Parto
I, Ĉapitro 2
FAMILIO
BURTON
Al s-ro
Ĝejmso Burton tute ne
plaĉis ideo de lia juna vicfrato vagi tra Svisio kune kun Montanelli.
Sed li ne
povis malpermesi bagatelan promenadon de Arturo kaj profesoro de
teologio por
studi botanikon, rezonante, ke malpermeso estus absurde tirana. Arturo
povus
rigardi ĝin kiel religian aŭ rasan superstiĉon, ĉar ĉiuj Burton-anoj
fieris pri
sia klera toleremo. La tuta familio estis lojala protestanta kaj
konservativa,
ekde kiam ties ŝipa kompanio “Burton & Sons” [Burton k. filoj]
antaŭ cent
jaroj komencis sian aferon lanĉinte ŝipojn inter Londono kaj Livorno.
Ili
opiniis, ke anglaj ĝentlemanoj devas esti senpartiaj eĉ kun papistoj; tial kiam la familiestro post sia vidveco
reedziĝis al juna katolika guvernistino de siaj filoj Ĝejmso kaj Tomaso
[Thomas], do al ambaŭ fratoj malplaĉis tio, tamen ili rezignaciis kaj
akceptis
sian duonpatrinon, kiu estis preskaŭ samaĝa, kiel volon de providenco.
Post morto de la patro kaj
edziĝo
de pli aĝa frato pozicio en la familio iĝis pli malfacila; sed ambaŭ
fratoj
honeste penis protekti duonpatrinon Gledison [Gladys], dume ŝi estis
viva,
kontraŭ senkompata lango de Julio kaj laŭeble faris ĉion necesan por
Arturo.
Ili ne amis la knabon kaj ne provis tion kaŝi. Iufoje ili enmanigis al
li
riĉajn donacojn aŭ poŝmonon, sed ĝenerale ili ne kontraŭiĝis, kiam li
agis laŭ
propra volo.
Tial en responda
letero, kiun Arturo
ricevis, estis monĉeko necesa por kompensi liajn elspezojn kaj malvarma
permeso
agi libervole dum liaj ferioj.
Li uzis duonon de
mono por aĉeto de
botanikaj libroj kaj herbariujo kaj elveturis kune kun padre en sian
unuan
alpan migradon.
Montanelli havis
bonan humoron, kiun Arturo
delonge ne vidis. Post la unua ŝoko de la konversacio, kiun li spertis
en la
ĝardeno, li pli-malpli reprenis sian
mensan ekvilibron kaj do nun li akceptis ĉion pli senemocie. “Arturo
estas tro
juna kaj sensperta, - rezonis Montanelli. - Lia decido momente ne estas
definitiva. Certe ankoraŭ estas tempo, kiam ĝentila persvado rezultigos
lian
deflankiĝon de tiu danĝera vojo, sur kiun li apenaŭ eniras”.
Ili intencis
pasigi kelkajn tagojn en
Ĝenovo, sed post kiam Arturo ekvidis ĝiajn sunplenajn, polvajn stratojn
kun
amaso de promenantaj turistoj, sur lia vizaĝo aperis severa rigardo.
Kun kvieta rideto
Montanelli rimarkis tion.
- Ĉu al vi ne plaĉas ĉi tie, carino?
-Mi
ne scias. Ĉio estas tute malsama, ol mi atendis ekvidi. Jes, la
lago
estas belega kaj siluetoj de apudaj montetoj ankaŭ aspektas bele.
Ili troviĝis sur
Ruso [Rousseau] insulo kaj
Arturo montris konturojn de Savojo.
-Sed la
urbo! Ĝi estas tiel akurata kaj
ordema, kiel io... protestanta. Eĉ ĉi tiea aero estas ia memkontenta.
Ne, ĝi ne
plaĉas al mi; ĝi rememorigas al mi Julion.
Montanelli
ekridis: - Kompatinda knabo, kia
misfortuno! Nu bone, ni ja venis ĉi tien por nia amuzo kaj do ekzistas
neniu
motivo, kiu povus reteni nin ĉi tie plu. Velu ni en boato hodiaŭ sur la
lago
kaj morgaŭ matene grimpu ni montaron, ĉu?
-Sed, padre, ĉu vi
volas resti ĉi tie?
-Mia kara knabo,
mi multfoje vidis tiujn ĉi
lokojn. Mi ĝojas, nur kiam vi mem plezuriĝas. Kien vi volus iri?
-Se vi ne obĵetas,
iru ni al riverkomenco.
-Ĉu laŭ Rodano
[Rhone]?
-Ne, laŭ Arvo
[Arve], ĝi fluas tiel rapide.
