O J S T R O
Etelo Liliano VOJNIĈ
Vortoj de la aŭtorino
Mi tutkore dankas ĉiujn personojn en Italio, kiuj
helpis al mi kolekti materialon por tiu ĉi romano. Mi estas precipe
dankema al afablaj kaj favoraj oficistoj de Marucelliana
biblioteko en Florenco kaj Ŝtata arkivo kaj Civila muzeo en Bolonjo.
Ethel Lilian Voynich
"Lasu nin. Ĉu nin bezonas vi, Jesuso el Nazareto?"
Elangligis Vladimir OKC
Parto I, Ĉapitro 1
ARTURO KAJ MONTANELLI EN PISO
Arturo
sidis en librejo de teologia seminario en Piso [Pisa] kaj trarigardis
staketon da manskribaj predikoj. Estis varma junia vespero, tial
fenestroj estis plene malfermitaj kaj ŝutroj duonfermitaj.
Patro rektoro, kanoniko
Montanelli paŭzis sian skribadon kaj ame ekrigardis la nigran kapon
klinitan super de paperfolioj.
-Ĉu vi ne povas trovi ĝin, carino[1]?
Ĉesigu tion. Mi devos reskribi la artikolon. Ŝajne mi mem disŝiris ĝin
kaj vi vane perdas tempon.
Voĉo de Montanelli estis mallaŭta, sed plena kaj
resonanca, kun arĝenta pureco de tono, kiu aldonis al lia parolado
eksterordinaran ĉarmon. Ĝi estis voĉo de denaska oratoro, kun ĉiuj
eblaj moduladoj, kiu entenis rimarkeblan tenerecon, kiam la patro
rektoro alvokis Arturon.
-Ne, padre [2],
mi devas trovi ĝin. Mi estas certa, ke ĝi troviĝas ĉi tie. Vi ne
sukcesos reskribi tekston tiel, kiel antaŭe ĝi estis verkita.
Montanelli daŭrigis sian laboron. Ekster fenestro
zumadis majskarabo kaj aŭdiĝis sur strato melankolia, longsona voko de
fruktovendisto: ”Fragola! Fragola!”[3].
"Resanigo de leprulo"- jen ĝi! Arturo proksimiĝis al Montanelli per
mola, neaŭdebla irmaniero, kiu tute ne plaĉis al loĝantoj de la domo.
Li estis nealta, havis sveltan staturon kaj pli
similis italan junulon el la deksesa jarcento, ol junan anglan burĝon
el tridekaj jaroj de la deknaŭa jarcento. De longaj brovoj kaj sentivaj
lipoj ĝis etaj manoj kaj piedoj, ĉiuj liaj trajtoj estis kvazaŭ
skulptitaj kaj aspektis tre delikate. Kiam li estis senmove sidanta,
oni povis akcepti lin kiel tre belan knabinon, vestintan viran
vestaron; sed kiam li moviĝis, tiam li similis edukitan panteron sen
ungegoj.
-Ĉu tio ĉi reale estas ĝi? Kion mi farus sen vi,
Arturo? Ĉiam mi perdus ion... Ne, mi nun ĉesigas mian verkadon. Iru ni
al ĝardeno kaj mi helpos al via laboro. Kion vi ne sukcesis kompreni?
Ili
venis kvietan, ombroplenan ĝardenon de la klostro, kiun okupis la
seminario. Ĝi estis olda
Dominikana monakejo, kies kvadrata korto antaŭ du jarcentoj estis
en senriproĉa ordo. Rosmareno kaj lavendo elkreskis inter kurte stucita
arbetaro, kiu kadris la korton. Antaŭe ilin vartis monakoj en blankaj
ornatoj, kiuj nun jam estas mortintaj kaj forgesitaj, sed aromaj herboj
ankoraŭ tenere bonodoris dum someraj vesperoj, kvankam neniu jam
kolektis iliajn florojn por kuracado. Nun el krevaĵoj de trotuaro
aperis tufoj de etuzo kaj akvilegio. Starantan en centro de la korto
punton kovris filiko. Rozoj iĝis sovaĝaj kaj iliaj disvagantaj ŝosoj
sternis sin transverse de padoj; ĉe randoj de la korto flagris grandaj
ruĝaj papavoj; altaj digitaloj kliniĝis al implikiĝinta herbo;
nekultivitaj kaj senfruktaj malnovaj vitoj pendolis malsuprenpendante
de branĉoj de neglekta kratago, kies foliaro permanente kaj elegie
skuiĝis.
