Parto I, Ĉapitro 4
PERFIDA
KONFESO
Arturo revenis hejmen kvazaŭ fluganta. Li estis
absolute, sennube feliĉa. En la kunveno oni parolis pri preparo al
armita ribelo. Gemo nun estas lia kamaradino kaj li amas ŝin. Ili kune
agados kaj eĉ eble pereos por estonta respubliko. Floranta tempo de
ilia espero venas kaj padre ekvidos tion kaj ekfidos.
Tamen sekvan matenon Arturo vekiĝis pli trankvila.
Li rememoris, ke hodiaŭ Gemo forveturos al Livorno kaj padre al Romo.
Januaro, februaro, marto - tri longaj monatoj restos ĝis Pasko. Tiam
ŝajne Gemo spertos protestantan influon hejme (por Arturo la vortoj
“Protestanto” kaj “Filistro” estis egalaj). Ne, Gemo neniam flirtos,
koketos kaj fascinos turistojn kaj senharajn ŝipoposedantojn kiel
ceteraj anglaj fraŭlinoj en Livorno; Gemo estas tute malsama. Tamen ŝi
evidente estas tre malfeliĉa. Tia tre juna, sen geamikoj, ŝi supozeble
sentas sin sola inter tiea pedanta publiko... Ho, se estus viva mia
patrino!
Vespere li venis la seminarion kaj renkontis
Montanelli, kiu konversaciis kun nova rektoro. Li aspektis lace kaj
malkontente. Kiam li ekvidis Arturon, do li ne ekĝojis kiel kutime, sed
lia vizaĝo iĝis pli tenebra.
-Jen tiu studento, pri kiu mi parolis, - streĉe
diris Montanelli prezentante Arturon. - Mi anticipe dankas vian
permeson por Arturo uzi la bibliotekon plu.
Patro Kardi, maljuna, bonaspekta sacerdoto tuj
komencis interparoli kun Arturo pri la universitato Sapienza. Lia flua
kaj senafekta prononco pruvis lian profundan konon de studenta vivo.
Konversacio baldaŭ koncernis la universitatan regularon, kies severeco
estis tre aktuala tiam. Arturon tre ĝojigis vidpunkto de la nova
rektoro, kiu akre kritikis estraron de la universitato pro iliaj
sensensaj kaj ĉikanaj limigoj, kiuj kolerigis studentaron.
-Mi havas grandan sperton pri edukado de junularo, -
diris li. - Neniam necesas ion malpermesi al junularo sen sufiĉa
rezono, jen estas mia regulo. Kelkaj junaj homoj povas okazigi multajn
perturbojn, kiam oni ne respektas ties individuecojn. Ja plej obeema
ĉevalo povas iufoje pranci, kiam oni tre ofte tiras bridrimenon.
Arturo mire kaj plene malkovris siajn okulojn. Li
tute ne supozis, ke la nova rektoro estos protekti studentojn.
Montanelli ne ĉeestis la konversacion, ŝajne pro foresto de intereso al
ĝi. Li mienis tiel neesprimeble lace kaj senespere, ke patro Kardi
subite diris: - Ŝajne mi tedis al vi, patro kanoniko. Pardonu mian
babilecon. Mi tre interesiĝas pri tiu ĉi subjekto kaj iufoje forgesas,
ke ĝi povas iun tedi.
-Male, mi ankaŭ tre interesiĝas pri ĝi.
Montanelli neniam povis aperigi stereotipan
ĝentilecon kaj do Arturon malplaĉe agacis lia tono.
Kiam patro Kardi forlasis la ĉambron, Montanelli
turnis sin al Arturo kaj ekrigardis lin kun tiu sama melankolia kaj
zorgoplena mieno, kiu estis dum la tuta vespero sur lia vizaĝo.
-Arturo, mia kara knabo, - li ekparolis mallaŭte, -
mi devas ion diri al vi.
Ŝajne li ricevis iun malagrablan informon, ekpensis
Arturo rigardante marasman vizaĝon de Montanelli. Venis longa paŭzo.