-Okaze ni veturos
al Ŝamonio [Chamonix].
Tutan duontagon ili velis en malgranda
boato sur la lago. Al Arturo pli plaĉis griza kaj kota rivero Arvo, ol
la
pitoreska lago de Ĝenovo. Li elkreskis apud Mediteraneo, kie li vidis
ĉefe
ondoŝvelojn. Sed lin ĉiam pasiigis rapida akvomovado en riveroj
kurantaj el
glaĉeroj.
-Ĝi estas tiel serioza!- li
diris.
Tre frue sekvan
tagon ili direktis sin al
Ŝamonio. Arturo havis tre bonan humoron dum vagado tra fruktodona valo,
sed
kiam apud Kluso [Cluses] ili eniris krutan vojeton, kie ilin ĉirkaŭigis
dentitaj montetoj, li iĝis silentema kaj pli serioza. Post St. Martin
ili
marŝis plu piede laŭ tiea valo kaj noktis en ĉevojaj solaj dometoj aŭ
vilaĝetoj.
Arturo estis tre sentiva al influo de
naturaj pejzaĝoj kaj la unua akvofalo, kiun ili renkontis, estis tiel
mirinda,
ke li tuj ekstaziĝis. Tamen dum ilia grimpado al pli altaj neĝoplenaj
montaj
supraĵoj, lian entuziasmon iom post iom transformiĝis en reva
ekzaltiĝo, kiun
antaŭe Montanelli ne rimarkis. Ŝajnis, ke inter li kaj montaro ekzistis
ia
mistika relativeco. Li povis kelkajn horojn senmove kuŝi ĉe altaj,
rektaj
pinoj, kaj rigardi inter iliaj trunkoj brilajn pintomontojn kaj nudajn
klifojn,
kiujn lumigis sunradioj. Montanelli
spektis tion kun malgaja envio.
-Mi volus scii, carino, kion
vi vidas tie?
- demandis li foje, kiam li estis leganta libron kaj Arturo kuŝante sur
muska
grundo fiksrigardis blublankan ĉielan vastecon. Vespere ili deflankiĝis
de vojo
por pasigi nokton en kvieta vilaĝeto situanta apud akvofalo Diosaz kaj
venis
rokon, de kiu ili spektis sunsubiron post montara ĉeno de
Monblano [Mont Blanc]. Okulojn de Arturo
plenigis miro kaj ravo.
-Kion mi vidas,
padre? Kvazaŭ tra darka
glaso mi vidas en tiu ĉi senlima blua malpleno grandan, blankan
estaĵon. Mi
vidas, ke ĝi dum jarcentoj atendas alvenon de dia spirito.
Montanelli
suspiris, - min ankaŭ vizitis
foje samaj vizioj.
-Ĉu nun vi ilin ne
vidas?
-Nun, ne. Mi ne
vidos ilin plu. Ili ne
malaperis, mi scias, sed nun mi vidas tute alion.
-Kion?
-Kion mi vidas,
carino? Mi vidas la bluan
ĉielon kaj neĝoplenan montaron, kiam mi rigardas supren, sed malsupre
mi vidas
ion malsaman.
Li fingromontris
la valon situantan sub
ili. Arturo ekgenuis kaj kliniĝis super rokorando. <>Grandaj pinoj, kiujn kovris vespera
krepusko, kvazaŭ gardistoj staris laŭlonge de mallarĝaj bordoj de la rivero. Post kiam la suno, simila ruĝan
inkandeskan braĝon, subiris malantaŭ dentita pintomonto, ĉio iĝis
senviva. Tuj
tien penetris io darka kaj minaca. Klifoj de okcidenta flanko similis
dentegojn
de iu monstro preta forkapti viktimon kaj entiri ĝin en la sinon de
valo, kie
arbaro bruis pro vento. Pinoj
similis vicojn de
klingoj kaj flustris: “Falu sur nin!”. La
monta fluo ŝtormis kaj
bolegis en mallumo. Ĝi furioze batis
ŝtonajn murojn de sia prizono kun frenezo de eterna despero.
-Padre! - Arturo
stariĝis kaj tremante
retiriĝis de la abismo. - Ĝi similas gehenon!
-Ne, mia filo, -
mallaŭte diris Montanelli,
- ĝi similas homan animon.
-Ĉu animoj de
tiuj, kiuj troviĝas en mallumo kaj en
ombro de morto?
-Animoj de tiuj,
kiujn vi ĉiutage renkontas
sur stratoj.
Arturo palpitante rigardis suban ombrejon.
Malhela, pala nebulo ŝvebis meze de pinoj haltante super uragana
torento kiel
senhava fantomo malkapabla eldoni konsolon.
