Parto I, Ĉapitro 3
STUDENTA KUNVENO
Aŭtuno
kaj vintro pasis
senevente. Arturo diligente studis kaj havis malmulte da libertempo.
Tamen
ĉiusemajne li unu-du fojojn vizitis Montanelli dum kelkaj minutoj. Li
petis
ekspliki iun malfacilan libron kaj tiam konversacio koncernis nur ĝin.
Sentante
aperintan inter ili barieron, Montanelli evitis ĉion, kio aspektis kiel
lia
iniciato restarigi antaŭajn intimajn interrilatojn. Vizitoj de Arturo
kaŭzis
nun triston anstataŭ plezuro. Estis malfacile por li ŝajni kvieta,
spertante
konstantan streĉon por konduti tiel, kvazaŭ nenio okazis. Arturo ankaŭ
rimarkis
ŝanĝojn de konduto de padre kaj komprenante, ke ĝin rezultigis okazinta
disputo
pri liaj "novaj ideoj", menciis
neniam tiun ĉi temon, kiu senĉese estis en liaj pensoj. Tamen nuna amo
de
Arturo al Montanelli estis eĉ pli profunda ol antaŭe. Liaj permanenta
sento de
malkontento kaj anima malpleno, de kiuj li penis abstrakti sin per
persista
studado de teologio kaj ritaro, tute malaperis post lia unua konatiĝo
kun "Juna
Italio".
Ankaŭ foriĝis nesana reveco,
kiun generis liaj soleco kaj longatempa flegado de la mortanta patrino,
kaj iuj
duboj, kontraŭ kiuj li ofte preĝis. Kune kun nova entuziasmo, kun pli
klara
percepto de religio (ĉar en studenta movado Arturo vidis ne politikan,
sed
religian bazon) al li venis paco, anima pleneco kaj bonkoreco al homoj.
La tuta
mondo kvazaŭ iĝis lumigita malsame. Li
trovis novajn, bonajn trajtojn de homoj indajn amon, kiujn li ne
rimarkis
antaŭe. Samtempe Montanelli, kiun li dum lastaj kvin jaroj akceptis
kiel ideala
heroo, nun akiris en liaj okuloj novan aŭreolon kaj iĝis profeto de la
nova
kredo. Li pasie aŭskultis predikojn de padre, penante kapti en ili
similecon
kun respublikaj ideoj; longe meditis pri enteno de Evangelio kaj ĝojis
pro
demokrata esenco de kristanismo dum ĝia aperado.
Unu
januaran tagon Arturo venis la
seminarion por redoni libron. Ĉar tiam rektoro Montanelli dume
forestis, li
venis lian kabineton, starigis la libron sur breton kaj jam volis
eliri, sed
lian atenton altiris alia libro kuŝanta sur tablo. Ĝi nomiĝis
"Monarĥio" [De Monarchia] far Dante. Arturo komencis legi kaj baldaŭ
ĝi tiel absorbis lin, ke li ne rimarkis kiel malfermiĝis pordo kaj
venis
Montanelli. Li ĉesigis legadon nur post kiam Montanelli ekparolis.
-Mi
tute ne atendis vin hodiaŭ! -
diris padre, rigardante titolon de la libro, - mi jam volis sendi iun,
por
ekscii, ĉu vi povas veni al mi vespere.
-Ĉu io
grava okazis? Mi estos
okupita hodiaŭ vespere, sed se...
- Ne, nia
rendevuo povos okazi
morgaŭ. Mi volis vidi vin kaj diri, ke mi forveturos mardon. Oni vokas
min en
Romon.
-En Romon?
Ĝis kioma tempo?
-En mesaĝo
oni skribas, ke ĝis finiĝo
de Pasko. Ĝi venis el Vatikano.
Mi volis tuj informi vin pri ĝi, sed mi estis
okupita pri ĉiutagaj zorgoj en la seminario kaj ankaŭ pri alveno de
nova
rektoro.
-Padre, mi
esperas, ke vi ne por
ĉiam forlasas la seminarion. Ĉu ne?
-Ŝajne por
ĉiam, kvankam mi
ankoraŭ revenos Pison por kelkaj tagoj.
-Sed kial
vi forlasas?
-Ankoraŭ
oficiale oni ne anoncis
mian novan oficon kiel episkopo.
-Padre!
Kie?
-Tion oni
sciigas en Romo. Ankoraŭ
ĝisfine ne estas indikita ĝusta loko: ĉu mi estos estro de eparĥio en
Apenino
aŭ restos kiel vikario ĉi tie.