-Ĉu al vi plaĉis la nova rektoro?- demandis subite
Montanelli.
La demando estis tute neatendita, tiel Arturo ne tuj
trovis konvenajn vortojn.
-Al mi? Al mi li tre plaĉis... Cetere mi ankoraŭ ne
estas tute certa. Tion malfacile diri post la unua fojo.
Montanelli sidis frapante per fingroj apogbrakojn de
fotelo, kion li ĉiam faris dum malfacilaj aŭ maltrankvilaj situacioj.
-Koncerne de mia veturo al Romo, - komencis li
denove, - se vi oponas kaj deziras... Arturo, mi skribos, ke mi ne
veturos.
-Padre! Sed Vatikano...
-Vatikano trovos iun alian. Mi sendos mian
pardonpeton.
-Sed kial? Mi ne povas kompreni.
Montanelli tuŝis sian frunton permane.
-Mi maltrankviliĝas pri vi. Min turmentas penso,
ke... Finfine mi ne tro bezonas veturi.
-Kaj kiel episkopeco?
-Aĥ, Arturo! Ĉu estos profito por mi, se mi akiros
episkopecon kaj perdos...
Li subite silentiĝis. Arturo neniam vidis padre
antaŭe tiom perpleksa.
-Mi nenion komprenas, - li diris. - Padre, ĉu vi
povas ekspliki pli difinite, kio vin maltrankviligas?
-Nenio. Simple min turmentas senlima timo. Diru al
mi, ĉu vin minacas iu danĝero?
”Li ion aŭdis”, - Arturo pensis rememorante onidiron
pri preparata ribelo. Sed la sekreto ne estis lia, sekve ne eblas ĝin
malkovri, tial li respondis per jena demando: - Kia danĝero povas
minaci min?
-Ne demandu min, sed rekte respondu! - Pro emocio
voĉo de Montanelli iĝis preskaŭ arda. - Ĉu estas vi en danĝero? Mi ne
volas scii viajn sekretojn. Diru al mi nur ĉi tion.
- Ni ĉiuj estas en diaj manoj, padre. Ĉio povas
okazi. Tamen mi vidas neniun rezonon antaŭtimi iun danĝeron ĝis via
reveno.
-Ĝis mia reveno... Aŭskultu, carino, Mi preferas, ke
vi decidu. Mi bezonas neniujn viajn eksplikojn. Diru nur “Restu” kaj mi
rifuzos de vojaĝo. Neniu ion perdos de tio, sed vi, mi estas certa,
estos kune kun mi en sekureco.
Tia morbideco estis tute fremda por Montanelli, tial
Arturo kun maltrankvilo diris: - Padre, vi estas malsana. Vi devas
veturi al Romo, ripozi tie profunde, por ke forlasu vin sendormeco kaj
kapdoloroj.
-Tre bone, - abrupte interrompis lin Montanelli,
kvazaŭ lin tedis tiu ĉi konversacio. - Morgaŭ mi forveturos per la unua
poŝta ĉaro.
Arturo estis surprizita.
-Ĉu vi ŝajne volis ion diri al mi? - demandis li.
-Ne, ne, nenion plu, nenion gravan...
Lia mieno esprimis angoron kaj timon.
Kelkajn tagojn post forveturo de Montanelli Arturo
venis bibliotekon de la seminario por preni libron kaj renkontis en ĝi
patron Kardi.
-Aha, sinjoro Burton! - ekkriis la rektoro. - Ĝuste
vin mi bezonas. Bonvolu iri al mi kaj helpi pri iu malfacila afero.
Li malkovris pordon de sia kabineto, en kiun Arturo
venis kun kaŝita sento de antipatio. Al li ne plaĉis tio, ke la
privatan ĉambron, sanktejon de padre nun okupas la alia homo.
-Mi estas terura libra vermo, - diris la rektoro. -
Unue, post mia alveno ĉi tien, mi komencis ekzameni la bibliotekon. Ĝia
enteno estas perfekta, tamen mi ne sukcesis kompreni sistemon, laŭ kiu
oni ĉion katalogis.