En angulo staris grandega magnolio kun darka
foliaro, en kiu ĉie vidiĝis laktoblankaj floroj. Apud magnolio troviĝis
kruda ligna benko, sur kiun Montanelli eksidis.
Arturo studis filozofion en universitato kaj hodiaŭ,
kiam lin trafis nekompreneblaj malfacilaĵoj en lernolibro, li petis
padre ekspliki ilin. Montanelli estis universala enciklopedio por li,
kvankam li neniam estis studento de la seminario.
-Kaj nun mi iru, - diris li, kiam malfacilaĵoj estis
klarigitaj, -se vi ne bezonas min plu.
-Mi ne volas labori hodiaŭ plu, sed mi volus, ke vi
restu, se vi havas tempon.
-Ho, jes! Arturo apogis sin al trunko de la arbo kaj
ekrigardis tra densa branĉaro la unuajn palajn stelojn, kiuj trembrilis
en la kvieta ĉielo.
Siajn revemajn, mistikajn, profunde bluajn okulojn
sub nigraj okulharoj li heredis de sia patrino naskita en Kornvalo [4].
Montanelli deturniĝis, por ne vidi ilin.
-Vi aspektas laca, carino, - li diris.
-Mi nenion kapablas fari. Voĉo de Arturo estis
malvigla kaj padre tion tuj rimarkis.
-Vane vi tiel frue komencis studadon. Ja vi tre
laciĝis, kiam vi estis fleganta vian malsanan patrinon dum noktaj
maldormadoj. Mi insistos, ke vi plene ripozu ĝis via forlaso de Livorno
[Leghorn].
-Ho, padre, ĉu tio ĉi estas necesa? Ja mi ne povus
resti en tiu ĉi malfeliĉa domo post morto de mia patrino. Julio
frenezigus min!
Julio estis edzino de lia vicfrato, kun kiu li
malamikis.
-Sed mi ne volis, ke vi restu ĉe via parencaro, -
Montanelli respondis milde. Mi estas certa, ke tio estos pleja malbono
por vi. Tamen vi povus akcepti inviton de via amiko, angla kuracisto.
Se vi pasigus monaton en lia hejmo, tiam vi estus preta studi.
-Ne, padre! Mi ne povas. Anoj de Ŭoren [Warren]
familio estas tre bonaj homoj, sed ili multon ne komprenas kaj kompatas
min, - tion mi vidas sur iliaj vizaĝoj . Ili komencus konsoli min,
paroli pri la patrino. Gemo [Gemma], certe, ne estas sama, ŝi ĉiam
sciis, kion ne necesas diskuti, eĉ kiam ni estis geknaboj,
sed la aliaj ne. Kaj ne sole tio...
-Kaj kio ankoraŭ, mia filo?
Arturo forŝiris floron de digitalo kaj nervoze
premis ĝin en sia mano.
-Mi ne povas vivi en tiu ĉi urbo, - diris li post
minuta paŭzo. - Mi ne povas vidi vendejojn, en kiuj mia patrino aĉetis
por mi ludilojn, kajon, laŭ kiu ni ofte promenadis, ĝis kiam ŝi
malsaniĝis. Kien mi ne trafus, ĉie mi renkontas samon. Ĉiu floristino
en bazaro proponas al mi florbukedon, kvankam mi ne bezonas ilin nun!
Kaj fine la tombejo... Mi devas forveturi. Mi ne povas vidi plu tiujn
ĉi lokojn.