-Ĉu oni la
novan rektoron jam nomumis?
-Jes, patro
Kardi [Cardi]. Li
alveturos morgaŭ.
-Via
informo estas plena surprizo!
-Jes... Decidoj de Vatikano ofte estas
neatenditaj.
-Ĉi vi konas la novan rektoron?
-Persone
ne, sed oni lin tre
laŭdas. Monsinjoro Belloni skribas, ke li estas multe edukita.
-En la
seminario vian forlason oni
taksos kiel granda perdo.
-Mi ne
scias, kio okazos en la
seminario, sed vi, carino, nepre sentos mian foreston. Povas esti
samkiel mi
sentos nian disiĝon.
-Jes, vi
pravas. Tamen mi ĝojas
pro vi.
-Ĉu vi
ĝojas? Sed mi ne scias, ĉu
mi ankaŭ devas ĝoji?
Montanelli
eksidis ĉe la tablo. Li
aspektis tre lace kaj ne estis videbla kontenteco pri lia nova alta
posteno.
-Ĉar vi
estos okupita hodiaŭ
vespere, ĉu eble vi povas pasigi tagon kune kun mi? Mi ne tre bone
fartas, tial
mi volus kiel eble longe esti kune kun vi ĝis mia forveturo.
-Bone, sed
je la sesa mi devos
esti en...
-En
kunveno?
Arturo
kapjesis kaj tiam
Montanelli haste ŝanĝis temon de la konversacio.
-Mi volas
ankaŭ interparoli pri
viaj aferoj, - komencis li. - Dum mia foresto vi bezonos alian
konfesprenanton.
-Sed kiam
vi revenos, ĉu mi rajtos
konfesi ĉe vi?
-Mia
karulo, kion vi demandas? Mi
parolas nur pri tri aŭ kvar monatoj, dum kiuj mi forestos. Ĉu vi
konsentas
konfesi ĉe iu pastro el Santa Katarino?
-Jes.
Ilia
konversacio daŭris ankoraŭ kelkan tempon. Poste Arturo ekstaris kaj diris: - Mi devas iri.
Studentoj atendas min.
Vizaĝo de
Montanelli denove iĝis
morna.
-Jam? Mi
nur komencis abstrakti
min de miaj nigraj pensoj. Ho ve, adiaŭ!
-Adiaŭ!
Morgaŭ mi revenos.
-Alvenu
kiel eble frue, por ni
rendevuu sole. Morgaŭ alveturos patro Kardi... Kara Arturo, mi petas vin, estu singardema, ne agu
senpripense, almenaŭ ĝis mia reveno. Vi ne kapablas imagi, kiel mi
timas
restigi vin sola!
-Vane,
padre. Nun ĉio estas kvieta
kaj same estos poste.
-Nu,
ankoraŭfoje adiaŭ! - abrupte
diris Montanelli kaj prenis siajn paperojn.
*
*
*
Enirinte
ĉambron, en kiu okazis
studenta kunveno, Arturo tuj ekvidis sian amikinon, filinon de doktoro
Ŭoren
[Warren], kun kiu li ofte ludis dum infaneco. Ŝi sidis ĉe fenestro en
angulo
kaj atente aŭskultis paroladon de juna altkreska lombardano vestita en
uzita
kostumo, kiu estis unu el iniciatintoj de la movado. Dum lastaj kelkaj
monatoj
ŝi videble ŝanĝiĝis, maturiĝis kaj do aspektis kiel tute juna virino.
Nur du
densaj nigraj harplektaĵoj ankoraŭ memorigis, ke ŝi antaŭnelonge estis
lernantino. Sur ŝi estis nigra robo kaj samkolora tuko kovris ŝian
kapon, ĉar
en la ĉambro trablovis. Sur ŝia brusto estis alpinglita cipresa
branĉeto -
emblemo de Juna Italio. La iniciatinto pasie rakontis al ŝi pri mizero
de
kalabriaj kamparanoj kaj ŝi silente aŭskultis, metinte sian mentonon
sur la
brakon kaj direktinte siajn okulojn sur plankon. Arturo kvazaŭ ekvidis
melankolian Liberecon, kiu funebras pri
perdita Respubliko. (Julio ekvidus en ŝi nur superkreskintan knabinon
kun pala
vizaĝo kaj malbela nazo, en malnova, tro mallonga robo).