-La katalogo ne estas plena. Multaj valoraj libroj
estis aldonitaj al ĝi nur antaŭnelonge.
-Ĉu vi povas dum duonhoro ekspliki al mi dispozicion
de libroj?
En la biblioteko Arturo detale ĉion eksplikis. Kiam
li estis preparanta por foriro kaj jam prenis sian ĉapelon, la rektoro
ridetante haltigis lin: -Ne, ne! Mi ne povas lasi vin tial rapide.
Hodiaŭ estas sabato, do ĝis lunda mateno vi povas prokrasti vian
studadon. Restu kaj vespermanĝu kune kun mi, des pli, ke nun jam estas
malfrue kaj mi estas tute sola, tial min ĝojigos kompanio kun vi.
Lia maniero estis tiel senafekta kaj afabla, ke
Arturo eksentis sin kun li tute libere. Post kelkaj bagatelaj frazoj la
rektoro demandis Arturon, kiel longe li konas Montanelli.
-Ĉirkaŭ sep jaroj, - respondis Arturo. - Mi estis
dekdujara, kiam li revenis el Ĉinio.
-Aĥ, jes! Tie li akiris reputacion de predikisto. Ĉu
ekde tiam vi iĝis lia edukato?
-Li komencis instrui min unu jaron poste, kiam li
unue konfesprenis min. Ekde mia eniro en la universitaton li instruis
kromajn lernofakojn, kiuj ne estis en regula kurso. Li tre favoras al
mi! Vi eĉ ne povas imagi!
-Mi volonte kredas tion. Li estas homo kun nobla kaj
bela animo, kiun ne eblas ne admiri. Mi renkontis predikistojn, kiuj
estis kune kun li en Ĉinio. Ili ne sukcesis trovi vortojn necesajn por
glori liajn energion kaj kuraĝon okazintajn en malfacila tempo, lian
senŝanĝan sindonemon. Vi devas danki fortunon pro tio, ke vin gvidas
tiu ĉi eminenta viro. De li mi informiĝis pri tio, ke vi frue perdis
gepatrojn.
-Jes, mia patro mortis dum mia infaneco kaj la
patrino mortis antaŭ unu jaro.
-Ĉu vi havas gefratojn?
-Ne, nur vicfratojn... Sed ili jam maturiĝis, kiam
mi estis infano.
-Probable vi spertis solecon dum via infaneco, tial
nun vi tial valorigas bonkorecon de Montanelli. Interalie, ĉu vi havas
konfesprenanton dum lia foresto?
-Mi volis peti pastrojn el Santa Katarino, se ili ne
havas multajn pentantojn.
-Ĉu vi volas konfesi min?
Okuloj de Arturo plilarĝiĝis pro miro.
-Via pastra moŝto, certe, mi estos ĝoja, sed...
-Sed kutime rektoro de teologia seminario ne
konfesprenas pentantojn. Ĉu ne? Vera informo. Tamen mi scias, ke
kanoniko Montanelli multe vartis vin kaj, se mi ne eraras, li tre
maltrankviliĝas pri via bonstato. Mi ankaŭ maltrankviliĝus, se okazus
disiĝo kun mia favorata lernanto. Al li plaĉos tio, ke lia kolego
zorgas pri via animo. Krome, filo mia, mi devas diri malkaŝe, ke vi tre
plaĉas al mi kaj do mi estos ĝoja okazigi ian ajn helpon al vi, laŭ
miaj kapabloj.
-Okaze mi, memkompreneble, estos tre dankema pro via
gvidado.
-Tial venu al mi konfesi la sekvontan monaton.
Bonege! Vi rajtas viziti min iun ajn vesperon, kiam vi estos libera,
mia knabo.
* * *
Antaŭ Pasko oni oficiale anoncis, ke Montanelli iĝis
episkopo de Brisigelo
[Brisighella] situanta en Etruskaj Apeninoj. Li skribis al Arturo
el Romo pri tio trankvile kaj senafekte, evidente lia depresio
forpasis. «Venu al mi ĉiun ferion, - skribis li, - kaj mi
promesas viziti Pison. Tiam niaj intervidiĝoj okazos, kvankam ne tiel
ofte, kiel mi deziras».