-Rigardu! - subite ekkriis
Arturo.
- Homoj,
kiuj troviĝis en darko, ekvidis lumon!
Lastaj sunaj rebriloj bruligis orientajn
neĝajn supraĵojn. Kiam ili malaperis, Montanelli turnis sin al Arturo
kaj tuŝis
lian ŝultron:
-Iru ni, carino. Jam iĝis
mallume. Ni povas
perdi nian vojon en darko, se ni restos ĉi tie plu.
-Tiu klifo similas
kadavron, - diris la
junulo turnante siajn okulojn de malproksima neĝoplena pintomonto.
Ili descendis
singarde inter nigraj arboj
al dometo por dormi en ĝi.
Enirinte ĉambron,
en kiu Arturo atendis lin
por vespermanĝi, Montanelli ekvidis la tute alian junulon, kiun
forlasis antaŭa
tenebra spleno kaj eniĝis bona humoro.
-Oho, padre, iru ĉi tien kaj rigardu tiun drolan hundeton! Ĝi povas danci je postaj kruroj!
Li same
absorbiĝis pri ludo kun hundeto, kiel
antaŭ unu horo pri la alpa sunsubiro. Ruĝvanga mastrino de la
dometo kun
blanka antaŭtuko staris kun fortikaj ansformaj brakoj kaj ridetis
spektante
ludon de Arturo kun la hundeto.
-Ŝajne li havas
neniujn zorgojn, se li tiel
amuziĝas, - diris ŝi al sia filino en loka dialekto. - Kaj kial bela li
estas!
Arturo ruĝiĝis
kiel lernejano kaj la
dommastrino konjektis, ke li ŝin komprenis, ekridis kaj eliris, por ne
konfuzi
lin plu.
<> Dum vespermanĝo li
parolis nur pri postaj
ekskursoj al montaro kaj kolekto de herboj. Bizaraj imagoj, kiujn li
sentis
antaŭnelonge, evidente ne influis liajn humoron kaj apetiton.
Matene, kiam Montanelli
vekiĝis, Arturo forestis.
Li ankoraŭ ĝis tagiĝo foriris por peli kune kun Gasparo kaprojn al
paŝtejo.
Kiam matenmanĝo
estis sur tablo, Arturo
revenis sen ĉapelo kun granda fasko da sovaĝaj floroj. Sur lia ŝultro
sidis
trijara knabineto. Montanelli rigardis lin ridetante. Nuna Arturo
kurioze
kontrastis kun tiu, kiun li vidis en Piso kaj en Livorno!
-Kie vi estis,
petolulo? Ĉu vi marŝis en
montaro sen matenmanĝo?
-Oho, padre, tie
estis tiel ĝoje! Sunleviĝo
estis perfekte belega kaj roso estas tiel abunda! Rigardu! - Li montris
malsekan, kotan boton.
-Ni prenis iom da
pano kaj fromaĝon. Sur
paŝtejo ni trinkis kapran lakton, kiu ne plaĉis al mi. Sed mi denove
malsatiĝis
kaj ankaŭ tiu ĉi eta persono volas manĝi. Aneto, ĉu vi deziras mielon?
Li sidigis la
knabineton sur sian genuon
por ŝi povu ordigi la florofaskon.
-Ne, ne! - Montanelli oponis. - Tiel vi
povas malvarmumi. Al vi necesas revestiĝi. Iru al mi, Aneto. Kie vi
prenis ŝin,
Arturo?
-En rando de la vilaĝeto. Ŝi
estas filino
de tiu viro, kiun ni renkontis hieraŭ. Li estas loka botisto. Kiaj
belaj estas
ŝiaj okuloj! En ŝia poŝo troviĝas testudo, kiun ŝi nomas Karolino.
Kiam Arturo
revestiĝis kaj revenis la
ĉambron por matenmanĝi, la knabineto sidis sur genuoj de padre kaj
montris al
li testudon, kiun ŝi renversis, por ke monsieur [6]
povu admiri ĝiajn
moviĝantajn kruretojn.
-Rigardu,
monsieur! - diris ŝi serioze en
sia kampara dialekto. - Kiajn botetojn havas Karolino!
Montanelli sidis
kune kun la infano,
karesis ŝiajn harojn, admiris ŝian karan testudon kaj rakontis al ŝi
mirindajn
fabelojn. La dommastrino, veninta por malplenigi la tablon, mire
rigardis
Aneton, kiu reversis poŝojn de la grava ĝentlemano en klerika vesto.
