebla bruo de piedpremado kaj grincado de
metalaĵoj, li komprenis ĉion.
-Por mi? - demandis li trankvile.
-Por vi! Ho, sinjoreto, hastu, hastu! Kion
necesas kaŝi? Mi povas...
-Mi bezonas nenion kaŝi. Ĉu miaj fratoj scias?
En la koridoro, el post angulo, aperis la unua
uniformo.
-La sinjoron oni vokis. La tuta domo vekiĝis.
-Ho ve! Kia misfortuno, kia terura misfortuno! Kaj
ankoraŭ dum pasiona Vendredo! Karaj sanktuloj, ekhavu kompaton!
Ĝiano Battista ekploregis. Arturo movis kelkajn
paŝojn antaŭen al ĝendarmoj, kies sabroj tondris. Ili eniris la ĉambron
kune kun tremantaj geservistoj vestitaj haste kaj improvize. Soldatoj
ĉirkaŭigis Arturon. La strangan procesion gvidis gemastroj de la domo.
Li estis en pantofloj kaj noktosurtuto, ŝi estis en longa mantelo kaj
ŝia hararo havis buklilojn.
"Kvazaŭ venas la dua diluvo kaj tial bestaro,
savante sin, kuras al arkeo! Jen ekzemple kia stranga paro!" - momente
traflugis penso en Artura kapo, kiu rigardante tiujn groteskajn
figurojn apenaŭ sukcesis deteni ridon, tute nekonvenan dum tiu ĉi
serioza tempo.
-Ave, Maria, Regina Coeli [13]
traflustris li kaj turniĝis, por ne vidi buklilojn de Julio, kiuj tre
agacis lin.
-Bonvolu ekspliki al mi, - diris sinjoro Burton
proksimiĝante al ĝendarma oficiro, - kion signifas via perforta
interveno en la privatan domon? Mi avertas vin, ke mi estos devigita
plendi al la angla ambasadoro, se mi ne ricevos viajn kontentigajn
klarigojn.
-Mi supozas, ke klarigoj kontentigos vin kaj la
anglan ambasadoron, - diris la oficiro rigide.
Li disvolvis ordonon pri aresto de Arturo Burton,
filozofa studento, kaj transdonis ĝin al Ĝejmso, aldonante malafable: -
Se vi bezonos pluajn eksplikojn, mi konsilas persone pridemandi la
ĉefon de polico.
Julio elŝiris paperon el manoj de la edzo, vigle
tralegis ĝin kaj atakis Arturon kun tia furioza malĝentileco, kian
kapablas aperigi nur bonedukita sinjorino.
-Vi malgloris nian familion! - kriis angle ŝi. - Nun
tuta urba kanajlaro komencos okulumi nin. Jen kien altiris vin via
pieco - en prizonon! Cetere nenion alian oni povis atendi de filo de la
katolikino...
- Sinjorino, oni malpermesas interparoli kun
arestito en la fremda lingvo, - interrompis ŝin la oficiro.
Sed liaj vortoj estis neaŭdeblaj en brua torento de
akuzoj, kiujn kriis Julio: - Tion necesis ekspekti! Fasto, preĝoj,
psika meditado kaj jen kio kaŝiĝis tie! Mi pensis, ke tiu rezulto povus
okazi.
D-ro Ŭoren iam komparis Julion kun salato, en
kiun kuiristo metis tro multe da vinagro. Pro ŝia subtila, strida
voĉo en buŝo de Arturo aperis acida sento kaj li tuj rememoris tiun
komparon.
-Ne necesas tiel paroli, - diris li. - Vi povas
antaŭtimi neniujn danĝerojn. Ĉiu scias, ke vi estas tute ĉasta... Mi
supozas, ĝentlemanoj, ke vi volas ion trovi en mia havaĵo. Mi
havas nenion kaŝitan.