D-ro Ŭoren invitis Arturon pasigi paskan feston kune
kun li kaj lia familio, anstataŭ malnova domo, kiun plenigis ratoj kaj
en kiu nun totale regis Julio. En leteron estis enmetita noteto,
kiun Gemo skrapis per la infana skribmaniero kaj ankaŭ petis veturi al
ili, se tio eblas. «Mi volus interparoli kun vi pri unu
afero», skribis ŝi.
Ankaŭ vigligis Arturon flustrado inter studentoj pri
iuj gravaj eventoj okazontaj post Pasko.
Ĉio ĉi tiel entuziasmigis Arturon, ke eĉ plej
nekredeblaj aferoj, pri kiuj flustris studentoj, ŝajnis al li absolute
realaj kaj atingeblaj dum sekvontaj du monatoj. Li decidis veturi
hejmen ĵaŭdon de Pasiono kaj pasigi kelkajn tagojn tie, por ke rendevuo
kun Gemo ne rompu lian solenan religian staton, kiun postulas la
eklezio de siaj adeptoj dum tiu tempo. Vespere de merkredo li sciigis
Gemon perletere pri sia alveno sekvontan lundon kaj kun paco en animo
li venis dormoĉambron. Li genufleksis ĉe krucifikso. Morgaŭ matene
patro Kardi promesis konfespreni lin, tial nun li devas longe kaj
fervore preĝi, por prepari sin al paska komunio. Li genuis kun brakoj
metitaj sur brusto kaj klinita kapo, rememoris tagon post tago dum la
pasinta monato, ĉiujn siajn etajn pekojn - malpaciencon, koleremecon,
senzorgecon, kiuj iomete makulis lian animan purecon. Krome Arturo
nenion sukcesis rememori: ja kiam oni estas feliĉaj, neniuj pekoj
aperas. Li faris signon de kruco, stariĝis kaj komencis senvestiĝi.
Kiam li disbutonumis ĉemizon, el sub ĝi falis
paperpeco. Tio ĉi estis noteto de Gemo, kiun li portis la tutan tagon
surbruste. Li prenis ĝin, disvolvis kaj kisis ĉarmajn fuŝskribaĵojn,
poste li refaldis la paperpecon kaj rimarkis sur ĝia dorso alskribaĵon:
«Nepre vizitu nin kiel eble plej baldaŭ; mi volas konatigi vin
kun Bolo. Li restis ĉi tie kaj ni kune legas ĉiutage». Vizaĝo de
Arturo iĝis ruĝa, kiam li estis leganta. Denove Bolo! Kion li rebezonas
en Livorno? Kaj kial Gemo legas kune kun li? Ĉu li envultis ŝin per lia
kontrabando? Jam en januaro, kiam okazis la kunveno, estis rimarkebla
lia amo al Gemo. Tial li tiam parolis tiel verve! Nun li konstante
estas kune kun ŝi kaj legas!
Arturo forĵetis la leteron kaj regenuis ĉe la
krucifikso. Kaj tio ĉi estas la animo preparinta por absolvo, por paska
sakramento, por paco kun dio, kun si mem kaj kun la tuta mondo! Fakte
ĝi kapablas malnoble ĵaluzi kaj suspekti pro egoisma malamo eĉ
kamaradon! Li kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj en amara
humiliĝo. Nur antaŭ kvin minutoj li revis pri martireco kaj nun li
konscias pri siaj malindaj, malnoblaj pensoj!..
Ĵaŭdon matene Arturo venis seminarian kapelon
kaj trafis tie patron Kardi solan. Antaŭ konfeso li preĝis kaj tuj
ekparolis pri sia dubo:
-Patro mia, mi estas pekulo
en ĵaluzo, kolero kaj
malindaj pensoj pri la homo, kiu nenion malbonan faris por mi.
Patro Kardi bone komprenis la pentanton venintan al
li, tial li mole diris: -Vi konfesis neplenan tuton, mia filo.