Li silentiĝis kaj eksidis, dispartigante kampanulojn
de digitalo. Silentado estis tiel longa kaj profunda, ke li ekrigardis
padre mirante, ke tiu nenion parolas. Jam iĝis mallume sub branĉoj de
la magnolio, do ĉio ŝajnis malhela kaj svaga, tamen prilumado estis
ankoraŭ sufiĉa por vidi senvivan palecon de vizaĝo de Montanelli. Lia
kapo estis klinita kaj la dekstra brako forte stringis benkorandon.
Arturo deturnis sin sentante respektan miregon, kvazaŭ li senintence
tuŝis ion sanktan.
"Dio mia!", - li ekpensis, - kiel sensignifa kaj
memama mi estas apud li! Se mia malfeliĉo estus lia propra, li ne povus
senti ĝin plie".
Montanelli levis sian kapon kaj ĉirkaŭrigardis.
-Mi ne insistos, ke vi nepre revenu tien, almenaŭ
nun, - diris li tre karese, - sed vi devas promesi al mi, ke vi estos
ripozanta dum viaj someraj ferioj. Mi opinias, ke estus pli bone, se vi
ripozus malproksime de Livorno. Mi ne povas allasi, ke via sano tute
perturbiĝu.
-Kaj kien venos vi, padre, kiam la seminario ne
estos funkcianta?
-Kiel kutime mi veturigos edukatojn al montaro por
loĝigi ilin tie. Meze de aŭgusto post ferioj revenos la subdirektoro
kaj tiam mi komencos vagi tra Alpoj. Ĉu eble vi veturos kune kun mi? Ni
kune longe promenadus kaj vi povus studi alpajn muskon kaj likenon. Sed
supozeble vi spertos enuon apud mi.
-Padre! -Arturo kunpremis
siajn brakojn (tiun lian
geston Julio nomis "tute fremda maniero"), - mi pretas fordoni ĉion por
forveturi kune kun vi! Tamen... mi ne estas certa...- li haltis.
-Ĉu vi pensas, ke s-ro
Burton ne permesos al vi tion?
-Certe, tio al li ne plaĉos, sed li ne povas
malhelpi min. Mi jam estas dekokjara kaj mi rajtas agi laŭ miaj
deziroj. Des pli, ke Ĝejmso [James] estas nur mia vicfrato kaj mi ne
sindevigis obei lin. Li ĉiam estis malafabla al
mia patrino.
-Tamen, se s-ro Burton serioze oponos, tiam, mi
opinias, estos pli bone por vi cedi, ja alie via pozicio enhejme povas
fariĝi pli malbona, ol...
-Pli malbona? Dubinde! - Arturo pasie lin
interrompis. - Ili ĉiam malamis min kaj ĉiam malaprobos miajn agojn.
Plue, kial povas serioze oponi Ĝejmso kontraŭ mia forveturo kune kun
vi, mia konfesprenanto?
-Memorfiksu! Li estas protestanto. Tamen estos pli
bone, se mi skribos al li kaj ni atendos lian respondon. Sed vi devas
esti pli tolerema, mia filo, sendepende de tio, ke homoj malamas aŭ
amas vin.
La riproĉo estis tiel milda, ke Artur apenaŭ ruĝiĝis
pro ĝi.
-Jes, mi scias, respondis li kun suspiro, - sed tio
estas tro malfacile!
-Mi tre bedaŭras, ke vi ne sukcesis viziti min
marde, - diris Montanelli, abrupte ŝanĝante temon de konversacio, -
venis episkopo el Arezzo, kaj mi volis, ke vi renkontiĝu.
-Mi promesis al unu studento ĉeesti kunvenon en lia
loĝejo kaj ili atendis min.
-Kiu kunveno?
Arturo iom konfuziĝis pro la demando.
-Pli korekte, tio ne estis kunveno, - li parolis
balbutante. - Studento venis el Ĝenovo kaj li tie oratoris, eĉ pli
ĝuste, li prelegis.
-Pri kio li prelegis?
Arturo iĝis hezitema.
-Padre, ĉu vi ne demandos lian nomon? Ja mi
promesis...
-Mi demandos vin pri nenio. Se vi promesis sekreti,
do certe paroli pri tio ne sekvas, sed mi opinias, ke vi povas konfidi
tion al mi.