-Vi
estas ĉi tie, Ĝimo [Jim]! -
diris Arturo proksimiĝinte al ŝi, kiam ŝia interparolanto deiris al
alia loko
de la ĉambro. Ĝimo estis ŝia knabina
kromnomo, derivaĵo de Ĝenifero [Jennifer], per kiu oni baptis ŝin. Ŝiaj
italaj
amikinoj nomis ŝin Gemo [Gemma].
Ŝi
mire levis sian kapon.
-Arturo!
- Ho, mi eĉ ne sciis, ke vi ankaŭ estas
membro.
-Mi
ankaŭ ne atendis ekvidi vin
ĉi tie, Ĝimo. De kiam vi...?
-Ne,
- haste ŝi interrompis lin,
- mi ankoraŭ ne membriĝis. Mi nur plenumis du aŭ tri negravajn petojn.
Mi jam
interkonatiĝis kun Bini. Ĉu vi konas Karlon Bini?
-Jes,
certe.
Bini
estis gvidanto de livorna grupo
kaj lin konis tuta Juna Italio.
-Jen,
Bini komencis rakonti al mi
pri tiuj problemoj kaj mi petis lin venigi min iun studentan kunvenon.
Li ankaŭ
skribis al mi en Florencon... Ĉu vi scias, ke dum Kristnasko mi vizitis
Florencon?
-Ne,
mi tre malofte ricevas
leterojn de miaj parencoj.
-Jes,
tion mi komprenas... Do, mi
restis ĉe fratinoj Rajt [Wright], (ili estis ŝiaj lernejaj amikinoj
translokiĝintaj al Florenco). En letero Bini proponis, ke dum reveno
hejmen mi
vizitu Pison kaj la nunan kunvenon... Nu, ŝajne, prelego komenciĝas...
La
prelego estis pri ideala
respubliko kaj preparo de junularo por ĝi. Pensoj de lektoro estis ne
tute
certaj, sed Arturo aŭskultis lin kun plena admiro. Li akceptis ĉion
senkritike
kaj absorbis novajn moralajn ideojn ĝenerale sen pripenso.
Post
kiam la prelego kaj longaj
debatoj finiĝis kaj studentoj komencis foriri, Arturo alpaŝis al Gemo,
kiu ne
lasis sian lokon en angulo.
-Mi
proponas akompani vin, Ĝimo.
Kie vi restis?
-Ĉe
Marieto.
-Ĉe
tiu, kiu estis mastrumistino
de via patro?
-Jes, ŝi loĝas sufiĉe malproksime de tie ĉi.
Kelkan tempon ili paŝis silente. Poste
Arturo abrupte demandis ŝin: - Ĉu vi nun estas deksepjara?
-Tio
okazis en oktobro.
-Mi
ĉiam supozis, ke vi post
plenkreskiĝo ne iĝos ordinara fraŭlino, ne vizitos, samkiel ceteraj
gejunuloj,
balojn ktp. Kara Ĝimo, mi ofte pensis, ke vi nepre estos en nia
organizo.
-Tion
saman mi pensis pri vi mem.
-Vi
menciis iujn komisiojn, kiujn
petis plenumi Bini. Mi eĉ ne sciis, ke vi konas unu la alian.
-Mi
plenumis ilin ne por Bini,
sed por la alia.
-Por
kiu?
-Por
tiu, kiu hodiaŭ estis
interparolanta kun mi, - por Bolo [Bolla].
-Ĉu
vi bone konas lin?
Voĉo
de Arturo havis iom da
ĵaluzo. Al li ne plaĉis tiu ĉi viro. Ili konkuris en unu afero, kiun
komitato
de Juna Italio finfine komisiis al Bolo, konsiderinte Arturon ankoraŭ
tro juna
kaj sensperta.
-Mi
konas lin sufiĉe bone. Li tre
plaĉas al mi. Li loĝis en Livorno.
-Mi
tion scias... Li lasis la
urbon novembre.
-Jes,
tiam oni atendis alvenon de
ŝipoj. Kion vi opinias, Arturo, pri tio, ke via hejmo estas pli
sendanĝera por
nia agado? Ja neniu suspektos familion de riĉaj ŝipoposedantoj. Krome,
vi konas
ĉiun en dokoj.
-Malpli
laŭte, mia kara! Ĉu libroj
el Marsejlo [Marseilles] estis kaŝitaj en via domo?
-Nur
unu tagon... Tamen povas
esti mi ne devis paroli tion al vi.
-Kial?
Vi jam scias, ke mi estas
ano de la socio. Gemo, kara, mi estus tre feliĉa, se ankaŭ aniĝu vi kaj
...
padre!
-Via
padre! Ĉu li...