-Dio instruas
etulojn ekkoni bonan homon, -
diris ŝi. - Kutime Aneto deflankiĝas de fremduloj, sed nun ŝi estas
tute ne
timida kun lia pastra moŝto. Tio ĉi estas miraklo! Surgenuiĝu, Aneto,
kaj petu
de la bona monsieur lian benon ĝis kiam li foriros. Ĝi alportos por vi
feliĉon.
-Mi antaŭe ne
sciis, ke vi povas ludi kun
infanoj, padre, - diris Arturo post unu horo, kiam ili
promenis laŭ paŝtejo, kiun lumigis
la suno. - Tiu infano neniam sukcesis
retiri siajn
okulojn de vi. Ĉu vi scias, mi opinias, ke...
-Kion?
-Mi nur volis
diri, ke estas domaĝe, ke la eklezio
malpermesas al pastroj edziĝi.
Mi tute ne povas kompreni kialon. Ja edukado de infanoj estas tiel
serioza
afero! Tre gravas, ke de naskiĝo ili
spertus nur bonan influon. Ŝajnas al mi, ke ju pli pia estas iu persono
kaj pli pura estas lia vivo, des pli li
taŭgas esti patro. Mi estas certa, ke se vi ne votus, padre, kaj
edziĝus, tiam
viaj idoj estus tre...
-Silentiĝu!
La vorto estis
elparolita per hasta
flustro, kiu rezultigis longan silenton.
-Padre, - Arturo
malĝojiĝis pro sombra aspekto
de Montanelli kaj denove replikis, - ĉu estas io malprava en mia
eldiraĵo?
Povas esti mi eraras, sed mi diris tion, pri kio mi meditas.
-Eble, - Montanelli
respondis milde, - vi
ne ĝisfine komprenas tion, kion vi eldiris. Vi alie rezonos post kelkaj
jaroj.
Kaj nun parolu ni pri malsama temo.
Tio estis la unua rompo de
komforto kaj
harmonio, kiuj ekzistis dum ilia ideala feriado.
El Ŝamonio
[Chamonix] ili grimpis al monto
Kapo Nigra [Tête Noire] en Martinio [Martigny], kie ili restis
ripozi, ĉar
vetero estis sufoke varma. Post tagmanĝo ili venis terason de hotelo,
kiu havis
ŝirmilon kontraŭ la suno kaj de kie vidiĝis bela monta pejzaĝo. Arturo
prenis
sian kolekton de herboj kaj komencis botanikan diskuton en la itala
lingvo.
Apude sidis du
anglaj pentristoj. Unu
krokizis, aliulo maldiligente babilis kaj ne supozis, ke la najbaroj
komprenas
lian anglan paroladon.
-Ĉesigu vian
pentraĉon, Vilĉjo [Willie], -
li diris, - kaj desegnu tiun belan italan junulon, kiu admiras filikon.
Rigardu
linion de liaj brovoj! Vi nur substituu lupeon en liaj manoj je
krucifikso,
genupantalonon kaj jakon je romia togo, kaj rezultiĝos kompleta tipo de
antikva
kristano.
-Kia antikva
kristano? Mi sidis apud li ĉe
manĝotablo kaj rimarkis, ke li admiris rostitan kokon ne malpli ol tiun
ĉi
herbon. Efektive oliva koloro de lia haŭto estas belega kaj ĝenerale li
estas
tre agrabla, sed pli pitoreska estas lia patro.
-Lia, kiu?
-Lia patro sidanta
fronte al vi. Ĉu vi ne
rimarkis lian perfektan, grandiozan vizaĝon?
-Tamen vi,
sencerba metodisto, ne sukcesis
ekkoni katolikan sacerdoton!
-Sacerdoton? Jes,
reale. Mi forgesis voton
de pudoro kaj ceterajn aplikojn. Bone, ni estu indulgemaj kaj supozu,
ke la
junulo estas lia nevo.
-Jen idiotoj! -
Arturo traflustris
rigardante Montanelli per gajaj okuloj. - Tamen ilia opinio, ke mi
similas vin,
estas aprobinda. Mi dezirus esti reale via nevo… Padre, kio okazis? Kia
blanka
vi iĝis!
Montanelli
ekstaris kaj metis manon sur
sian frunton.
-Mia kapo
iom turniĝas, - diris li per
malforta, obtuza voĉo. Verŝajne mi ĉi-matene tro longe estis sub la
suno. Mi
iru kaj enlitiĝu, carino, ĉar tion ĉi rezultigis hodiaŭa varmego.
*
* *
Arturo kaj
Montanelli pasigis du semajnojn
ripozante ĉe lago de Lucerno kaj poste revenis Italion tra pasejo
Sankta
Gotardo [St.Gothard]. Vetero favoris al tio, ke ili sukcesis kelkfoje
ekskursi,
sed amindo, kiun ili spertis dum la unuaj tagoj, malaperis.