-Patro! La homon, al kiu mi spertas nekristanajn
sentojn, mi devas precipe ami kaj honori.
-Ĉu vi havas sangoligilon?
-Ankoraŭ pli densan.
-Kio tamen kunligas vin ambaŭ, mia filo?
-Kamaradeco.
-Kia kamaradeco?
-En granda kaj sankta laboro.
Venis eta paŭzo.
-Ĉu via kolero al tiu... kamarado, via ĵaluzo al li
aperis pro liaj pli gravaj sukcesoj en laboro ol la viaj?
-Parte... jes. Mi enviis liajn sperton,
aŭtoritaton... Kaj mi pensis... mi timis, ke li forprenos koron
de la fraŭlino, kiun mi amas.
-Ĉu la fraŭlino, kiun vi amas, estas filino de la
sankta eklezio?
-Ne, ŝi estas protestantino.
-Herezulino?
Arturo multe afliktiĝis kaj pugnigis manojn.
-Jes, ŝi estas herezulino, - ripetis li. - Ni
elkreskis kune. Niaj patrinoj estis amikinoj. Tial mi ... enviis lin,
ĉar mi komprenis, ke li ankaŭ amas ŝin kaj ...
-Mia filo, - malrapide kaj grave diris patro Kardi
post ioma silentado, - vi malkovris ne ĉion. En via animo troviĝas
ankoraŭ iu ŝarĝo.
-Patro, mi...
Arturo hezitis kaj silentis. La konfesprenanto
atendis.
-Mi enviis lin, ĉar organizacio «Juna
Italio», kiun mi membras ...
-Ĉu?
-Komisiis al li laboron, kiun, mi esperis, mi
farus... Mi opiniis, ke mi pli taŭgas por ĝi.
-Pri kio temas?
-Ricevo de libroj el vaporŝipoj... politikaj
libroj por plua stokado en iu loko de la urbo.
-Ĉu tiun ĉi laboron oni komisiis al via rivalo?
-Al Bolo... Mi enviis lin.
-Ĉu li mem, de lia flanko, iel ajn kaŭzis vian
malamon? Ĉu eble vi akuzas lin en neglekta realigo de tiu misio,
kiun oni komisiis?
-Ne, patro, Bolo agis brave kaj sindone. Li estas
vera patrioto, sekve mi devas ami kaj respekti lin.
Patro Kardi enpensiĝis.
-Filo mia, se vian animon lumigis nova lumo, se en
ĝi naskiĝis revo pri granda laboro pro bono de viaj geamikoj, se vi
esperas faciligi ŝarĝon de laciĝantoj kaj prematoj, do pripensu
vian rilaton al tiu ĉi altvalora beno de dio. Ĉiun bonon li generas.
Kaj vian venon en novan vivon ankaŭ li aperigis. Se vi trovis rimedon
por ofero, trovis vojon kondukantan al paco, se vi amikiĝis kun amataj
kamaradoj por doni liberigon al tiuj, kiuj turmentiĝas kaj kaŝe
ploras do vi penu purigi vian animon de envio kaj pasio, por ke via
koro iĝu altaro, en kiu ĉiam brulos sankta fajro. Memorigu al vi mem,
ke tio ĉi estas sankta kaj granda afero, tial la koro, kiu akceptos
ĝin, devas esti purigita de memamo. Tiu ĉi alvokiĝo, samkiel
alvokiĝo de ekleziulo, ne dependas de amo al virino aŭ de efemera
pasio. Ĝi estas PRO DIO KAJ POPOLO, NUN KAJ POR ĈIAM.
-Aĥ! - Arturo premis liajn manojn. Li apenaŭ ne
ekploregis, kiam li aŭskultis la konatan devizon.
-Patro, vi donas al ni sankcion de la eklezio! Kristo estas sur nia
flanko!
-Mia filo, - solene diris la sacerdoto, - Kristo
forpelis monŝanĝistojn el templo, ĉar ĝi nomiĝas preĝejo kaj tiuj
refaris el ĝi ejon por ŝtelistoj!