Florence
(angle), Fierenze (itale t.e 'Floranta'), Florentia (latine).
Granda urbo de
Itala
Respubliko situanta sur la Apenina duoninsulo distance 230 km
nord-okcidenten de Romo.
Tie en la jaro 59 A.K. oni fondis militan garnizonon
por armeo de Romia Imperio, sur ambaŭ bordoj de rivero Arno.
Meze de la 14-a jarcento loĝantaron de la urbo
konsistigis jam 90000 rezidantoj.
Florencon famis multaj eminentuloj loĝintaj kaj
laborintaj en ĝi:
Leonardo da Vinci,
Michelangelo,
Dante,
Machiavelli,
Galileo
k.a. La
nomon de mondfame konata florencano Amerigo Vespucci portas du
kontinentoj - Ameriko (Norda kaj Suda).
Florenca dialekto estis bazo, sur kiu formiĝis la
moderna itala lingvo.
La loka mono 'Florin' dum jarcentoj estis monda
monera normo.
En 1406 Florenco rezulte venko dum la milito kontraŭ
Pisa obtenis marborbon, kio grave plifortigis ĝin.
Ambaŭ partojn de la urbo kunligas la unika kovrita
ponto
Ponte
Vecchio
(Malnova), kiu fakte estas la arta galerio, kie prezentas siajn
trezorojn diversaj lokaj metiistoj.
Uffizi
galerio, kiun establis Giorgio Vasari, estas unu el plej
mondfame konataj muzeoj en Florenco.
Gravan lokon en la urbo okupas grandega katedralo
Santa
Maria del Fiore. Rimarkinda ankaŭ estas la alia katedralo
St.
Croche.
Centre de la urbo troviĝas belega
Palacco
della Signora, apud kiu staras granda statuo
David far Michelangelo.
Florenco estas ĉefurbo de la itala provinco
Toskanujo kaj okupas ĉ.100 km2. Ĝian loĝantaron en la jaro 2005
konsistigas ĉ. 500000
rezidantoj.
Septembro,
2005
Vladimir
OKC
ojstro-voynich@narod.ru