Dume ĝendarmoj serĉis en la ĉambro, eltiris kestojn,
legis liajn leterojn kaj universitatajn notojn, Arturo sidis sur la
lito. Li estis iom emociplena, sed tute trankvila. Serĉado lin ne
malkvietigis: li ĉiam forbruligis leterojn, kiuj povis iun kompromiti,
tial nun, krom kelkaj manuskriptoj duonrevoluciaj, duonmistikaj kaj du
aŭ tri numeroj de "Juna Italio" ĝendarmoj trovis nenion, kio povus
kompensi ties klopodojn.
Post longa rezistado Julio finfine cedis persvadon
de sia bofrato kaj foriris dormi plu, pasante preter Arturo kun orgojla
kaj malestima mieno. Ĝejmso obeeme sekvis ŝin.
Kiam ili eliris, Tomaso, kiu tiutempe paŝis tien kaj
reen laŭ la ĉambro, penante aspekti indiferenta, proksimiĝis al la
oficiro kaj petis lian permeson interparoli kun la arestito. Tiu
kapjesis anstataŭ respondo, kaj Tomaso alpaŝante al Arturo, trabalbutis
per raŭka voĉo: - Infere maloportuna okazaĵo! Mi estas tre ĉagrenita.
Arturo ekrigardis lin per okuloj serenaj kiel
sunplena mateno.
-Vi ĉiam estis bona al mi, - diris li. - Ne
maltrankviliĝu pri mi. Min nenio minacas.
-Aŭskultu min, Arturo! – Tomaso ektiris sian
lipharon kaj demandis Arturon eksplicite. - Ĉu la okazaĵo iel rilatas
al mono? Se jes, tial mi povus...
-Al mono? Ne, certe. Kial ĉi tie...
-Ĉu politika petolo? Mi tion supozis. Nu kion
fari... Ne malĝojiĝu kaj ne atentu Julion, ja vi scias, kian
langon ŝi havas. Do, se vi bezonos mian ajnan helpon: monon aŭ ion
alian, bonvolu informi min. Ĉu bone?
Arturo silente etendis la manon kaj Tomaso eliris
penante aspekti kiel eble pli indiferenta, kion povis okazigi lia
stulta vizaĝo.
Tiutempe ĝendarmoj finis serĉadon kaj la oficiro
petis Arturon surmeti palton. Arturo jam volis forlasi la ĉambron, sed
subite li haltis: al li estis malkomforte adiaŭi kun la patrina preĝa
oratorejo, kiam apude staris soldatoj.
-Ĉu vi povus eliri por momento? - demandis li. -
Eskapi mi ne povas kaj kaŝi mi nenion bezonas.
-Bedaŭrinde arestitojn oni malpermesas restigi solaj.
-Bone.
Li eniris la alkovon, genuis kaj kisinte la
krucifikson, traflustris: - Dio mia, helpu al mi konservi fortojn ĝis
fino!
La oficiro staris ĉe tablo kaj rigardis portreton de
Montanelli.
-Ĉu li estas via parenco?
-Ne, li estas mia konfesprenanto, nova episkopo de
Brisigelo.
Sur ŝtuparo lin atendis geservistoj - italoj
maltrankviliĝintaj kaj ĉagreniĝintaj. Arturon, samkiel lian patrinon,
oni amis en la domo, tial nun homoj densiĝis ĉirkaŭ li, kisis liajn
manojn kaj veston. Ĝiano Battista ankaŭ staris tie kaj larmoj falis sur
liajn grizajn lipharojn. Neniu el Burton familio venis adiaŭi. Ilia
apatio ankoraŭ pli substrekis sindonemon kaj amon de geservistoj, tial
Arturo apenaŭ ne ekploris premante etenditajn manojn.
-Adiaŭ, Ĝiano Battista, kisu viajn etulojn! Adiaŭ,
Terezo! Preĝu pro mi kaj helpu al vi dio! Adiaŭ, adiaŭ...
Li haste malsupreniĝis laŭ la ŝtuparo. Post minuto
restis stari ĉe la sojlo nur malgranda grupo de silentaj viroj kaj
ploregantaj virinoj observanta la forveturantan ĉaron.