Montanelli senĉese meditis
pri malfacila
definitiva konversacio kun Arturo, kiu nepre devas okazi dum iliaj
ferioj. Kiam
ili troviĝis en valo de Arvo, li intence prokrastis diskuton pri la
subjekto,
kiun ili tuŝis en la ĝardeno sub la magnolio.
Tio estus tro kruela, pensis Montanelli, senigi la unuajn
delicojn de
Alpoj, kiujn ricevis Arturo, per doloriga konversacio okazenda. Post
kiam ili
venis Martinion [Martigny], li ĉiun matenon ripetis: “Mi hodiaŭ parolos
kun li”
kaj ĉiun vesperon ripetis: “Mi parolos morgaŭ”. Ferioj baldaŭ finiĝos,
sed li
tamen prokrastis kaj prokrastis interparolon. Lin retenis friska,
nedeterminita
sento, kvazaŭ nevidebla ekrano aperinta inter li kaj Arturo. Nur lastan
vesperon de ilia vojaĝo li decidis komenci interparolon.
Ili estis en
Lugano kaj sekvontan matenon
ili intencis ekveturi al Piso. Montanelli tre volis almenaŭ sciiĝi,
kiel
profunde lia karulo eniĝis en fatalan sablon de itala politiko.
-Pluvo ĉesis,
carino, - diris li post
sunsubiro, - nun venis tempo vidi la lagon. Iru ni, mi bezonas
interparoli kun
vi.
Ili promenis
laŭlonge de bordo kaj trovis
kvietan lokon, kie sidiĝis sur malaltan ŝtonan muron. Apude kreskis
eglanteriujo kovrita per skarlataj rozberoj. Kelkaj lastaj, rozaj
infloreskoj
kun pluveroj peze kliniĝis. Laŭ de verda supraĵo de la lago glitis
boateto kun
blanka velo, kiu apenaŭ vibris pro malseka brizo.
Ĝi ŝajnis malpeza
kaj fragila, kvazaŭ
arĝenta leontodo ĵetita en akvon. Sur monto Salvatoro [Monte Salvatore]
ekbrilis, kiel ora okulo, fenestro de sola paŝtista kabano. Rozoj
klinis siajn
kapojn kaj ekdormetis sub la nebula septembra ĉielo; akvo mallaŭte
plaŭdis
kontraŭ apudbordaj ŝtonoj.
-Venis nura ŝanco
kviete interparoli kun
vi, - komencis Montanelli. - Vi revenos al viaj studado kaj amikoj. Mi
estos
multe okupita la sekvontan vintron. Tial mi nun volus klarigi niajn
poziciojn,
se vi...
Li eksilentis
momenton kaj poste daŭrigis
sian paroladon pli andante: -... se vi sentas, ke via fido al mi estas
sama,
diru al mi, sed ne tiel, kiel en la seminaria ĝardeno, ĉu vi profunde
eniĝis?
Arturo rigardis
akvon kaj kviete aŭskultis
lin, sed nenion respondis.
-Mi volas scii, se
vi povas respondi, -
diris Montanelli, - ĉu vi ĵuris aŭ ion ajn promesis?
-Mi nenion povas
diri al vi, kara padre. Mi
ligiĝis kun nenio, sed tamen mi estas kunligita.
-Mi ne komprenas...
<> -Kio estas ĵuro?
Ĝi ne kunligas homojn. Se
vi sentas, ke vin tute prenis certa ideo, tiam vi nenion alian bezonas
por
kunligo.
-Ĉu tio signifas, ke via
sento estas tute
nerevenigebla? Arturo, ĉu vi komprenas sencon de viaj vortoj?
Arturo
turniĝis kaj ekrigardis rekte
okulojn de Montanelli: - padre, vi demandis pri mia fido al vi. Sed mi
ankaŭ
volas scii, ĉu vi fidas min? Ja se mi havis ion por diri al vi, mi
nepre dirus.
Tamen pri tiu ĉi subjekto ne necesas plu interparoli. Mi ne forgesis
viajn
vortojn kaj forgesos ilin neniam. Sed mi devas agi propramaniere kaj
paŝi al
tiu lumo, kiun mi vidas antaŭe.
Montanelli deŝiris
rozeton de branĉo kaj
ĵetis ĝiajn petalojn unu post unu en akvon.
-Vi pravas,
carino. Jes, ne parolu ni plu
pri tio ĉi. Efektive
multaj vortoj nenion decidas. Nu, iru ni plu...
.