-Ne,
li opinias malsame. Sed iam
mi esperas...
-Arturo,
sed li ja estas
sacerdoto!
-Tio
ne gravas! En nia socio jam
estas sacerdotoj. Du el ili verkas artikolojn por ĵurnaloj. Kaj kial
ne? Ja
misio de klerikaro estas konduki la mondon al plej altaj idealoj kaj
celoj, al
kiuj ankaŭ aspiras nia socio! Finfine tio ĉi estas pli religia kaj
morala
demando ol politika. Ja se homoj estas pretaj esti liberaj kaj
respondecaj
civitanoj, do neniu kapablas teni ilin en sklaveco.
Gemo
kuntiris la brovojn.
-Mi
opinias, ke via logiko havas
iun implikaĵon. Sacerdoto instruas religian doktrinon. Mi vidas nenion
koncernan al nia strebado liberiĝi de aŭstroj.
-Sacerdoto
estas predikanto de
kristanismo, kaj Kristo mem estis plej granda revoluciulo.
-Ĉu
vi scias, ke mi interparolis
kun mia patro pri sacerdotoj kaj li diris, ke...
-Gemo,
via patro estas
protestanto.
Post
mallonga paŭzo ŝi ekrigardis
rekte liajn okulojn.
-Ĉesigu
ni nian konversacion. Vi
ĉiam iĝas netolerebla, kiam vi parolas pri protestantoj.
-Tute
ne! Netoleremecon kutime
aperigas protestantoj, kiam temas pri katolikoj.
-Mi
opinias malsame. Tamen ni jam
tre ofte diskutis pri tio ĉi kaj do ne necesas denove komenci... Kion
vi
opinias pri la nuna lekcio?
-Ĝi tre plaĉis al mi, precipe la lasta parto. Estis bone al mi
aŭdi
liajn rezolutajn vortojn pri neceso vivi kvazaŭ en respubliko, anstataŭ
revado
pri ĝi! Ja Kristo ankaŭ diris: "La ĉiela Regno estas en vi!".
-Al
mi male tiu ĉi parto ne
plaĉis. Li tiom multe parolis pri tio, kion ni devas pensi, senti, kiel ni devas ŝanĝiĝi, sed neniujn praktikajn
rimedojn kaj agojn por tio li indikis.
-Kiam
kriza tempo venos, tiam ni
havos plurajn taskojn. Ni devas esti paciencaj. Grandaj ŝanĝoj ne
okazas dum unu
tago.
-Ju
pli malfacila estas tasko,
des pli urĝe necesas komenci decidi ĝin. Vi parolas pri tio, ke necesas
pretigi
sin por libero. Tamen kiu estis pli preta por tio, ol via patrino? Ĉu
iu vidis
pli perfektan anĝelan virinon? Kaj kion rezultigis ŝia tuta bonkoreco?
Ŝi estis
sklavino ĝis la lasta tago de ŝia vivo. Kiom da ĉikanoj kaj insultoj ŝi
spertadis de via vicfrato Ĝejmso kaj lia edzino! Se
ŝi ne estus tial bonkora kaj pacienca, do
ŝi havus pli bonan vivon kaj oni ne kuraĝus premi ŝin. Simila situacio
ekzistas
en Italio. Tiuj, kiuj strebas defendi siajn celojn, tute ne bezonas
paciencon.
-Ĝimo,
kara, Italio estus delonge libera, se
kolero kaj
pasio estus uzitaj por tio. Ĝi bezonas ne malamon, sed amon.
Li
abrupte ekruĝiĝis, kiam estis dirata
la lasta vorto. Gemo tion ne rimarkis, ĉar ŝi rigardis rekte antaŭen.
Ŝiaj
brovoj estis kuntiritaj kaj lipoj estis firme kunpremitaj.
-Vi
pensas, ke mi ne pravas,
Arturo, - diris ŝi post ioma paŭzo. - Sed mi pravas kaj iam vi tion
komprenos... Kaj jen domo de Marieto. Ĉu vi volas eniri?
-Ne,
jam estas malfrue. Bonan
nokton, kara!
Li
staris ĉe enirejo kaj firme
premis ŝiajn manojn.
-"Pro
dio kaj la
popolo..."
Malrapide
kaj grave ŝi
kompletigis la devizon: -"Nun kaj por ĉiam".
Poste
ŝi eltiris siajn manojn kaj
rapide eniris la domon. Kiam la pordo ŝlosiĝis, li kliniĝis kaj prenis
cipresan
branĉeton falintan de ŝia brusto.