-Certe, padre, mi povas. Li parolis pri ni kaj pri
nia devo por la popolo, pri ni mem, pri nia helpo...
-Al kiu?
-Al contadini [5]
kaj...
-Kaj...
-Al Italio.
Venis longa silentado.
-Diru al mi, Arturo, - demandis tre serioze
Montanelli turnante sin al li, - kiel delonge vi komencis pensi pri tio
ĉi?
-Ekde pasinta vintro.
-Ĉu ĝis morto de via patrino? Ĉu ŝi sciis?
-Ne. Tiam mi ankoraŭ ne havis entuziasmon.
-Kaj nun vi jam entuziasmiĝis, ĉu?
Arturo deŝiris ankoraŭ kelkajn florburĝonojn de
digitalo.
-Jen kiel tio okazis, padre, - komencis ekspliki li
rigardante teren. - Dum pasinta aŭtuno mi estis preparanta por eniraj
ekzamenoj kaj tiam mi konatiĝis kun multaj studentoj, ĉu vi rememoras?
Jene iuj interparolis kun mi pri tiuj ĉi aferoj, proponis legi librojn.
Tamen tiam min tio ne allogis. Mi volis kiel plej baldaŭ reveni al
Livorno, al mia patrino. Ŝi estis tute sola en la domo, kiu similis
karceron. Ja nur lango de Julio povus mortigi ŝin! Poste, dum vintro,
kiam ŝi serioze malsaniĝis, mi forgesis ĉion, kion diris studentoj, kaj
ties librojn. Tiam, vi ja tion scias, mi tute ĉesigis miajn vizitojn al
Piso. Se mi interesiĝus pri tiuj ĉi problemoj, mi nepre ĉion rakontus
al mia patrino. Tamen ili forlasis mian kapon. Tiam mi komprenis, ke ŝi
proksimiĝas al sia morto. Vi scias, ke mi konstante estis apude ĝis ŝia
vivofiniĝo. Ofte mi vartis ŝin tutajn noktojn kaj nur post kiam matene
venis Gemo Ŭoren [Gemma Warren], mi foriris dormi. Dum tiuj longaj
noktoj mi komencis enpensiĝi pri esenco de libroj kaj eldiraĵoj de
studentoj. Mi penis kompreni, ĉu ili estas pravaj? Kaj kion dirus pri
tio ĉi nia sinjoro, Jesuo Kristo?
-Ĉu vi vokis lin? -
voĉo de Montanelli ne estis
stabila.
-Jes, padre, ofte. Mi preĝis pri tio, ke li katekizu
min aŭ permesu morti kune kun la patrino. Sed mi ricevis neniun
instruon.
-Kiel vi, Arturo, nenion informis al mi? Mi esperis,
ke vi konfidas min.
-Padre, vi ja scias, ke mi konfidas vin! Tamen
ekzistas kelkaj temoj, kiuj bezonas neniun diskuton kun iu ajn. Ŝajnis
al mi, ke neniu kapablis helpi al mi, nek vi, nek mia patrino. Mi volis
ricevi instruon senpere de dio, ja temis pri miaj vivo kaj animo.
Montanelli deturniĝis kaj komencis fiksrigardi
mallumon, kiu densiĝis sub branĉoj de la magnolio. Krepusko estis tiel
malklara, ke lia figuro aspektis kiel darka fantomo inter pli darkaj
branĉoj.
-Kaj kio estis poste? - demandis li malrapide.
-Poste... ŝi mortis. Vi scias, ke tri lastajn
noktojn mi tute ne lasis ŝin...
Arturo paŭzis, sed Montanelli sidis senmove.
-Du tagojn antaŭ ŝia enterigo mi povis pri nenio
pensi, krom pri ŝi mem.
Voĉo de Arturo iĝis preskaŭ neaŭdebla.
-Post la sepulto mi estis malsana kaj eĉ ne kapablis
konfesi ĉe vi. Ĉu vi rememoras?
-Jes, mi rememoras.
- Nokte mi ellitiĝis kaj venis la patrinan ĉambron.
