Fragmento el libro far Nikolaj Ostrovskij

Tradukis el la rusa Solomon Cins
 

KIEL ŜTALO ESTIS HARDATA

LIBRO 2

Ĉapitro 6
Rita ridetis.

-Tio estas bona antaŭparolo. Sed mi atendas vian respondon. 

Paŭlo mallaŭte ekparolis:

-Pri tio kulpas ne nur mi, sed ankaŭ "La Ojstro", ĝia revolucia romantikismo. La libroj, en kiuj estis reliefe priskribitaj virecaj, spirite fortaj kaj volhavaj revoluciuloj, sentimaj, sindone fidelaj al nia afero, lasis en mi neforviŝeblan impreson kaj deziron esti simila al ili. Jen mian senton al vi mi renkontis laŭ "La Ojstro". Nun al mi tio estas ridinda, sed pli ol tio domaĝa.

-Sekve "La Ojstro" estas reaprezita?

-Ne, Rita, principe ne! Mi forĵetis nur nenecesan tragikismon de la dolora operacio por elprovo de sia volo. Sed mi estas por la ĉefa aĵo en "La Ojstro",  mi estas por vireco de la heroo, por lia senlima eltenemo, por la homo, kiu kapablas toleri turmentojn, ne eksponante ilin al ĉiuj. Mi estas por tiu tipo de revoluciulo, kies persona afero estas nenio kompare kun la komuna.

-Restas nur bedaŭri, Paŭlo, ke tiu dialogo pasas tri jarojn post kiam ĝi devus esti, - diris Rita, ridetante en iu medito.

-Ĉu ne pro tio vi bedaŭras, Rita, ke mi neniam fariĝus por vi io plia ol nura kamarado?

-Ne, Paŭlo, vi povus iĝi pli ol tiu.

-Tio estas korektebla.

-Estas iom malfrue, kamarado Ojstro.

Rita ridetis pro sia ŝerco ...

Hosted by uCoz