Ĝi estis preskaŭ malplena, nur en alkovo troviĝis granda krucifikso.
Kaj mi ekpensis, ke dio eble helpos al mi. Mi genufleksis kaj atendis
tutan nokton. Matene, kiam mi rekonsciiĝis... Ne, padre! Mi ne kapablas
ekspliki. Mi ne povas rakonti al vi tion, kion mi vidis... Mi mem
apenaŭ ion rememoras. Sed mi scias, ke dio respondis al mi. Kaj mi ne
rajtas malobei lin.
Iom da tempo ili silente sidis en mallumo. Poste
Montanelli deturniĝis kaj kuŝigis sian brakon sur ŝultron de Arturo.
-Filo mia! - diris li.- Dio malpermesas al mi ne
kredi, ke li interparolis kun via animo. Sed vi devas memori tiamajn
kondiĉojn, kiujn vi spertis, do vi ne akceptu vian malsanan revon kiel
solenan alvokon de dio. Kaj se vere estis lia volo respondi al vi, kiam
morto venis vian domon, estu certa kaj faru neniujn falsajn
interpretojn de tiuj vortoj. Kion instigas realigi via koro?
Arturo stariĝis kaj respondis solene, kvazaŭ li
ripetis katekizmon: - Fordoni mian vivon por Italio, liberigi ĝin de
sklaveco kaj mizero, forpeli aŭstrojn kaj fondi liberan respublikon,
kiu konos neniun reĝon krom Jesuo Kristo!
-Arturo, prudentiĝu tuj! Ja vi eĉ ne estas italo!
-Tio nenion signifas. Mi restas senŝanĝa. Dia volo
penetris min kaj mi plenumos ĝin.
Revenis silentado.
-Vi volis diri, ke Kristo..., - Montanelli komencis
paroli malrapide, sed Arturo interrompis lin.
-Kristo diris: "Tiu, kiu perdos sian vivon por mi,
savos sian animon".
Montanelli apogis sian kubuton sur branĉo kaj
permane kovris siajn okulojn.
-Sidiĝu, filo mia, - diris li fine.
Arturo sidiĝis; padre prenis liajn manojn kaj forte
premis ilin.
-Mi ne povas hodiaŭ interdisputi kun vi. Ĉio okazis
tiel subite... Mi bezonas tempon, por pripensi tion ĉi. Poste ni
konversacios pli definitive. Sed nun mi volus, ke vi memorfiksu jenon:
se vi trafos malfeliĉon aŭ vi pereos, tio rompos mian koron.
-Padre...
-Permesu al mi fini. Mi jam parolis, ke mi havas en
la mondo neniun, krom vi. Tio estas malfacile komprenebla por tiu juna
homo, kiel vi. Arturo, vi estas kiel mia... kiel mia propra filo por
mi. Ĉu vi komprenas? Vi estas lumo en miaj okuloj kaj apetenco de mia
koro. Mi estas preta morti, por deteni vin de falsa paŝo, kiu povus
ruinigi vian vivon! Sed nun mi kapablas nenion fari. Mi ne postulas de
vi promesi al mi ion ajn; mi nur petas memori tion, kion mi diris, kaj
esti singarda. Pripensu bone ĉiun vian agon almenaŭ por mi, se ne por
via patrino en la ĉielo.
-Mi faros tion... kaj vi, padre, preĝu pro mi kaj
pro Italio.
Arturo genufleksis silente kaj Montanelli kuŝigis
sian manon sur lian kapon. Poste iom da tempo Arturo stariĝis, kisis
lian manon kaj foriris neaŭdeble laŭ rosa herbo. Montanelli sidis sola
sub la magnolio kaj fiksrigardis mallumon.
"Venĝo de dio trafis min, samkiel reĝon
Davidon, - pensis li. - Mi makulis lian sanktejon kaj tuŝis korpon de
dio per malpuraj manoj. Lia tolero estis tre longa kaj nun ĝi finiĝis.
"Ci faris tion sekrete, do mi deklaras antaŭ tuta Israelo kaj la suno:
la infano naskita de ci nepre mortos".